VII
LA SUPEREGA CELO
Homo, frato mia, fidu vian destinon, ĉar ĝi estas grandioza. Vi naskiĝis kun nekulturitaj kapabloj, kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi unujn kaj kontentigi la aliajn. Plialtiĝi tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleriĝi per la studado, plipuriĝi per la doloro, akiri ĉiam pli vastan sciencon, ĉiam pli noblajn kvalitojn: jen via destino. Dio ankoraŭ pli favoris vin: li havigis al vi la rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la leĝo de la senfina progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn fratojn, ilin altirante al vi, ilin inicante en la bril- egecon de vero kaj bono kaj en la sublimajn harmoniojn de l' Universo. Ĉu la progresigo de la animoj kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? Ĉu tiu giganta, ĝuoplena laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun Dio! En ĉio kaj ĉie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla povas ekzisti por via senmorta spirito?!
Levu do vian rigardon kaj ĉirkaŭprenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! Ĉerpu el tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj uraganojn. Marŝu, brava batatalanto! Transgrimpu la krutaĵojn, kiuj kondukas al tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, deŝirante floretojn el la arbustoj aŭ distriĝante per orkoloraj ŝtonetoj. Antaŭen, ĉiam antaŭen!
Ĉu vi vidas, en la plej belaj ĉieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj trenas, en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da sinsekvaj jarcentoj estis necesaj por ilia form- iĝo! Kiom da jarcentoj ankoraŭ forpasos ĝis ilia dis- solviĝo! Nu bone, venos iam la tago, kiam ĉiuj tiuj fokusoj estingiĝos, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj, al novaj familioj de astroj, eliĝontaj el la abismaj profundaĵoj. Kion vi vidas hodiaŭ, tio ne longe daŭros. La blovo de la spacoj forbalaos por ĉiam la polvon de tiuj elĉerpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi ĉiam vivos, daŭrigante la eternan vojaĝon en la sino de senĉese renoviĝanta kreitaro. Kion do signifos, por via animo purigita kaj plialtiĝinta, la ombroj kaj la zorgoj de la nuntempo? Tiuj nedaŭraj survojaj akci- dentoj restigos en la spirito nur dolĉajn aŭ maldolĉajn rememorojn. Antaŭ la senfinaj horizontoj de la sen- morteco, la malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur serena ĉielo.
Vi do konsideru la surterajn aferojn laŭ ties ĝusta valoro. Certe ne kun malŝato, ĉar ili estas bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia pli- bonigo, mem plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkroĉu vian animon; antaŭ ĉio profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la vivo ne estas ĝuoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de la devoj, la disvolviĝo de via animo, de tiu estaĵo, kiun vi renkontos en la transtombo tia, kia vi ĝin faris dum la surtera ekzistado.
VIII
EKSPERIMENTAJ PRUVOJ
La ĵus donita solvo de la problemoj de l' vivo baziĝas sur la plej rigora logiko. Ĝi estas tiel konforma al la kredoj de la plej altaj genioj de la antikveco, al la ins- truoj de Sokrato, Platono kaj Origeno, kiel ankaŭ al tiuj de la Druidoj, kies profundaj doktrinoj, rearanĝitaj de la Historio post dudek jarcentoj, hodiaŭ ravas la homan spi- riton. Tiu solvo estas esenca parto de la filozofioj de l' Oriento kaj inspiris verkojn kaj farojn sublimajn. El ĝi la Galloj ĉerpis sian nevenkeblan kuraĝon, la mal- timon kontraŭ la morto. En la nuna epoko tiu solvo estas akceptita de Jean Reynaud, Henri Martin, Esquiros, Pierre Leroux, Vitor Hugo, k.a.
Sed malgraŭ ĝia absolute racia karaktero kaj la aŭtoritateco de la tradicioj, sur kiuj ĝi baziĝas, tiu solvo estus kvalifikita, kiel pura hipotezo, apartenanta al la regno de la imago, se ni ne povus starigi ĝin sur ne- skuebla bazo, sur senperaj eksperimentoj, senteblaj kaj atingeblaj por ĉiuj.
Laca de la teorioj kaj sistemoj la homa spirito ĉe ĉiu nova aserto postulas pruvojn. Kaj tiujn pruvojn de la ekzistado kaj senmorteco de la animo la eksperimenta spiritualismo prezentas al ni materiaj, evidentaj. Sufiĉas al ni senpartie kaj serioze observadi, persiste studadi tiujn fenomenojn nomatajn spiritismaj, por ke ni kon- vinkiĝu pri ilia realeco kaj graveco, por ke ni komprenu iliajn grandegajn sekvojn el la vidpunkto de la sociaj transformiĝoj, ĉar ili portas pozitivan bazon, solidan apogon al la moralaj leĝoj, al la idealo de justeco, sen kio nenia civilizacio povus disvolviĝi.
La animoj de la mortintoj sin malkaŝas al la homoj. Ili manifestas sian ĉeeston, interparolas kun ni, inicas nin en la sekretojn de la renoviĝantaj ekzistadoj, en la brilegecon de tiu estonteco, kiu ja estos nia estonteco.
Jen fakto reala, tro malmulte konata kaj tro ofte neata. La eksperimentojn de la nova spiritualismo oni renkontis kun sarkasmo, kaj ĉiujn, kiuj, malgraŭ tio, okupiĝis pri ĝi, oni mokadis, ridindigis kaj rigardadis, kiel frenezulojn.
Tia estis, en ĉiuj epokoj, la destino de la novaj ideoj, la akcepto de la grandaj eltrovoj. Multaj rigardas, kiel banalaĵojn, la turniĝadon de la tabloj; sed la plej gravaj leĝoj de l' Universo, la plej potencaj fortoj de la Naturo ne koniĝis en pli digna maniero. Ĉu oni ne malkovris la elektron dank'al eksperimentado kun ranoj? La falo de pomo elmontris la universalan altiron, kaj kaserola bolado evidentigis la efikon de vaporo. Koncerne la fakton, ke oni moknomas ilin frenezuloj, la spiritistoj ĉi-rilate estas sortokunuloj de Salomono el Caus, de Harvey, de Galvani kaj multaj aliaj genioj.
Notinda afero: la plejmulto el la pasiaj kritikantoj de la fenomenoj aŭ ne observadis nek studadis ilin, aŭ tion faris tre supraĵe, dum al la nombro de tiuj, kiuj ilin konas kaj asertas ilian ekziston, estas alkalkulitaj la plej grandaj scienculoj de la nuntempo. Ili estas inter aliaj: en Anglujo, William Crookes, membro de la Reĝa Londona Societo, eminenta fizikisto, al kiu oni ŝuldas la eltrovon de la radianta materio; Russel Wallace, rivalo de Darwin; Varley, telegrafia ĉefinĝeniero; F. Myers, prezidanto de la Societo por Psikaj Esploroj; O. Lodge, rektoro de la universitato de Birmingham; en Usono, la juristo Edmonds, prezidanto de la Senato; kaj profesoro Mapes, de la Nacia Akademio; en Germanujo, la astro- nomo Zollner kaj la profesoroj ĉe la Universitato de Leipzig, Ulrici Weber kaj Dechner; en Francujo, Camille Flammarion, D-ro Paul Gibier, disĉiplo de Pasteur, krom Vacquerie, Eugиne Nus, C. Fauvety, Kolonelo de Rochas, profesoro Charles Richet, membro de la Instituto, dok- toro Maxwell, ĉefprokuroro ĉe la Apelacia Kortumo de Bordo, k.c. En Italujo, la fama profesoro Lombroso, kiu post longtempa neado de la ebleco de la spiritismaj faktoj, studis la fenomenojn kaj fine publike konfesis ilian realecon. Ĉe tio, ni petas, ke oni diru al ni kiu- flanke troviĝas la garantioj de fidinda ekzameno kaj serioza konsiderado. Al tiuj, kiuj neadis la movon de la Tero, Galilejo respondis: "E pur si muove!" (*) Kaj Crookes tiel opinias pri la spiritismaj faktoj: "Mi ne diras, ke tio estas ebla, mi asertas, ke tio estas reala." La vero, komence rigardata kiel utopio, fine ĉiam venkas.
(,) Sed tamen ĝi moviĝas! - La trad.
Ni ankaŭ konstatas, ke senteble ŝanĝiĝas la gazetara sinteno rilate al la fenomenoj. Oni ne plu mokas nek ridindigas. Oni komprenas, ke en tio estas io grava. La grandaj parizaj gazetoj, kiel Figaro, Le Matin, L' Йclair, Le Journal, Le Petit Parisien, k. a. ofte publikigas se- riozajn artikolojn pri la temo. La doktrino pri la ekspe- rimenta spiritismo disvastiĝas en la mondo kun mir- inda rapideco. En Usono ĝiaj adeptoj kalkuliĝas per miloj; la Okcidenta Eŭropo estas inicita pri ĝi, kaj en la plej malproksimaj centroj, en Hispanujo, en Rusujo fondiĝas societoj de esploroj kaj aperas multenombraj eldonaĵoj. Kun ŝtata helpo estas fondita en Parizo meta- psikia instituto por la studado de tiuj faktoj.