Выбрать главу

La du mondoj, videbla kaj nevidebla, interprenetras, kaj, se la homo estas nekapabla percepti la sferon de la nemateria vivo, estas pro tio, ke lia sensorio kapablas kapti nur iujn perceptojn, kaj dume al li ne estas eble trairi la mallarĝan fenestron de la kvin sentumoj.

- Kion la elkarniĝinta homo esperas jam en la unuaj tempoj de sia transtomba vivo?

La elkarniĝinta animo nature serĉas siajn aktivecojn preferatajn en la rondoj de la materia vivo, obee al la alligiteco, ĝuste tiel, kiel okazas en la socioj de via mondo.

Ĉu viaj urboj ne estas plenaj de asocioj, kluboj kaj tutaj klasoj kuniĝantaj kaj sindikataniĝantaj kun difinitaj celoj, por komunaj interesoj de pluraj individuoj? Ĉu tie ne brakumas unu la alian la aĝiotistoj, la politikistoj, la komercistoj, la pastroj, ĉiu grupo, celanta defendi siajn proprajn interesojn?

La elkarniĝinta homo aflikte serĉas, en la Spaco, la grupojn pensantajn kiel li mem, por ke li povu daŭrigi la saman specon de vivo, kiun li forlasis sur la Tero. Tenante tamen pri pasiaj, malvirtaj estuloj, ilia menso retrovos materiajn obsedojn, nome tiujn de la mondo, alkoholaĵo, ktp, obsedojn fariĝantajn ilia ĉiumomenta morala turmentego, en la sferoj plej proksimaj al la Tero.

De tio la neceso, ke ni rigardu ĉiujn niajn surterajn aktivecojn, kiel taskon preparan por la spirita vivo, estante nepre necesa por nia transtomba feliĉo, ke ni tenu nian koron ĉiam puran.

- Tuj post la morto, ĉu la homo liberiĝinta de la materia envolvaĵo povas ĝui la kuneston de siaj amataj estuloj, kiuj antaŭiĝis al li en la transtombo?

Se lia surtera ekzistado estis ia apostolado de laboro kaj amo al Dio, la transiro de la tera al la spirita sfero estos ĉiam milda.

En tiaj kondiĉoj li povos tuj renkonti tiujn spiritojn, kiuj estis objekto de lia amemo sur la Tero, se ili troviĝos sur la sama nivelo de evoluo. Ia dolĉa feliĉo kaj ia eterna ĝojo ekestas en tiuj amikaj, afablaj koroj post la amaraĵoj de la disiĝo kaj longedaŭra foresto.

Sed tiuj, kiuj liberiĝas de la Tero saturitaj de obsedemo pro la pasemaj posedaĵoj de la mondo kaj tuŝitaj de la ombro de la nekompreneblaj ribeloj, tiuj ne trovos tre rapide siajn amatajn estulojn, kiuj antaŭvenis al ili en la tombo. Iliaj perceptoj limigitaj al la malluma atmosfero de iliaj pensoj kaj iliaj negativaj valoroj malebligas al ili la dolĉajn plezurojn de la rerenkontiĝo.

Estas ja pro tio, ke vi plurfoje rimarkas, ke suferantaj, konsternitaj Spiritoj aspektas kvazaŭ estuloj forlasitaj kaj forgesitaj de la superega boneco, sed kiuj, efektive, estas forlasitaj de si mem, pro sia persistemo en la malbono, en la krima intenco kaj en la malobeo al la sanktaj planoj de Dio.

- Ĉu estas eble, ke post la morto la spiritistoj suferos konsternitecon?

La morto ne kaŭzas konsternitecon al la rekta kons- cienco nek al la koro, ŝatanta la veron kaj la amon de tiuj, kiuj vivis sur la Tero nur por kulturi la praktikadon de la bono en ĝiaj diversaj formoj kaj laŭ la plej diversaj kredoj.

La kristana spiritisto ne rigardu sian titolon de lernanto de Jesuo kiel nuran etikedon, konsiderante la evangelian admonon: "Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata" (1), preparante sin per la scioj kaj la bonfaroj, ĉe la mondaj spertoj, por sia estonta vivo, kiam la nokto de la tombo malfermos antaŭ liaj spiritaj okuloj la vidon je vero, en la irado al la senmorta vivo.

- Ĉu la elkarniĝinta Spirito eble suferas el la brulado de la kadavraj elementoj?

Ĉe kremaciado necese estas kompati la kadavrojn, prokrastante je pliaj horoj la detruadon de la materiaj visceroj, ĉar, ĉe la unuaj horoj post la forpaso, pro la organikaj fluidaĵoj ankoraŭ altirantaj la animon al la sensacoj de la materia ekzistado, ĉiam ekzistas, iamaniere, multaj interŝanĝoj de sento inter la elkarniĝinta Spirito kaj la korpo en kiu estingiĝis la "viva tonuso".

- Ĉu la nenatura morto kaŭzas al la elkarniĝintoj sensacojn malsamajn ol tiujn de la tiel nomata "natura morto"?

Kaŭze de la situacio de surprizo antaŭ la gravegaj, neeviteblaj okazintaĵoj, la elkarniĝo pro akcidentoj, la subitaj disiĝoj estigas ja tre dolorajn sensacojn al la elkarniĝinta animo. En tiaj cirkonstancoj, la estulo preskaŭ ĉiam ne troviĝas sufiĉe preparita, kaj la subiteco de la situacio alportas al li amarajn, terurajn emociojn.

Tiuj malĝojaj surprizoj tamen ne okazas al la animoj en okazo de doloraj kaj longedaŭraj malsanoj, ĉe kiuj la koro kaj la intelekto estas atingataj de la lumo de edifaj meditoj, kaj rimarkas la trompojn kaj malprofitojn de la troa alkroĉiĝo al la Tero, kaj estas juste, ke ni konsideru la utilecon kaj bezonon de la fizikaj doloroj en tiu aparta situacio, ĉar nur per ĝia valora helpo la homo povas liberiĝi de la ŝarĝo de siaj nocaj impresoj el la mondo, por trankvile pasi tra la sojlo de la vivo en la Senfino.

- Se ne estos alveninta la horo de la morto, ĉu la homo povos perei sub la danĝeroj lin minacantaj?

Ĉe la eksteraj aspektoj de la vivo, se nur la enkarna Spirito kondutas laŭ la reguloj de pura konscienco kaj bonin- tenca koro, sen la malprudento de la rapidemaj kaj la egoismo de la ambiciaj, ĉia defendo de la homo kuŝas en Dio.

- Kiaj estas la unuaj impresoj de tiuj, kiuj elkar- niĝis per memmortigo?

La unua elreviĝo lin atendanta estas la realeco de la vivo, kiu ne estingiĝas per la morto de la fizika korpo, vivo gravigita de la timigegaj turmentoj, pro lia decido plena de ekstrema ribelemo.

Ekzistas memmortigintoj, kiuj spertas plu la senfinajn fizikajn suferojn de sia lasta surtera horo. Dum tutaj jaroj ili sentas la terurajn impresojn de la tokso, neniiginta al ili la energiojn, la traboradon de la cerbo pro fremda korpo elpafita el la armilo uzita ĉe lia lasta ago, la pezon de la pezaj radoj, sub kiujn ili sin ĵetis ĉe la dezirego foriri el la vivo, la pasadon de la silentaj, malgajaj akvoj sur sia kadavro, kie ili serĉis la kriman forgeson de siaj taskoj en la mondo, kaj, ordinare, la plej malagrabla sensaco de la memmortiginto estas akompani minuton post minuto la malkomponiĝadon de la korpo forlasita en la sino de la tero, plena de vermoj kaj putrinta.

El ĉiuj devojiĝoj de la homa vivo, memmortigo estas eble la plej grava pro sia karaktero de falsa heroeco, de absoluta neado de la amoleĝo kaj de ekstrema ribelo kontraŭ la volo de Dio, kies justeco neniam sentiĝis, ĉe la homoj, sen la lumo de la favorkoreco.

- Cu la timo al la morto montras mankon de spirita

evoluo?

En tiu senco, ni ne povas ĝeneraligi tian difinon.

Rilate al tiuj timoj, ni plurfoje estas devigitaj akcepti la pravigojn prezentitajn de la amo, pravigojn ĉiam sublimajn en sia spirita manifestiĝo. Sed ne estas juste, ke la sincera kredanto pleniĝu de timegoj antaŭ la ideo de sia transiro al la sfero nevidebla por la homaj okuloj, kaj estas ja oportuna la konsilo pri ĉiama preparado de la homo por la nova vivo, kiun la morto prezentos al li.

- Tuj post sia elkarniĝo, ĉu la Spiritoj ĝojas pro la ebleco komunikiĝi kun ni?

Ĝenerale, estas tre malgranda la nombro da homoj, kiuj, dum siaj ordinaraj laboroj sur la Tero, sin preparas por la mortoemocioj, kaj ofte la meditoj dum la malsanoj ne sufiĉas por starigi situacion de perfekta trankvileco en la unuaj tempoj de la transtombo. Jen la motivo, kial fariĝas tiel edifaj viaj kunsidoj por studoj kaj predikado de la Evangelio, en kiuj partoprenas granda nombro de niaj fratoj, avidaj je parolo el la Tero, ĉar la impresoj, kiujn ili portas el la mondo, ne ebligas al ili percepti la altrangajn mentorojn el la plej altaj spiritaj sferoj.

- Cu la elkarniĝintaj Spiritoj povas aŭdi kaj vidi nin ĉiam, kiam ili volas? Kiel iliplenumas tiun deziron?

Tio estas ebla ne tiam, kiam ili volas, sed kiam ili tion meritas, des pli ĉar ekzistas kulpaj Spiritoj, kiuj nur multajn jarojn post sia disiĝo je la mondo sukcesas permeson por aŭdi la amikan, konsolan parolon de siaj fratoj aŭ amataj estuloj sur la Tero, por sin gvidi en la labirinto de la elaĉetaj suferoj. La ĉeesto de ĵuselkarniĝinta estulo ĉe evangelia kunsido jam signifas benon de Dio por lia seniluziiĝinta koro, ĉar tiu cirkonstanco estas sekvata de la plej altaj helpoj al lia inter­na vivo.