- Ĉe la evoluprocesoj de la surtera vivo, en la horoj de ĉagreno kaj ĝojo, ĉu indiferento ĉe la manifestiĝoj de ama sentemo estas ja pravigebla sinteno kiel rimedo de spirita vigleco?
La indiferento rigardata kiel neŝanĝemo de la sentoj estas ĉiam danĝera por la animovivo; sed ĉe la eksterigo de emocio ekzistas sintenoj, kiuj estas pravigitaj pro la nobleco de sia eduka karaktero.
- Kiel oni komprenu la senton de kolero sur la vojoj de la homa vivo?
La kolero ne solvas la evoluajn problemojn kaj ĝi signifas nenion alian ol rememoraĵoj el la unuaj tempoj de la homa vivo en ĝiaj plej krudaj manifestiĝoj.
La serena energio ĉiam edifas, en la formado de la purigaj sentoj; sed la impulsiĝema kolero, ĉe siaj atrabilaj movoj, estas kvazaŭa venenita vino, el kies ebriigo la animo ĉiam vekiĝas kun la koro plena de amareco.
- Ĉu la konsciencriproĉo estas puno?
La konsciencriproĉo estas forto preparanta la penton, same kiel tiu ĉi estas la energio antaŭiĝanta al la reboniga klopodo. Estante spirita bato ĉe siaj profundaj karakterizaĵoj, la konsciencriproĉo estas la interspaco al la lumo, per kiu la homo ricevas la nerektan kunlaboron de siaj amikoj el la Nevideblo, ke li riparu siajn devojiĝojn kaj renovigu siajn moralajn valorojn dum sia irado al Dio.
- Kiel oni komprenu laĵaluzon en la spirita sfero?
La ĵaluzo, konsiderata en siaj manifestoj de skandalo kaj perforto, estas ja signo de morala malprogreso aŭ de halto de egoismo, dolora situacio, kiun la homo superos nur per multe da klopodoj, ĉe preĝo kaj vigleco, ke li riĉigu sian internon per la lumo de la universala amo, komencante per kompato al ĉiuj, kiuj suferas kaj eraras, ankaŭ konservante sinceran deziron kunlabori en la plialtigo de ĉiu estulo.
Nur la kompreno de la vivo, metanta nin en la situacion de tiu, kiu eraris aŭ kiu suferas, por ke ni lumigu nian rezonadon por serena analizado de la okazintaĵoj, nur tiu kompreno povos neniigi la ĵaluzon en la koro, tiel ke fermiĝu al la danĝero la pordo, tra kiu ĉiu animo povas sin ĵeti al teruraj tentoj, kun grandaj sekvoj en la estontaj tagoj.
184. - Kiel ni efektivigu nian memedukadon klarigitan per la evangelia lumo, rilate al la problemoj de la seksaj altiroj, kies egoismaj tendencoj multfoje kondukas nin al kontraŭfrataj kondutoj?
- Ni ne forgesu, ke la seksamo devas esti komprenata kiel la vivimpulso, kondukanta la homon al la grandaj realigoj de la dia amo, en la progreso de sia spiritigo, ĉe sindonemo kaj ofero.
Ĉiun fojon, kiam vi spertos kontraŭfratajn impulsojn en via rondo, tio signifas, ke en via psika organizaĵo superregas nocaj rememoroj, inklinantaj al halto ĉe la evolua irado.
Tiam urĝiĝas ja la penado por memedukado, ĉar ĉiu homo bezonas solvi la problemon de siaj propraj valoroj.
Vi devas rimarki, ke Dio ne ekstermas la homajn pasiojn, sed ilin evoluigas, ilin transformante, per la doloro, en sanktajn posedaĵojn de la animo. Koncernas ĉiujn homojn bridi la koron, gvidi la impulsojn, direkti la tendencojn, ĉe la sublima evoluado de siaj sentoj.
Ekzamenante plu la grandan nombron da devioj de la seksamo, kreitan de la homoj por ilia destino, ni estas devigitaj konsideri, ke, se multaj prenas sur sin penigajn ŝuldojn, inter la ekscesoj de riĉaĵo, intelekto kaj povo, aliaj tion faras per la sekso, trouzante unu el la plej sanktaj punktoj de sia vivo.
Tial ni plurfoje vidas sennombrajn animojn lernantaj, inter la seksaj angoroj de la mondo, la rezignon kaj oferon, serĉe de akiroj de dia amo.
El tio oni konkludas, ke, anstataŭ la seksa edukado per la kontentigo de la instinkto, estas nepre necese, ke la homoj eduku sian animon por la sankta kompreno de la sekso.
DEVO
- Kiuj estas la karakteroj de bona ago?
La bona ago estas ĉiam tiu, celanta la bonon de aliulo kaj de ĉiuj, kiuj en la vivo ĉirkaŭas lian klopodon.
En tiu problemo, la kriterio pri la ĝenerala bono devas esti la esenco de ĉia konduto. La plej bona ago iafoje povas suferi la malkomprenon de aliulo, en la momento, kiam ĝi estas praktikata, sed ĝi estos ĉiam triumfanta pro la bono farita al la individuo aŭ al la kolektivo.
- Cu kristana spiritisto povas pensi pri hazardo?
La hazardo mem ne povas esti pripensata de la sincera disĉiplo de la evangelia veraĵo.
Sur la kampo de laboro kaj sufero, la klarmensa homo sentas la bezonon de la propra elaĉeto, konsiderante la deliktan pasintecon. Koncerne la nuntempajn devojiĝojn kaj erarojn, pli bone ol neniu alia, lia konscienco devas scii pri la nejustaĵo farita kontraŭ la amoleĝo starigita de Dio, koncernante lin atendi, sen ia ajn penso pri hazardo, la estontajn dolorajn elaĉetojn kaj regenerojn.
- Kia mensa konduto plej multe helpos nian spiritan sukceson ĉe la surteraj laboroj?
Tiu konduto devas esti tiu, kiu al vi estas instruata de la dia leĝo, dum via nuna enkarniĝo, tio estas, la leĝo de la forgeso pri ĉia malbono, por ke vi memoru nur la bonon kaj la sanktan okazon de laboro kaj edifo ĉe la eterna posedaĵo de la tempo.
Forgesi la malbonon estas neniigi ĝin, kaj pardoni tiun, kiu ĝin praktikis, estas instrui amon, konkerante sincerajn, karajn amikojn.
El tio venas la neceso de la pardono en la mondo, por ke la brulego de la malbono povu esti estingita, kaj la aŭtentika paco revenu en la korojn.
- Kiel kondutu la geedzoj por bone plenumi siajn
devojn?
Sur la Tero, tre ofte la geedziĝo estas provo malfacila sed elaĉeta.
Klopodante por bone plenumi siajn diajn taskojn, la geedzoj devas kiel eble plej multe observi reciprokajn atenton, respekton kaj kareson, kaj koncentri sin en sia hejmo, ĉiufoje kiam iu danĝero minacos al ili la hejman feliĉon, ĉar en la preĝo kaj spirita vigleco ili ĉiam trovos la plej bonajn defendojn.
En la hejmo, plurfoje kiam unu el la geedzoj deflankiĝas, la tasko estas de penigaj luktoj kaj larmoj. Ĉe la ofero tamen ĉiu animo sin sanktigas kaj iluminas, fariĝante modelo en la sankta institucio de la familio.
Por atingi la hejmajn paciencon kaj heroecon, estas ja necesa la plej profunda fido al Dio, kaj preni kiel Dian spegulon la ekzempladon de Jesuo en ties apostolado de abnegacio kaj doloro sur la Tero.
- Kion faru la surtera patrino por evangelie plenumi siajn devojn kaj konduki siajn infanojn al la bono kaj vero?
En la hejma medio la patrina koro devas esti la dia eksponento de ĉia spirita komprenemo kaj de ĉiaj oferoj por la familia paco.
En tia sfero de laboro, ĉe la plej sankta tasko de persona abnegacio, la kristana virino ekverŝas la veran lumon sur la vojon de siaj infanoj, tra la vivo.
La patrina misio konsistas nur el la ĉiama disdonado de la amo de Dio, la Patro de Senlima Boneco, kiu metis en la koron de la patrinoj la sanktan vivesencon. En la surteraj laboroj ekzistas tiuj, kiuj lasas sin treni de la egoismo kaj individueco; estas necese tamen vekiĝi ĝustatempe, tiamaniere ke ne difektiĝu la fonto de amemo.
Antaŭ ĉio, la surtera patrino komprenu, ke ĉiaj infanoj estas unue infanoj de Dio.
Ekde la infanaĝo, ŝi devas prepari ilin por la laboro kaj lukto, ilin atendantaj.
Ekde la unuaj jaroj, ŝi instruu al la infanoj eviti la abismon de libereco, kontrolante al ili la sintenojn kaj korektante iliajn pensmanierojn, ĉar tiu estas ja la plej oportuna okazo por la fiksado de la vivobazoj.
Ŝi devas senti la infanojn de aliaj patrinoj, kvazaŭ ili estas de ŝi mem, neniel nutrante la falsan komprenon, ke la ŝiaj estas pli bonaj kaj plimulte dotitaj ol tiuj de la aliaj patrinoj.
Ŝi instruu al ili la plej puran toleremon, sed ne flankemetu la energion, kiam ĝi estos necesa en la edukprocedo, rekonante la variecon de tendencoj kaj la diversecon de la temperamentoj.