Выбрать главу

Por la efektivigo de la spiritismaj fenomenoj estas nepre necesa la kunhelpo de certaj speciale dotitaj per- sonoj. La Spiritoj ne povas agi sur la materiajn korpojn kaj tuŝi niajn sentumojn sen ia provizo da vivo-fluidaĵo, kiun ili ĉerpas el certaj personoj nomataj mediumoj. Ĉiuj homoj rudimente posedas la mediuman kapablon, kiu el- volviĝas per laborado kaj ekzercado.

La animo, en sia transtomba ekzistado, ne malhavas ian formon. Ĝi posedas fluidecan korpon el vaporeca, kvintesenca materio, kiu alprenas ĉiujn aspektoj de la homa korpo kaj kiu nomiĝas perispirito. Tiu perispirito aŭ fluideca korpo antaŭekzistas kaj postvivas la materian korpon, de kiu ĝi estas samtempe skizo, modelo kaj mo­toro. Ĝi formas subtilan organismon, kaj ĝuste per ĝia agado sur la vivo-fluidaĵon de la mediumoj la Spirito manifestiĝas al la homoj, aŭdiĝas frapojn, movas obje- ktojn, korespondas kun ni per interkonsentita signaro. En certaj okazoj ĝi povas fariĝi videbla, tuŝebla, pro- dukti la senperan skribadon, dikti mesaĝojn kaj eĉ lasi premsignojn kaj muldaĵojn de sia materiiĝinta envolvaĵo.

Ĉiuj tiuj faktoj estis multfoje observataj de la supre cititaj sciencistoj kaj de personoj de ĉiuj klasoj, aĝoj kaj landoj. Ili eksperimente pruvas la ekzistadon, ĉirkaŭ ni, de nevidebla mondo, loĝata de la animoj forlasintaj la Teron, inter kiuj troviĝas tiuj estuloj, kiujn ni konis kaj amis, kaj al kiuj ni iam alkolektiĝos. Ĝuste tiuj animoj instruas al ni la konsolan kaj grandiozan filo- zofion, kies ĉefajn trajtojn ni skizis ĉi-supre.

Kaj estas notinde, ke tiuj manifestiĝoj ĉiam ekzistis. Kontinuaj rilatoj unuigas la mondon de la Spiritoj al la mondo de la vivantoj. Pri tio ni trovas apogon ĉe la Historio. La apero de Samuel al Saul, la familiara Genio de Sokrato, tiuj de Tasso kaj Hieronimo de Cardan, la voĉoj de Johana Dark kaj multaj aliaj similaj faktoj fontas el la samaj kaŭzoj. Sed kio estis iam rigardata kiel supernatura, tio hodiaŭ montriĝas kiel havanta ra- cian karakteron, kiel kolekto da faktoj regataj de rigoraj leĝoj, kies studado naskas ĉe ni profundan kaj klaran konvinkiĝon.

La nevidebla mondo estas ne pli ol kontinuaĵo de la mondo videbla. Trans la limoj de niaj sentumoj trov- iĝas formoj de la materio kaj de la vivo, kies ekzisto estas ĉiam pli kaj pli akceptata de la Scienco, depost kiam tute nekonata regiono de la Naturo estis al ĝi malfermita per la elkovro de la radianta materio, per la aplikado de la ikso-radioj, per la esploroj de Hertz pri la senfadena telegrafio, per tiuj de Lockyer pri la nebulozoj, kaj de Becquerel, Curie kaj Lebon pri la radio- aktiveco.

Oni klare vidas, ke tiuj faktoj konsistigas tute ne malŝatindan aferon, sed ja unu el la plej grandaj inte- lektaj kaj moralaj revolucioj, kiuj iam fariĝis en la his­torio de nia mondo. Ili estas la plej serioza argumento, kiun oni povus starigi kontraŭ materialismo. La certeco, ke ni daŭre vivos transtombe, en la pleneco de niaj fa- kultoj kaj de nia konscienco, faras, ke la morto ne plu estu kaŭzo de timo. La konado de la feliĉaj aŭ mal- feliĉaj situacioj, en kiuj la Spiritoj enfalis pro siaj bonaj aŭ malbonaj faroj, liveras potencan moralan sankcion. La perspektivo de la senfinaj progresoj kaj intelektaj akiroj, kiuj atendas ĉiujn estulojn kaj ilin kondukas al komunaj destinoj, nepre alproksimiĝas kaj unuiĝos la homojn per la ligiloj de la frateco. La doktrino de la eksperimenta spiritualismo estas la sola pozitiva filo- zofio, kiu respondas al la moralaj bezonoj de la homaro.

IX

RESUMO KAJ KONKLUDO

Resume, la principoj, kiuj rezultas el la nova spiri­tualismo - principoj instruataj de elkarniĝintaj Spiritoj, kiuj do troviĝas en pli bonaj kondiĉoj ol ni por distingi la veron - estas jenaj:

Ekzisto de Dio, direktanta intelekto, vivanta leĝo, animo de l' Universo, superega unuo, kie finiĝas kaj harmonias ĉiuj rilatoj, grandega fokuso de la perfektaĵoj, de kie disradias kaj disvastiĝas en la senfino ĉiuj moralaj potencoj: Justeco, Saĝo, Amo!

Senmorteco de la animo, spirita esenco portanta en si la ĝermon de ĉiuj fakultoj, ĉiuj potencoj, kiujn ĝi devas disvolvi per siaj laboroj, enkarniĝante en materiaj mond- oj, altiĝante tra sennombraj kaj sinsekvaj ekzistadoj, grado post grado, ĝis la perfekteco.

Komunikiĝo inter la vivantoj kaj la mortintoj; re- ciproka agado de unuj sur la aliajn; konstanteco de la rilatoj inter ambaŭ mondoj; solidareco inter ĉiuj estuloj, identaj laŭ sia origino kaj diferencaj nur per siaj pro- vizoraj situacioj: unuj, kiel Spiritoj, liberaj en la spaco, aliaj, portantaj pereeman envolvaĵon; ĉiuj tamen alterne pasas de unu stato al alia, kaj la morto estas nenio alia ol tempo de ripozo inter du surteraj ekzistadoj.

Senfina progreso, eterna justeco, morala sankcio; la animo, respondeca kaj libera en sia agado, - mem konstruas sian estontecon; laŭ ĝia morala stato, la fluidaĵoj, maldelikataj aŭ subtilaj, kiuj konsistigas ĝian perispiriton, kaj kiujn ĝi altiras al si pro siaj kutimoj kaj inklinoj, - tiuj fluidaĵoj, submetataj al la universala leĝo de altiro kaj gravito, ĝin trenas al tiuj malsuperaj sferoj, al tiuj mondoj de doloro, kie ĝi suferas, elaĉetas, elpagas la pasintecon, aŭ ĝin kondukas al tiuj feliĉaj sferoj, kie la materio estas malpli potenca, kie regas harmonio kaj feliĉo; la animo, en sia vivo supera kaj perfekta, kunlaboras kun Dio, formas la mondojn, direktas ties evoluadon, prizorgas la progreson de la homaroj kaj la plenumadon de la eternaj leĝoj.

Tiaj estas la instruoj de la eksperimenta Spiritual- ismo. Ili estas ne aliaj ol tiuj de la primitiva Kristanismo, liberigita je la formoj de la materia kulto, sen tiuj do- gmoj, falsaj interpretadoj kaj eraroj, per kiuj la homoj vualis kaj aliŝanĝis la filozofion de la Kristo.

Malkaŝante la ekziston de mondo nekonata, nevid- ebla, sed tiel reala, tiel viva, kiel la nia, la nova doktrino malfermas por la penso de la homo horizontojn, antaŭ kiuj li, konfuzita kaj mirigita, ankoraŭ ŝanceliĝas. Sed la ri- latoj, kiujn tiu ĉi revelacio ebligas inter la vivantoj kaj la mortintoj, la konsolo kaj kuraĝigoj, kiuj rezultas el tiuj rilatoj, la certeco, ke ni revidos ĉiujn, kiujn ni su- pozis perdiĝintaj por ĉiam, ke el tiuj ni ricevas la super- egajn instruojn, ĉio ĉi konsistigas komplekson da fortoj, da moralaj rimedoj, kiujn la homo ne povas malatenti aŭ malŝati senpune.

Sed, malgraŭ ĝia granda valoro, la nuntempa homo, profunde skeptika, penetrita de antaŭjuĝoj, ne konsiderus tiun doktrinon grava, se la faktoj ne konfirmus ĝin. Por skui la homan spiriton, supraĵan kaj indiferentan, estis necesaj la materiaj, bruegaj manifestiĝoj. Jen kial, ĉirkaŭ la jaro 1850, en malsamaj medioj, ĉiaspecaj mebloj estis skuataj, frapoj sonoris ĉe la muroj, pezaj korpoj de- lokiĝis, kontraŭstarante la konatajn leĝojn de la Fiziko; sed post tiu kruda, komenca fazo, la spiritismaj feno­menoj fariĝis pli kaj pli inteligentaj. La psikaj faktoj (el la greka psychй, animo) postvenis la fizikajn mani- festiĝojn; tiam ekaperis la mediumoj skribivaj, parolivaj, somnambulaj kaj sanigivaj, ricevantaj, mekanike aŭ in- tuicie, inspirojn, kies kaŭzoj troviĝis ekster ili; okazis videblaj kaj tuŝeblaj aperoj, kaj la ekzisto de la Spiritoj fariĝis afero nerefutebla por ĉiuj observantoj, kiuj ne estis blindigitaj de la antaŭjuĝoj.