Выбрать главу

- Ĉe la spiritistaj laboroj, kie ni trovu la ĉefan fonton de instruo, kiu nin orientu al la prilumado? Ĉu ni povos atingi ĝin per la mesaĝoj de niaj karaj estuloj, aŭ nur per la fakto, ke ni konservas en la koro la valoron de la kredo?

Sennombraj filozofoj resumis la tezojn kaj konkludojn de Spiritismo en ties filozofia, scienca kaj religia aspektoj. Por la interna prilumo tamen vi nur havas en la mondo la Evangelion de la Sinjoro, kiun nenia doktrina gvidlibro povos superi.

Cetere, en siaj kristanaj valoroj Spiritismo ne havas pli grandan celon ol tiun restarigi la evangelian veron por la senesperaj, nekredemaj koroj.

Neesksplikeblaj teorioj kaj fenomenoj ekzistis ĉiam en la mondo. La doktrinaj verkistoj kaj scienculoj povos utiligi siajn sciojn ĉe la konstruado de novaj formuloj por la surteraj filozofioj, sed la definitiva verko de Spiritismo estas tiu de la edifado de la profunda konscienco laŭ la Evangelio de Jesuo Kristo.

La nevidebla sfero povos alporti al vi la kortuŝajn kaj konvinkajn mesaĝojn de viaj karuloj; vi povos gardi en via impresa mondo la plej altajn kredprincipojn. Tiu tamen estas la penado, la realigo de la doktrina meĥanismo, aganta ĉe via personeco. Sole nur la laboro de memevangelizo estas tamen firma kaj nepereema. Sole nur la individua diligenteco en la Evangelio de Jesuo povas prilumi, nobligi kaj elaĉeti la spiriton, ĉar, post via edifado per la ekzemploj de la Majstro, vi atingos tiun veron, kiu faros vin libera.

- Ĉu estas ia diferenco inter kredo kaj prilumado?

Ĉiuj homoj sur la Tero, eĉ la materialistoj mem, kredas ion. Sed estas tre malmultaj tiuj, kiuj prilumiĝas. Kiu kredas, tiu nur akceptas; sed kiu prilumiĝas, tiu vibras kaj sentas. La unua dependas de la eksteraj elementoj, en kiuj li metas la objekton de sia kredo; la dua estas libera de la eksteraj influoj, ĉar estas multe da lumo en lia propra interno, tiamaniere ke li kuraĝe triumfos ĉe la provoj, al kiuj li estis kondukita en la mondo.

Tial la sinceraj spiritistoj devas kompreni, ke ne estas sufiĉe kredi la fenomenon aŭ la aŭtentikecon de la komuniko kun la Transmondo, por ke iliaj sanktaj devoj estu perfekte plenumitaj, ĉar la ĉefa kondiĉo estas la diligento, la laboremo, la sereneco ĉe la provoj de la vivo, la sinofero, tiel ke ili plene komprenu la ekzempladon de Jesuo Kristo, serĉante la Dian Lumon por la plenumado de ĉiuj siaj laboroj en la mondo.

- Ĉu la racia analizo povas definitive helpi ĉe la laboro de nia spirita prilumado?

- Estas certe, ke la homo ne povas flanken meti la racion por venki en la tasko konfidita al lia diligenteco, dum la vivo; estas necese tamen konsideri, ke jam de longaj jarcentoj tiu racio estas prilaborata de ĉiaspecaj malvirtoj, sur la Tero.

Plenan konfirmon pri tiu aserto ni havas en la eŭropa ultraracionalismo, kies progresa evolupozicio ankoraŭ nun ne hezitis inter la paco kaj la milito, inter la rajto kaj la forto, inter la ordo kaj la agreso.

Pli ol ĉie ajn en la terglobo, la homa racio tie sin altigis al la plej altaj kulminoj de efektivigo, kaj tamen, malekvilibrita pro manko de sento, ĝi revivigas la sovaĝecon kaj la krimon, malgraŭ la pompo de la civilizacio.

Ni do konfesas, ke en ĉi tiu momento de la terglobo ĉia prilumado de la homo nepre naskiĝos prefere el la sento. Por zorgi pri la aŭtentikaj valoroj de la koro, la senespera saĝulo el la mondo devas sin turni al Dio kiel humila infano, ĉar nur per la reeduko de sento, per propra klopodo, oni povos atendi la sopiratan pliboniĝon de la homoj.

- Kion signifas la tiel nomata "anima inspiro", kiun tiel ofte aludas la amikaj Spiritoj?

Kiam sincereco kaj bonvolo kunfratiĝas interne de unu koro, en tiu interna sanktejo estiĝas la spirita lumo por la sublima kompreno de la vero.

Tiu estas la tiel nomata "anima inspiro", neebla por ĉiuj, kiuj persistas en la konvencia logiko de la mondo, aŭ en la negativaj esprimoj de nedaŭraj situacioj de la materio, en ĉiuj sencoj.

- Cu en la vivo de la surtera homo estas difinita tempo, kiam li povu sin doni al la laboro de prilumiĝo, kun plimulte da sukcesebleco?

La ekzistado sur la Tero estas bonega, konstanta lernado. Ne estas aĝoj por la laboro por spirita prilumiĝo. La gepatroj devas orienti la infanon, ekde liaj unuaj paŝoj, rilate la evangeliajn instruojn, kaj la maljunulo ne rajtas preteksti la organan lacecon antaŭ tiuj studoj necesaj al li.

Estas certe, ke la akiroj de maljunulo, rilate al novaj scioj, ne povas esti tiel facilaj kiel tiuj de junulo, pro ties sana organizaĵo, por nur paroli pri la fizika kondiĉo de ĉi tiu. La pliaĝaj homoj havas tamen, favore al si, la vivspertojn, kiuj faciligas la komprenon kaj nobligas la penon de la prilumado de si mem, konsiderante, ke, se la maljunaĝo estas nokto, la animo havos en la morgaŭo de la estonteco la brilan aŭroron de nova vivo.

- Cu la elkarniĝintaj animoj ankaŭ daŭrigas la laboron de prilumado de si mem?

En la nevideblaj sferoj, la Spirito daŭrigas plu la benatan taskon de akirado de la propraj valoroj, kaj en la mondo la reenkarniĝo ĉefe celas la plenumon de tiu klopodo.

LABORO

- Kiel kompreni la saviĝon de la animo, kaj kiel ni atingu ĝin?

En la limon de la spirita heleco, kiun la Konsolanto disĵetas sur la religiajn kaj filozofiajn kulisojn el la mondo, ni devas konsideri la koncepton pri saviĝo kiel prilumadon de si mem, sur vojo al la plej altaj konkeroj kaj realigoj en la Senlimo.

Konsiderante tiun realan aspekton de la problemo pri "saviĝo de la animo", ni estas devigitaj konfesi, ke, se la Dia Providenco uzis ĉiujn rimedojn nepre necesajn por la materia progreso de la fizika homo sur la Tero, la Evangelio de Jesuo estas ja la superega donaco de la Ĉielo por la elaĉeto de la spirita homo, marŝanta al la universaj amo kaj saĝo.

Jesuo estas la Superega Modelo.

La Evangelio estas la gvidlibro por la altiĝo de ĉiuj luktantaj spiritoj, la surtera lernaĵo por la superaj sferoj de la Senlimo. De ĝia apliko venas la lumo de la Spirito.

En la tumultego de la ĉiutagaj taskoj, memoru la aserton de la Sinjoro: - "Mi estas la Vojo kaj la Vero kaj la Vivo" (1). Se sieĝas vin la aŭtoritato kaj la povo, la riĉaĵo kaj la inteligento, memoru ankoraŭ plu liajn vortojn: "Neniu venas al la Patro krom per mi" [5]. Kaj se vi sentos vin tuŝitaj de la malvarma vento de malfeliĉo kaj doloro, se vi estos superŝarĝitaj de la mondaj laboroj, penu aŭskulti ĉiam Lin en la plejprofundo de via animo: "Kiu deziras trovi la Dian Regnon, tiu prenu sian krucon kaj sekvu miajn paŝojn". [6]

226. - Ĉu la spiritaj gvidantoj havas aktivan parto- prenon ĉe nia tasko de persona prilumiĝo?

- Tiu kunlaboro efektiviĝas nur tiel, kiel en la okazo de la malpli junaj fratoj, aŭ de la amikoj pliaĝaj en la surteraj spertoj.

La mentoroj de la Transmondo povos ja montri al vi la rezultojn de siaj propraj penoj sur la Tero, aŭ, tiam, klarigi la instruojn, kiujn la homo jam ricevis per la mizerikordo de la Kristo kaj per la bonvolemo de ties senditoj. Sed ili neniel povos forigi la enkarnan animon for de la laboro plenumota de li en la nedaŭraj lecionoj en la mondo.

Kion diri pri instruisto, kiu solvus la ordinarajn problemojn de siaj gelernantoj?

Krome, la spiritaj amikoj ne troviĝas en beateco. Iliaj aktivecoj kaj devoj estas pli grandaj ol la viaj. Iliaj novaj problemoj estas multenombraj, kaj ĉiu spirito devas serĉi en si mem la lumon necesan por la klara vido de la vojo.