- Por ke la amikaj Spiritoj povu magnetizi puran akvon, ĉu ekzistas specialaj kondiĉoj, kiel, ekzemple, la ĉeesto de sanigivaj mediumoj, kuniĝoj de diversajpersonoj, ktp, ktp?
La karitato ne povas priatenti specialajn situaciojn. La ĉeesto de sanigivaj mediumoj, tiel same kiel la specialaj kunsidoj, neniel povas esti la prezo de bonfaro al la malsanuloj, ĉar la rimedoj de la spiritaj gvidantoj, en tiu agokampo, povas nedependi de la mediuma kunlaboro, konsidere al la problemo de la individuaj meritoj.
- Cu la fakto, ke unu spirita gvidanto receptas por ia malsanulo, nepre signifas, ke tiu ĉi estos resanigita?
Ankaŭ la spirita gvidanto estas frato kaj amiko, kiu neniam vundos viajn plej karajn esperojn.
Konsilante pri la uzo de medikamenta substanco, re- komendante ĉi tiun aŭ tiun antaŭzorgon, li kunlaboros por la pliboniĝo de malsanulo, kaj, se eble, por lia kompleta fizika resaniĝo, sed li ne povos modifi la leĝon de la provoj aŭ la superegajn projektojn de la superaj sferoj, okaze de elkarniĝo, ĉar, laŭ la Leĝo, nur Dio, lia Kreinto, povas lin senigi de suferoj.
- En kazoj de nekuracebla malsano, ĉu eŭtanazio estas bono?
La homo ne havas la rajton praktiki eŭtanazion en iu ajn okazo, eĉ ne en tiuj okazoj, kiam ĝi estas ŝajna elmontro de bonfaro.
Daŭra agonio povas havi utilegan celon por la animo kaj la nekuracebla malsano eble estas bono, kvazaŭ la sola valvo por elfluo de la neperfektaĵoj de la spirito marŝanta al la sublima akirado de la riĉaĵoj de la senmorta vivo. Krome, la diaj projektoj estas nesondeblaj, kaj la nefirma scienco de la homoj ne povas decidi pri la transcendaj problemoj de la spiritaj bezonoj.
- Ĉu spiritisma hospitalo havas utilon por la spi- ritisma familio?
La fondo de hospitalo, ĉe kies kuracprocesoj estas vivaj la principoj de la evangelia Spiritismo, estas ja nobla realigo altiganta la konsolajn instruojn de la ĉielaj senditoj.
Tiaspecaj fondaĵoj tamen postulas maksimuman rezig- nacion flanke de tiuj, kiuj ilin efektivigas, ĉar en ili la monda kuracisto estas devigita forgesi la universitatajn titolojn, por fariĝi unu el la plej aŭtentikaj misiuloj de Tiu Kuracisto de Animoj, kiu kuracis la blindulojn kaj la leprulojn, la malga- julojn kaj la demonhavantojn, donante ekzemplon de amo kaj humileco en la meĥanismo de ĉiuj servoj por la bono de la similuloj.
Spiritisma hospitalo devas esti hejmo de Jesuo.
Ĝiaj aparatoj estas ia dia maŝinaro, postulanta identan superecon en la servistoj vokitaj por movi ĝiajn pecojn, tiel ke ne estu difektita la profunda grandeco de ĝiaj celoj.
- Kie troviĝas la plej nobla bazo por la edukaj
metodoj?
La religiaj scioj, kun la ekzemploj de la plej altaj devoj de la vivo, estas ja la bazo de la tuta edukado, en la sankta familisistemo.
- Ĉu la infanaĝo estas la plej grava periodo por la eduka tasko?
La infanaĝa periodo estas la plej serioza kaj la plej favora por la asimilado de la edukaj principoj.
Ĝis la aĝo de sep jaroj la spirito ankoraŭ troviĝas en fazo de adaptiĝo al la nova ekzistado, lin koncernanta en la mondo. Ĉe tiu aĝo ankoraŭ ne ekzistas perfekta interligiĝo inter li kaj la organa materio. Tial, liaj rememoroj pri la spirita sfero estas pli vivaj, plifaciligante la renovigon de lia karaktero kaj la starigon de nova vojo por la firmigo de la principoj de respondeco, se li trovos en siaj gepatroj efektivajn reprezen- tantojn de la familia grupo.
Jen kial la hejmo estas tiel grava por la edifado de la homo, kaj kial estas tiel profunda la misio de la virino antaŭ la diaj leĝoj.
Post la infanaĝo, inda je ĉia atento kaj kareso de la patraj energioj, la procesoj de morala eduko, formantaj la karakteron, fariĝas pli malfacilaj por la interligiĝo de la Spirito al sia materiala organa mondo. Kaj, atinginte la plenaĝecon, se la edukado ne fariĝis en la hejmo, tiam, nur la perforta proceso de la krudaj provoj, en la mondo, povas renovigi la penson kaj la komprenon de la homoj, ĉar la reenkarniĝinta animo jam reprenis sian tutan nocan posedaĵon de la pasinteco kaj ĝi nepre ripetos la samajn erarojn, se mankis al ĝi la internan lumon de la sanktaj edukaj principoj.
- Kiu estas la plej bona lernejo por preparado de la reenkarniĝintaj animoj, sur la Tero?
La plej bona lernejo ankoraŭ estas la hejmo, kie la homo ricevos la bazojn de la sento kaj de la karaktero.
La lernejoj propre de la mondo povas instrui, sed sole nur la familio povas eduki. Jen do la kaŭzo, kial la universitato povas fari la civitanon, sed nur la hejmo kapablas edifi la homon.
En sia grandioza tasko de kristanigo, tiu estas la tre grava celo de la evangelia Spiritismo, nome: prilumi la kons- ciencon de la homo, por ke la hejmo restariĝu kaj nova ciklo de spirita progreso manifestiĝu, ĉe la homoj, en kristanaj hejmoj, por la nova erao de la Homaro.
- Ĉu estas justa la fondado de institucioj por seksa
edukado?
Kiam la surteraj instruistoj estos tute senzorgaj pri la administraciaj tabeloj, pri la oficialaj helpoj, pri la klasifiko de salajroj, pri la elstaraj pozicioj en la instruado, pri la promocioj, ktp, kaj rigardos siajn gelernantojn kvazaŭ amatajn infanojn de sia koro, tiam estos juste pensi pri la fondo de tiaj edukejoj, ĉar tiam estos multe da amo en la animoj, certigante la sukceson de tiuj iniciatoj.
Konsiderinte la aŭtentikajn esceptojn, la surteraj ins- truistoj tamen ankoraŭ estas nenio alia ol ŝtataj oficistoj, afliktitaj de la profesia konkurado. Ĉe la sankta instrua misio, ili informas la intelekton, sed ĝenerale ili ankoraŭ ne scias prilumi la koron de la gelernantoj, ĉar al ili mem mankas la propra prilumo.
Tiel ekzameninte la aferon, kaj atentante la cirkons- tancojn de la evolupozicioj, ni konsideras, ke la gepatroj estas la majstroj nature indikitaj por tiu tasko, ĝis nia mondo posedos ĉie la verajn lernejojn de Jesuo, kie la virino, ĉe iu ajn civila stato, integriĝu al la dia misio de spirita patrino de siaj etaj zorgatoj, kaj kie la viro, vokita al la eduka laboro, transformiĝu en centron de patreca amo kaj ama respekto al siaj gelernantoj.
- Kiel renovigi la edukprocesojn por la plibonigo de la mondo?
La surteraj instrulernejoj ĉiam povos renovigi siajn pedagogiajn metodojn per ĉi tiuj aŭ tiuj novaj procedoj, laŭ la infanpsikologio, sed la eduka lernejo de la hejmo havas sole nur unu fonton de renovigo, kiu estas la Evangelio, kaj sole nur unu modelon de majstro, kiu estas la sublima personeco de la Kristo.
- Ĉu la spiritistaj gepatroj devas doni la doktrinan edukon al siaj infanoj, aŭ ĉu ili povas ne fari tion, argumen- tante, ke, pri religia afero, ili preferas la plenan liberecon de siaj infanoj?
La infanaĝo, en sia unua fazo, estas la plej grava periodo por ĉiuj edukaj bazoj, kaj la kristanaj spiritistaj gepatroj ne povas forgesi siajn devojn de orientado al siaj infanoj, ĉe la grandaj okazaĵoj de la vivo. En nenia okazo tiu unua stadio de la surteraj luktoj devas esti indiferente rigardata.
La preteksto, ke la infano devas elvolviĝi kun la maksimu- ma nocio pri libereco, povas okazigi gravajn danĝerojn. Jam estis dirite, en via mondo, ke libera infano estas semo de krimulo. Ĉu la reenkarniĝo ne estas, per si mem, ia konsiderinda limigo al la absoluta sendependeco de la animo, bezonanta kulpe- laĉeton kaj korektadon?
Krom tio, la spiritistaj gepatroj devas kompreni, ke ĉia indiferento en tiu rilato povas konduki la infanon al aliulaj religiaj antaŭjuĝoj, al alligiĝo al la konveneco, kaj al la manko de amo al la vero.
La infana koro devas sin nutri per la kredo, per la boneco, per la espero kaj per la fido al Dio. Agi kontraŭe al tiuj normoj estas malfermi al la hieraŭa pekinto la saman larĝan pordon al la ĉiaspecaj ekscesoj, kondukantaj al sindetruo kaj al krimo.
La spiritistaj gepatroj devas kompreni tiun karakteron de siaj sanktaj devoj, konsciante, ke la hejmo ne stariĝis por la egoisma kontemplado de la homo, sed, kontraŭe, por esti la sanktejo, kie iafoje estas postulataj la rezignacio kaj la sinofero de tuta ekzistado.