“Kiu kondukis min ĉi tien?” parolis li, laŭŝajne reakirinte kelkagrade la fortojn.
Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimiĝis.
“Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedaŭraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita ĉiunokte reeniri en ĝin. Sed nun fine mia kapo ektuŝis la teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj.”
Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato, kaj li parolis:
“Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis en Alĝero. Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al la marrabado. Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun fikomercon, mi enŝipigis en Zante’o derviŝon, kiu deziris vojaĝi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos teren nian kapon. La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumiĝis liaj vortoj. Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis kontraŭ mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia ŝipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaŭ estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; ĉar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ĝojo ni ĉiam veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kuŝigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia dankemo.”
Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en polvon. Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon. Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn, kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l’ fama vojaĝanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Ĉiukvinjare mi vojaĝis Mekka’on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon.
En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen. Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: “Vi ja estas el ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan ŝercrakonton. Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke ĝi refortigu nin post la varmego de l’ tago.” “Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan,” respondis Mulej, “sed al juneco, en ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj. Sed Zaleŭkos estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malĝojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas volonte, eĉ se li estas alikredano.”
La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis “nefidelulo” (ne mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia seriozeco.
Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: “Tre honoras min via konfido. Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, ĉar Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion pri la dehakita mano.”
La Historio pri la Dehakita Mano.
Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] ĉe La Porto[2], kaj, krom tio, profite komercis silkajn ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.
En nian domon venadis multe da Frankoj[3]. Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:
2
La turka registaro: angl.,
3
Nomo, kiun donas orientanoj al ĉiuj okcident-eŭropanoj: