”Ĉu vi volas loĝi kun mi en tiu ĉi dometo?” li demandis. ”Mi dum la lastaj noktoj desegnis ĝin por ni.”
Ŝi rigardis la desegnojn kun melankolia rideto.
”Kiam la domo povos pretiĝi, vi pensas?” ŝi diris.
”Eble pli frue ol vi kredas.”
Ŝi tiris lian kapon al la sia kaj flustris en lian orelon:
”Sed mi ne volas atendi tion.”
”Kiel vi do volas?”
”Mi volas esti la via. Hodiaŭ. Ĉi-vespere, ĉi-nokte. Mi ja neniam konis feliĉon, neniam, neniam. Mi ne volas atendi!”
Ili kunfandiĝis en senfina kiso.
Ŝi ektremis pro leĝera frostiĝo. La suno malaperis malantaŭ nubo, kaj ne plu estis varme.
”Sed kie estas Åge?” ŝi demandis.
Kaj ŝi vokis: ”Åge!”
Respondo ne venis.
”Li ja ne povas esti malproksima”, diris Helge. Kaj ankaŭ li vokis: ”Åge!”
Ĉar li pensis: la knabo eble petole kaŝas sin por sia patrino, sed se mi vokas, li certe venos.
Tamen venis neniu Åge kaj neniu respondo.
La duo rigardis unu la alian, ambaŭ subite mortpalaj. La sama terura penso samtempe fulmis tra ili ambaŭ.
”Ne, ne”, ŝi flustris. ”Ja ne eblas. Li ja ne povis fali enakven kaj droni tie ĉi sen unu sono.”
Ili senkonsile laŭiris la bordon en kreskanta angoro. Ili alterne vokis: ”Åge! Åge!”
Sed ili mem ne plu kredis, ke ili havos respondon.
Ili venis sur vaporŝipan varfon ĉe terpinto. Nenie troviĝis spuro de la infano.
”Li ja ne povis fali enakven”, diris Helge. ”Tiuokaze lia ĉapo ie flosus.”
La patrino klopodis kolekti siajn pensojn. Ŝi staris kun ambaŭ manoj premitaj al la brusto.
”Lia ĉapo estis fiksita per kaŭĉuka bendo submentone”, ŝi eligis.
Subite li ekvidis malhelan objekton saltantan en la ondado flanke de la varfo:
La arboŝela boato.
Li malsupreniris por kapti ĝin. Jes, ĝi estis la sama boateto kiun li mem tranĉis antaŭ apenaŭ duonhoro.
Granita roko deklive enakviĝis, kaj proksime apude kuŝis restaĵoj de glacitavolo. La vintro estis longa kaj severa, la printempo alvenis malfrue kaj subite, kaj ĉe tiu ĉi kruta arbara bordo rigardanta norden, kie la suno neniam varmigis la akvorandon, restis tiu lasta ŝrumpinta, malpura glacipeco. Li rompis sekan branĉon de alno kaj singarde forŝovis la glacion. Tie kuŝis la eta Åge, surdorse, kun okuloj kaj buŝo malfermitaj. La vergon, per kiu li direktis la arboŝelan boaton, li ankoraŭ tenis per firma pugneto.
Signe (1921)
Signe estis knabineto, proksimume samaĝa kiel mi, kun roza robo kaj roza rubando ĉirkaŭhare. Ŝiaj haroj estis malhelaj, sinue buklaj, kaj ŝi havis stelajn okulojn malhele bluajn kun longaj palpebraj haroj. Anĝelon ŝi tute ne similis. Mi ne tre ŝatis anĝelojn, eble ĉar ili ĉiam estas blondaj — tiutempe mi mem estis blondulo, kiel la plej multaj infanoj, kaj sekve blondeco neniom valoris, laŭ mia opinio.
Sed Signe ege plaĉis al mi. Mi povis pensadi pri ŝi dum tuta tago. Ne malofte ŝi faris ian petolon, pri kiu oni poste kulpigis min, kaj foje mi mem kulpigis min. Pro tio ŝi ne malpli plaĉis al mi, mi nur deziris ke ŝi faru pli da petoloj, pri kiuj oni kulpigos min. Sed kiajn bubaĵojn ŝi do eltrovis? Mi pripensu… Ŝi kaŝis sin en lokoj kie ni ne rajtis esti, danĝeraj lokoj, kie povus troviĝi troloj aŭ fantomoj. Mi bone memoras, ke ŝi unufoje logis min ludi per alumetoj — ludi per fajro, la plej danĝera kaj plej malpermesita el ĉio… Ĉu ŝi ne eĉ ekbruligis sekan arbedaĉon en la ĝardeno? Jes ja — kaj mi ricevis vergadon de mia panjo! Ho, kiel Signe plaĉis al mi! Kaj foje ŝi diris tiajn vortojn, kiujn oni ne rajtis diri. Tiam frostiĝis al mi laŭ la dorso, sed mi nur deziris ke ŝi diru ilin re kaj re.
Kie ŝi loĝis mi ne scias certe. Ne en la sama domo kiel ni; la aliaj infanoj, kun kiuj mi ludadis, ne konis ŝin. Sed ŝi sendube loĝis ĉe la sama strato — mi pensas — en dometo kun ĝardeno trans iu tabulbarilo. Aŭ ĉu ŝi loĝis en subtegmentejo, oblikve trans la strato, kun floroj sur la fenestrobreto? — Mi same bone povas tuj rakonti: nenie ŝi loĝis. Ŝi vivis nur en mia fantazio.
Signe estis la unua kreaĵo de mia fantazio, almenaŭ la unua pri kiu mi konservas memoron. Mi sendube havis ses, sep jarojn; kaj tiuaĝe (kiel cetere sesdek, sepdek jarojn pli malfrue) oni ofte pensas laŭte. Mallonge dirite, mi paroladis al mi mem fantaziante pri Signe, kaj unutage kompreneble mia patrino okaze tion aŭdis.
”Aŭdu la knabon”, ŝi diris al mia patro, ”li parolas al si mem!”
Kaj al mi:
”Pri kio vi parolas al vi mem? Pri kio vi pensas?”
Plenkreskuloj havas teruran manion fari al infanoj demandojn plej maldiskretajn. Mi kuris kaŝi min.
Alitage la sama historio — kaj denove alitage. Honto kaj turmento. Demandoj ne respondeblaj. Mia patro diris al mi: aliaj infanoj parolas al si mem ĝis aĝo de kvar, kvin jaroj; vi estas tro granda por tio. Mi komprenis, ke tiel ne plu eblas daŭrigi, io farendas. Mi ekhavis la ideon, ke la s-sonoj min perfidas: Signe, ĉiam Signe, tio ne konvenis. Mi ŝanĝis la nomon de Signe al Ida. Tiel mi sukcesis havi ŝin pli-malpli en paco, tamen Ida neniam akiris la saman magian potencon super mi kiel Signe. Unutage ni malamikiĝis, mi kverelis kun ŝi nomante ŝin stulta bubino, kaj povas esti ke mi eĉ batis ŝin. Mi sendube pentis sed ne volis
peti pardonon, kaj baldaŭ mi fajfis pri ŝi. Samtempe mi lernis pensi mallaŭte — kaj kun raraj esceptoj daŭrigis tiun kutimon.
Sed de kie mi efektive akiris tiun Signe? En nia domo loĝis knabineto, kun kiu mi foje ludis. Ŝia panjo estis baletistino, kaj unufoje ŝi vestis sin per unu el la rozaj baletjupoj de sia patrino. Sed ŝia nomo estis nek Signe nek Ida, ŝi ne faris bubaĵojn kaj havis neniom el la magia potenco de Signe super mia koro. Sendube mi do sepjara kreis Signe proksimume kiel germano desegnas kamelon: aus der Tiefe meines Bewusstseins[5].
Mi do sendube estis antaŭdestinita.
Poste la jaroj fluis, kaj impulsojn efektive literaturajn mi ricevis nur sufiĉe malfrue. La unua forta puŝo okazis kiam unu el miaj samklasanoj — la nuna profesoro Almkvist ĉe Karolinska Institutet — dum leciono de la sveda lingvo en la klaso 6:II de la Norda Latinliceo kun ega vervo deklamis ’La flugantan holandanon’ de Viktor Rydberg. Mi senbride ĝuis ĝin, kaj dum monatoj poste mi revis pri nenio alia ol iam en fora estonteco verki ion same bravan.
Ankoraŭ mi ne sukcesis, sed kial rezigni la esperon?
Tombeja arabesko (1924)
En unu malfruaŭtuna tago antaŭ multe da jaroj — tio cetere okazis meze de la milito — mi promenis kun Henning Berger sur Kopenhaga tombejo. Antaŭ cent jaroj ĝi situis en plena kamparo, longe ekster la urbaj digoj kaj fosaĵoj, hodiaŭ ĝi etendiĝas kiel granda oazo, verda kaj kvieta, meze de tumulta urbega kvartalo, inter magazenoj, fabrikoj kaj laboristaj domegoj.
Ni malrapide promenis inter altaj, maldikaj poploj en senfina aleo. Iam-tiam ni haltis por legi la nomojn kaj skribojn de tomboŝtonoj.
Ni antaŭe parolis pri la milito. Henning Berger esperis venkon por Germanio. Mi timis tian, kaj nenion esperis. Kaj fine ni iom vortavariĝis.
”Vidu”, li diris, montrante al tomboŝtono iom flanke de la vojo — ”vidu, J. P. Jacobsen. Sed eble ne estas la ĝusta.”
”Ne, probable ne estas. Li laŭdire tombokuŝas en Thisted, kie li naskiĝis kaj mortis. Kaj cetere tiu ĉi tombo aĝas almenaŭ jarcenton. Tio ja videblas.”
”Certe. Kian reliefon ĝi havas? Ĝi memorigas pri la epoko de Thorvaldsen.”