- Ĉu la Racio eble malbezonos la Fidon?
La homa racio ankoraŭ estas tre malforta kaj ne povos malbezoni la kunhelpon de la fido, ĝin prilumanta, por la solvo de la grandaj, sanktaj problemoj de la vivo.
Pro la disigo de ili ambaŭ, sur la vivovojoj, ni vidas ja la surteran homon en la terura labirinto de mizero kaj detruo.
Pro la malsaĝeco de la racio, sen la dia lumo de la fido, la forto faras siajn lastajn provojn por alproprigi al si ĉiujn konkerojn de la mondo.
Vi tro parolis pri racio kaj tamen vi restas plu en la detrua milito, kie nur iradas mizeraj venkitoj; vi elmontris la plej altajn signojn de inteligento, sed mobilizas vian tutan konon por la senkompata buĉado; vi predikis la pacon, kaj fabrikis hommortigajn kanonojn; vi pretendis esti solvinta la sociajn problemojn, intensigante la konstruadon de prizonoj kaj bordeloj.
Tia estas la progreso de la racio sen la fido, kie la homoj perdiĝas en senglora, sencela lukto.
- Kie oni lokalizu la originon de la deturnoj de la homa racio?
La origino de tiu malekvilibro kuŝas en la dizertado de la pastraro en la diversajn ekleziojn fonditajn konforme al la instruoj de Kristanismo. Kaŝante la veron, por ke superregu la ekonomiaj interesoj de ĝiaj malvirtaj elmontrantoj, la religiaj sektoj okazigis la degeneradon de la fido, pro absoluta manko de kunlaboro kun la prudento, sur la senfina vojo de la vivokonkeroj.
- En la kadro de la raciaj valoroj, ĉu Scienco kaj Filozofio sin kompletigas reciproke, celante la realigojn de la spirito?
Ili ambaŭ kompletiĝas sur la kampo de la mondaj aktivecoj, same kiel du grandaj riveroj, kiuj, servante al diversaj regionoj en la sfero de produktado nepre necesa por la vivotenado, kuniĝas ĉe difinita punkto de la fluejo por kune enflui en la saman oceanon, kiu estas tiu de la saĝo.
- Ĉu en la problemo de la esplorado estas limoj por apliko de la racionalismaj metodoj?
Tiuj limoj ekzistas ne nur por la apliko, sed ankaŭ por la observo; tiuj limoj dependas de la spiritaj fortoj, regantaj la planedan evoluon, obee al la konveno kaj stato de morala progreso de la homoj.
Tial la limoj de la tiel nomataj pozitivaj aplikoj kaj analizoj ĉiam akompanas kaj ĉiam sekvos la spiritan evoluadon de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero.
- Kiel oni juĝu la racionalistojn, fierantajn pri siaj surteraj realigoj, per kiuj ili pretendas trovi lastajn, definitivajn valorojn?
Tiuj, kiuj fieras pri io, preskaŭ ĉiam falas en la izolisman egoismon, ilin apartigantan disde la universa plano, sed tiuj, amantaj sian penon ĉe la aliulaj efektivigoj aŭ la sanktan kontinuecon de la aliulaj verkoj, ĉe sia propra aktiveco, neniam konservas absurdajn pretendojn kaj neniam limigas sian evolusferon, ĉar la profundaj energioj de la spiritoj sanktigas al ili la sincerajn penojn, ilin kondukante al la grandaj faroj, tra la noblaj vojoj de la inspiro.
INTELEKTISMO
- Cu la homa animo povos sin levi al Dio sole nur per la morala progreso, sen la intelektaj valoroj?
Sento kaj saĝo estas la du flugiloj, per kiuj la animo sin levos al la senlima perfekteco.
En la malvasta rondo de la Tero, ili ambaŭ estas kon- siderataj kiel morala progreso kaj intelekta progreso, sed, ĉar ni ekzamenas nun la ĝustedire mondajn valorojn, aparte, tial ni devas konfesi, ke ili ambaŭ estas nepre necesaj por la progreso. Estas juste tamen konsideri la superecon de la unua super la dua, ĉar la intelekta parto, sen la morala, povas oferi plurajn okazojn de falo ĉe la ripetado de la eksperimentoj, dum la morala progreso neniam estos troa, prezentante la plej gravan nukleon el la evoluaj energioj.
- Cu ni povas havi ideon pri la amplekso de nia intelekta kapablo?
La intelekta kapablo de la surtera homo estas tro malvasta, kompare kun la altaj povoj de la spirita estulo libera de la materiaj ligiloj.
La ĉeneroj de la reenkarniĝo ludas la rolon de lumŝirmilo super ĉiuj antaŭaj konkeroj de la reenkarniĝinta Spirito. En tiu ombro kuŝas la amaso da neklaraj rememoroj, da denaskaj inklinoj, da sennombraj spertoj, da naturaj, spontanea) valoroj, kiujn vi nomas subkonscio.
La ordinara homo estas parta reprezento de la transcenda homo, kiu revenos al siaj akiraĵoj de la pasinteco, post kiam li estos plenuminta la provon aŭ mision postulatajn de liaj moralaj kondiĉoj, en la meĥanismo de la dia justeco.
Cetere, la intelekta nekapablo de la fizika homo havas sian originon en lia propra situacio, karakterizita de la neceso de amaraj provoj.
La homa cerbo estas fragila, nesufiĉa aparato, kie la falinta Spirito devas valorigi siajn laborajn realigojn.
Prezentu al vi la kranion, kie kuŝas mikroskopaj ĉeloj tute okupitaj pri sia soifo je oksigeno, ne malbezonante eĉ por unu miliono da sekundo da sangofluon ilin irigaciantan; la fragilecon de la filamentoj, ilin kunigantaj, kies konektivoj mezuras cent milionojn da milimetro, kaj tiel vi havos ĝustan ideon pri la mizero de la pensanta maŝino, kiun la saĝulo el la Tero havas por siaj fieraj deduktoj. Kaj tiam vi rimarkos, ke, pro lia kondiĉo de Spirito falinta en la elaĉeta lukto, ĉio emas elpruvi al la surtera homo lian humilan pozicion, tiel ke, en ĉiuj kon- diĉoj, li povu kulturi al aŭtentikajn valorojn de la sento.
- En la spirita sfero, kiel estas konsiderata la nuntempa intelekta pozicio de la Tero?
En la modernaj tempoj la surteraj intelektaj valoroj suferas la humiligon de ĉiuj malvirtigaj fortoj de la dekadenco. La nuntempa generacio, kiu tiom da fojoj sin donis al fan- faronado, atribuante al si mem la plej altajn konkerojn sur la kampo de la pozitiva rezonado, kaŭzis la plej vastajn malekvilibrojn en la evoluaj fluoj de la terglobo, per sia nepravigebla apartiĝo de la sento.
La edukaj rondoj el la Tero neniam posedis tiom da facileco por plivastiĝo, kiel nun, dank' al la evoluo de la presarto; la libro kaj la ĵurnalo neniam estis tiel disvastigitaj; malgraŭ tio, la gazetaro estas, preskaŭ ĝenerale, ilo de skandalo por la komunumo, kaj centro de ekonomia intereso por la privata me- dio, dum malmultaj libroj triumfas sen helpo de la privata aŭ oficiala bonŝanco, en la okazo, ke ili pritraktos la altajn vivopro- blemojn.
- Ĉu la intelekta dekadenco povas pligravigi la malekvilibron de la mondo?
Sen ia dubo. Tial ni rimarkas en la politika-socia pejzaĝo de la Tero la deflankiĝojn, la teoriajn absurdojn, la ekstre- mismojn, estigantajn la renverson de ĉiuj valoroj.
Tro multe priokupitaj pri siaj ekstravagancoj, la misiuloj de la intelekto ŝanĝis sian laboron ĉe la spirito por okupo de superregado, kiel la religiaj pastroj, kiuj ŝanĝis la lumon de la fido por la tuŝeblaj prebendoj de la ekonomia situacio. Tia situacio kaŭzis ja la plej altan malekvilibron al la socia organismo de la Tero, kaj, kiel reala pruvo, de tiu aserto, ni memoru, ke la milito de 1914-1918 kostis al la plej inteligentecaj popoloj el la mondo pli ol cent mil miliardojn da frankoj, reliefigante, ke, per malpli ol la centona parto de tiu kvanto, tiuj nacioj povus esti elpelintaj la fantomon de la sifiliso el la scenejo de la Tero.
- Ĉu la intelekto havas specialan taskon sur la
terglobo?
Kiel multenombraj Spiritoj ricevas la provon de riĉeco, de nedaŭra regado kaj de aŭtoritato, tiel same ekzistas tiuj, kiuj ricevas la santkan mision, en elaĉetaj luktoj aŭ sanktigaj komisioj, plenumi la bonan taskon de la intelekto, por reala profito de la kolektivo.
Sed, kiel la mono kaj la elstara pozicio estas kvazaŭ medioj de luktoj, kie ĉiu spirita sukceso estas pli disputata kaj malfacila, tiel ankaŭ la intelekta reliefo ofte malpliigas en la mondo la vidokapablon de la enkarna spirito, kondukante lin al la nepravigebla vantemo, kie la plej puraj intencoj neniiĝas.
- Ĉu la verkinto de ia libro estos juĝata laŭ la efikoj produktitaj de sia intelekta laboro sur la Tero?