Выбрать главу

IV

KOMBINITAJ SCIENCOJ

- Ĉu la tiel nomataj kombinitaj sciencoj, inter kiuj troviĝas la Historio, la Geologio kaj la Geografio, aperis en la mondo nur el la klopodo de la ĉi tie enkarniĝintaj Spiritoj?

Nerekte, la homoj ricevadas, en ĉiuj epokoj, la kunla- boron el la spirita sfero, por la starigo de siaj plej aŭtentikaj valoroj.

La tiel nomataj kombinitaj sciencoj estas esprimoj de la sama kadro de homaj scioj, same konverĝantaj al la integra scio, en la senlima plano.

Ĉu la Historio, kia vi ĝin konas, ne estas ia statistiko pri la surteraj eventoj?

Ĉiuj tiuj sciencoj estas procesoj evoluaj al la intelektaj valoroj de la homo survoje al la definitivaj konkeroj de sia senmorta personeco.

- Ĉu en la spiritaj sferoj la historio de la surteraj civilizacioj estas konata sammaniere kiel ni ĝin konas el la homaj historiistoj?

La priskribo de la faktoj estas proksimume la sama; sed la metodoj de taksado de la okazaĵoj kaj situacioj estas preskaŭ absolute malsamaj.

Plurfoje la herooj en la surteraj libroj estas tre mizeraj estuloj en la spirita sfero. Okazas do la malo. Ni konas superegajn Spiritojn, kiuj venis el la mondo kovritaj per gloraj virtoj, kaj pri kiuj tamen la Homaro gardas nenian memoron. La altaroj kaj patriotaj galerioj sur la Tero ĉiam estis kompro- mititaj de la malnobla politiko de pasioj. Malmultaj surteraj herooj indas tiun titolon en la mondo de la vero.

Jen la motivo, kial la monda historio, estante ekzakta rilate la priskribon kaj kronologion, estas ja malĝusta koncerne la justecon kaj sincerecon.

- Ĉu la falsaj juĝoj de la Historio pligravigas la situacion de tiuj, kiuj foriras de la Tero kiel herooj, ne estante tiaj?

La solenaj funebraj ceremonioj, la brilaj nekrologoj, la pompaj adjektivoj, kiujn oni konsentas al la "mortintoj" kontraŭ la postlasita oro de la konvencia pozicio, kaŭzas nedireblan afliktiteco al la forpasintoj. Estas peniga la angoro, kiu estiĝas por tiuj suferantaj, menskonfuzitaj Spiritoj, kiuj hontas pri si mem, espertante la plej profundan abomenon kontraŭ la ricevitaj omaĝoj.

Post tiu fazo de la nesincera monda juĝo, oni ofte povos rimarki la senkoherecon de la homoj.

La "iama heroo" revenas en la mondon kun vestoj de almozulo aŭ kruda proleto: per silentaj larmoj li lernas komponi kantikojn pri la sanktigaj devo kaj laboro. Sed neniu vidas lin, ĉar en la mondhistorio, en ĉiuj tempoj, la homo ĉiam incensadis la tiranecon, kaj nur tre malofte li fiksis sian malkvietan rigardon sur la karesa, humila floro de la virto.

- Cu la historiisto respondas por la falsaj juĝoj de la

Historio?

Konsiderante, ke ĉiu spirito enkarniĝinta havas sian specialan taskon en tiu aŭ alia evolua sektoro, la historiistoj, kiuj sin lasas droni en la ekonomia intereso de la politikaj sinekuroj, ebriigitaj de la vino de la vulgareco, en la transtombo respondos por la komerca ekspluato de la intelekto, kiun ili praktikis sur la Tero, malvirtigante la justicon kaj la juron, evitante la veron, aŭ liverante mensogojn al la kredema spirito de la posteularo.

- Se en la nevidebla sfero iu Spirito ne estas efektive sanktigita estulo, kiel li ricevos la preĝojn de la siaj kultantoj, se la mondhistorio kanonizis lin?

La kanonizo estas tre aŭdaca proceso de la homa ambicio por esti konsiderata ĉe la spirita vero.

Ni scias pri inkvizitoroj, ekzekutistoj de gentoj kaj per- fidintoj de la bono, kiuj estis kondukitaj sur altaron, dank'al la falsa juĝo de la homa politiko. La preĝo por ilia helpo, fare de kultantoj plurfoje ne memorantaj la patrecon de Dio, eĥas en iliaj konsternitaj koroj, kvazaŭ voĉoj de terura, dolora akuzo, ĉar tiuj ĉi plinudigas iliajn vundojn.

Ofte la Spiritoj troviĝantaj en tiu peniga situacio petas al Jesuo, ke Li konsentu al ili la plej modestajn spertojn sur la Tero, por ke ili forgesu la nocan bruadon de la falsa surtera gloro, en la silento de la grandaj doloroj, kiuj iluminas kaj regeneras.

- Cu la unuaj surteraj formoj obeis iun specialan modelon antaŭekzistintan?

Jesuo estis la dia skulpitinto de la geologia verko de la Tero. Kune kun siaj komisiitoj, Li prilumis la ombrajn originojn per la sublimaj emanaĵoj el Lia amo, emanaĵoj saturintaj ĉiujn substancojn de la tiam formiĝanta mondo.

Ni ne povas aserti, ke, ĉe sia komenca manifestiĝo, la formoj de la Naturo obeis antaŭekzistintan modelon, kvazaŭ ia imitado, ĉar ili ĉiuj ricevis la sanktan influon de la koro de la Kristo.

La vero estas, ke, tiel same, kiel ĉe viaj materiaj konstruaĵoj, ĉiuj verkoj antaŭe vivis en la cerbo de ia inĝeniero aŭ de ia arkitekto, tiel same ĉiuj formoj de vivo sur la Tero estis unue konceptitaj de Lia dia imago.

- Ĉar la Tero formiĝis de la dia povo, kial tiu ĉi planedo trairis tiom da evoluaj stadioj, el kiuj multaj daŭris milionojn da jaroj?

En la senfina Universo, la evoluado de la spirita principo nepre eskapas ĉiuj viajn limigojn de tempo kaj spaco, laŭ la tabelo de la surteraj valoroj.

La akiraĵoj de ĉiu individuo rezultas el la leĝo de la persona diligenteco sur la senlima vojo de la Kreado, kaj ĉe tio elstariĝas la plej diversaj evoluaj pozicioj de la homoj, kaj fariĝas kompreneble, ke tempo kaj spaco estas diaj laboratorioj, kie ĉiuj vivoprincipoj estas submetitaj al la pliperfektigaj eksperimentoj, tiel ke ĉiu ŝuldas al si mem ĉiujn farojn, en la tago de la akirado de la plej altaj valoroj de la vivo.

- El kie estis tiritaj la elementoj por la formado de

la Tero?

Ni scias, ke la molekula aglutino, same kiel la trans- cenda mondomotoro, obeis la generan blovon de la vivo, devenintan de la Ĉiopova kaj ĵetita sur la senfinan universan kreaĵon. Sed ni ankoraŭ estas simila al la lernanto, kiu trovis la lernejon jam konstruita, kaj tial ni devas laŭdi kaj serĉi, per laboro kaj pliboniĝo, ĝian Dian Aŭtoron.

- Ĉu la surtera homo devas vidi en la geologiaj skuoj de la terglobo elementojn de provado por sia vivo?

La sismaj skuoj ne estas simplaj akcidentoj de la Naturo. La mondo ne estas direktata de blindaj fortoj. La skuoj de la terglobo estas instrumentoj de kolektivaj provadoj, krudaj kaj penigaj. Ĉe tiuj kataklismoj la homamaso elpagas ankaŭ siajn iamajn krimojn kaj ĉiu membro ĝin konsistiganta kvitiĝas el la individuaj ŝuldoj faritaj en la pasinteco.

- Kial ne ekzistas en la sanktaj tekstoj pozitiva sciigo pri la regionoj eltrovitaj post la veno de Jesuo sur la Teron?

Pri tiu afero ni konsentu, ke la profetaĵoj, tra ĉiuj epokoj kaj situacioj de la Tero, kvazaŭ ia eĥo de la diaj regionoj, celis nenion alian ol la konstruadon de la Regno de Dio en la koroj, flankelasante la nefirmajn, pereemajn homajn fondaĵojn. Sed en la disvolviĝo de la revelacioj, vi ektrovos sciigojn pri la novaj regionoj poste eltrovitaj, sciigojn troviĝantajn sub la simbolaj vualoj, kiel okazis al ĉiuj ceteraj informoj, kiujn la Malnova kaj Nova Testamentoj transdonis al la spirita homo.

V

APLIKATAJ SCIENCOJ

- Ĉu la aplikataj sciencoj, kiaj la Terkulturo, la Inĝenierarto, la Medicino, la Edukado kaj la Ekonomio prezentas la laborkampon de la enkarniĝintaj Spiritoj, cele al pliam- pleksigo de la homaj konoj, por materia profito de la Homaro?