114. - Cu la ekonomio devas esti direktata?
- Koncerne la teknikon de produktado, la neceson de disdivido kaj la konsumprocedojn, estas pli ol justa la direktado de la ekonomio. Sed, en tiu senco, ĉia politika eksceso, ma- lutiliganta la harmonion de la leĝo de interŝanĝoj, de kiu tute dependas la progreso, estas kondamninda eraro kun danĝeraj sekvoj por la tuta strukturo de la kolektiva organismo.
Tiuj ekscesoj okazigis la aŭtarkiajn sistemojn de regado en la nuntempo, kiam pereas ĉiuj idealoj de ekonomia justeco kaj frateco, pro la eraraj vidpunktoj de la malbona naciismo.
La vivo dependas de konstantaj interŝanĝoj kaj ĉia limigo al tiuj altaj principoj de harmonio estas transiro al revolucia eldetruo, kie inversiĝas ĉiuj vivovaloroj.
Estu direktata la ekonomio, sed la politikaj pasioj ne penetru en ĝiajn kampojn de ekvilibro kaj reciprokeco, ĉar, pro sia pereiga influo, la "memsufiĉo" estas la nigra ideologio de la ambicio kaj egoismo, kie la fermento de la milito trovas la favoran klimaton por siaj manifestoj de perforto kaj ekstermado.
DUA PARTO
FILOZOFIO
- Ĉu la Fiolozio estas konciza interpretado de ĉiuj aktivecoj de la spirito evoluanta sur la Tero?
La Filozofio estas, efektive, la renumo de la evoluaj aktivecoj de la enkarniĝinta Spirito sur la Tero.
Ĝiaj rezultoj estas la energioj fekundigantaj la Sciencon, malmateriigante ties prrincipojn, ĝis kiam, nedisigeble kuniĝintaj unu al la alia, ili penetros en la dian atrion de la eternaj veraĵoj.
I
VIVO LERNADO
- Ĉu la fizika homo estas ĉiam ligita al sia spirita pasinteco?
Ĉar la plimulto de la homoj troviĝas ĉe elaĉetaj luktoj, ni povas prezenti la surteran homon kiel iun, luktantan por liberiĝi de sia propra kadavro, kiu estas la kulpa pasinteco, por ascendi al la vivo kaj al la lumo kuŝantaj en Dio.
Tiun bildon ni vidas en la semo de la mondo, kiu, por elvolvi sian embrion plenan de vivoforto kaj beleco, bezonas kelkatempan restadon en la ŝlima sino de la Tero, por liberiĝi de sia volvaĵo, poste kreskante en la direkto al la sunlumo kaj plenumante sian sanktan mision ornamitan per floroj kaj fruktoj.
- Konsiderate laŭ la homa modelo, ĉu la inteligento estas la resumo de la diversaj spertoj de la Spirito sur la Tero?
La intelektaj valoroj prezentas la sumon de multaj spertoj en diversaj ekzistadoj de la Spirito en la materia sfero. Profunda inteligento signifas grandegan amason da surteraj luktoj. Se la homo, atinginte tiun pozicion, konservas ĉe si mem identan karakteron de spirita progreso per la sento, tiam li estos kapabla altiĝi al novaj sferoj de la Senfino, por la konkero de sia perfekteco.
- Kiel estas registrataj la spertoj de la Spirito en ia enkarniĝo, por ke ili servu kiel evolua posedaĵo en la postaj enkarniĝoj?
En sia propra interna posedaĵo la animo registras siajn spertojn akiritajn dum la lernado, ĉe la vivoluktoj. Li ĉiam gardos pri ili ian denaskan rememoron dum la purigaj laboroj de la estonteco.
- Kiel ni kondutu por plilarĝigi nian spiritan kapablon?
Ni ankoraŭ ne trovis ian konduton pli noblan kaj pli belan ol tiun de la propra diligenteco kun humileco kaj amo en la medio de laboro kaj lecionoj sur la Tero, kie Jesuo konsentis instali nian metiejon de perfektigebleco por la estonta nobligo de niaj destinoj de senmortaj spiritoj.
- Ĉu povas ekzisti inteligenteco sen spirita elvolviĝo?
Ni parolu pli klare: homa inteligenteco sen sentel- volviĝo, ĉar sur tiu maelekvilibro inter sento kaj racio kuŝas nuntempe la dolora realaĵo de la mondo. La surtronigo nur de la inteligenteco, forgesante la efektivajn valorojn de la koro sur la vojoj de la vivo estis ja la granda eraro de la homaro.
- Ĉu la medio influas sur la spiriton?
La medio, kie la animo renaskiĝis, plurfoje estas la elaĉeta provo. Ĉar ĝi potence influas sur la personecon, la nobla koro nepre kunlaboru por ĝia pliboniĝo, plibonigante kaj plialtigante la materiajn kaj moralajn kondiĉojn de ĉiuj, kiuj vivas sur lia kampo de influo.
- Kion ni faru por la elvolviĝo de la intuicio?
La kampo de persista studo, kune kun la sincera dili- genteco kaj la altpensa meditado, estas ja la granda vehiklo por la plilarĝigo de la intuicio, en ĉiuj ĝiaj aspektoj.
- Ĉu la kredanto devas krei al si mem absolutajn devigojn, celante atingi pli rapide la spiritan perfektiĝon?
La kredanto devas kiel eble plej multe klopodi, sed li neniel nutru la pretendon atingi per unu fojo la kompletan spiritan superecon, ĉar la homa vivo estas lernado de purigaj luktoj, kaj, en la elaĉeta krisolo, ne ĉiam la temperaturo povas esti milda, sed iafoje devas atingi la plej altan gradon por la dezirata purigado.
En ĉiuj cirkonstancoj la kristano preĝu kaj viglu: aktiva preĝo, kiu estas la laboro de bono, kaj vigleco, kiu estas la necesa prudento por ne preni sur sin novajn kompromisojn. Kaj, en tiu klopodo, la animo estos preparita por strukturi sian propran estontecon sur la eterna vojo de la spaco kaj tempo, sen la senkuraĝiĝo de la malĝojaj kaj sen la maltrankvileco de la plej kuraĝaj.
- Kia estas la graveco de la homa parolo por la evoluo de la spirito?
La parolo estas dia bono, se akompanata de la agoj ĝin atestantaj. Per ĝiaj parolaj aŭ skribaj signoj, la homo ricevas la posedaĵojn de sanktaj spertoj de ĉiuj, kiuj antaŭiĝis al li en la evolua meĥanismo de la civilizacioj. Per ĝia forto, la dia fajro de la progreso, en la benata surtera lernejo, transiras de generacio al generacio.
- Konfesante, ke niaj amikoj el la spirita sfero ĉiam estas ĉe ni, ĉe ĉiuj laboroj kaj malfacilaĵoj, por nin inspiri, kiuj estas la plej grandaj malhelpoj, kiujn ilia bonkoreco trovas ĉe ni, por ke ni ricevu ilian nerektan, ameman, efikan helpon?
La plej grandaj psikaj malhelpoj, kiujn la surtera homo antaŭmetas al siaj spiritaj amikoj kaj mentoroj, originas el la manko de sincera humileco en la koroj, humileco necesa por la ekzamenado de la propra situacio de egoismo, ribelemo kaj bezono je sufero.
- Ĉu la vibroj rilataj al la bono kaj malbono, eligitaj de la enkarniĝinta animo dum sia surtera lernado, daŭras plu en la Spaco, por la ekzameno kaj pesado de la estonteco?
Vi devos konsenti kun ni, ke ekzistas fizikaj fenomenoj tro transcendaj, por ke ni povu ilin ĝuste ekzameni en la mallarĝaj limoj de viaj nuntempaj scioj.
Temante tamen pri vibroj elsenditaj de la enkarniĝinta Spirito, ni estas devigitaj konfesi, ke tiuj vibroj restas porĉiame gravuritaj sur la memoro de ĉiu homo; kaj la memoro estas kvazaŭa fotografa plako, kie la figuroj neniam konfuziĝas. Sufiĉos la manifesto de la memoro, por ke efektiviĝu pli malfrue ĉiuj konsideroj sur la kampo de la esprimoj de malbono kaj bono.
- Ĉu la instruo "sana korpo, sana menso" povas esti observata sole nur per la praktikado de sportoj kaj atletismo?
Rilate la "sanan korpon", atletismo ludas gravan rolon kaj havus plej edifan agadon ĉe la problemo de la fizika sano, se la homo, en sia vantamo kaj egoismo, ne estus difektinta ankaŭ la fonton de gimnastiko kaj sporto, aliigante ĝin en scenejon por surtronigo de perforto, de la morala bastardigo de la junularo iluziita per la bruta forto kaj trompita per la imperativoj de la tiel nomata eŭgenio aŭ per la strangaj konkuroj de la sektaj grupoj, deturnante de ĝiaj noblaj celoj unu el la grandaj kolektivaj movadoj por kunfratiĝo kaj sano.
Sufiĉos ja tiu rimarko, por ke ni komprenu, ke "sana menso" estos realaĵo nur tiam, kiam estos perfekta ekvilibro inter la mondomovadoj kaj la internaj konkeroj de la animo.
- Cu ankaŭ la vivo de besto havas misiajn ka- rakterojn?
La besta vivo ne estas ĝustedire ia misio, sed ĝi prezentas ian superan celon, kiu estas ĝia propra perfektiĝo laŭlonge de la bonfaraj spertoj de laboro kaj akirado de la sanktaj principoj de la intelekto, tra senĉesaj, paciencaj penadoj.