- Antaŭ la teorio pri la ĝemelaj animoj, kiel ni klarigu la situacion de la vidvoj, kiuj serĉas novajn geedziĝojn, aludante la feliĉon trovitan en la unua hejmo?
Ni ne forgesu, ke la Tero ankoraŭ estas lernejo de regeneraj kaj elaĉetaj luktoj, kie la homo povas regeedziĝi plurajn fojojn, sen ke efektiviĝu lia edziĝo kun lia ĝemela animo, plurfoje troviĝanta malproksime de la materia sfero.
Dum li ne senmateriiĝos por kompreni tiujn sublimajn ligilojn, la degenerinta homo estas submetita al tiaj spertoj, ofte pezaj kaj doloraj, laŭ la plano de siaj provoj.
La situacio de maltrankvileco kaj renversado de valoroj en la homa animo pravigas ja tiun surteran provon, karakterizitan de la malproksimeco de la amataj Spiritoj, troviĝantaj en sfero de supera komprenemo. Tiuj spiritoj, tute ne malestimante la bonajn spertojn de siaj amemaj kunuloj, penas ebligi al ili tiajn spertojn per maksimuma sindonemo, tiel ke fariĝu facila ilia marŝo rekte al la plej altaj spiritaj konkeroj.
- Pro tio, ke ili postlasis amatan estulon sur la Tero, ĉu la progresintaj Spiritoj restas plu ligitaj al la planedo per la ligiloj de la sopiro?
La superaj Spiritoj ne restas ĝustedire ligitaj al la Tero, sed ili ne perdas ja la amikan intereson por siaj amatoj postlasitaj en la mondo, por kiuj ili fervore laboras, ilin pelante sur la vojo de la savantaj luktoj, serĉe de la kulminoj de perfekteco.
En tiuj sanktigitaj, puraj animoj, la sopiro estas multe pli sublima kaj forta, ĉar ĝi naskiĝas el supera sentemo, kaj ni reliefigu, ke, ŝanĝite en dian intereson, ĝi naskas la grandajn ĉielajn abnegaciojn, kiuj sekvas la hezitajn paŝojn de la enkar- niĝinta Spirito, dum ties elaĉeta kaj liberiga vojaĝo sur la Tero.
- Ĉu nur per la preĝo la enkarniĝinta animo povos helpi amatan Spiriton, kiu lin antaŭiris al la tomba vojaĝo?
La preĝo efike helpas al tiu, kiu plurfoje foriris kun la spirito katenita en la reto de iluzioj el la materia ekszistado. Sed la amika koro, restinta tie en la mondo, per silenta vibrado kaj per la persista deziro esti utila al la kunulo, lin antaŭirinta en la tombo, por la vivomovoj, ĉe la ripozmomentoj de la korpo, kiam la progresinta animo povas ĝui relativan liberecon, povas renkonti la suferantan aŭ vagantan Spiriton de la elkarniĝinta amiko, veki lian volon por la plenumado de la devo, same kiel gvidi lin en lia nova vivo, sen ke lia korpa memoro registru la okazintaĵon ĉe la ordinara maldormo.
El tio naskiĝas la aserto, ke nur la amo povas trairi la abismon de la morto.
- Kiel ni interpretu la sentencon: - "Estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo"? (1
Ekzistas animoj, kiuj, por havigi al si mem la sanktajn fruktojn de Dio, sin donas al sankta abnegacio dum la vivo.
Ĉe tiu afero, ili ordinare rezignas por kelka tempo la homajn ligiĝojn por elpurigi siajn korinklinojn kaj sentojn per ekzistado je asketismo kaj longaj materiaj disciplinoj.
Preskaŭ ĉiam, tiuj, kiuj sur la Tero fariĝas eŭnukoj pro la regnoj de la ĉielo, agas konforme al la sanktaj preceptoj de liberigaj misioj, ĉe kiuj per ofero kaj sindono sin elaĉetas amataj estuloj aŭ ilia ĝemela animo, ekzilitaj sur la vojoj de pentofaro. Multaj Spiritoj ricevas de Jesuo permeson por tiu speco de sanktigaj penoj, ĉar, ĉe tiu tasko, tiuj, kiuj fariĝas eŭnukoj pro la regnoj de la ĉielo, akcelas la procesojn de elaĉeto de la estulo aŭ estuloj amataj, dronintaj en la provoj, kaj ili samtempe povas, pro sia progreso, esti pli facile transformitaj sur la Tero en instrumentojn de la vero kaj bono, kaj ilia laboro rezultigas netakseblajn bonfarojn por la amataj estuloj, por la kolektivo kaj por ili mem.
PARDONO
- Cu pardoni kaj ne pardoni signifas absolvi kaj kondamni?
En la plej signifoplenaj lecionoj de Jesuo ne ekzistas, ĝustedire, la kondamnoj al la eterna sufero, kiel volis la elpen- sintoj de ia mitologia infero.
La evangeliaj instruoj aludas la pardonon aŭ ĝian foreston.
Kion oni faru al la malbona ŝuldanto, kiun oni jam plurfoje indulgis? Se ne ekzistas plu solvo por la ŝuldoj, kiuj multobliĝas, tiu homo estas devigita ilin pagi.
Tio okazas ja al la homaj animoj, kies ŝuldoj, ĉe la tribunalo de la dia justeco, estas solvitaj dum la reenkarniĝoj, el kies sinsekvo ili eliros, frue aŭ malfrue, per sia diligento ĉe la laboro kaj per bonvolo ĉe la pago.
- Cu estaspardono senpento, en la dia leĝo?
La dia leĝo estas unu sola, nome tiu de la amo, am- pleksanta ĉiujn aĵojn kaj ĉiujn homojn de la senlima Universo.
La patra donaĵo de Dio, koncerne la reenkarniĝon kiel sanktan okazon por nova sperto jam signifas per si mem la pardonon aŭ la grandanimecon de la Leĝo. Sed tiu okazo estas donita nur kiam la Spirito deziras regeneriĝi kaj renovigi siajn internajn valorojn per la diligento ĉe la sanktigaj laboroj.
Jen kial ĉies bonvolo estas ĉiam la pento, kiun la Dia Providenco utiligas favore por la individua kaj kolektiva pliboniĝo, dum la marŝo de la estuloj al la kulminoj de la spirita evoluo.
- Antaŭ ol pardoni iun, ĉu estas konvene klarigi la
eraron?
Kiu sincere pardonas, tiu ĝin faras senkondiĉe kaj forgesas la kulpon en la plejprofundo de sia koro; sed la bona parolo estas ĉiam utila kaj la frateca modereco ĉiam estas elemento de lumo, heliganta la vojon de la animoj.
- Kiam iu pardonas, ĉu li devos montri la superecon de siaj sentoj, por ke la kulpinto pentu pri sia peko?
La sincera pardono estas spontanea frukto de la amo, kaj tia pardono postulas nenian rekompencon.
-Cu la pentanta kulpinto povas ricevi de la dia justeco la rajton ne sperti certajnprovojn?
La okazo elaĉeti la kulpon jam estas, per si mem, ia ago de la dia kompatemo, kaj, de tio venas la motivo, kial ni konsideras la laboron kaj la individuan klopodon, kiel la mirindan lumon de la vivo.
Sed, etendante la demandon al ĉiuj provoj, ni ankoraŭ konkludu, per la instruo de Jesuo, ke "la amo kovras amason da pekoj" [16], strekas por la homoj la rektan vivolinion kaj estas la unika forto, nuligantan la postulojn de la leĝo de egala repuno en la senfina Universo.
- "Konsentu rapide kun via kontraŭulo" [17]. - Tiu estas la parolo de la Evangelio, sed, se la kontraŭulo ne estos kun bona deziro je frateco, kiel ni efektivigu tiun reamikiĝon?
Ĉiu plenumu sian evangelian devon, serĉante la kon- traŭulon por la necesa reamikiĝo, kun forgeso pri la ricevita ofendo. Se persistos lia venĝemo, la afero estu forgesita per la sincera frateco, ĉar la revenĝemo jam estas, per si mem, ia viva ulcero al ĉiuj, kiuj ĝin konservas en sia koro.
338. - Kial Jesuo konsilis pardoni "sepdekoble sep fo-
La Tero estas sfero de spertoj kaj elpagoj kelkfoje tre penigaj, kaj, kiu sin sentas ofendita de iu, tiu ne forgesu, ke ankaŭ li mem povas erari sepdekoble sep fojojn.
- Parolante pri pardono, ĉu ni povos esti instruitaj pri la naturo de malamo?
Malamo povas signifi la tiel nomatajn instinktajn an- tipatiojn, en kiuj estas multe da animaleco, kiun ĉiu homo forigos de si per la valoroj de la memedukado, por ke lia komprenkapablo estu altigita al supera nivelo.
Sed pli ofte, la malamo estas la ĝermo de la amo, kiu estis sufokita kaj kripligita de koro sen Evangelio. La grandaj korinklinoj, transformitaj en malordajn pasioj n, sen aŭtentika kompreno de la sublima amo, kelkafoje brulegas en la interno, ĉe la momento de la moralaj tempestoj de la vivo, lasante post si la amarajn postsignojn de malamo, kvazaŭ karbojn, kiuj nigr- igas la animon.
Nur la evangelizo de la spirita homo povos konduki lin en superan sferon de kompreno, tiel ke la korinklinaj energioj neniam fariĝu fortoj, detruantaj la koron.
- Ĉupardono kaj forgeso devas signifi la samon?
Por la surtera konvencio, la pardono signifas rezignon al venĝo, tiel ke la ofendito ne bezonu tute forgesi la eraron de dia frato; por la evangelizita spirito tamen pardono kaj forgeso devas iri kune, kvankam en ĉiuj momentoj de la ekzistado superstaras la bezono de preĝo kaj vigleco.