La aplikataj sciencoj estas fortoj mobilizitaj por la komforto de la civilizacio; sed, malgraŭ iliaj materiaj ka- rakteroj, estas ja interne de iliaj kadroj, ke organiziĝas la benataj klopodoj de la spirito, ĉe regeneraj provoj aŭ ĉe purigaj misioj, en lia suprenira marŝo al la perfekteco.
Akordante kun la akcesoraj aktivecoj de la ceteraj sciencoj de la Tero, ili ĉiuj harmoniiĝas ĉe la luktoj de la homo, kvazaŭ iaj surteraj rimedoj por la plenumado de la diaj celoj.
- Ĉu, en la kadro de la scienco, la inspiroj el la supera sfero sin destinas al difinitaj studemuloj, aŭ ĉu ili estas senditaj al ĉiuj scienculoj ĝenerale?
En la apartaĵoj de la scienca aktiveco iafoje ekzistas tiu aŭ alia misiulo kun tasko specifa kaj al li donita nur pro lia diligenteco.
Sed rilate al novaj ideoj kaj aparatoj en la evoluaj movadoj, la inspiroj el la spirita sfero estas disdonitaj al ĉiuj fluoj de la homa penso, sed ilin kaptas nur tiuj, kiuj estas agorditaj al iliaj vibradoj.
- Aplikante la sciencajn sciojn al la plibonigo de sia medio kaj plialtigo de sia socia nivelo, ĉu ankaŭ la terkulturisto plenumas ian spiritan mision?
La homo ankaŭ ricevis gravan taskon ĉe la tera grundo, fonto de subteno de lia vivo, kaj li devas plenumi la bonan servon kulturi kaj plibonigi la agrokulturon, kiu provizore kuŝas sub lia mastrado, ĉar en la laborejo de la terglobo li ja preparas sin por sia senfina estonteco plena de beleco kaj definitivaj faroj en la eterna sfero.
- Ĉu la inĝeniero, plivastigante la eblecojn de inter- popola komunikado, per la utiligado de la materiaj posedaĵoj de la terglobo, estas ja helpata de la spiritaj fortoj?
La fontoj de protekto el la nevidebla sfero helpas al la noblaj, sinceraj klopodoj, celantaj ne nur la plibonigon de la tera lernejo, sed ankaŭ tiun de ĝiaj idoj. Tiamaniere, ni devas rekoni en la abnegacia inĝeniero iun laboriston de la progreso kaj frateco.
Tiu estas la motivo, kial kvankam materiaj, la grandaj inĝenieraj verkoj posedas, ĉe sia bonfara aspekto, tre altan signifon, pro la vasteco de sia utileco por la kolektiva spirito.
- Kiel, en la spiritaj sferoj, estas konsiderata la surtera Medicino?
Komprenata kaj aplikata laŭ siaj superaj celoj, la homa Medicino estas nobla spirita misio.
La honesta, sincera kuracisto, amiko de la vero kaj sin- donema al la bono, estas ja apostolo de la Dia Providenco, de kiu li ricevas la necesan helpon kaj inspiron, kiaj ajn estas la religiaj principoj al kiuj li sin donis en la vivo.
- Rilete la penojn de la Medicino, kiel ni konsideru
la sanon?
Por la surtera homo sano povas signifi la perfektan ekvilibron de la materiaj organoj; por la spirita sfero tamen sano estas la perfekta harmonio de la animo, por kies akiro estas plurfoje necesa la altvalora kontribuo de la malsanoj kaj nedaŭraj surteraj neperfektaĵoj.
- Cu ĉia korpa malsano havas spiritajn kaŭzojn?
La vundoj de la animo manifestiĝas tra la homa envol- vaĵo. La malsana korpo spegulas la internan staton de la mal- sana Spirito. La patogenezo estas tuto da malsuperaĵoj de la psika aparato.
En la animo kuŝas ja la primara fonto de ĉiuj definitivaj kuracaj rimedoj. La farmacia helpo en la mondo ne povas formovi la transcendajn kaŭzojn de la malsana karaktero de la individuoj. La efika kuracilo estas en la agado de la malsana spirito mem.
Vi povas kontraŭdiri, ke la injekcioj kaj tablojdoj forigas la doloron; sed la malsano reaperos pli malfrue en la ĉeloj de la korpo. Afliktite, vi demandos pri la malsanoj nekuraceblaj por la surtera scienco, kaj mi diros al vi, ke la reenkarniĝo per si mem jam prezentas, en la cirkonstancoj de la mondo mal- juniĝinta pro la misuzoj, ian stadion de flegado kaj kuracado, kaj ke estas animaj malsanoj tiel persitaj, ke ili povas postuli plurajn sinsekvajn stadiojn, kun la sama intensecon, kiel en la regeneraj procesoj.
- Se la malsanoj havas spiritan originon, ĉu estas ĝusta la aplikado de homaj medikamentoj, de la kirurgo, ktp, ktp?
La homo devas mobilizi ĉiujn atingeblajn rimedojn por sia organa ekvilibro. Ankoraŭ dum longa tempo, la homaro ne povos forlasi la kontribuon de la kuracisto, de la kirurgisto kaj de la farmaciisto, misiuloj de la kolektiva bono. La homo flegos la korpan sanon, ĝis li lernos antaŭsavi kaj defendi ĝin, konservante la altvaloran sanon de sia animo.
Super ĉio, ni devas konfesi, ke la servoj por defendo de la organaj energioj, ĉe la homaj procesoj, kiel ili nun efektiviĝas, certigas la firmecon de granda fabrikejo de sanktigaj penoj en la mondo. Sed kiam la spirita homo superregos la fizikan homon, tiam la medikamentaj elementoj el la Tero estos ŝanĝitaj en la bonegajn psikajn rimedojn, kaj tiu granda fabrikejo aliiĝos en sanktejon de spiritaj fortoj kaj eblecoj ĉe la animoj.
- Ĉe la procesoj de sanigo, kiel ni komprenu la fluigon de emanaĵo?
Same kiel la transfuzo de sango estas ia renovigo de la fizikaj fortoj, tiel same la fluigo de emanaĵo estas ia transfuzo de psikaj energioj, kun la diferenco, ke la organaj rimedoj estas eltirataj el limigita provizejo, kaj la psikaj elementoj venas el la senlima provizejo de la spiritaj fortoj.
- Kiel ni ricevu kaj fluigu emenaĵon?
La fluigo de emanaĵo povos obei procedon kun plej granda procento da fidindeco, ne nur por la aplikanto, sed ankaŭ por la ricevanto. Ni klarigu tamen, ke la fluigo de emanaĵo estas la trandono de psika kaj spirita forto, estante nenecesa ĉia fizika kontakto ĉe ĝia aplikado
- Ĉu la tiel nomata "benado", konata en lapopularaj medioj, estas ia aspekto de la fluigo de emanaĵo?
Ĉiam, kiam ili estas uzataj por karitato, la tiel nomataj "benadoj", tiel komunaj en la populara medio, estas malgravaj aspektoj de la regenera fluigo de emenaĵo, vulgarigita ĉe la spiritistaj helpinstitucioj.
Jesuo donis al ni la unuan ekzemplon tiaspecan, surmetante siajn diajn manojn sur malsanulojn kaj suferantojn, pri kio Li estis imitata de la apostoloj de la primitiva Kristanismo.
"Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donado estas de supre" [4] - diris la apostolo, en siaj profundaj instruoj.
La praktiko de la bono povas prezentiĝi laŭ plej diversaj aspektoj. Sed ĝia esenco estas ĉiam la sama antaŭ la Sinjoro.
- Kial ne estas permesite al la Spiritoj la revelacio de procesoj de kuracado de lepro, kancero, ktp?
Antaŭ ĉia konsidero, ni ekzamenu la provoleĝon kaj la neceson de ĝia plenumado.
En la naturo mem de la Tero kaj ĉe la organizado de la fluidaĵoj propraj al via planedo kuŝas ja ĉiuj tiuj rimedoj ĝis hodiaŭ nekaptitaj de la homa scienco. Jesuo kuracadis la leprulojn per la simpla surmeto de siaj manoj.
La spirita plano ne povas rompi la ritmon de la leĝoj de la diligenteco, same kiel la direkcio de unu lernejo ne povas klarigi la problemojn rilatajn al la evoluado de siaj lernantoj.
Krom tio, la nekuracebla malsano portas en si profundajn bonojn. Kio estus kun la surteraj kreitoj sen la doloraj malsanoj putrigantaj al ili la vantamon? Ĝis kie povus iri la fiero kaj la aroganteco de la homa spirito sen la konstanta minaco de ia febla, turmentita karno?
Ni observu la Diajn donacojn sur la kampo de la grandaj eltrovoj, donacoj mobilizitaj por la ekstermomilitoj, kaj ni rigardu kun simpatio la hospitalojn izolitajn kaj mallumajn, kie multfoje la homa animo enfermiĝas por la necesaj meditadoj.
- Ĉu la amikaj Spiritoj povas influi la mikroban flaŭron ĉe la nekuraceblaj malsanoj, mildigante la suferojn de la homo?
La amikaj Spiritoj povas malgradigi la intensecon de la doloro ĉe la nekuraceblaj malsanoj, kaj tute forigi ĝin, se tiu bono povos efektiviĝi en la kadro de la individuaj provadoj, laŭ la saĝaj, favorkoraj projektoj de la supera sfero.
- Ce la kuracado fare de la amikaj Spiritoj, ĉu la akvo magnetizita por unu malsanulo havas la saman efikon sur alian malsanulon?
Ĝenerale, la akvo povas esti magnetizita en profito por ĉiuj; sed ĝi ankaŭ povas esti magnetizita speciale por ia malsanulo, kaj, tiaokaze, konvenas, ke la uzo estu persona kaj ekskluziva.