Выбрать главу

Ni bezonas alrigardi tiun novan formulon de amo al ni mem, konsciaj pri tio, ke ĉiu bono akirita de ni favore por la proksimulo estas nenio alia ol la bono de nia animo mem, pro la realeco de unu sola leĝo, kiu estas la leĝo de amo, kaj de unu disdonanto de bonoj, kiu estas Dio.

IV

SPIRITISMO FIDO

- Ĉu ni devas rekoni en Spiritismo la reviviĝintan Kristanismon?

La evangelia Spiritismo estas la Konsolanto promesita de Jesuo, kiu, per la voĉo de la elaĉetitaj estuloj, disvastigas la diajn lumojn sur la tuta Tero, restarigante la veron kaj fo- rigante la vualon, kiu kovras la instruojn en ties aspekto de reviviĝinta Kristanismo, por ke la homoj vekiĝu por la grandioza erao de la spirita kompreno kun la Kristo.

- Ĉu Spiritismo venis en la mondon por anstataŭi la aliajn kredojn?

Kiel Jesuo, ankaŭ la Konsolanto nepre asertos: - "Mi venis, ne por detrui la Leĝon". [19]

Spiritismo ne povas pretendi ekstermi la aliajn kredojn, erojn de la vero, kiun ilia doktrino prezentas, sed labori por ilin transformi, altigante iliajn antikvajn konceptojn al la lumo de la senmorta vero.

La misio de la Konsolanto nepre plenumiĝos ĉe la animoj kaj ne apud nedaŭraj vantaĵoj de la materiaj triumfoj. Klarigan- te la religian eraron, kie ajn ĝi troviĝas, kaj montrante la veran lumon per faroj kaj instruoj, la sincera spiritisto, pliriĉigante la valorojn de sia fido, reprezentas ja la laboriston de la regenero el la Templo de la Sinjoro, kie la homoj kuniĝas en diversajn apartaĵojn, antaŭ diversaj altaroj, sed kie ekzistas unu sola Majstro, kiu estas Jesuo Kristo.

- Cu oni povas difini kio estas fidi?

Fidi estas teni en la koro la luman certecon pri Dio, certecon, kiu transpasis la limon de la religia kredo, igantan la koron ripozi en ia konstanta energio de dia realigo de la personeco.

Akiri fidon estas atingi la eblecon ne plu diri: "mi kredas", sed aserti: "Mi scias", kun ĉiuj valoroj de la racio tuŝitaj de la sentolumo. Tiu fido ne povas stagni en iu ajn cirkonstanco de la vivo, kaj ĝi scias ĉiam labori, intensigante la amplekson de sia lumo per la doloro aŭ per respondeco, per klopodo aŭ per la plenumita devo.

Signifante la certecon pri la helpo de Dio, ĝi esprimas la konfidon, kiu scias alfronti ĉiujn luktojn kaj problemojn, kun la dia lumo en la koro, kaj ĝi esprimas la elaĉetan humilecon, kiu konstruas en la interno de la spirito la sinceran emon de la disĉiplo, rilate al la deziro: "Plenumiĝu en la sklavo la volo de la Sinjoro". [20]

- Cu estus fido la senrezona kredo?

Kredi estas ia esprimo de kredo, en kiu troviĝas la embrioj de la aŭtentikaj valoroj de la fido.

La ago kredi al io postulas la neceson de la sento kaj rezonado, por ke la animo konstruu la fidon en si mem. Akcepti la plej strangajn asertojn, sen detala ekzameno, estas ja kvazaŭ marŝi al la interkrutejo de la absurdo, kie la dogmaj fantomoj kondukas la homojn al ĉiuj sensencaĵoj. Sed ankaŭ la enmiksiĝo en la esencajn problemojn de la vivo, kun la racio ne prilumita de la sento, estas iri al la sama deklivo, per kiu la kruelaj fantomoj de la neado kondukas la animojn al multe da krimoj.

- Ĉu la rezona dubo, en la sincera koro, estas ia bazo por la fido?

Ĉia dubo, kiu manifestiĝas en la animo plena de bonvolo, kiu ne trorapidas en aprioraj difinoj en sia sincereco, aŭ kiu ne serĉas la ruzon por helpi siajn pensojn, estas ja bonefika elemento por la animo, ĉe la marŝo de la intelekto kaj de la koro, direkte al la sublima lumo de la fido.

- Ĉu estas justa la priokupiĝo, superreganta en multe da studemuloj de Spiritismo, pri la revelacioj el la supera sfero, je preteksto de pliriĉigo de la fido?

Ĉia bonintenca scivolemo estas ja natura. Sed la homo komprenu, ke la solvo de tiuj problemoj venos al li tute nature, post la reguligo de lia situacio de ŝuldanto antaŭ liaj similuloj, kiam li fariĝos inda je la diaj revelacioj.

- Kia estas la plej bona posedaĵo de la homa vivo, por la elkarniĝintaj Spiritoj, jam akirintaj multajn valorojn rilate al la fido?

En siaj karakteroj de laboro por la spirita elaĉeto, la homa vivo prezentas al niaj okuloj multajn karegajn posedaĵojn, ĉe la sinsekvo de luktoj, penadoj kaj oferoj de ĉiu spirito. Sed por ni, la plej granda trezoro de la surtera ekzistado kuŝas ja en la solida, pura konscienco prilumita de la fido kaj konstruita ĉe la plenumado de ĉiuj plej noblaj devoj.

- Ĉe la meditado pri la fido, ĉu la enkarniĝinta Spirito devas limigi siajn pensojn al tio necesa por siaj spertoj sur la Tero?

Estas juste, almenaŭ, ke li meditu nur pri la transcendaj valoroj de sia medio, post kiam li efektivigis ĉiun penon por sia prilumo, kiun la mondo povas disponigi al li laŭ siaj procesoj de purigo kaj plibonigo.

- Kia devas esti la ago de la spiritisto, rilate al la religiaj dogmoj?

La novaj disĉiploj de la Evangelio komprenu, ke la dogmoj forpasis. Kaj la laŭliteraj religioj, kiuj ilin konstruis, ĉiam faris tion nur en obeo al la politikaj postuloj, ĉe la regado sur la popolamasoj.

Laŭ la novaj evoluaj valoroj tamen la spiritistoj evitu la dogmajn esprimojn, kaj komprenu, ke la Doktrino estas pro- gresema, malakceptante ĉian pretendon de neeraremo, antaŭ la netransirebla majesto de la Evangelio.

- Ĉe la propagando de la fido, ĉu estas juste, ke la spiritistoj aŭ mediumoj priokupiĝu konverti al la principoj de la Doktrino la homojn de elstara pozicio en la mondo, nome juĝistojn, kuracistojn, profesorojn, beletristojn, politikistojn, kip?

La kristanaj spiritistoj multe devas pensi pri la prilu- mado de si mem, antaŭ ĉiu ajn deziro por konverti la aliajn.

Kaj, rilate al la altrangaj homoj de la surtera mondumo, tiu zorgo estu ankoraŭ pli granda, ĉar en la mondo ekzistas ia suverena koncepto pri "forto" por ĉiuj homoj, troviĝantaj en la spiritaj ekbatoj por la havigo de la progrestitoloj. Tiu "forto" ekzistos plu ĉe la homoj ĝis la homaj animoj plene ekkonscios la bezonon de la regno de Jesuo en sia koro, kaj laboros por sia plena realigo. Escepte de tre malmultaj, la homoj de la surtera regado ofte akceptas nur la ordonojn, kiujn la "forto" sankcias, aŭ la principojn, pri kiuj ĝi konsentas. Kelkatempe blindigitaj de la vualoj de la vantemo kaj fantazio, kiujn la "forto" havigas al ili, estas necese lasi, ke ili estu liberaj ĉe siaj spertoj. Venos unu tago, kiam brilos sur la Tero la eternaj rajtoj de la vero kaj bono, neniigante tiun paseman "forton". Vi havas ja la ekzemplon de la Dia Majstro, kiu, transdonante al la mondo la plej grandan mesaĝon pri amo kaj vivo por ĉiuj tempoj, ne havis la priokupiĝon konverti al la Evangelio la siatempajn Pilatojn kaj Antipasojn.

PROZELITOJ

- Ĉu ni povas ricevi novan instruon pri la devoj koncernantaj la spiritistojn?

Ni ne detaligu la devojn de la kristana spiritisto, ĉar nenia vorto povos superi la ekzempladon de la Kristo, kiun ĉiu disĉiplo devas preni kiel modelon por sia vivo.

Konsilinde estas, ke, en siaj ordinaraj aktivecoj la spiritisto estu ekstreme indulga al siaj similuloj, kaj tute ne indulga al si mem, ĉar, antaŭ ol pensi pri la prilumado de la aliaj, li devos peni prilumi sin mem per la plenumo de siaj devoj.

- Kiel oni pravigas la ekziston de certaj kontraŭfra- taj luktoj en la sino de la spiritistaj grupoj?

La spiritistaj grupoj bezonas kompreni, ke ilia organizo ne povas simili tiujn de la ĝustedire homaj societoj.

Spirita-kristana societo havu, pli ol ĉion alian, la familian karakteron, kie la amo kaj la simpleco vidiĝu en la manifestiĝo de ĉiuj sentoj.

Kiam, en spiritisma organizaĵo, aperas malkonsentoj kaj internaj luktoj, montrante partianecojn kaj malamikecojn, tio signifas foreston de la Evangelio en la koroj, manifestiĝantan per la eksceso de homa materialo kaj aŭgurantan la pereon de la plej bonkoraj intencoj.

En tiuj studnukleoj nenia laboro efektiviĝos sen aŭtentikaj frateco kaj humileco, kaj estas nepre necese, ke ĉiuj kunuloj, inter si, viglu kun bonvolo kaj sincereco, por ke ili ne transformu sian bonegan spiritan posedaĵon en imitaĵon de la katolikaj sekretaj kunvenoj, difektitaj de la intrigo kaj hipokriteco.