Выбрать главу

Kaj li saltas al la kahelforno, kie la matena fajro flamas kaj knaras, kaj faras transkapiĝon antaŭ ĝi. Li konsideras la kahelfornon kaj la lokon antaŭ ĝi kiel la plej gravan kaj noblan en la ĉambro.

La patro kapjesas ridante pri li super la rando de sia ĵurnalo. Kaj la knabo denove ridas, ridegas senbride. Li estas en tiu aĝo, kiam rido ankoraŭ esprimas nur ĝojon, ne emon al io amuza. Kiam li iuvespere staris ĉe la fenestro ridegante pri la luno, tio ne estis ĉar li trovas la lunon amuza, sed ĉar ĝi ĝojigis lin per sia ronda, brila vizaĝo.

Kiam li finridis, li genuas sur seĝon montrante al unu el la bildoj sur la muro:

”Kaj plej multe mi sonĝis pri tiu bildo”, li diras.

La bildo estas fotografaĵo pri pentraĵo de malnova nederlandano: ’Brulanta urbo’.

”Nu, kion vi do sonĝis?” demandas la patro.

”Mi ne scias.”

”Pripensu do!”

”Bone, mi sonĝis ke brulas kaj ke mi karesas hundon.”

”Sed aliokaze vi ja kutime timas hundojn?”

”Jes, sed en bildoj mi tamen kuraĝas karesi hundojn singarde.”

Kaj li ridas kaj saltas kaj dancas.

Poste li venas al la patro dirante:

”Kara Paĉjo, prenu la bildon. Mi volas ke vi montru al mi la bildon kiel hieraŭ.”

La bildo estas novaĵo en la ĉambro; ĝi alvenis hieraŭ. La knabeto jam delonge konatiĝis kun la aliaj bildoj sur la ĉirkaŭaj muroj, onklo Strindberg kaj onklo Skåphurre kaj onklo Napoliono kaj la malbelulo Goethe kaj avino, kiam ŝi estis juna. Sed la brulanta urbo estas nova, kaj ĝi ankaŭ per si mem estas multe pli amuza bildo ol la aliaj. La patro laŭ la volo de sia knabeto prenas la bildon de la muro, kaj ili kune ĝuas ĝin. Super larĝa riverbuŝo, kiu kurbiĝas en la direkto almare kaj plenas de barkoj kaj ŝipoj, iras ponto kun rondaj arkaj volboj kaj unu borda turo. Sur la maldekstra bordo situas la brulanta urbo: vicoj da mallarĝaj domoj kun pintaj gabloj, altaj tegmentoj, preĝejoj kaj turoj; amaso da homoj kurantaj unu ĉirkaŭ la alia, maro el fajro kaj flamoj, nubo el fumo, eskaloj starigitaj kontraŭ la muroj, ĉevaloj kuregantaj for kun skuata ŝarĝo, kajo plena de bareloj kaj sakoj kaj ĉia rubo, surrivere amaso da homoj en barko renversiĝonta, trans la ponto homoj kuras pro sia vivo, kaj plej proksime en la antaŭaĵo du hundoj priflaras unu la alian. Sed malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare, sidas ĉe la horizonto tro malgranda luno en nebuleto el palaj nuboj rigardante la tutan mizeron pale kaj malgaje.

”Paĉjo”, demandas la knabeto, ”kial brulas la urbo?”

”Iu malzorgis pri fajro”, diras la patro.

”Kiu malzorgis?”

”Nu, tio ne scieblas tre certe, post tiom da tempo…”

”Post kiom da tempo?”

”Tiu urbo forbrulis antaŭ pluraj centoj da jaroj”, diras la patro.

El tio la knabeto nenion komprenos, tion la patro tre bone konscias, sed li ja devas ion respondi. La knabeto silentas pensante dum momento. Novaj pensoj kaj ideoj pri la mondo moviĝas en lia cerbo kunpuŝiĝante kun la malnovaj. Li palpas per siaj fingretoj sur la vitro super la brulanta urbo dirante:

”Jes, sed ĝi ja brulis hieraŭ, kaj ankaŭ hodiaŭ ĝi brulas?”

La patro provas klarigon pri la diferenco inter bildoj kaj realo. ”Tio ĉi ne estas vera urbo”, li diras, ”ĝi estas nura bildo. La vera urbo forbrulis antaŭ tre longe. Ĝi estas for. La homoj, kiuj kuras ĉi tie baraktante per la brakoj, estas mortaj kaj ne plu ekzistas. La domoj forbrulis. La turoj falis. Ankaŭ la ponto estas for.”

”Ĉu la turoj brulis for aŭ falis for?” demandas la knabo.

”Ili kaj brulis kaj falis.”

”Ĉu ankaŭ la vaporŝipoj estas mortaj?”

”Ankaŭ la ŝipoj jam delonge estas for”, diras la patro. ”Ili tamen ne estas vaporŝipoj, sed velŝipoj. Vaporŝipoj tiutempe ne ekzistis.”

La knabeto paŭtas kaj ne aspektas kontente.

”Sed mi vidas ke estas vaporŝipoj”, li diras. ”Paĉjo, kiel nomiĝas tiu vaporŝipo?”

Li havas sian propran kapon, la knabo. La patro laciĝis de la edukado kaj silentas. La knabo palpas per fingro sur la malnovaj nederlandaj komercŝipoj dirante al si mem: ”Tiu ŝipo estas Brage, kaj tiu estas Hillersjö, kaj tiu estas Princino Ingeborg.”

”Paĉjo”, li subite diras, ”ĉu ankaŭ la luno estas for?”

”Ne, la luno restas. Ĝi estas la sola el ĉio ĉi kio ankoraŭ restas. Ĝi estas la sama luno pri kiu vi ridis la alian tagon ĉe la infanĉambra fenestro.”

Denove la knabeto silentas pensante. Poste venas ankoraŭ demando:

”Paĉjo, ĉu tiu urbo brulis antaŭ tre longe? Ĉu antaŭ same longe kiel kiam ni iris al la kamparo per Princino Ingeborg?”

”Okazis antaŭ multege pli longe”, respondas la patro. Kiam tiu urbo brulis, ekzistis nek vi nek mi; ankaŭ ne Panjo aŭ Avino.”

La knabo tuj ekhavas tre seriozan vizaĝon. Li aspektas eĉ ĉagrenita. Li longe silentas pensante. Sed ŝajnas ke tio ne povas klariĝi al li.

”Diru, Paĉjo”, li fine demandas, ”kie estis mi, kiam tiu ĉi urbo brulis? Ĉu tio okazis kiam mi estis en Gränna kun Panjo?”

”Ne, karulo”, diras la patro, ”kiam tiu ĉi urbo brulis, vi ankoraŭ ne ekzistis.”

La knabo denove paŭtas kun mieno diranta: ne, tion mi ne akceptas. Kaj li emfaze ripetas:

”Bone, sed kie mi tiam estis?”

La patro respondas:

”Vi tute ne estis.”

La knabo grandokule rigardas sian patron. Subite la vizaĝeto ekbrilas, li liberigas sin de la patro kaj denove komencas salti kaj danci en la sunmakulo sur la verda tapiŝo kriante plenvoĉe:

”Jes ja! Mi ja tamen estis! Mi tamen estis, tion mi scias!”

Li pensas ke la patro nur ŝercas al li. Tio ja estas evidente tro freneza! La servistinoj kelkfoje ŝerce blagis al li, kaj li pensas ke la patro faras kiel ili.

Kaj li saltas kaj dancas en la sunbrilo.

Poetoj kaj homoj (1906)

Hieraŭ mi en la monda tumulto renkontis la plej junan el niaj grandaj poetoj. Estis malfrue vespere. Ni vagis tienreen laŭstrate kaj preskaŭ ne rimarkis, ke jam ekpluvis. Mi, kiu ne estas poeto, almenaŭ ne vera, unue tion vidis. Ni direktis nin al granda, ultraviola lumglobo ie scintilanta el la pluva brumo, eniris tra pordego, ĵetis niajn fluantajn paltojn al eksa ministro, kiu pro ekonomiaj kialoj akceptis tiun ĉi retretan postenon prefere ol oficon de prezidanto, kaj faligis nin sur sofon.

Ne estis multe da homoj. Sur sofo vid-al-vide sidis episkopo Billing sola ĉe sia absinto reve aŭskultante Largon de Händel. Ĉe tablo apud la nia sidis tri aŭ kvar bonaj impostobjektoj parolante pri akcioj de Grängesberg, Vivstavarv kaj tiel plu.

La poeto kaj mi parolis pri poezio.

”Diru, Gabriel”, mi demandis, ”kiel vi efektive faras verkante poemon? Mi celas la teknikon. Miaflanke mi faras jene: se mi ekzemple devas rimi je doloro, mi aranĝas liston en alfabeta ordo de ĉiuj imageblaj rimvortoj: amforo, Baltimoro, cenzoro kaj tiel plu ĝis zibelkoro. Poste mi trastrekas la evidente netaŭgajn rimojn, kaj inter la resto mi ĉiam trovas iun konvenan. Sed kompreneble, okaze iu rimo, kiun mi unue forstrekis kiel netaŭgan, montriĝas kapabla impresi surprize freŝe kaj originale kaj doni al la poemo novan turniĝon, pri kiu mi origine ne pensis. Jen kion oni nomas inspiro. — Ĉu ne ankaŭ vi faras tiel?”

La poeto malfermegis siajn grandajn ŝtalbluajn okulojn rigardante min sovaĝe kvazaŭ trafita de terura vidaĵo. Poste li ekridis.

”Ne”, li diris, ”ne! Tiun metodon mi neniam provis. Mi nur fermas la okulojn. Tiam ĝi alvenas! Kaj mi ekskribas — senĉese, senĉese, ĝis mia brako laciĝas. Kaj poste, kiam mi tralegas la skribitan, ĝi ofte donas al mi feliĉajn surprizojn. Foje mi eble ŝanĝas komon ie kaj tie…”