- Cu estas eraro la fakto, ke la homo sin nutras per besta vianto?
La englutado de besta viando estas ja eraro je gravaj sekvoj, el kiu originis malbonaj kutimoj de la homa nutrado. Estas bedaŭrinda tiu situacio, des pli ĉar, se la materia stato de la homo postulas la kunagadon de certaj vitaminoj, tiuj nutraj valoroj povas troviĝi en la vegetalaj produktoj, sen la absoluta bezono de buĉejoj kaj fridujoj.
Sed ni devas konsideri la ekonomian maŝinon de la intereso kaj kolektiva harmonio, en kiu tiom multe da laboristoj fabrikas sian ĉiutagan panon. Ĝiaj pecoj ne povas esti subite detruataj sen gravaj danĝeroj. Ni konsolu nin ĉe la vido de la estonteco, kaj estas juste, ke ni sindone laboru por la alveno de novaj tempoj, kiam la surteraj homoj ne plu bezonos sin nutri per la sangaj restaĵoj de siaj malsuperaj fratoj.
- Kiel ni, laborantoj ĉe la surtera lernado, povos rigardi la sanktan tekston: "memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta" (1), kiam la laborkontraktoj difinas por tio la dimanĉon?
La homo devas sanktigi la dimanĉan ripozon ne pro tio, ke temas pri dimanĉo, sed pro la bezono starigi semajnan paŭzon al la agado de la fizika vivo, por spirita rifuĝo de la animo en sin mem, sur la vojo de la surtera aktiveco. La dimanĉa ripozo plene anstataŭas la antikvan sabaton, kaj ni atentigu, ke la rigideco de ĝia observado estis starigita de la hebreaj leĝodonintoj pro la ambicio kaj potenco de la sinjoroj de sklavoj, en tiu epoko tre nombraj, kaj kiuj nur tiamaniere obeis la homaman normon, permesante halton al la laciga diligenteco, kutime neniiganta la vivon de malfortaj, sendefen- daj sklavoj.
La homo ĉiam devas dediĉi la semajnan ripozon al la spiritaj praktikoj de sia vivo, sed ne sindonante al iu ajn ekscesoj laŭ la senco de la litero en tiu afero, ĉar post la vorto de Moseo, ni devas aŭdi la lecionon de la Sinjoro, kiu klarigis, ke "la sabado estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la
sabato". (1)
SPERTO
- Kiel la enkarniĝinta Spirito akiras sperton?
La lukto kaj la laboro estas tiel nepre necesaj por la pliperfektiĝo de la spirito, kiel la materia pano estas neforigebla por la subtenado de la fizika korpo. Laborante kaj luktante, suferante kaj lernante, la animo akiras la necesajn spertojn dum sia marŝo al perfektiĝo.
- Ĉu estas, samtempe, determinismo kaj libera volo en la homa ekzistado?
Determinismo kaj libera volo kunekzistas en la vivo, eniĝante unu en la alian sur la vojo de la destinoj, por la altiĝo kaj elaĉeto de la homoj.
La unua estas absoluta en la plej malaltaj evoluaj tavoloj, kaj la dua pligrandiĝas per la valoroj de la edukado kaj sperto. Plie, ni rimarku, ke super ili ambaŭ staras la diaj ordonoj, bazitaj sur la sankta, unika leĝo de amo, kies plej elokventa atesto ĉiam estis la profetaĵoj.
Ĉu vi ne rimarkas nun la okazaĵojn antaŭviditajn de la senditoj de la Sinjoro jam antaŭ du kaj kvar jarmiloj, en la diaj simboloj de la Sankta Skribo?
Fiksita la veraĵo, ke la homo estas libera laŭ siaj edukado kaj meritoj, laŭ la leĝo de la provoj, koncernas nin konfesi, ke, laŭmezure kiel li fariĝas respondeca, la homo mem organizas la determinismon de sia ekzistado, pligrandigante aŭ mildigante ŝian rigorecon, ĝis li povos definitive altigi sin ĝis la superaj sferoj de la Universo.
- Se ekzistas samtempe determinismo kaj libera volo, en la homa vivo, kiel ni komprenu la parolon de la spiritaj gvidantoj, kiam tiuj ĉi asertas, ke al ili ne estas eble influi sur nian liberecon?
Ni ne devas forgesi, ke ni parolas pri korpa valoro, kiam temas pri la natura determinismo, pli influanta la homajn destinojn.
La submetiĝo de la homo, en la limoj de lia fizika mondo, estas logika kaj natura laŭ la leĝoj de la kompensoj, en la necesaj provoj, sed, en sia interno, regiono de pura spirita influado, la homo estas libera por elekti sian estontan vojon. Liaj amikoj el la nevideblo tie lokas la sanktejon de lia sankta sendependeco.
En ĉiuj situacioj la edukita homo povas rekoni, kie la cirkonstancoj de la Dia volo parolas favore por li, kaj kie parolas tiuj, kiujn formiĝas per la forto de lia persona vantamo aŭ per lia egoimo. Ĉe li ĉiam do troviĝos la merito de la elekto, en tiu punkto.
- Kiel la homo povas pligrandigi aŭ mildigi la determinismon de sia vivo?
En la sankta universa leĝo la dia determino ĉiam estas tiu de la bono kaj feliĉo, por ĉiuj homoj.
Ĉu vi ne vidas, en la homa hejmo, ameman, aktivan patron kun vasta programo de laboro por la feliĉo de siaj infanoj? kaj, ĉesinte la penado de la eduko en la infanaĝo, ĉu ĉiu infano ne devus esti, ĉe la preparo por la vivo, ia fidela kunlaboranto de la grandanima gepatra antaŭzorgo por la bono de la tuta familio? La plimulto de la homaj gepatroj tamen foriras de la Tero, ne estante komprenataj, malgraŭ ĉia penado en la edukado de siaj infanoj.
Kompare kun la dia patreco, en tiu modesta figuro ni vidas ian similaĵon de la situacio.
La spirito, iel konservanta iajn edukajn valorojn, estas kunvokita al tiu aŭ alia respondeca laboro kune kun aliaj estuloj en kruda provado, aŭ serĉantaj konojn por akiro de libereco. Tiu laboro devas esti farita laŭ la rekta linio de la bono, tiamaniere, ke tiu infano estu la bona helpanto de sia Superega Patro, kiu estas Dio. La administranto de institucio, la estro de laborejo, la verkinto de libro, la instruisto ĉe lernejo, havas sian parton de sendependeco por kunlabori en la dia verko, kaj ili devas reciproki la spiritan konfidon donitan al ili. Tiuj, kiuj edukiĝas kaj konkeras naturajn rajtojn proprajn al la personeco, ĉesas tute obei en la evolua deter- minismo, ĉar ili estos kapablaj kunlabori per ordonoj, kaj povos krei cirkonstancojn por la suprenira marŝo de siaj subuloj aŭ homaj fratoj, ĉe la meĥanismo de la klara konscienco.
En tiu laboro ordoni kun Dio, la infano devas konsideri la patrajn zorgemon kaj amon, por ke li ne deturnu sian taskon for de la rekta vojo, supozante, ke li estas arbitra sinjoro de la situacioj, komplikante la vivon de la homa familio, kaj prenante certajn kompromisojn iafoje tre penigajn, ĉar, kontraŭ la intenco de la patroj, ekzistas infanoj, kiuj misuzas la "talantojn" metitajn en siajn manojn, pro mallaboremo, egois- mo, vantamo kaj fiero.
De tio la neceso, ke ni konkludu kun la apologio de la Homaro, reliefigante, ke la homo atinginta ian parton de libereco reciprokas la konfidon de la Sinjoro, ĉiufoje kiam li agas laŭ Lia favorkora, saĝa volo, rekonante, ke lia individua klopodo estas tre valora ne pro li, sed pro la amo de Dio, kiu lin protektas kaj prilumas en la konstruado de sia senmorta verko.
135. - Se la dia determinismo estas tiu de la bono, kiu do kreis la malbonon?
- Lia dia determinismo konsistas el ununura leĝo, kiu estas la leĝo de amo al la universa komunumo. Sed, fidante al si mem, pli ol al Dio, la homo transformas sian malfortecon en fokuson de agoj kontraŭaj al tiu sama leĝo, tiamaniere efektivigante ian nekonvenan intervenon en la dia harmonio.
Jen estas la malbono.
Urĝas al ni rekunigi la sanktajn ĉenerojn de tiu sublima harmonio.
Jen estas la elaĉeto.
Vidu do, ke la malbono, konsiderata en sia esenco, ne povas ekzisti por Dio, ĉar ĝi estas devio de la homo, kiu estas nulo rilate la diajn saĝon kaj providencon.
La Kreinto ĉiam estas la grandanima kaj saĝa, justa kaj amika Patro, konsideranta la devojiĝintajn filojn, spertantajn longajn provojn. Sed, ĉar Jesuo kaj ties komisiitoj estas liaj diaj kunlaborantoj, kaj ili mem estigas la taskojn kontraŭ la deturno de la homoj, ili enfokusigas la malutilojn de la malbono per la forto de siaj edukaj respondumoj, por ke la Homaro rekte iru sian veran vojon al Dio.
- Cu ekzistas estaĵoj agantaj sur la Tero, sub absoluta determinismo?
La bestoj kaj la preskaŭ sovaĝaj homoj donas al ni ideon pri estaĵoj agantaj sur tiu ĉi planedo, sub absoluta determino. Kaj tiuj estaĵoj servas por starigi la malluman realaĵon de la monda etoso ankoraŭ malproksima de la amofor- mulo, per kiu la homo devas fariĝi la efektiva kunhelpanto de Dio, ordonante per sia patra saĝeco.