Выбрать главу

Sed la homo bezonas scii; li bezonas la lumon, kiu klarigas, la esperon, kiu konsolas, la certecon, kiu lin gvidas kaj subtenas. Li ja havas la rimedojn por koni la veron, la eblecon vidi ĝin eliĝi el la mallumo kaj pri- verŝi lin per sia bonfara lumo. Por tio li devas forlasi la antaŭjuĝajn sistemojn, funde esplori sin mem, aŭs- kulti tiun internan voĉon, kiu sin turnas al ĉiuj sen- escepte kaj kiun la sofismoj ne povas falsi: la voĉon de la prudento, la voĉon de la konscienco.

Tiele mi faris. Dum longa tempo mi pripensis; mi primeditis la problemojn de la morto kaj de la vivo kaj persiste sondis ties profundajn abismojn. Al la Eterna Saĝo mi direktis ardan preĝon, kaj la Eterna Saĝo elaŭdis min, same kiel Ĝi elaŭdas ĉiun spiriton posed- itan de la amo al la bono. Pruvoj evidentaj, faktoj rekte observitaj konfirmis la konkludojn de mia rezonado, liver- is solidan, neskueblan bazon al mia konvinko. Post dubo, mi kredis; post neado, mi vidis. Kaj paco, fido, morala forto falis sur min. Jen la bonoj, kiujn, kun sincereco de la koro, kun la deziro esti utila al miaj proksimuloj, mi proponas al tiuj, kiuj suferas kaj malesperas.

Neniam la bezono de lumo fariĝis tiel forta, kiel nun. Radikala transformiĝo efektiviĝas en la sino de la homaj socioj. Submetita dum pluraj jarcentoj al la prin- cipo de aŭtoritateco, la homo aspiras ĉiam pli kaj pli al libereco kaj memregado. Samtempe kiel ŝanĝiĝas la po- litikaj kaj sociaj institucioj, la religiaj kredoj, la fido al la dogmoj malvigliĝas; la kultoj estas forlasataj. Ankaŭ en ĉi tio kuŝas unu el la sekvoj de la aplikado de libero al la aferoj de la konscienco kaj pensado. Libero, en ĉiuj siaj kampoj, emas anstataŭi perforton kaj aŭtorit- atecon kaj gvidi la naciojn al novaj horizontoj. La rajto de kelkiuj fariĝis la rajto de ĉiuj; sed por ke tiu suve- rena rajto regu konforme al la justeco kaj produktu siajn fruktojn, necesas, ke ĝian uzadon reguligu la konado de moralaj leĝoj. Por ke libero estu fruktodona, por ke ĝi liveru solidan, temporezistan bazon al la homaj verkoj, necesas, ke ĝi estu kompletigita de la lumo, la saĝo kaj la vero. Ĉu libero, en la manoj de malkleruloj kaj mal- virtuloj, ne same efikus, kiel potenca armilo en la manoj de infano? Tiuokaze la armilo ofte turniĝas kontraŭ la portanto kaj vundas lin.

II

LA PROBLEMOJ DE LA EKZISTADO

Antaŭ ĉio gravas scii, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kiaj estas niaj destino. La ideoj, kiujn ni faras al ni pri la Universo kaj ties leĝoj, pri la rolo, kiun ĉiu el ni devas ludi sur tiu ĉi vasta scenejo, estas ja gravegaj, ĉar ĝuste laŭ tiuj ideoj ni starigas nian kon- duton, la celon de nia vivo, al kiu celo ni nepre marŝas. Jen la bazo, la vera instigilo de ĉia civilizacio. Kia la idealo, tia la homo. Tiel por la kolektivoj, kiel ankaŭ por la individuo, la konceptado de la mondo kaj de la vivo precizigas la devojn; ĝi difinas la irendan vojon, la pre- nendajn rezoluciojn.

Sed, ni jam diris, la malfacileco solvi tiujn problem- ojn kaŭzas, ke oni ofte flankelasas ilin. La opinio de la plejmulto estas malfirma, duboplena, kaj tio nepre influ­as la agojn kaj la karakterojn. Jen la malbono de la nuna epoko, la kaŭzo de la ĝin reganta konfuzo. Ekzistas ja la inklino al la progreso; oni volas iri, sed kien? Neniu sufiĉe pensas pri tio. La homo, nescianta pri siaj des- tinoj, similas la vojaĝanton, kiu maŝine iradas sian vojon, nesciante ties punktojn de deiro kaj alveno, eĉ nesciante la kialon de sia vojaĝo, de kio sendube rezultas lia emo halti ĉe la plej malgranda obstaklo kaj tiel perdi sian tempon, malzorgante pri la atingenda celo.

La malpleneco, la malklareco de la religiaj doktrinoj, la ekscesoj, kiujn ili naskis, ĵetas en materialismon mult- ajn spiritojn. Oni emas kredi, ke ĉio finiĝas kun la morto, ke la destino de la homo estas forneniiĝi en la vakuo.

Pli forte ni rezone elpruvos, kiel tiu ĉi kredo estas rekte kontraŭa al la racio kaj eksperimentado. Ni diru jam nun, ke ĝi estas kontraŭa al ĉia nocio pri justeco kaj progreso.

Se la vivo estas limigita inter lulilo kaj tombo, se la perspektivoj de la senmorteco ne klarigas al ni la ekzistadon, tiam neniu alia leĝo povas gvidi la homon, krom tiu diktata de liaj instinktoj, apetitoj kaj plezuroj. Ne gravas, ĉu li amas la bonon, la justecon. Se lia rolo en la mondo estas nenio alia ol aperi kaj malaperi; se li kunportas en forgeson siajn esperojn kaj korin- klinojn, tiam li des pli suferos, ju pli puraj kaj noblaj estos liaj aspiroj; amanto de la justeco, defendanto de la rajto, li rigardos sin kondamnita neniam vidi ties plen- umiĝon; entuziasma amanto de la progreso, sentema por la suferado de siaj similuloj, li kredas, ke li estingiĝos antaŭ ol li vidos triumfintaj siajn principojn.

Kun la perspektivo de l' nenio, la vivo estos des pli riĉa je amaraĵoj kaj elreviĝoj, ju pli oni praktikos abnegacion kaj justecon. Egoismo bone komprenata estus do la superega saĝo; la ekzistado perdus sian tutan indon kaj grandecon. La plej noblaj fakultoj kaj inklinoj de la homa spirito velkadus ĝis kompleta estingiĝo.

La neado de la estonta vivo ankaŭ forigas ĉian moralan sankcion. Tiel ĉia ago, bona aŭ malbona, krima aŭ nobla, kuntrenas la samajn sekvojn: nenian kom- penson al tiuj ekzistadoj mizeraj kaj humilaj, al sub- premado kaj doloro; ne plu esperon por la afliktitoj, konsolon en la surtera elprovado. Nenia diferenco, en la estonteco, inter la egoismo, kiu nur por si vivis, ofte je la kosto de siaj similuloj, kaj la martiro, aŭ la apos- tolo, kiu, suferante, pereis en la batalo por la emancip- iĝo kaj progreso de la homaro. Ilin englutos la sama obskuro.

Se ĉio finiĝas kun la morto, tiam la homo havas nenian motivon por sin deteni, subpremi siajn instin- ktojn kaj apetitojn. Ekster la sociaj reguloj, nenio povas lin bridi! Bono kaj malbono, justo kaj maljusto egaliĝas, fordisiĝas en la nenion, kaj memmortigo estos ĉiam ri- medo por eskapi el la rigoro de la homaj leĝoj.

La kredo pri la nenio ne nur detruas ĉian moralan sankcion, sed ankaŭ lasas sen solvo la problemon pri la malegaleco de la ekzistadoj en tio, koncernanta la diversecon de la fakultoj, kapabloj, situacioj kaj meritoj. Efektive, kial unuj estas dotitaj per ĉiuj kapabloj de la spirito kaj la koro, favorataj de la sorto, dum aliaj nur havas intelektan malriĉecon, malvirtojn kaj mizeron? Kial en unu sama familio parencoj, fratoj, naskitaj el la sama karno, esence diferencas laŭ tiom da vidpunktoj? Jen demandoj nesolveblaj tiel por la materialistoj, kiel ankaŭ por multe da kredantoj. Sed ni ilin mallonge ekzamenos ĉe la lumo de la racio.

III

SPIRITO KAJ MATERIO

Ne estas efiko sen ia kaŭzo; la nenio ne povas pro- dukti ion. Jen aksiomoj, t.e. nekontesteblaj veraĵoj. Nu, ĉar ja ekzistas en ĉiu homo potencoj, fortoj, kiuj ne povas esti rigardataj kiel materiaj, necesas serĉi ilian originon en alia fonto ekster la materio, nome en tiu principo konata kiel animo aŭ Spirito.

Kiam, malsuprenirante en la fundon de la animo, ni volas lerni kiel koni nin mem, analizi niajn fakultojn; kiam tiun animon ni senbalastigas je la ŝaŭmo, kiun la vivo amasigis sur ĝin, kaj ni forskuas de nia intelekto la dikan envolvaĵon el antaŭjuĝoj, eraroj kaj sofismoj - tiam ni eniras la plej kaŝajn angulojn de nia memo kaj troviĝas antaŭ tiuj noblaj principoj, sen kiuj ne estus grandeco en la homaro: la amo al la bono, la sento de justeco kaj progreso. Tiuj principoj, kiuj en diversaj gradoj troviĝas tiel en la malklerulo, kiel ankaŭ en la genio, ne povas deveni de la materio, ĉar tiajn atributojn ĝi ne posedas. Kaj se ĝi ilin ne posedas, kial ĝi sola povus formi estaĵojn havantajn tiajn ecojn? La sento pri la belo kaj la vero, la admiro, kiun ni spertas ĉe la grandaj kaj noblaj faroj, havus tiel la saman originon, kiel la karno de nia korpo kaj la sango en niaj vejnoj. Ni tamen devas ilin rigardi, kiel rebrilojn de pura, super- ega lumo, brilanta interne de ĉiu homo, same kiel la Suno rebrilis en la akvoj, ĉu ili estas klaraj aŭ ne. Vane oni pretendus, ke ĉio estas materio! Kiel do! Ni sentas potencajn strebojn al la amo kaj la bono, ni amas la virton, la sindonon, la heroecon; en ni estas gravur- ita la sento pri la morala beleco; la harmonio de la leĝoj kaj aferoj nin ravas kaj penetras; kaj nenio el ĉio ĉi distingus nin de la materio? Ni sentas, ni amas, ni havas konsciencon, volon, prudenton; kiel do ni devenus el kaŭzo, kiu posedas tiajn ecojn en nenia grado; kiu nek sentas, nek amas; kiu konas nenion; kiu estas blinda kaj muta! Estante superaj al la kaŭzo, kiu nin kreis, ni ja estus pli bonaj, pli perfektaj ol ĝi.