La Historio pri la Fantomŝipo.
Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malriĉa nek riĉa, — unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis. Sed ĉi tiu malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo. Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto.
Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de Balsoro. La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon. Lia vizaĝo malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antaŭen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l’ ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis antaŭe. Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, — pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo. La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala.
“Mia ŝipo estas perdita,” li kriis; “jen veturas la Morto!”
Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.
“Ĉu vi ĝin vidis?” ili kriis. “Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!”
La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo, surteriĝis la ŝipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed ĉe la unua apero de l’ matena ruĝo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunŝipanoj. Mi estis senkonsciigita de l’ falego. Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia ŝipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la ŝipestron. Al mi inspiris tiu ŝipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l’ ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l’ ŝipo, sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon.
De la antaŭa parto de l’ ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante ĝin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la ŝipo la silento. Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la pli juna, antaŭe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon! Sango ruĝigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis ĉirkaŭe. Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l’ masto: ankaŭ li estis senviva. Teruro malakcelis miajn paŝojn; apenaŭ mi kuraĝis spiri. Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo. Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen. Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin montru, io eĉ pli terurega. Sed ĉio restis neŝanĝita. Longe kaj larĝe nenio vivanta, — nur ni kaj la senlima oceano. Ni eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis esprimi siajn pensojn.
“Sinjoro,” parolis mia fidela servisto, “teruraĵo okazis ĉi tie. Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj.”
Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo. Ni staris ĉe la sojlo de l’ kajuto. Metinte porden mian orelon, mi aŭskultis: nenio aŭdebla! Mi malfermis. La ĉambro prezentis ĥaosan aspekton. Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro ĉirkaŭkuŝis intermiksite. Nenio en ordo. La ŝipanaro, aŭ almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe. Ni iris antaŭen de ĉambro al ĉambro, de apartamento al apartamento. Ĉie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ĝojegigis min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas ankoraŭ tre malproksime de l’ marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo.
Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin ĵeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaŭ enradikitaj, ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l’ ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj. Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron. En malĝoja meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon. Je la noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke, kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone aŭdis la maron frapadi la flankon de l’ ŝipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis aŭdi voĉojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis leviĝi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn. La voĉoj fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis aŭdi la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas. Sed iom post iom mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon. Mirigita, mi ĉirkaŭrigardis. Ventego, ŝipo, mortintoj, — ĉio, kion mi aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ. Senmove kuŝis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan serviston. Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.