Выбрать главу

- Ĉu la reviviĝo de Lazaro, farita de la Majstro, havas ian kaŝitan sencon, kiel lecionon por la Homaro?

Tiu epizodo de Lazaro estis dia sigelo identiganta la restadon de la Sinjoro en la mondo, sed ĝi ankaŭ estis la sankta simbolo de la agado de la Kristo sur la homon, atestante, ke lia amo elŝiris la Homaron el ĝia tombo de mizeroj, Homaron, por kiu la Sinjoro oferas siajn larmojn, ĝin revivigante por la suno de la eterna vivo, per la sanktaj lecionoj de sia Evangelio de amo kaj elaĉeto.

- Konsiderante la tradician kutimon de la Roma Eklezio, kiu memorigas la verpermanĝon de la disĉiploj per la vino kaj la hostio, ĉu ni povas ricevi ian lecionon pri la eŭkaristio?

La vera evangelia eŭkaristio ne estas tiu de la materiaj pano kaj vivo, kiel volas la Eklezio de Romo, sed la aŭtentika kaj plena identiĝo de la disĉiplo kun Jesuo, de kies ama kaj saĝa instruo li devas elĉerpi la profundan esencon por la prilumo de siaj sentoj kaj intelekto, sur ĉiuj vojoj de la vivo.

- Kiu estus ricevinta pli grandan kvanton da fa- vorkoreco de la dia justeco: ĉu Judaso, la malfidela, sed trompita kaj pentinta disĉiplo, aŭ la malica, indiferenta pastro, kiu lin kondukis en ribelon?

Kiu ricevis pli da favorkoreco, tiu estas la malbona pastro el ĉiuj tempoj, ĉar li estas pli bezona kaj kompatinda. Tute ne konfuzante eĉ por unu fojo la lecionon de la Kristo, li faradas la spiritan ribelon kontraŭ la Dia Majstro, jam de longaj jarcentoj.

- Kiujn instruojn donas al ni la malkonfeso de

Petro?

La malkonfeso de Petro signifas la malfortecon de la homaj animoj perdiĝintaj pro malvigleco kaj malzorgo pri la spirita realo, kaj indiferente lasantaj sin konduki en la plej mallumajn kirlojn da sufero, tute ne pensante pri ia aŭtentika, sincera peno, ĉe la definitiva edifo de si mem.

321. - Kiu eldono de la Evangelioj pli fidele prezentas la originalan fonton?

- La originala skribaĵo de la Evangelioj jam prezentas per si mem la propran instruon de Jesuo, kiam ni konsideras, ke tiu tasko estis komisiita al liaj apostoloj.

Ĉar estas juste taksi, en ĉiuj cirkonstancoj, la sincerajn penojn, kia ajn estas la medio, kie ili disvolviĝis, ni nur konsideras, ke en ĉiuj tradukoj de la instruoj de la Dia Majstro estas nepre necese apartigi la literon de la spirito.

Vi povos kontraŭdiri, ke la litero devus esti simpla kaj

klara.

Ni konsentu, sed estas necese konsideri, ke la Evangelioj estas la gvidilo de la animoj, kaj ili devas esti legataj per la spiritaj okuloj, ĉar, starigante la katedron de Jesuo, la disĉiplo, proksimiĝanta al ili kun la sincera intenco lerni, trovos, sub ĉiuj simboloj de la litero, la konvinkan, dolĉan kaj energian kaj inspiran parolon de sia senmorta Majstro.

III

AMO KUNIĜO

322. - Ĉu ekzistas ia ama gradiĝo en la sino de la manifestiĝoj de la videbla kaj nevidebla naturoj?

- Sendube, tiu gradiĝo ekzistis en ĉiuj tempoj, same kiel laŭgrada estas la pozicio de ĉiuj estaĵoj en la senfina skalo de la progreso.

La amo estas la leĝo mem de la vivo, kaj, sub ĝia sankta regado, ĉiuj homoj kaj ĉiuj aĵoj kuniĝas al la Kreinto, en la limoj de la grandioza plano de la universa unuo.

Ekde la plej simplaj manifestiĝoj de la malsuperaj regnoj de la Naturo, ni observas la eksterigon de la amo en ĝia dia aspekto. En la kosma polvo, sintezo de la vivo, ni havas la profundajn magnetajn altirojn; en la simplaj korpoj ni vidas la tiel nomatajn "precipitaĵojn" de la kemio; en la minerala kaj vegetala regnoj ni observas la problemojn de la necesaj kombinoj. Ĉe la esprimoj de la animala vivo ni observas la amon en ĉio, en senfinaj gradiĝoj, ekde la perforto ĝis la karesemo, ĉe la manifestiĝoj de la neraciulo.

Sur la vojo de la homoj ankaŭ la amo regas ĉiujn aktivecojn de la ekzistado en la familio kaj socio.

Konstatinte la dian lumon de amo en ĉiuj medioj, ni konsideros la kuniĝon de la estaĵoj kiel sanktan celon de tiu unika leĝo, gvidanta la Universon.

De la seksaj karakteroj, la amo iras al la transseksismo, marŝante al la sublimaj emocioj de la pura spiriteco, per la sanktigaj rezigno kaj laboro, ĝis atingo de la dia amo, atributo de la anĝelaj estuloj, kiuj sin edifis por la kuniĝo kun Dio, ĉe la plenumado de liaj sanktaj projektoj en la Universo.

323. - Cu estas vera la teorio pri la ĝemelaj animoj?

- En la sankta mistero de la vivo, ĉiu koro havas en la senfino sian ĝemelan animon, dian kunulinon por la vojaĝo al la glora senmorteco.

Kreitaj unuj por la duaj, la ĝemelaj animoj serĉas sin reciproke, ĉiufoje kiam ili estas apartigitaj. La eterna kuniĝo estas ilia superega, nedifinebla aspiro. Se ili deturniĝis al la krimo kaj senkonscienco, miloj da animoj spertas la disiĝon de la animoj ilin subtenantaj, kiel plej krudan kaj doloran pro von, kaj, en la dramo de la plej obskuraj ekzistadoj, ni ĉiam vidas la eternan altiriĝon de la animoj, kiuj eble profunde sin amas, elvolviĝante unu al la dua en kirlo da angoraj afliktoj, altiriĝon superan al ĉiaj konvencioj de la surtera vivo. Kiam ili renkontas unu la duan ĉe la amaso de la mondaj laboroj, ili sentas kvazaŭ ili posedus la realan feliĉon por siaj koroj - la feliĉon de sia kuniĝo, kiun ili ne ŝanĝus por ĉiuj imperioj de la mondo. La sola ĉagreno, ombranta al ili la ĝojon, estas ja la perspektivo de nova disiĝo per la morto, perspektivo, kiun la lumo de la Nova Revelacio venis forigi, malfermante la eternajn vivohorizontojn al ĉiuj spiritoj, amantaj la bonon kaj la veron.

- Ĉu en la sanktaj tekstoj ekzistas iu elemento, pruvanta la teorion pri la ĝemelaj animoj?

Ni estas el la unuaj, kiuj konfesas, ke en ĉiuj tekstoj ni devas apartigi la spiriton disde la litero. Sed estas juste memori, ke en la unuaj paĝoj de la Malnova Testamento, bazo de la Dia Revelacio, estas skribita: "Kaj Dio vidis, ke la homo

ne devas esti sola." [15]

- Ĉu la altiriĝo de la ĝemelaj animoj estas karakteriza trajto de ĉiuj sferoj de luktoj sur la Tero?

La Universo estas la senfina sfero, kiun la dia penso plenigis per senlimaj, neesprimeblaj belaĵoj.

Por ni, la unua momento de la kreado de la estaĵo estas droninta en milda mistero, same kiel la profunda, neklarigebla altiro, tiranta unu animon al alia en la sistemo de laboroj, spertoj kaj provoj, sur la senfina vojo de la Tempo.

Por nia relativa scio, la ligiĝo de la ĝemelaj animoj baziĝas sur la diaj projektoj nesondeblaj en ilia sankta origino, kaj ĝi estas la vitala fonto de la homaj interesoj por la edifoj de la vivo.

Apartigitaj aŭ kunigitaj ĉe la spertoj de la mondo, la frataj animoj marŝas avidaj je la superegaj kuniĝo kaj harmonio, ĝis ili eniros en la spiritan sferon, kie ili kuniĝos por ĉiam en la plej sublima montro de dia amo, profunda celo de ĉiuj aspiroj de la estaĵo, en la labirinto de la destino.

- Ĉu la kuniĝo de la ĝemelaj animoj povas esti limigo al la universa amo?

La amo de la ĝemelaj animoj ne povas fari tian limigon, ĉar, atingite la evolua kulmino, ĉiuj karakteroj de amemo samniveliĝas ĉe la konkero de la dia amo. Resume, la amo de la ĝemelaj animoj estas tiu, kiun la Spirito iam sentos por la tuta Homaro.

- Se ĉiuj estuloj posedas sian ĝemelan animon, kiu estas la ĝemela animo de Jesuo Kristo?

Ni ne opinias juste kondiĉigi la figuron de la Kristo al la homaj rimedoj, ĉe nepravigebla komparo, ĉar en Jesuo ni devas observi la sanktan celon de la gloraj destinoj de la spirito.

En Li ĉesis la procesoj, kaj estas nepre necese rekoni en lia lumo la laborojn, kiujn ni devas plenumi.

Ĉar Li reprezentas por ni la sintezon de la dia amo, ni estas devigitaj konsideri, ke, post kiam Li efektivigis la superegan amon, de sur sia spirita kulmino, Li kaptis en sia nobla koro, kun la sama sindonemo, la tutan Homaron.