La materia almozo estas tamen montro de manko de spiriteco en la sociaj karakterizaĵoj, ĝin progresigantaj.
Certe, neniu povos malaprobi la agon peti kaj eĉ ne povos ne laŭdi la iniciaton de tiu, kiu donas la materian almozon; sed estas oportune konsideri, ke, laŭmezure kiel la homo kristaniĝas, prilumante siajn internajn energiojn, li pli kaj pli foriĝas de la kondiĉo de petanto por atingi la altan kondiĉon de indeco, per la noblaj signoj de sia laboro.
Kiu klopodas en la kuliso de la rektlinia konscienco, tiu nobliĝas kaj riĉigas la kadron de siaj individuaj valoroj.
Kaj, post kiam li konkeris la elementojn de la evangelia eduko, la sincera kristano ne bezonas materiigi la ideon de la materia almozpeto, komprenante ke esperante aŭ suferante, agante aŭ luktante, ĉe la klopodo por agado kaj bono, li ĉiam ricevos laŭ siaj faroj kaj konforme al la promeso de la Kristo.
- Ĉu la Espero kaj la fido devas esti rigardataj kiel unu sola virto?
La Espero estas la preferata filino de la Fido. Ili ambaŭ estas unu al la alia tiel same kiel la reflekta lumo de la planedoj estas por la centra, pozitiva lumo de la Suno.
La Espero estas simila al la lunlumo, konsistanta el la balzamoj de la kredo. La Fido estas la dia heleco de la certeco.
- Sur la vojo de la virto, ĉu la surteraj malriĉulo kaj riĉulo povas identiĝi kiel disĉiploj de Jesuo?
La titolo disĉiplo estas donata de la Dia Majstro al ĉiuj bonvolaj homoj, sen distingo pri situacioj, klasoj aŭ iu ajn sekta karaktero.
Kun respondeco pri la materiaj riĉaĵoj aŭ sen ĝi, la homo estas ĉiam riĉa, pro sia kondiĉo de ĝuanto de la diaj gracoj kaj, krom tio, ni konsideru, ke ĉe ĉia situacio la homo trovos respondecon en la ekzistado; tial, la sinceraj disĉiploj de la Sinjoro estas egalaj antaŭ liaj okuloj, sen iu ajn prefero.
259. - Koncerne la praktikadon de karitato, kiel ni komprenu la jenan lecionon de Jesuo: "Al tiu, kiu havas, estos donita abunde, kaj for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita"?
- Ĉe ĉiuj cirkonstancoj, la parolo de Jesuo estis plena de ia kaŝita lumo prezentanta prismajn rebrilojn, en ĉiuj tempoj, por la homa animo, dum ties supreniro al la saĝeco kaj al la amo.
Antaŭ ĉio, ni penu alĝustigi la lecionon al ni mem.
Se ni havas la veran spiritan karitaton, se ni laboras por nia interna prilumado, memvole disradiante lumon sur la vojon de niaj fratoj en lukto kaj lernado, ni ricevos plimulton el la puraj fontoj de la pli altaj spiritaj sferoj, ĉar, profitinte la oportunan okazon al ni donitan, senfinaj horizontoj etendiĝos al niaj animoj sur la senlima kampo de la universo. Tio ne povos okazi al tiuj, kiuj ricevis la sanktan okazon de memilumino, sur la vivovojoj, kun la plej evidenta malzorgo pri siaj aŭ- tentikaj devoj, forgesante la pli bonan vojon, tiam anstataŭatan de la efemeraj plezuroj de la surtera ekzistado, prenante sur sin novajn ŝuldojn kaj forigante de si mem la okazojn por la estonteco, tiam pli malfacilajn kaj dolorajn.
TRIA PARTO
RELIGIO
- Antaŭ la Scienco kaj la Filozofio, kiel ni komprenu la Religion en la aktivecoj de la vivo?
Religio estas la Dia sento, kies eksteraj signoj estas ĉiam la Amo, ĉe la plej sublimaj aspektoj. Dum la Scienco kaj la Filozofio agas sur la kampo de eksperimento kaj rezonado, la Religio edifas kaj lumigas la sentojn.
La unuaj kunfratiĝas en la Saĝo, la dua personigas la Amon, la du diaj flugiloj per kiuj iam la homa animo traflugos la sanktajn portikojn de la spiriteco.
I
MALNOVA TESTAMENTO REVELACIO
- "En la komenco estis la Vorto ..." - Kiel ni komprenu tiun aserton de la sankta teksto?
La apostolo Johano ankoraŭ admonas nin, ke "la Vorto estis Dio kaj la Vorto estis kun Dio". [7]
Dio estas amo kaj vivo; kaj la plej perfekta esprimo de la Vorto, por la terglobo, estis kaj estas Jesuo, identigita kun liaj favorkoreco kaj saĝo, ekde la komenca organizado de nia planedo.
Videbla aŭ kaŝita, la Vorto estas la signo de la dia lumo en ĉiuj aĵoj kaj en ĉiuj estuloj, en la plej diversaj kondiĉoj de la proceso de perfektiĝo.
- Kial laŭŝajne la vorto de la profetaĵoj estas konstante direktita al la popolo de Izraelo?
En ĉiuj tekstoj de la profetaĵoj Izraelo devas esti konsiderata kiel la simbolo de la tuta surtera homaro, sub la sankta egido de la Kristo.
- Ĉu oni atribuu al la judsimo mision specialan, kompare kun la ceteraj religiaj ideoj de la antikvaj tempoj?
Malgraŭ la altaj religiaj konceptoj, florintaj en Hindujo kaj Egiptujo, kaj malgraŭ ĉiuj grandaj idealoj de scio pri la diideo, ĉiam ekzistintaj en la antikva Azio, oni devas rekoni, ke apartenis al la judismo la granda misio de la revelacio de la unika Dio.
Dum la religiaj kultoj perdiĝis ĉe dividiĝo kaj multobliĝo, nur la judismo estis sufiĉe forta laŭ energio kaj unueco por kulturi la monoteismon kaj starigi la bazojn de la universala leĝo, sub la lumo de la dia inspiro.
Tial, malgraŭ la penigaj kompromisoj kaj ŝuldoj, kiuj laŭŝajne eternigas ĝiajn suferojn tra la generacioj kaj la homaj patrujoj dum la dolora fluado de la jarcentoj, la popolo de Izraelo devas meriti la respekton kaj amon de ĉiuj surteraj societoj, ĉar nur ĝi estis sufiĉe granda kaj unuigita por gardi la veran ideon pri Dio, tra la turmentoj de la sklaveco kaj de la dezerto.
- Kiel devas esti konsiderata, en Spiritismo, la tiel nomata "Sanktega Triunuo" de la katolika teologio?
La primitivaj tekstoj de la kristana organizaĵo ne parolas pri la koncepto de la Roma Eklezio, rilate al la tiel nomata "Sanktega Triunuo".
Ni ankoraŭ klarigu, ke la katolika vidpunkto venas de teologiaj subtilaĵoj sen serioza bazo en la instruoj de Jesuo.
Dum longaj jaroj, antaŭ ol la Bona Novaĵo, la bramanismo gardis la koncepton de Dio dividita en tri esencajn principojn, kiujn ĝiaj pastroj nomis Bramo, Viŝnuo kaj Ŝivao.
Sed la Teologio, kiu sin organizis sur la antikvaj principoj de la roma politeismo, bezonis prezenti komplekson de religiaj formuloj, por konfuzi la pli simplajn spiritojn, des pli ĉar ni scias, ke, se en la komenco la Eklezio estis gardanto de la kristanaj tradicioj, ne tre malfrue la pastraro forigis la plej belajn karakterojn de la profetismo, enterigante la Evangelion en amason da religiaj konvencioj, kaj senigante la primitivajn revelaciojn je ilia aspekto de simpleco kaj amo.
Por atingi tion, la fortoj venintaj pridisputi la regadon de la ŝtato, pro la invado de la popoloj konsiderataj kiel barbaroj, rapidis, jam ĉe la regado, aliformigi la instruojn de Jesuo en instrumenton de la administra politiko, falsante la evangeliajn principojn en ties primitivaj tekstoj kaj asimilante malnovajn doktrinojn, kiaj tiuj de la legenda Hindujo, kaj organizante teologiajn novaĵojn, per kiuj Katolikismo reduktiĝis al res- pektinda, sed pure homa forto, malproksima de la Regno de Jesuo, kiu, laŭ la simpla kaj profunda aserto de la Majstro, an- koraŭ ne havas diajn fundamentojn sur la Tero.
265. - Kiel ni interpretu la antikvan sentencon: "Dio faris la mondon el nenio"?
Por la Spiritoj de mia sfero, la unua momento de la materio estas tiel nekonata, kiel la unua momento de la spirita energio en la rondoj de la universa vivo.
Ni tamen komprenas, ke, se Dio estas ja la Vorto de la Kreado, la "nenio" neniam ekzistis por nia koncepto de obser- vado, ĉar la Vorto estas por ni la lumo de la tuta Eterneco.
- Cu en la antikvaj asertoj de la Malnova Tes- tamento la tagoj de la Kreado respondas al plenaj periodoj de la geologia evoluo?
La tagoj de la aktiveco de la Kreinto, ekzakte kiel rakontas al ni la sankta testo, respondas al la longaj periodoj de la geologia evoluo, en la daŭro de la jarmiloj nepre necesaj por la planeda genezo. Ni ankaŭ atentigu, ke, kune kun tiuj, la Biblio enhavas aliajn grandajn simbolojn proprajn al la nememoreblaj tempoj, el la originoj de la planedo.