Ĉu la tribunaloj de la homa justeco, kvankam neper- fektaj, iafoje ne malpligravigas la punojn kaj ne favoras la krimulojn per "sursis"?
La nefleksebleco kaj rigoro ne ekzistas por la dia mi- zerikordo, kiu, konforme al la konduto de la enkarniĝinta Spirito, povas per la leĝo favori la homon, kiam lia ekzistado iel jam esprimas la amon, kovrantan la amason da pekoj.
- Kiel okazas la falo de la Spirito?
Konkerinte konsciencon kaj la raciajn valorojn, ĉiuj Spiritoj havas respondecon, en la limoj de siaj agokapabloj; sed estas malmultaj tiuj, kiuj plenumas siajn vere moralajn devojn, pliigante siajn diajn rajtojn en la universa havaĵo.
Metita de Dio sur la vivovojo, tiel same kiel lernanto finanta la bazajn studojn, la animo ne ĉiam scias agi reciproke al la favoroj ricevitaj el la Kreinto, falante pro fiero kaj vantemo, pro ambicio aŭ egoismo, rompante la dian harmonion je la unua fojo, kaj penetrante en penigajn spertojn, por restarigi la ekvilibron de sia ekzistado.
- Cu la falo de la Spirito okazas nur sur la Tero?
La Tero estas sfero de vivo kaj evoluo, simila al iu alia, kaj en la plej diversaj sferoj la animo povas fali sur sia evolua vojo, ĉar ni devas kompreni, ke la sidejo de ĉiuj bonaj aŭ malbonaj, superaj aŭ malnoblaj sentoj kuŝas en la interno de la nepereema Spirito, kaj ne en la karno, kiu putriĝos kun la tempo.
- Kiel okazas la kolektiva provo?
Ĉe la kolektiva provo okazas kunvoko de la enkarni- ĝintaj Spiritoj, havantaj la saman ŝuldon rilate al la delikta, malnobla pasinteco.
Tiam, en la leĝo de la kompensoj, la meĥanismo de la justeco funkcias spontanee, per la komisiitoj de la Kristo, kiuj kunvokas por la komuna elpago la pasintatempajn kunŝuldantojn, kaj tial vi plurfoje nomos "dolora hazardo" la cirkonstancojn, kunigantajn la plej malsamajn personojn en saman akcidenton, kiu kaŭzas al ili la morton de la fizika korpo aŭ la plej diversajn mutilojn, en la kadro de iliaj individuaj kompromisoj.
- Ĉu nekredemo estas provo?
Ateismo aŭ absoluta nekredemo ne ekzistas, krom en vortludoj el la malesperaj cerboj, en la mondaj teorioj, ĉar interne, ĉiuj Spiritoj identiĝas kun la ideo pri Dio kaj de la postvivo de la homo, ideo denaska al ili. Tiu supera ideo ŝvebos super ĉiuj negativismoj kaj fine triumfos super ĉiuj perfortaj dekretoj kreitaj de la homaj ŝtatoj, ĉar ĝi estas la vivolumo kaj la plej kara espero de la animoj.
- Ĉu oni ricevas nur la ofendon, kiun oni meritis ĉe la plenumo de la provoj? Kaj, konsiderante la intensecon de tiu aŭ alia provo, ĉu iu Spirito povos reenkarniĝi antaŭdestinita por memmortigo kaj la krimo?
Ni ricevos la doloron laŭ niaj propraj bezonoj, cele al la elaĉeto de niaj iamaj eraroj kaj al nia estonta spirita situacio.
Rilate al ofendo, kiam ni ĝin ricevas de iu troviĝanta sur nia nivelo de komprenado kaj evolua sfero, estas vere, ke temas pri tre amara provo nepre necesa por nia propra regenerpro- ceso.
En la mondo ekzistas tamen la ŝtonĵetoj de malklereco kaj malsincereco, naskitaj de la malsuperaj sentoj. Kaj estas bone, ke la kristano estu preta kaj trankvila, por ne ricevi ilin kun malsaneca sentemo, sed kun la intenco diligente labori, kons- ciante, ke tiuj ŝtonĵetoj estas parto de lia plano de kelkatempa vivo, kien li venis por edukiĝi, samtempe kunhelpante en la edukado de liaj similuloj.
Koncerne la memmortigon, estas oportune rediri, ke la verko de Dio estas tiu de la amo kaj bono, de ĉiuj vivoplanoj, kaj ni devas konfesi, ke, se multaj Spiritoj reenkarniĝas kun la provo de la tentoj al la memmortigo kaj krimo, tio okazas ja tial, ke ili kondutu kiel lernantoj, kiuj, preterlasinte ekza- menon en sia kurso, revenas al la studado de tiu lernobjekto en la venonta jaro, ĝis li havigos al si scion kaj pli altan gradon en ĝi. Multaj animoj refaras saman penadon kaj plurfoje malvenkas ĉe la luktoj, ne komprenante la bezonon de vigleco. Kaj al ni estas neniel eble imputi al Dio la malsukceson de iliaj esperoj, ĉar la Dia Providenco donas al ĉiuj estuloj la samajn okazojn de laboro kaj prepariĝo.
VIRTO
- Ĉu la virto estas donaĵo de Dio aŭ akiraĵo de la
homo?
La doloro, la lukto kaj la sperto estas ia sankta okazo donita de Dio al siaj kreitaĵoj, en ĉiuj tempoj. Sed la virto ĉiam estas sublima, senmorta akiraĵo de la spirito sur la vivovojo, akiraĵo poreterne kuniĝinta al liaj valoroj, konkeritaj per lia propra diligenta laboro.
- Kio estas la pacienco, kaj kiel ni akiru ĝin?
La vera pacienco estas ĉiam ia eksteriĝo de la animo, realiginta multe da amo en si mem, por ĝin doni al aliulo, per ekzemplo.
Tiu amo estas la esprimo de frateco, konsideranta ĉiujn homojn kiel siajn fratojn en ĉia cirkonstanco, ne flankmetante la energion por ĵeti lumon sur la nekomprenon, kiam tio fariĝos nepre necesa.
Per la spirita prilumo de nia interno ni akiras tiujn sanktajn valorojn de nobla toleremo. Kaj, por ke ni edifu nin ĉe tiu dia heleco, estas ja necese eduki la volon, forigante centjarajn psikajn malsanojn, nin akompanantajn tra la sinsekvaj vivoj, malsanojn konsistantajn en tio, ke ni forlasas nian diligenton mem, ke ni estas indiferentaj, kaj ke ni plendas pri la eksteraj fortoj, kvankam la malbono loĝas en ni mem.
Por efektivigi tiel subliman edifon, estas necese ke ni komencu per la disciplinado de ni mem kaj per la deteno de niaj impulsoj, konsiderante la liberecon de la interna mondo, de kie la homo devas superregi sian vivofluon.
Populara proverbo konsideras, ke "la kutimo estas dua naturo", kaj ni lernu, ke la disciplino antaŭas la spontaneecon, per kiu la animo povas plej facile atingi sian deziratan elaĉeton.
255. - Ĉu ni, la spiritistoj, devas praktiki nur la spiritan karitaton, aŭ ankaŭ la materian?
- La fundamenta devizo de la kardeka kodigo, nome "ekster karitato, nenia savo", estas sufiĉe signifa, por ke ni ne perdiĝu en detalaj konsideroj.
Ĉiu tasko de la neprofitema karitato estas dia helpo en la verko de la homa frateco kaj universa elaĉeto.
Sed urĝas al la sinceraj spiritistoj, instruitaj pri la Evangelio, peni tuj kompreni la edukan aspekton de la doktrinaj principoj, rekonante, ke la tuja laboro de la modernaj tempoj estas tiu de la interna prilumado de la homo, por plibonigi liajn korajn kaj konsciencajn valorojn.
Laŭ tiuj imperativoj, estas juste laŭdegi la bonegecon de la edukaj planoj de la evangelia instruado, por formi spirita- kristanan penson por la estonteco.
Ni ne povas malestimi la materian karitaton, kiu faras la evangelian Spiritismon ia konsola ripozejo por ĉiuj malfeliĉuloj. Sed ni ne povas forgesi, ke ankaŭ la sektaj religiaj anoj organizas la materiajn konstruaĵojn por la karitato en la mondo, kaj ni ne forgesu la templojn, azilojn, orfejojn kaj monumentojn. Preskaŭ ĉiuj iliaj konstruaĵoj tamen senkreditiĝis pro manko de prilumo de la enkarniĝintaj Spiritoj.
La Roma eklezio estas tipa ekzemplo.
Sinjoro de konsiderinda riĉaĵo kaj fondinte sennombrajn, realajn organizaĵojn de socia helpo, hodiaŭ ĝi sentas, ke ĝiaj konstruaĵoj estas nur el ŝtono, ĉar, en siaj pompaj konstruaĵoj, la nuntempa homo spertas la plej dolorajn elreviĝojn.
La materia karitato nur atingas sian dian trajton kiam ĝi celas la spiritigon de la homo, renovigante liajn intimajn valorojn, ĉar, post la reformo de la homo en Jesuo Kristo, ni havos sur la Tero transformitan socion, kie la aŭtentike kristana hejmo estos memkompreneble la azilo de ĉiuj suferantoj.
Oni konkludas do, ke la laboro de sincera kristanigo de la konsciencoj estas ja definitiva edifo, al kiu la spiritistoj devas turni la rigardon, antaŭ ĉio komprenante la vastecon kaj kompleksecon de la eduka tasko, kiun ili devas plenumi ĉe ĉia homa realigo, ĉe la ĉiutaga lukto, ĉe la tasko de amo kaj vero.
- Kiel ni komprenu la materian almozon?
En la meĥanismo de la ordinaraj interrilatoj, la peto je materia helpo havas siajn signifon kaj oportunan utilon, kiel sekvon de la ekvilibroleĝo, reganta la interŝanĝomovojn en la vivorganismo.