Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo. “Kion vi volas, terura?” ekkriis la greko. “For de miaj okuloj, ke mi ne malbenu vin!”
“Zaleŭkos!” parolis el sub la masko konata voĉo; “ĉu tiel vi akceptas vian gaston?” La parolanto demetis la maskon kaj disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la fremdulo.
Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en li la nekonaton de Ponte vecchio. Tamen tiu ĉi sento cedis fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo.
“Mi divenas viajn pensojn,” prenis Selim Baruĥ la parolon, kiam ili sidiĝis, “ĉar vi rigardas min per elokvente demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto, kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: ‘Laŭ la kredo de miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi.’ Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon.”
“Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi. Mi naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon, por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj plej grandaj danĝeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio. Sed ho ve! ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti. Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno. Malmulte da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia patro povis trovi. Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de rabistoj. Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro. Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi. La firenza nobelo foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian ruinon. En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfeliĉa patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun troviĝis tute sola en la mondo, sed nur unu penso okupis mian spiriton, nur unu penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo.”
“Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia malfeliĉo kaj pri sia propra morto. Poste ŝi petis ĉiujn aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al mi. Kortuŝita de la vortoj de l’ mortanta patrino, mi ĵure promesis plenumi ŝian volon. Ĉe tio ŝi komencis denove surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ li mian malfeliĉan familion. Ŝi mortis en miaj brakoj. Jam de longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi plenforte vekiĝis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos.”
“Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej kaŝite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano fariĝis intertempe gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia kolera murmurado de santo sacramento kaj maledetto diavolo rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano, kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan humoron. Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte plendis, ke de l’ tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro, li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro, subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko. La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de venĝo. Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia filino. Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ mia frato? — ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia malfeliĉo? Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo, ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre devas. Tamen mi timis plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro. Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston. Pri la plua irado de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis la epizodo de la mantelo.”
“Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l’ gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antaŭenpelate de timo kaj pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta sur la ŝtupojn de preĝejo. Kiam mi fine reakiris la memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se oni vin trovos en la palaco. Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon; sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la domo.”