Elvoki la nevideblan sferon pro malnoblaj personaj kapricoj estas ja egoismo kaj malsaĝo.
Ĉiu studemulo elvolvu sian kapablon de laboro kaj prilumiĝo, kaj li ne lasu alian fari tion, kion li devas fari profite por si mem.
Spiritismo sen Evangelio povas atingi plej noblan rezul- taton, sed ĝi estos nenio alia ol aktiveco destinita ŝanĝiĝi aŭ malaperi, same kiel ĉiuj nedaŭraj surteraj aferoj. Kaj la spi- ritisto, kiu ne zorgis pri sia prilumiĝo kun Jesuo Kristo, povas esti scienculo kaj filozofo kun la plej altaj intelektaj akiraĵoj, sed li ĉiam estos sen direktilo kaj vojira plano ĉe la momento de la neevitebla tempesto de la provo kaj sperto, ĉar sole nur la dia fidosento povas deturni la homon de la malsuperaj surteraj zorgoj al la superegaj vojoj al la spirita firmamento.
- Ĉu ekzistas diferenco inter instrui doktrinon kaj evangelizi?
Estas granda diferenco inter ambaŭ taskoj. Por instrui doktrinon, sufiĉas la intelekta scio de la spiritismaj principoj; por evagelizi estas necesa la amolumo en la interno. En la unua, sufiĉos la legado kaj la scio; por la dua estas necese vibri kaj senti kun la Kristo. Tial, la instruanto de doktrino multefoje estas nenio alia ol kanalo de la scioj, sed la sincera evangelizanto estos ĉiam la ujo de la vero, estante kapabla servi la aliulajn bezonojn, ne senigante sin mem je la propra spirita riĉaĵo.
- Por akceli la prilumiĝon, ĉu la Homaro bezonos iajn religiajn ennovaĵojn?
Ĉia ennovaĵo estas nepre necesa, des pli, ĉar la leciono de la Sinjoro ankoraŭ ne estis komprenata. La kristaniĝo de la homaj animoj ankoraŭ ne transiris la unuan stadion.
Kelkajn jarcentojn antaŭ Jesuo, la spirita sfero, per la buŝo de la profetoj kaj filozofoj, admonis la surteran homon al sia memkonado. La Evangelio estas la interna lumo de tiu edifado. Nu, nur nun la surtera homo prepariĝas por la memkonado per la doloro. Sekve, la evangelizado de la kolektiva animo por la nova erao de konkordo kaj frateco povos efektiviĝi, entute, nur en la tria jarmilo.
Estas fakte, ke la Tero jam posedas siajn apartajn esprimantojn de aŭtentika evangeliismo, vere maloftajn, sed konsolantajn kaj lumajn. Tiuj esprimantoj tamen estas devigitaj al la plej altvaloraj ekzemploj de rezigno antaŭ la malklereco kaj maljusteco de la mondo. Tiuj nekonataj apostoloj estas tiu "salo de la tero" (1) kaj ilia dia klopodo estos respektata de la estontaj generacioj, same kiel la vivantaj simboloj de la spirita prilumado kun Jesuo Kristo, tre amataj en lia Regno, kie ili scipovis persisti ĝis la fino.
V
EVOLUADO DOLORO
- Rilate la fizika kaj morala doloroj, kiu el ili plej profunde vibrigas la homan spiriton?
Ni povas konsideri la spiritan suferon kiel realodoloron, kaj la ĉiaspecan fizikan turmenton kiel iluziodoloron.
Vere, ĉia fizika doloro celas la vekiĝon de la animo al ĝiaj noblaj devoj, ĉu kiel kulpelpago pro la homaj ekscesoj, ĉu kiel admono de la naturo al la mastro de unu organismo.
Sed ĉia fizika doloro estas fenomeno, dum la morala doloro estas esenco. De tio la kaŭzo, kial la unua venas kaj forpasas, eĉ kiam ĝi fariĝas sekvata de la morto de la materiaj organoj, kaj nur la spirita doloro estas sufiĉe intensa kaj pro- funda por efektivigi la brilan laboron de perfektigo kaj elaĉeto.
- Cu oni povas iel koncepti la feliĉon sur la Tero?
Se ĉiu spirito havas en si mem la nocion pri feliĉo, tio signifas, ke ĝi ekzistas kaj ke ĝi ie atendas la animojn.
Sed sur la Tero ĝis nun ne povas ekzisti la feliĉo tia, kia la homo ĝin revas, ĉar la homoj ĝenerale estas venenitaj kaj ne scias kontempli la grandecon de la eksteraj pejzaĝoj, ilin ĉirkaŭantaj en la mondo. Estas necese tamen observi, ke la homo konstruas ja sur la terglobo la bazojn de sia reala feliĉo, per la laboro kaj ofero, en la direkto al la plej sublimaj akiraĵoj por la dia mondo de sia konscienco.
- Kie troviĝas la plej granda helpo por nia spirita
elaĉeto?
Ĉe la laboro por nia individua aŭ kolektiva elaĉeto, la doloro ĉiam estas la amika, nepre necesa elemento. Kaj la elaĉeto de Spirito enkarniĝinta sur la Tero estas ja la elpago de ĉiuj liaj ŝuldoj, kun la sekva akiro de moralaj valoroj konkereblaj ĉe la surteraj luktoj, situacio, altiganta la spiritan personecon al novaj, plej sublimaj horizontoj de la vivo en la Senlimo.
- Kial la Evangelio ne parolas al ni pri la ĝojoj de la homa vivo?
La Evangelio ne povus prezenti la spektaklon de la monda maskita rido, sed estas ja vero, ke ĉiaj lecionoj de la
Dia Majstro efektiviĝis en la medioj de la plej perfekta spirita ĝoj°.
Lia unua revelacio okazis ĉe la geedziĝo en Kana, ĉe la sankta ĝojo de la familio. Liaj instruoj, sur la bordoj de Tiberias, elvolviĝis ĉe simplaj, ĝojaj homoj firmigitaj de la fido kaj utila laboro.
En Jerusalemo tamen, ĉe la hipokriteco de la Templo aŭ antaŭ siaj duraj ekzekutistoj, la Dia Majstro ne povus rideti, nutrante la mensogon aŭ uzante la metodojn de sendankemo kaj perforto.
Jen kial, en sia natura etoso, la tuta evangelia historio estas ĉiam poemo el lumo, amo, ravo kaj ĝojo.
- Rilate la problemon de doloro, ĉu ĉiuj spiritoj pasintaj sur la Tero havis samajn evoluajn karakterizaĵojn?
Ĉiuj spiritaj estaĵoj enkarniĝintaj sur la terglobo estas Spiritoj, kiuj sin elaĉetas aŭ lernas el la homaj spertoj, post la pasinttempaj faloj, escepte de Jesuo Kristo, fundamento de la tuta vero en tiu ĉi mondo, kies evoluo efektiĝis laŭ rekta linio al Dio, kaj en kies puregaj manoj sidas la spirita regado de la Tero, ekde ties komenco.
- Ĉu ekzistas pentolokoj en la spirita sfero? Kaj ĉu povas esti eterna sufero por la Spiritoj enradikiĝintaj en eraro kaj ribelo?
Konsiderante la penton laŭ ĝia elaĉeta formo, ekzistas multenombraj lokoj de provoj en la por vi nevidebla sfero, lokoj destinitaj por regenero kaj preparo de Spiritoj malicaj aŭ obstinaj en la krimo, por ke tiuj ĉi konu la unuajn manifestiĝojn de konsciencriproĉo kaj pento, komencaj stadioj de la elaĉeto.
Rilate la ideon de eterna sufero, se ekzistus Spiritoj poreterne enradikiĝintaj en la krimo, por ili estus ja kontinua sufero, tia kiel ilia eraro mem. La Paŝtisto tamen ne volas, ke unu sola el liaj ŝafinoj perdiĝu. Venos tago, kiam la plej nigra konscienco spertos en sia interno la helegan lumon de la aŭroro de Lia amo.
- Se estas prave, ke, dum la surtera provado, ni estu pretaj por difinitaj suferoj, ĉu ni devas ĉiam preĝi?
La leĝo de la provoj estas unu el la plej gravaj universaj sistemoj por la distribuado de la diaj helpoj.
Vi bezonas kompreni tion, akceptante ĉiujn dolorojn kun nobla sento.
La preĝo ne povos forigi la malplezurojn kaj profitajn lecionojn de ĉagreno, troviĝantajn sur la plano de servoj, kiujn ĉiu Spirito devas plenumi dum sia surtera misio, sed ĝi devas esti kulturata en la interno, kiel la lumo, estiĝanta por heligi la malluman vojon, aŭ esti tenata en la koro, kvazaŭ nepre necesa nutraĵo preparata por kontentigi la proprajn bezonojn dum la longa, malfacila vojaĝo, ĉar la sincera preĝo estigas la viglecon kaj estas mem la plej granda faktoro de morala forto en la kerno de la plej malfacilaj kaj plej severaj provoj.
PROVO
- Kiu estas la diferenco inter provo kaj elaĉeto?
Provo estas lukto instruanta al la ribela, maldiligenta disĉiplo la vojon al la laboro kaj spirita edifo. Elaĉeto estas puno trudita al la kriminta maliculo.
- Cu estas neflekseblecaj la leĝoj de provo kaj elaĉeto?