- Kiu estas la pozicio de la Malnova Testamento, en la kadro de valoroj de la religia eduko de la homo?
En la kadro de valoroj de la religia eduko, en la kristana civilizacio, malgraŭ siaj alte simbolaj aspektoj, malofte kom- preneblaj por la ordinara intelekto, la Malnova Testamento devas esti konsiderta kiel fundamento aŭ ĉefa fonto de la dia revelacio.
LEĜO
- Cu la dek ordonoj ricevitaj de Moseo sur la monto Sinajo, ĝis hodiaŭ bazo de ĉia justeco en la mondo, estis aliigitaj de la religiaj sektoj?
En ĉiuj tempoj, la religiaj sektoj penas modifi, per la influo de siaj pastroj, la sanktajn tekstojn. Sed malgraŭ la nedaŭraj ŝanĝoj, la dek ordonoj senditaj al la Tero pere de Moseo ĉiam reaperas en sia primitiva pureco, kiel bazo de la tuta juro en la mondo, subteno de ĉiuj kodoj de la surtera justeco.
- Kiel ni komprenu la parolon de la Malnova Testamento, kiam ĝi diras, ke Dio parolis al Moseo sur la monto Sinajo?
Nuntempe vi kapablas kompreni, ke Moseo havis la plej altan mediuman kapablon, malgraŭ sia kondiĉo de homa leĝodonanto.
Estas neimageble, ke la granda misiulo de la judoj kaj de la Homaro povis aŭdi la Spiriton de Dio. Vi tamen estas kapablaj kompreni nun, ke la Leĝo aŭ la bazo de la Leĝo, en la dek ordonoj, al li estis diktita de la senditoj de Jesuo, ĉar ĉiuj movadoj de materia kaj spirita evoluo sur la terglobo efektiviĝis, kiel ili ĝis hodiaŭ efektiviĝas, sub lia altega kaj favorkora protekto.
270. - Malgraŭ siaj tiel homaj esprimoj, ĉu Moseo venis en la mondon kiel dia misiulo?
Ekzamenante liajn energiajn homajn farojn, oni devas konsideri la karakterizaĵojn de la epoko, kiam plenumiĝis la eminenta tasko de la hebrea misiulo, aŭtentika sendito de la supera sfero, por transdoni al la Tero la grandan kaj subliman mesaĝon de la unua revelacio.
Per aliaj esprimoj la granda sendito ne povus ĝuste plenumi siajn altvalorajn taskojn, pro la malklereco kaj materialismo de la Homaro.
270. - Ĉu Moseo transdonis al la mondo la definitivan
leĝon?
La profeto de Izraelo donis al la Tero la bazojn de la dia, neŝanĝebla Leĝo, sed ne la tutan Leĝon, kompletan kaj definitivan.
Cetere, ni estas devigitaj konfesi, ke la homoj ĉiam ricevos la diajn revelaciojn konforme al sia evolua pozicio.
Ĝis nun la Homaro de la kristana erao ricevis la grandan Revelacion en tri esencaj aspektoj: Moseo alportis la mision de la Justeco; la Evangelio, la nesupereblan revelacion de la Amo, kaj Spiritismo, siavice, en sia aspekto de reviviĝinta Krista- nismo, alportas la subliman taskon de Vero. En la centro de la tri revelacioj troviĝas Jesuo Kristo, kiel fundamento de la tuta lumo kaj de la tuta saĝo. Kun la Amo, la Leĝo manifestiĝis ja sur la Tero en sia plej intensa brilego; la Justeco kaj la Vero estas nenio alia ol la diaj instrumentoj de ĝia eksteriĝo, kun tiu Ŝafido de Dio, animo de la elaĉeto de la tuta Homaro. La Justeco do ebenigis al li la vojon, kaj la Vero, sekve, klarigas liajn diajn instruojn. Jen kial, kun Spiritismo, simbolanta la Trian Revelacion de la Leĝo, la surtera homo prepariĝas, atendante la sublimajn realigojn de sia spirita estonteco, en la venontaj jarmiloj.
- Kia estas la signifo de la egala repuno "okulon pro okulo, denton pro dento" (1 antaŭ la bezono de la elaĉeto de ĉiuj spiritoj per la sinsekvaj reenkarniĝoj?
La leĝo de egala repuno superregas por ĉiuj spiritoj, kiuj ankoraŭ ne estigis la amosanktejon en la koroj, kaj kiuj reprezentas preskaŭ la tutan homaron.
Ankoraŭ katenitaj al la pasintaj jarmiloj, ili ne ekpensis akcepti kaj apliki la Evangelion al si mem, restante plu enkarcerigitaj en malvirtaj rondoj en penigaj reenkarniĝoj, elpagaj kaj purigaj.
Multajn jarcentojn antaŭ la Sinjoro, Moseo proklamis la antikvan Leĝon. Kiel jam dirite, la hebrea profeto prezentis la Revelacion kun la dia mieno de justeco; sed, kun Jesuo, la homo de la mondo ricevis la perfektan kodon de Amo. Se Moseo instruis la "okulon pro okulo, denton pro dento", Jesuo klarigadis, ke la "amo kovras amason da pekoj". [8]
De tio la fakto, ke la homoj saviĝos per la amo kaj per ĝi altiĝos al Dio, nuligante per bonfaro ĉiujn fortojn, kiuj povus enfermi ilian koron en la mondaj suferoj.
- Kiu vere estas la dua ordono: - "Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre, ktp." (3>, laŭ kelkaj tekstoj, aŭ "Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo" (4, konforme al la instruo de la romkatolika eklezio?
La unua formulo estis provo reversi la primitivajn tekstojn, provo, kiun la Roma Eklezio efektivigis, por ke ĝia pastraro trovu liberan kampon por kreskigi la heredaĵojn de la paganismo, koncerne la pompajn elmontrojn de la ekstera kulto.
- Kia estis la intenco de Moseo, kiam, en la Readmono, li rekomendas, "ke neniu demandu la mortintojn por ekscii la veron"? (1)
Antaŭ ĉio, estas necese konsideri, ke la temo estas celpunkto de longa maljusta diskutado de la kontraŭuloj de la nova revelacio, kiun Spiritismo alportis al la homoj, en sia rolo de Konsolanto.
La sektoj tamen konsideru, ke la epoko de Moseo ne ebligis la esplorojn de la Nevideblo, tial ke la komunikiĝo kun la elkarniĝintoj fariĝus kun homa materialo tro kruda kaj malbonkvalita.
PROFETOJ
- Ĉu la kvin plej gravaj libroj de la Biblio enhavas specialajn simbolojn por la religia eduko de la homo?
Ĉiuj religiaj dokumentoj de la Biblio identiĝas inter si en la tutaĵo, ekde la unua revelacio kun Moseo, vekante en la homo la verajn nocojn pri lia devo al liaj proksimuloj kaj al Dio.
- Ĉu la antaŭvido kaj la antaŭdiro, en la sanktaj libroj, komprenigas, ke la profetoj estis rekte inspiritaj de la Kristo?
En la sanktaj tekstoj de la diaj fontoj de Kristanismo la antaŭvidoj kaj la antaŭdiroj efektiviĝis sub la rekta agado de la Sinjoro, ĉar nur Li povus sufiĉe koni la korojn, la malfortaĵojn kaj la bezonojn de siaj ribelemaj protektatoj, por precize sondi la vojojn de la estonteco, sub la favorkoreco kaj saĝo de Dio.
- Ĉu la altrangaj Spiritoj, same kiel la antikvaj profetoj, devas esti konsiderataj kiel anĝeloj aŭ kiel elektitaj Spiritoj?
Kiaj la misiuloj de la Sinjoro en la sfero de aktiveco ĝustedire materia, ankaŭ la antikvaj profetoj apartenis al la nombro de tiuj "vokitaj" al la luma semado.
Por montri komprenkapablo, la vorto "anĝelo", en tiu uzado, devas montri nur la Spiritoj n, kiuj, jam plene elaĉetitaj, supreniris al la supera sfero, kie ili estas "elektitoj" ĉe la sankta tasko de Tiu, kies vortoj ne forpasos. La Elektito tamen estas tiu, kiu supreniris al Dio laŭ la rekta linio, sen niaj ordinaraj faloj, kaj estas juste aserti, ke la terglobo vidis nur unu elektiton, kiu estas ja Jesuo Kristo.
Sed temante pri anĝeleco, la homa komprenkapablo ĝe- neraligis la difinon, ĝin etendante al ĉiuj virtaj, bonaj animoj, post la kulisoj de la literaturo, kio praviĝas, se oni prenas la vorton "anĝelo" kiel "kuriero".
- Ĉu ni devas konsideri kiel profetojn nur tiujn, kiujn aludas la paĝoj de la Malnova Testamento?
Krom la instruoj postlasitaj de iu Elija, aŭ de iu Jeremia, ni devas konsenti, ke multaj misiuloj el la supera sfero antaŭis la venon de la Kristo, distribuante en la mondo la spiritan panon de liaj eternaj veraĵoj.
Ankaŭ iu Ŝakjamunio, iu Konfuceo, iu Sokrato, estis profetoj de la Sinjoro ĉe la glora preparado de liaj vojoj. Se ili agadis malproksime de la izraelaj medioj kaj kutimoj, ili tamen direktis la mision laŭ la sama universalisma plano, al kiu la triboj de Izraelo estis vokitaj labori pli preferinde por la religia progreso de la mondo.
- Ĉu la hebreaj profetoj ludis la rolon de pastroj de la kredantoj de la Leĝo?