”Pardonu, kara amiko, ke mi interrompas, sed”, kaj li iomete tordiĝis direktante siajn vortojn al mi, ”kiun aĝon vi efektive havas, junulo? Ĉu vi jam partoprenis la sank… — la komunion?”
Mi sentis ke mi sange ruĝiĝas. Mi forgesis, ke troviĝas pastro en la societo.
”Je-es”, mi preskaŭ neaŭdeble balbutis. ”Mi konfirmiĝis lastvintre.”
”Bone”, respondis la maljuna pastro, malrapide kirlante sian grogon.
Kaj ne levante la rigardon li aldonis, per voĉo, kiun kvardek jaroj da akordigado inter Dio kaj la mondo stampis per milda tono de indulgo kaj tolero:
”Daŭrigu, kara amiko. Pardonu mian interrompon.”
La tuĉdesegno (1897)
En iu aprila tago antaŭ multaj jaroj, en epoko kiam mi ankoraŭ cerbumis pri la senco de l’ vivo, mi eniris etan cigarbutikon ĉe strateto por aĉeti cigaron. Mi elektis malhelan kaj angulhavan El Zelo, metis ĝin en mian cigarujon, pagis kaj preparis min por foriri. Sed subite mi ekhavis la ideon montri al la junulino, kiu laboris en la butiketo, kaj de kiu mi ofte aĉetis miajn cigarojn, etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo. Mi ricevis ĝin de juna artisto, kaj laŭ mia opinio ĝi estis tre bela.
”Jen rigardu”, mi diris etendante ĝin al ŝi, ”kion vi pensas pri tio ĉi?”
Ŝi prenis ĝin mane kun scivola intereso kaj rigardis ĝin tre longe kaj tre proksime. Ŝi turnis ĝin laŭ pluraj direktoj, kaj ŝia vizaĝo alprenis mienon de pena pensado.
”Nu, kion ĝi signifas?” ŝi fine demandis kun scivolaj okuloj.
Mi iomete konsterniĝis.
”Ĝi nenion specialan signifas”, mi respondis. ”Ĝi estas nura pejzaĝo. Jen tero kaj jen ĉielo, kaj tio estas vojo… Ordinara vojo…”
”Nu, tion mi ja vidas”, ŝi grimacis per sufice malĝentila tono; ”sed mi volas ekscii kion ĝi signifas.”
Mi estis senkonsila kaj embarasita; neniam mi ekpensis pri tio, ke ĝi ion signifus. Sed ŝia koncepto ne estis ŝancelebla; ŝi unu fojon por ĉiam ekhavis la ideon, ke tiu bildo devas esti iaspeca ”serĉu la katon”. Kial mi aliokaze montrus ĝin al ŝi? Fine ŝi almetis ĝin al la fenestra glaco por travidi ĝin. Kredeble oni iam montris al ŝi iajn kuriozajn ludkartojn, kiuj sub normala lumo prezentas karoan naŭon aŭ pikan fanton, sed kiuj, se oni tenas ilin kontraŭ la lumo, prezentas ion maldecan.
Ŝia ekzamenado tamen donis nenian rezulton. Ŝi redonis la desegnon, kaj mi preparis min por foriri. Tiam la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo:
”Hontu, vi vere malbone agas, kiam vi tiel mokas min. Mi tre bone scias ke mi estas nur malriĉa knabino kaj ne povas akiri bonan edukon; sed pro tio ne necesas moki min. Ĉu vi ne bonvolus diri, kion signifas via bildo?”
Kion mi respondu? Mi donus multon por povi diri al ŝi kion ĝi signifas; sed mi ne povis tion fari, ĉar ĝi ja nenion signifis!
Nu, pasis jam pluraj jaroj de tiam. Mi nun fumas aliajn cigarojn kaj aĉetas ilin en alia butiko, kaj mi ne plu cerbumas pri la senco de l’ vivo; tamen ne pro tio ke mi ĝin imagas trovita.
La punkto de arkimedo (1898)
Mi iam konis etan friponon. Li estis samaĝa kiel mi kaj loĝis en la sama strato. Sed li superis min pri ĉio, ne nur pri sperto kaj kuraĝo, sed ankaŭ pri scioj; ĉar helpe de peco da ruĝa kreto aŭ karbo li sciis plenigi la murojn kaj barilojn de la strateto desegnante vortojn kaj simbolojn, kies signifojn mi ne konis. Elironte mi, se mi estis sola kaj senprotekta, ĉiam kutimis unue ŝovi la nazon trans la pordegon kaj ĵeti rigardon laŭ la strato por certiĝi ke la friponeto ne proksimas. Ĉar li estis pli forta ol mi, kaj li neniam povis lerni senpasie toleri la vidon de mia vesto, kiu estis pli pura kaj sendifekta ol lia propra.
Sed unufoje okazis, ke mi ricevis sledeton de mia patro. Ĝi estis tegita per peco da ruĝflora felta tapiŝo, la glitiloj havis akrajn ŝtalrelojn, kiuj brilis en la sunlumo, kaj ĝi krome havis etan sonorilon ĉekape. Kiam mi unuafoje venis en la pordegon kun tiu ĉi sledeto, kaj la odoro de ĵus falinta neĝo tiklis mian nazon kaj preskaŭ ternigis min, subite kaptis min tia freneza ĝojo, ke mi tute forgesis miajn ordinarajn antaŭzorgojn kaj kuris el la pordego rigardante nek dekstren nek maldekstren, saltante kaj dancante kiel pupo kun ŝnuro kaj eligante sovaĝajn militkriojn.
Ĝuste ekster mia pordo la strato deklivis malsupren al malaltaĵo. Mi tuj sidiĝis rajde sur la sledeto kaj lasis ĝin gliti malsupren; sed la deklivo ne estis tre kruta, kaj mi antaŭeniris nur malrapide, tiel ke mi foje devis helpi per la piedoj. Frosta vento blovis tra la strato, miaj oreloj komencis malvarmi, kaj eĉ mia ĝojo jam estis frostmortonta. Kiam la glacia frosto de la vento enŝteliĝis sub mian veston, tiam la jena konsidero jam enŝteliĝis en mian animon: mi tute ne tiel amuziĝas nun, kiel ĵus, venante tra la pordego kun mia sledeto.
Kaj pensante tiel en mia soleco, mi subite ekvidis la friponeton, kiu staris en sia pordo kun la manoj enpoŝe. Li estis malpura kaj fava kaj malbelega je aspekto, kaj la vido plenigis mian koron per timo kaj teruro, ĉar li vere estis aĉa fripono.
Mankis al mi eblo eskapi. Mi sidis rigida sur mia sledeto movante neniun membron, kiel kuniklo antaŭ boao, atendante nur tion, ke la friponeto aperu el sia pordo por bati min.
Sed vidu, mia garda anĝelo min protektis. La friponeto ne aperis el sia pordo; li restis kun la manoj enpoŝe, kaj rigardante min kun pli da indiferento ol malamo, li nur diris la jenajn vortojn:
”Frapu al vi la postaĵon, bubo, kaj vi iros pli rapide!”
Poste li elpoŝigis pecon da karbo, desegnis kvarliteran vorton sur la muro kaj malaperis en sian pordon.
Sed mi glitis plu malsupren sur la deklivo ŝovante per la piedoj por veni antaŭen, ĉar la deklivo ne estis tre kruta. Subite tamen la penso trafis min, ke povus troviĝi iom da vero kaŝita en la vortoj de la friponeto. Se mi sidas senmova sur mia sledeto, mi pensis, kaj iu venas de malantaŭe kaj puŝas mian dorson, la sledeto iras antaŭen kelkan distancon. Se mi do frapas al mi mem la dorson, tio kompreneble havas la saman efikon kiel se iu alia tion faras. Estas ja tiel simple; kiel stulta mi estis, kiu antaŭe ne eltrovis tion! Mi singarde rigardis ĉirkaŭ mi por certiĝi ke la friponeto ne troviĝas proksime, ĉar mi ne volis ke li vidu, ke mi sekvas lian konsilon. Kaj poste mi komencis frapi al mi la dorson laŭ mia pleja kapablo.
Sed la sledeto ne moviĝis de sia loko. Mi frapis al mi la dorson, tiel ke mi ruĝiĝis kaj varmiĝis, kaj du sinjorinoj haltis kaj ridis pri mi; sed la sledeto ne movis sin.
Tiam mi malĝojis kaj koleris kaj prenis la ŝnuron de mia sledeto kaj kuris hejmen kun ĝi, dezirante ke mi havus pli aĝan fraton, kiu povus bati por mi la friponeton.
Ĉe la tagmanĝa tablo mi rakontis mian aventuron al mia patro kaj petis lin klarigi, kiel povas esti, ke oni ne povas antaŭeniri per sledeto frapante al si la dorson.
Mia patro nek ridis pri mi nek diris, ke mi estas stulta, kiel farus la plimulto de aliaj patroj, sed klopodis doni al mi bonan klarigon pri la fenomeno; sed en tio li implikis sin en kontraŭdiroj, tiel ke mi fine ekhavis la opinion, ke li ne komprenas pli multe de la afero ol mi. Mi tiam malesperis pri la eblo iam trovi solvon de tiu enigmo kaj demandis mian bonan patron, ĉu li almenaŭ ne volus bati la friponeton. Sed li respondis, ke li ne havas tempon.
La tempo flugas, la jaroj pasas.
La friponeto plenkreskis kaj fariĝis granda trampo. Mi mem venis al la lernejo kaj lernis multon; sed mi neniam ricevis kontentigan eksplikon pri la kialo, ke oni ne povas movi sin antaŭen per sledeto frapante al si la dorson. Foje ankoraŭ okazas, ke mi nokte kuŝas sendorma cerbumante pri tiu ĉi enigmo. Kaj se mi iutage havos filon, kaj li demandos min pri tiu ĉi afero, mia firma intenco estas ridi pri li kaj diri, ke li estas stulta.