”Aŭskultu, amiko mia”, li tial iutage diris al la diablo. ”Vi efektive ja ne estas sanktulo, sed vi foje havas bonajn ideojn, kaj oni povas kun vi rezoni. La homoj malbonas kaj ne volas boniĝi. Mia pacienco, kiu estas senlima, nun elĉerpiĝis, kaj mi decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Mi esperas ke ili tiam ĉiuj pereigos unu la alian kaj sin mem. Ŝajnas al mi, ke niaj interesoj — aliokaze tiel malsamaj — tie ĉi escepte povus trovi komunan punkton; kian konsilon vi povas doni al mi?”
La diablo meditante mordetis la pinton de sia vosto.
”Sinjoro”, li fine respondis, ”via saĝo estas same granda kiel via boneco. La statistiko montras, ke la plej granda nombro de krimoj estas farataj aŭtune, kiam la tagoj malhelas kaj la ĉielo grizas kaj la tero kuŝas vualita de pluvo kaj nebulo.”
La bona dio longe cerbumis pri tiuj vortoj.
”Mi komprenas”, li fine diris. ”Via konsilo estas bona kaj mi ĝin sekvos. Vi havas bonajn talentojn, amiko mia, sed vi devus uzi ilin pli bone.”
La diablo ridetis kaj svingis la voston, ĉar li estis flatita kaj kortuŝita, kaj poste li lamis hejmen.
Sed la bona dio diris al si mem:
”Ekde nun ĉiam pluvetos. La nuboj neniam disiĝos, la nebulo neniam leviĝos, la suno neniam plu brilos. Kaj estos malklare kaj grize ĝis la fino de l’ tempo.”
Kaj tiel estis.
La pluvombrelfaristoj kaj la galoŝfabrikistoj komence ĝojis, sed ne daŭris longe, ĝis la rido glaciiĝis ankaŭ sur iliaj lipoj. La homoj ne konscias, kiom gravas al ili bela vetero, ĝis ili dum kelka tempo malhavas ĝin. Gajuloj iĝis melankoliaj. Melankoliuloj iĝis frenezaj kaj pendigis sin en longaj vicoj aŭ kolektiĝis por aranĝi konciliojn. Baldaŭ oni ne plu laboris, kaj la mizero estis severa. La krimoj obliĝis laŭ kapturna skalo, la malliberejoj fariĝis troloĝataj, la frenezulejoj sufiĉis nur al la saĝuloj. La nombro de vivuloj malkreskis, kaj iliaj loĝejoj estis forlasitaj. Oni dekretis mortpunon pro memmortigo; nenio helpis.
La homaro, kiu dum tiom da generacioj revis kaj verkis pri eterna printempo, nun iris renkonte al siaj lastaj tagoj tra eterna aŭtuno. Tagon post tago la detruado kreskis. Regionoj dezertiĝis, urboj ruiniĝis. Sur la placoj kolektiĝis hundoj hurlantaj; sed tra la stratetoj iris maljuna lamulo de domo al domo kun sako surdorse kolektante animojn. Kaj ĉiuvespere li lamis hejmen kun plena sako.
Sed unuvespere li ne lamis hejmen. Anstataŭe li iris al la pordego de l’ ĉiela regno kaj rekte al la trono de la bona dio. Tie li haltis kun riverenco kaj diris:
”Sinjoro, vi lastatempe maljuniĝis. Ni ambaŭ maljuniĝis, kaj tion kaŭzas ke ni tre enuas. Ho, sinjoro, malbonan konsilon mi donis al vi. La pekoj, kiuj min interesas, bezonas foje iom da sunbrilo por prosperi. Jen rigardu, vi faris el mi mizeran ĉifonkolektiston!”
Kaj kun tiuj vortoj li tiel malmilde ĵetis sian malpuran sakon sur la ŝtupojn de la trono, ke la ligilo rompiĝis kaj la animoj disflirtis. Ili ne estis nigraj, sed grizaj.
”Jen la animoj de la lastaj homoj”, diris la diablo. Mi donacas ilin al vi, sinjoro. Sed zorge evitu uzi ilin, se vi intencas krei novan mondon!”
Vento siblas tra la fenestraj fendoj, kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo, kaj finita estas ĉi fabelo. Kiu ĝin ne komprenis, tiu konsoliĝu per tio ke morgaŭ estos bela vetero.
La sakramento de la komunio (1897)
Okazis preskaŭ en mia infanaĝo. Estis aŭtuna vespero kun forta vento sur unu el la insularaj ŝipoj. Ni ankoraŭ ne transloĝiĝis urben de nia kampara somera domo, kaj mi veturadis al kaj el la urbo pro mia lernejo. Mi kiel kutime estis maldiligenta kaj devis ekzameniĝi pri kelkaj studobjektoj por esti akceptita en supera klaso.
En la krepusko mi vagis tien kaj reen sur la ferdeko, kun kuspita kolumo kaj la manoj enpoŝe, pensante pri mia malprospero en la lernejo. Mi estis preskaŭ certa ke mi devos refari la klason. Kliniĝante antaŭen super la ŝiprando kaj vidante la ondojn ŝaŭmi blanke kaj la babordan lanternon ĵeti fajre verdajn rebrilojn kontraŭ la nigra akvo, io min tentis salti transranden. Tiam ja la matematika instruisto bedaŭros sian pedantemon — tiam, kiam jam estos tro malfrue.
Sed resti tie ekstere estis malvarme, kaj pensante ke mi jam sufiĉe frostiĝis, mi iris en la kajuton por fumantoj.
Mi ankoraŭ imagas la interioron[6] el varmo kaj hejmeco, kiun renkontis mia rigardo kiam mi malfermis la pordon. La lumigita lampo malrapide balanciĝis tien kaj reen de la plafono kvazaŭ pendolo. Surtable vaporis kvar viskiaj grogoj; kvar cigaroj ardis, kaj kvar sinjoroj rakontadis fiajn anekdotojn. Mi konis ilin ĉiujn kiel najbarojn ĉe la somera domo; unu direktoro de firmo, unu maljuna pastro, unu aktoro kaj unu komercisto de etaĵoj. Mi ĝentile riverencis kaj sidiĝis en angulo. Mi havis leĝeran impreson ke mia ĉeesto eble povus ŝajni superflua; sed aliflanke neniu povus ja postuli ke mi iru ekstere frostiĝante, kiam estas tiom da spaco en la kajuto. Krome mi sciis, ke mi povus tute bone kontribui al la distro se necesus.
La kvar sinjoroj ŝtelrigardis min kun certa malvarmo, kaj estiĝis paŭzo.
Mi havis dek ses jarojn, kaj mi antaŭ nelonge konfirmiĝis. Oni diris al mi, ke mi en tiu ĉi tempo havis aspekton naivan kaj senkulpan.
La paŭzo tamen ne estis longa. Kelkaj glutoj el la glasoj, kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon. Unu aparta trajto tamen frapis min: ĉiujn anekdotojn, kiujn oni rakontis, mi jam aŭdis nekalkuleblajn fojojn, kaj mi persone trovis ilin sufiĉe simplaj. Fiaj anekdotoj kiel konate estas divideblaj en du ĉefajn grupojn: unu koncentriĝas precipe ĉirkaŭ la digesta procezo kaj cirkonstancoj ligitaj kun tiu, dum la dua, kiu valoras nekompareble pli multe, prefere temas pri la virino. La unuan grupon mi kaj miaj samlernejanoj delonge lasis malantaŭ ni; des pli surprizis min aŭdi tiujn ĉi maturajn sinjorojn dediĉi al ĝi sian plej vivan intereson, dum la dua, ege pli interesa grupo estis plene neglektata. Mi ne komprenis tion ĉi. Ĉu eble estis pro ia superflua respekto al mi? Ne necesas diri ĝis kia grado la suspekto pri tio min incitis. La vigla etoso de la kajuto infektis min kaj igis min entreprenema, kaj mi energie decidis meti finon al tiuj ĉi infanaĵoj.
”Aŭskultu, onklo”, mi tute neatendite diris dum silento post anekdoto, kiu estis tiel sendanĝera, ke nur la pastro ridis pri ĝi, ”ĉu vi memoras tiun anekdoton kiun la ŝipestro rakontis antaŭhieraŭ?”
La ”onklo” estis la direktoro; li estis bona amiko de mia patro.
Kaj mi sentime daŭrigis:
”Ĝi estas la plej amuza kiun mi aŭdis en mia tuta vivo. Mi petas vin rakonti ĝin, onklo!”
Kvar paroj da surprizitaj okuloj direktiĝis al mi, kaj estiĝis embarasa silento. Mi jam bedaŭris mian subitan kuraĝon.
La direktoro disrompis la glacion de silento per facilanima rido, kiu estis nur malforta eĥo de la tondroj kiujn li eligis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la ŝipestro rakontis la anekdoton.
”Hi-hi — jes, ĝi ne estas malbona…”
Kaj li ekrakontis ĝin. Ĝi estis tre spicita, kaj ĝi temis pri la virino.
La aktoro komence kaŝis siajn sentojn malantaŭ sia kutima masko de digna seriozeco, dum kontraŭe la etkomercisto, maljuna virkapro, kiun la pekado grizigis, ŝtelrigardis min kun certa intereso, en kiu troviĝis iom da kreskinta respekto por mia persono.
Sed kiam la anekdoto komencis preni iomete maldecan direkton, ĝin subite interrompis la pastro, bonvola aĝulo kun pia kaj infana esprimo en sia senbarba maljunulina vizaĝo: