Ne rompante la normon de spirita grandeco de sia tasko, ŝi oferu sin ĉiel, kiel ŝi povos, por la paco de siaj infanoj, instruante al ili, ke ĉia doloro estas respektinda, ke ĉia edifa laboro estas dia, kaj ke ĉia malŝparo estas grava peko.
Ŝi instruu al ili la respekton al la aliula malfeliĉo, ke ankaŭ ili estu protektataj en la mondo, en la ilin atendanta suferhoro, komuna al ĉiuj enkarnaj spiritoj.
Ĉe la problemoj de doloro kaj laboro, de provo kaj sperto, ŝi ne pravigu ĉian plendon de siaj infanoj sen senpasia, skrupula ekzameno de la demandoj, altigante iliajn sentojn al Dio, ne permesante, ke ili haltu ĉe la frivolaĵoj aŭ moralaj antaŭjuĝoj de la nedaŭraj situacioj de la mondo.
Hejme, ŝi estu la bona, senpartia konsilantino, la stimulo al la laboro kaj la fonto de harmonio por ĉiuj.
Ŝi serĉu en la kompatema Patrino de Jesuo la simbolon de la kristanaj virtoj, transdonante al siaj ĉirkaŭantoj la sublimajn dotojn de humileco kaj persistemo, sen ia ajn priokupiĝo pri la pasemaj gloretoj de la materia vivo.
Se tamen ĉiuj ŝiaj sindonoj kaj rezignoj fiaskos ĉe la plenumado de tiu programo de evangelia diligenteco, koncernas la nekomprenatajn patrinoj n transdoni al Dio la frukton de siaj laboroj, malbezonante ĉian juĝon de la mondo, ĉar la Favorkora Patro scios taksi ŝiajn oferojn kaj benos ja ŝiajn penojn, en la sankta institucio de la familia vivo.
190. - Kiam la infanoj estas ribelemaj kaj nekorekteblaj, rezistantaj al ĉiaj edukaj procedoj, kiel kondutu la gepatroj?
- Uzinte ĉiujn procedojn de amo kaj energio ĉe la laboro de eduka gvidado de la infanoj, estas juste, ke la respondantoj pri la familia institucio atendu, sen interrompo de siaj sindono kaj ofero, la manifestiĝon de la Dia Providenco por la klarigo de siaj nekorekteblaj infanoj, komprenante, ke tiu manifestiĝo nepre venos tra akraj doloroj kaj provoj, tiel ke la kampo de kompreno kaj sento estu sukcesplene semita.
- Kiel la gepatroj povos veki en la sino de sia ribelema infano la sanktajn sentojn pri la devo kaj ŝuldoj al la Ciopova Dio, kies infanoj ni estas?
Post la elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj por la bono de la infanoj kaj post la sincera praktikado de ĉiuj amaj, energiaj procedoj por ilia spirita evoluo, sen ia ajn sukceso, estas necese, ke la gepatroj vidu en tiuj plenaĝaj infanoj, kiuj ne komprenis iliajn parolon kaj ekzempladon, indiferentajn aŭ krudajn fratojn de sia animo, krimhelpantojn en delikta pasinteco, kiujn estas necese transdoni al Dio, tiel ke ili estu nature prilaboritaj de la doloraj, perfortaj procedoj de la monda eduko.
La doloro havas nekonatajn povojn por penetri en la spiritojn, kie la amolimfo ne sukcesis flui, malgraŭ la netaksebla agado de la gepatra, homa amemo.
Tial, en certaj cirkonstancoj de la vivo estas nepre necese, ke la gepatroj havu superegan rezignon kaj konstatu en la sufero de siaj infanoj la manifestiĝon de ia supera boneco, kies kaŝita ĉizilo el suferoj reformas kaj perfektigas por la spirita estonteco.
- Cu la mensogo prokrastas la spiritan elvolviĝon?
Mensogo ne estas ago gardi la veraĵon por oportuna momento, ĉar tiu mensa sinteno praviĝas ĉe la leciono mem de la Sinjoro, kiu rekomendis al siaj disĉiploj ne ĵeti trafe-mal- trafe la benitan semon de liaj instruoj de amo.
La mensogo estas insida ago, celanta tujan profiton por la mensoganto, kun malprofito por la aliulaj interesoj, laŭ ties aŭtentika, sankta mieno. Kaj tiu mensa sinteno de la homo estas el tiuj, kiuj plej humiligas la homan personon, ĉiel prokrastante la dian evoluon de la spirito.
- Kiam ĝi estas dirita kun nudaj sincereco kaj nekaŝemo, ĉu la vero povas prokrasti la spiritan progreson, pro la doloro, kiun ĝi kaŭzas?
La vero estas la spirita esenco de la vivo.
Ĉiu homo aŭ ĉiu grupo da homoj posedas ja sian porcion da relativaj veroj, per kiu la animoj sin nutras, en la diversaj evoluaj sferoj.
La koro havanta pli grandan porcion, estas kapabla nutri siajn fratojn sur la vojo al pli altaj akiroj, sed estas nepre necesa la plej bona ama kriterio ĉe la disdonado de la bonaĵoj de la vero, ĉar tiuj bonaĵoj devas esti liverataj laŭ la komprenkapablo de la Spirito, al kiu sin destinas la instruo, tiamaniere ke la klopodo ne estu akompanata de kontraŭefikaj sekvoj.
Ankoraŭ en ĉi tiu okazo ni povas ekzameni la ekzemplojn de la materia naturo.
La nutraĵo de infano devas enhavi la substancon sub- tenantan la vivon, sed ĝi ne povas esti egala al la nutraĵo de plenaĝulo. La senzorgemo pri tiu afero povus konduki la infanon al konsumiĝo, kvankam la substancoj donataj estas plenaj de vivigaj elementoj.
- Ĉu ni devas nepre kalkuli je la helpo de la spiritaj gvidantoj al niaj homaj realigoj?
Spirita gvidanto povos ĉiam kunhelpi ĉe viaj laboroj, ĉu nerekte helpante vin ĉe viaj malfacilaĵoj, ĉu konsolante vin ĉe via doloro, stimulante vin al la morala edifado, nepre necesa por ĉies ilumino. Vi tamen ne prenu liajn fratecajn esprimojn por fomala promeso, sur la kampo de la mondaj realigoj, ĉar tiuj realigo dependas de via propra klopodo kaj troviĝas alĝustigitaj la la meĥanismo de la provoj nepre necesaj por via perfektiĝo.
- Kiel ni povu trovi en ni mem la elementon klarigantan ĉian dubon, koncerne la fratecan, bonegan kvaliton de la ago, kiun ni deziras efektivigi en la ĉiutagaj luktoj de la interrilata vivo?
Pri tio ni estas devigitaj rememori la malnovan ordonon: "ami nian proksimulon kiel nin mem". (1)
Ĉe ĉiuj siaj faroj, la disĉiplo de Jesuo devos konsideri, ĉu li estus kontenta, ricevante ilin de unu sia frato, en la sama kvalito, intenseco kaj maniero, en kiu li intencas apliki la maksimon aŭ ekzemplon al la aliaj.
Per tiu introspekta procedo, ĉesus ĉiuj ventanimaj kam- panjoj de agoj kaj paroloj, kaj la kristana komunumo estute iradus sian efektivan vojon.
- Kiel la spiritaj gvidantoj rigardas niajnplendojn?
Multaj plendoj estas konsiderataj veraj preĝoj, indaj je ĉia zorga atento de la elkarniĝintaj amikoj.
Sed la plimulto de ili estas nenio alia ol vana lamentado, al kiu la homo alkutimiĝis, kvazaŭ al iu ajn malvirto, ĉar, se vi havas en la manoj la efikan kuracilon de la Evangelio de Jesuo kaj la konsolajn klarigojn de la Doktrino de la Spiritoj, la ripetado de certaj plendoj esprimas malbonan volon ĉe la aŭtentika apliko de la spiritisma scio al vi mem.
III
KULTURO RACIO
- En la spirita sfero, kiel oni rigardas la posedaĵon de la surtera kulturo?
En la nevidebla sfero, ĉiuj esprimoj de la homa kulturo estas taksataj kiel sankta kolekto da klopodoj de la planeda homo en ties kontinuaj, respektindaj laboroj.
Sed estas necese reliefigi, ke sur ĉi tiu "alia flanko" de la vivo, via kultura pozicio estas konsiderata kiel proceso, ne kiel celo, ĉar ĉi tiu kuŝas en la perfekta saĝo, glora sintezo de la animo, edifinta sin mem tra ĉiuj okazoj de laboro kaj studo en la materia ekzistado.
Inter la surtera kulturo kaj la spirita saĝo estas eksteror- dinara diferenco, kiun oni bezonas konsideri. La unua ŝanĝiĝas ĉiutage kaj varias laŭ vidpunkto de la individuoj, kiuj estas ĝiaj eksponantoj, en la plej evidentaj karakteroj de nekons- tanteco; la dua tamen estas la dia, pura kaj netransdonebla scio, kiun la animo amasigas dum sia marŝo survoje al la senmorta vivo.
- Ĉu la racionalismo povas garantii la evoluadon sur
la Tero?
Per si mem la racionalismo ne povas efektivigi tiun grandiozan penadon, des pli, ĉar ĉiuj centroj de la surtera kulturo jam de longe tro misuzas tiun koncepton. Ĉe iliaj ekscesoj ni rimarkas ian respektindan civilizacion kondamnita al amaraj ruinoj. La racio sen la sento estas malvarma kaj senkompata, same kiel la numeroj, kaj la numeroj povas esti faktoroj de observado kaj registrado de aktiveco, sed ili neniam kreis la vivon. La racio estas nepre necesa bazo, sed sole nur la sento kreas kaj edifas. Tial la konkeroj de humanismo neniam malaperos tra la evoluaj procesoj de la Homaro.