Tiu leĝo pri la reenkarniĝo brile montras la super- egan justecon, regantan super la estaĵoj. Niajn katenojn ni mem alterne forĝas kaj rompas. La teruraj provoj, kiujn certaj personoj elportas, estas la sekvo de ilia pasinta konduto. La despoto renaskiĝos kiel sklavo; la virino malhumila kaj fiera pri sia beleco loĝos en mal- sanema, suferema korpo; la mallaborulo fariĝos sa- lajrulo, kurbigita sub sendanka laboro. Kiu suferigis, suferos siavice. Vane oni serĉas la inferon en nekonataj, malproksimaj regionoj; la infero estas en ni, troviĝas en la nekonataj kaŝanguloj de peka animo, kies dolorojn nur kulpelaĉeto povas ĉesigi. Ne estas eternaj punoj.
Sed, kelkaj diras, se la naskiĝon antaŭis aliaj ekzist- adoj, kial ni ne rememoras ilin? Kiel ni profite elaĉetus forgesitajn kulpojn?
La memoro! Ĉu ĝi ne estus pli ĝuste peza ŝarĝo, ligita al niaj piedoj? Apenaŭ elirintaj el la epokoj de sovaĝeco kaj besteco, kia povis esti la pasinteco de ĉiu el ni? Tra la pasigitaj stadioj, kiom da sango kaj larmoj verŝiĝis pro ni! Ni spertis malamon kaj praktikis mal- justecon. Kia morala ŝarĝo estus tiu longa perspektivo de kulpoj por spirito ankoraŭ febla kaj ŝanceliĝema!
Krom tio, ĉu la memoro pri nia pasinteco ne estas intime ligita al la memoro pri la pasinteco de aliaj homoj? Kia situacio tiu de la kulpulo poreterne montranta la brulstampon de siaj pekoj! Pro la sama kaŭzo, la mal- amo, la eraroj daŭrus senfine, estigante profundajn, sen- finajn malpacojn en la sino de tiu jam multe suferinta homaro. Dio estas saĝa, forviŝante el niaj malfortaj cerboj la memoron pri timinda pasinteco. Trinkinte akvon de Leteo, ni renaskiĝas por nova ekzistado. Alia edukado kaj pli vasta civilizacio forpelas la ĥimerojn, kiuj iam hantis nian spiriton. Liberaj de tiu embarasa ŝarĝo, ni pli rapide antaŭeniras sur la vojo, kiu etendiĝas antaŭ ni.
Sed tiu pasinteco ne forviŝiĝis en tia maniero, ke ni ne povus vidi kelkajn postsignojn. Se, liberiĝinte el la eksteraj influoj, ni malsupreniros ĝis la fundo de nia memo; se ni skrupule analizos niajn inklinojn, niajn as- pirojn, ni malkovros aferojn neniel klarigeblajn laŭ la vidpunkto de nia nuna ekzistado aŭ de nia edukado. Deir- ante de tiuj elementoj, ni povos rekonstrui tiun pasint- econ, se ne detale, almenaŭ laŭ ĝiaj ĉefaj trajtoj. Kvan- kam dumtempe forviŝitaj el nia memoro, tiuj kulpoj, kuntrenantaj nepran elaĉeton en la nunan ekzistadon, tamen ne ĉesas ekzisti, almenaŭ en sia primara kaŭzo, nome en niaj pasioj kaj en nia ardanta karaktero, kiujn ni nepre devas bridi kaj korekti en novaj enkarniĝoj.
Tiamaniere, se ni lasas ĉe la vestibloj de la vivo la plej danĝerajn rememorojn, ni tamen kunportas en la novan ekzistadon la fruktojn kaj sekvojn de la faritaj laboroj, nome konsciencon, juĝokapablon kaj karakterojn tiajn, kiajn ni mem formis. La denaskaj ideoj estas nenio alia ol intelekta kaj morala heredaĵo de niaj pasintaj ekzistadoj.
Kaj ĉiufoje, kiam malfermiĝas antaŭ ni la enirejo al la morto; kiam, libera el la materia jugo, nia animo forlasas la karnan maliberejon por eniri la mondon de la Spiritoj, tiam la tuta pasinteco iom post iom reaperas antaŭ niaj okuloj. Laŭ la irita vojo, ni revidas, unu post la alia, niajn ekzistadojn, niajn falojn, niajn haltojn, niajn hastajn iradojn. Kaj ĉe tiu taksado de la vojo, ni juĝas nin mem. Ĉe la vidado de niaj meritoj aŭ malmeritoj, ni trovas rekompencon aŭ punon.
Ĉar la celo de la vivo estas la intelekta kaj morala perfektiĝo de la estaĵo, kiu kondiĉo, kiu medio pli kon- venus al ni por atingi tiun celon? La homo povas labori por sia perfektiĝo en iu ajn kondiĉo, en iu ajn socia medio; li tamen pli facile sukcesos, agante sub certaj kaj difinitaj kondiĉoj.
La riĉeco liveras al li potencajn studrimedojn; per- mesas al li havigi al sia Spirito pli vastan kaj riĉan kulturon; donas al li pli grandajn kapablojn por helpi siajn malfeliĉajn fratojn, por favori ilian destinon per faroj utilaj al ili. Sed estas malmultegaj tiuj personoj, kiuj opinias devon laboradi por mildigi la mizeron, instrui kaj plibonigi siajn similulojn.
La riĉeco plej ofte ŝtoniĝas la homan koron; ĝi es- tingas tiun internan flamon, tiun amon al la progreso kaj al la sociaj plibonigoj, kiu inspiras la noblajn animojn; ĝi intermetas baron inter la potencaj kaj la humilaj; ĝi igas la homon vivi en sfero ne atingebla por la ne- favoritoj de la mondo kaj kie, sekve, iliaj bezonoj kaj suferoj estas nekonataj, ignorataj.
La mizero ankaŭ havas siajn terurajn danĝerojn: la malnobliĝon de la karakteroj, la malesperon, la mem- mortigon. Sed dum la riĉeco faras nin indiferentaj kaj egoismaj, la malriĉeco, nin proksimigante al la humilaj, faras, ke ni kompatu iliajn dolorojn. Estas necese, ke ni mem suferu, por ke ni povu taksi la suferojn de la aliaj. Dum la potenculoj, meze de siaj honoroj, ĵaluze klopodas konkuri inter si pri pompoj, la senhavuloj, unu- iĝintaj pro la necesbezono, kelkfoje vivadas en kortuŝa kunfratiĝo.
Rigardu la birdojn en la vintraj monatoj, kiam la ĉielo estas malhela kaj la Tero kovrita per blanka, neĝa mantelo: grupiĝintaj sur tegmentrando, silente ili sin re- ciproke varmigas. Ilin unuigas komuna bezono. Sed jen revenas la belaj tagoj kun brilega suno kaj abundaj ri- koltoj; tiam ili pepadas en reciproka spitado kaj ĉiuj persekutas, atakas, ŝiras unu la alian. Ankaŭ tia estas la homo. Dolĉa, afabla al siaj similuloj en la okazo de bezono, li preskaŭ ĉiam fariĝas indiferenta kaj malĝen- tila pro la posedo de la materiaj havaĵoj.
Modesta kondiĉo pli taŭgas al la spirito deziranta progresi kaj akiri la virtojn necesajn por sia morala plialtiĝo. For de la tumulto de la trompaj ĝuoj, li pli ĝuste taksos la vivon. El la materio li prenos ĉion ne- cesan por la konservado de siaj organoj, sed li evitos fali sub la jugon de malutilaj kutimoj, sklaviĝi al multego da fikciaj bezonoj, kiuj ja estas la malfeliĉegoj de la homaro. Li estos sobra, laborema, kaj kontentigos sin per malmulto, preferante super ĉio la plezurojn de la intelekto kaj la ĝojojn de la koro.
Tiamaniere, fortikigita kontraŭ la atakoj de la ma- terio, la saĝa homo, inspirita de la lumo de la prudento, vidos brilegi siajn destinojn. Komprenante pli bone la celon de la vivo kaj la kialon de la aferoj, li eltenos la doloron firme kaj rezignacie; kaj la elprovadon li alfrontos kuraĝe, sciante, ke ĝi estas utila kaj ke nur ĝi povas elŝprucigi la galon, kiu estas en li. Se oni ridind- igas lin kaj faras lin viktimo de maljusteco kaj intrigo, li lernos pacience elteni la suferojn, memorante siajn antaŭulon: Sokraton cikutvenenitan, Jesuon krucumitan, Johanan Dark ŝtiparumitan. Li konsoliĝos per la penso, ke estuloj pli altaj, pli virtaj, pli dignaj suferadis kaj mortis pro la homaro.
Fine, post faroplena ekzistado, kiam eksonos la so- lena horo, li akceptos la morton trankvile kaj sen be- daŭro; la morton, kiun la monduloj vestas per terur- elvoka ceremoniaro; kiu plenigas per timego potenculojn kaj voluptamulojn, sed kiu por severmora pensulo estas nura liberiĝo, la horo de transformiĝo, la pordo konduk- anta al la luma regno de la Spiritoj.
Serene li eniros tiun vestiblon de la transteraj re- gionon. Lia konscienco, liberiĝinta el la materiaj ombroj, stariĝos antaŭ li, kiel juĝisto, reprezentanto de Dio, kun la demando: Kion vi faris el la vivo? Kaj li respondos: Mi luktis, mi suferis, mi amis, mi instruis la bonon, la veron, la justecon, al miaj fratoj mi donis la ekzemplon de honesteco kaj dolĉeco; mi malŝarĝis la suferantojn kaj konsolis la plorantojn. Sed min juĝu la Eternulo, ĉar en Liaj manoj mi estas!...