Ne sciante ami la bestojn kaj siajn fratojn pli malklerajn, metitajn sub ilia senpera protekto, la plej edukitaj homoj sur la Tero ekstermas la unuajn, por sin nutri per ili kaj sklavigas la duajn, por krudaj ekspluatoj, kun esceptoj, por ilin mobilizi je profito pro siaj egoismo kaj ambicio.
- Cu la edukita homo devas vigli super sia grado de
libereco?
La homo bezonas ja plejmulte vigli super sia propra sendependeco.
Kiam la edukita homo permesas al si ekzameni aliulan konduton, senpripense aŭ nekonvene, tio signifas, ke lia vigleco suferas danĝeran mankon, ĉar ies libereco finiĝas tie, kie komenciĝas aliula libereco, kaj ĉiu respondos por si mem, iam, antaŭ la Dia Vero.
- Rilate la demandojn pri determinismo, ĉu ĉiu ajn raciulo povas esti submetita al eraroj?
Ĉiu raciulo povas erari, sed li ne devas esti subigita al
eraro.
En sferoj de provoj kaj spertoj, kia la Tero, la eraro ĉiam devas esti rigardata kiel tiuj spertoj mem, tuj kiam tiu eraro estos rekonata de sia rekta aŭ nerekta aŭtoro, klopodanta uzi ĝiajn rezultatojn en identaj cirkonstancoj de la vivo, kaj estos laŭdinde, ke la homoj rezignu ripeti la spertojn, por sia propra bono ĉe la senfina irado de la tempo.
- Se ĉie, en la lukto de la surtera vivo, ekzistas cirkonstancoj, el ĉiuj, kiu estas ja la plej bona kaj sekvinda?
En ĉiuj situacioj de la ekzistado la homa intelekto alfrontas cirkonstancojn de la dia kaj de la homa determinismo. Sed la cirkonstanco akceptota ĉiam devas esti tiu de la unua determinismo, por ke la dua estos prilumita. Tiu sama cirkons- tanco elstariĝas pro sia karaktero de ĝenerala bonfaro, plurfoje kun ofero de la egoisma kontentiĝo de la persono. Pro tiu karaktero, en sia interno la homo ĉiam estas kapabla elekti la definitivan bonon de ĉiuj kaj la pasema kontentigo de sia memo, plifortigante la fratecon kaj la lumon, aŭ pliigante sian propran egoismon.
- Ĉu ankaŭ la astroj influas la homan vivon?
La antikvaj astrologiaj asertoj havas sian pravon de ekzisto. La magneta kampo kaj la konjunkcioj de la planedoj influas ja la ĉelan komplekson de la fizika homo, lian organan formiĝon kaj lian naskiĝon sur la Tero. Sed la surplaneda ekzistado estas sinonimo de lukto. Se la astraj influoj ne estas favoraj al iuj homoj, urĝas al ili lukti kontraŭ la malhelpantaj elementoj, ĉar, super ĉiaj astrologiaj veraĵoj, ni havas la Evan- gelion, kaj la Evangelio instruas al ni, ke ĉiu ricevos proporcie al siaj verkoj, kaj ke ĉiu homo troviĝas sub la influoj, kiujn li meritas.
- Ĉu estas spiritaj influoj inter la homo kaj ties nomo, tiel sur la Tero, kiel en la Spaco?
Sur la Tero aŭ en la nevidebla sfero ni havas la sanktan simbolon de la vortoj. Sed la studo de tiuj influoj postulas grandan nombron da specialaj konsideroj, kaj, tial, ke nia modesta verko estas ia apologio de la klopodo de ĉiu homo, ni ankoraŭ devas rekoni ĉi tie, ke ĉiu ricevas la influojn, kiujn li rajtas. Koncernas ĉiun koron renovigi siajn proprajn valo- rojn en la irado al realigoj pli kaj pli altaj, ĉar la determinismo de Dio estas ja tiu de la bono, kaj ĉiuj, kiuj sin dediĉas efektive al la bono, triumfos super ĉiuj mondaj malhelpaĵoj.
- Ĉu ni povus ricevi ian instruon pri la numero sep, tiel ofte utiligita en la instruado de la sanktaj tradicioj de la Kristanismo?
Izola opinio kondukos nin al multaj analizoj sur la kampoj de la tiel nomata numerologio, deturnante nin de la celo de niaj spiritaj pripensoj.
Same kiel la vibroj, tiel ankaŭ la numeroj havas sian naturan mistikon, sed, pro niaj bezonoj de eduko, ni devas konsenti, ke ĉiuj numeroj, same kiel ĉiuj vibroj, estos por ni sanktaj, kiam ni estos sanktigintaj nian koron por Dio. Pri tio estas ja juste, ke ni rememoru la malnovan atentigon de la Kristo pri la sabato, ke la numeroj estas faritaj por la homoj, kaj ne la homoj por la numeroj.
- Ĉu oni devas kredi en la okulta influo de certaj objektoj, kiel juveloj, ktp, kiuj ŝajnas akompanataj de ia malfeliĉiga, fatala influo?
La objektoj, precipe tiuj de persona uzo, havas sian vivan historion kaj, iafoje, ili povas esti punkto de atento de konsternitaj spiritoj, de siaj iamaj posedantoj en la mondo. Tial ili iafoje estas kvazaŭ tuŝitaj de strangaj kaŝitaj influoj, sed nia klopodo devas esti tiu de la spirita liberiĝo, kaj estas ja nepre necese, ke ni luktu kontraŭ la fetiĉoj, por konsideri sole nur la moralajn valorojn de la homo en ties irado al la Perfekta.
- Ĉu la antaŭavertaj fenomenoj atestas la eblecon de antaŭscio, rilate al la estonteco?
La spiritoj de nia sfero ne povas diskonigi la estontecon, kaj ili konsideras tiun aktivecon kiel ian karakterizaĵon de la atributoj de la Superega Kreinto, kiu estas Dio.
Ni tamen konsideru, ke la homaj ekzistadoj estas submetitaj al ia plano de ĝeneralaj provoj, kie la persono devas moviĝi per sia klopodo koni la estontecon, kaj, en tiu plano la plej altaj spiritaj mentoroj povas organizi la antaŭavertajn faktojn, kiam ĉi tiuj konvenas al la elmontro, ke la homo ne konsistas nur el konglomeraĵo de kemiaj elementoj, konforme al la difino de la dissolviĝanta materialismo.
- Kion ni diru pri kartaŭguro, rilate la Spiritismo?
La kartaŭguro povas enkadriĝi en la psikajn feno- menojn, sed ne en la evangelian Spiritismon, kie la kristano devas kulturi la valorojn de sia intima mondo kun viva fido kaj kun amo en la koro, penante servi la Jesuo en la sanktejo de sia animo, havante ne alian volon ol tiun, sin altigi ĝis lia amo per la laboro kaj ilumino de si mem, sen iu ajn zorgo pri la nocaj okazintaĵoj, aŭ pri la venontaj faktoj, laŭ la ne ĉiam sincera sugesto de tiuj, kiuj invadas la kaŝitan mondon.
TRANSIĜO
- Ĉu estas fatala la momento de la morto?
Esceptinte memmortigon, ĉiuj kazoj de elkarniĝo estas antaŭe ordonitaj de la spiritaj fortoj, gvidantaj la homan aktivecon sur la Tero.
Klarigante al vi tiun escepton, ni konsideru, ke, se la homo estas sklavo de la eksteraj kondiĉoj de sia vivo en la mondo, li male estas ja libera en sia intima mondo. Jen la motivo, kial, tenante en sia plano de provoj la tenton dizerti el la elaĉeta, reboniga vivo, li prenas sur sin penigan ŝuldon, ruinigante sin mem kaj detruante siajn proprajn energiojn.
La edukado kaj la prilumado de nia intimo estas la amo al la sanktejo de Dio en nia animo. Kiu ilin efektivigas en si mem, en la profundo de la interna libereco, tiu povas ŝanĝi la determinismon de la materiaj kondiĉoj de sia ekzistado, ĝin altigante ĝis la lumo kaj la bono. Kiuj tamen ekstermas siajn proprajn energiojn, tiuj atencas kontraŭ la dia lumo, brilanta en ili mem. El tio rezultas la komplekso de iliaj doloraj ŝuldoj.
Kaj ankoraŭ ekzistas la malrapidaj, gradaj memmortigoj, kaŭzitaj de la ambicio aŭ inerteco, de trouzo aŭ nesingardemo, ĉiuj tiel danĝeraj por la vivo de la animo, kiel tiuj spektaklecaj, okazantaj inter la mondoluktoj.
Jen la motivo, kial la instruantoj de la enkarniĝintoj multajn fojojn avertas pri ĉiama bezono de preĝo kaj viglo, por ke siaj amikoj ne fiasku ĉe la tentoj.
147. - Cu la morto kaŭzas neatenditajn ŝanĝojn kaj certajn rapidajn aliiĝojn, kiel dezirinde?
- La morto ne havigas statojn miraklajn al nia kons-
cienco.
Elkarniĝi estas ŝanĝi sian sferon, kvazaŭ iu translikiĝus de unu urbo al alia, tie en la mondo, kaj tiu fakto tute ne aliigus al li la malsanojn aŭ la virtojn pro la nura modifo de la eksteraj aspektoj. Estas grave, ke ni nur rimarku la ampleksiĝon de tiuj aspektoj, komparante la surteran sferon kun tiu de la agado de la elkarniĝintoj.
Prezentu al vi homon, kiu translokiĝas de sia vilaĝo en modernan metropolon. Kiel li kondutos, se li ne estos bone preparita por la devoj de sia nova vivo?
La komparo estas ja modesta, sed ĝi servas por klarigi, ke la morto ne estas salto en la Naturo. La animo daŭrigos sian evoluan iradon sen iaj eksterordinaraj mirakloj.