Выбрать главу

- Por progresi en la Doktrino, ĉu la spiritisto bezonas studi kaj mediti per si mem, aŭ sufiĉas vizitadi la doktrinajn organizaĵojn, atendante la parolojn de la gvidantojn?

Al ĉiu estas nepre necesa la diligenteco ĉe la studado, meditado, kulturado kaj aplikado de la Doktrino, ĉe ĉiu momento de lia intima vivo.

La vizitado al seancoj aŭ la fakto ĉeesti tiun aŭ alian fenomenon, akceptante ĝian aŭtentikecon, tio ne signifas sciakiron.

Spirita gvidanto povas ja esti bona amiko, sed li neniam povos plenumi viajn proprajn devojn nek deturni vin de la provoj kaj spertoj nepre necesaj por via prilumado.

El tio naskiĝas la bezono, ke vi individue sin preparu ĉe la Doktrino por travivi tiajn spertojn kun spirita digno, ĉe oportuna momento.

- Kiel ni ricevu la kritikajn atakojn?

La spiritistoj ricevu la kritikon de la kampoj de kon- traŭa opinio kun maksimumo da morala sereneco, rekonante ĝian esencan utilecon.

Preskaŭ ĉiam tiuj kritikoj prezentiĝas kun netaksebla celo, tia, nature elekti la kontribuojn de la doktrina propagando, forigante la malordigajn, konfuzajn elementojn, kaj valorigante la aŭtentikan, sinceran kunlaboron, ĉar ĉiu atako kontraŭ la pura vero servas nur por elstarigi kaj altigi tiun saman veron.

- Kiel devos agi la sincera spiritisto, kiam li troviĝos antaŭ certaj doktrinaj strangaĵoj?

Ĉe la lumo de la pura frateco ni ne rifuzu la helpon de la saĝa parolo kaj de la rekta kontribuo, ĉiam, kiam ĝi estos konvena al la klarigado de ĉiuj, sed zorgante neniam malobei la verajn evangeliajn principojn, ne ofendante tamen la sentojn de aliaj personoj. Kaj se tiuj personoj persistos en la nekom- prenemo, ĉiu laboristo zorgu pri sia tasko, ĉar Jesuo asertis,

ke la tritiko kreskas flanke de la lolo, en lia sankta kultivejo,

sed Li, la Kulturanto de la Dia Vero, scios elekti la bonan grenon en la tempo de la rikolto.

- Ĉu estas juste, ke, pri ĉiuj aferoj, la spiritisto penu tuŝi spiritismajn temojn en siaj ordinaraj konversacioj?

La sincera kredanto devas konsciiĝi pri la oportuneco, en la tempo kaj medio, rilate al la doktrinaj temoj, ĉar, ĉia nesingardemo, en tiu afero, povas konduki al abomeninda fanatikeco, sen iu ajn edifa karaktero.

- Ĉu ni devas iamaniere okazigi, en la spiritismaj grupoj, tiun aŭ alian manifestiĝon el la Transmondo?

En tiuj doktrinaj kunsidoj, super ĉiaj fenomenaj faktoj regu la individuaj sincereco kaj sindonemo, ĉe la studado de la moralaj leĝoj, regantaj la interŝanĝon inter la Tero kaj la nevideblaj sferoj.

Neniel oni okazigu la mediumajn manifestiĝojn, kies aŭten- tikeco kuŝas en ilia spontaneeco, des pli, ĉar la spirita programo de la seancoj estas plenumataj de mentoroj, ilin gvidantaj el la nevidebla sfero. Tiam, oni postulas de ĉiu studemulo plej multe da individua klopodo por akirado de scio, ĉar la spirita sfero ĉiam disdonas laŭ la bezonoj kaj meritoj de ĉiu. Trudi la mediuman fenomenon estas makuli fonton de pura akvo per la ŝlimo de la surteraj egoismaj pasioj, aŭ per ĝiaj nepravigeblaj maltrankviloj.

- Ĉu estas konsilinda la rekta elvoko de iaj Spiritoj?

Ni ne estas el tiuj, kiuj konsilas la rektan, personan elvokon, en ĉia ajn okazo.

Se tia elvoko prosperas, ĝia plenumo povas esti ekzamenata nur en la spirita sfero. De tio la neceso, ke ni estu spontaneaj, ĉar, en la tutaĵo de la spiritaj fenomenoj, la solvado de pluraj problemoj atendas la moralan progreson de la sinceraj lernantoj de la Doktrino. La bonintenca studemulo tamen petu, ne postulante, preĝu, ne plendante, observu ne rapidante, ĉar la spirita sfero konas liajn meritojn kaj rekompencos liajn klo- podojn konforme al la bezono de lia evolua pozicio kaj laŭ la merito de lia koro.

Vi povos kontraŭdiri, ke Allan Kardec interesiĝis pri la rekta elvoko, efektivigante tiajn laborojn, sed ni devas konsideri, en lia penado, la esceptan taskon de la Kodiginto, ligitan al bezonoj kaj meritoj ankoraŭ malproksimaj de la sfero de aktiveco de la ordinaraj lernantoj.

- Ĉu estus pravigeble esplori, per la amikaj spiritoj, niajn antaŭajn vivojn? Efektiviĝante tiaj revelacioj, ĉu ili alportas respondecon al tiuj, kiuj ilin ricevas?

Se vi estas dronintaj en kelkatempa forgeso, tiu forgeso estas nepre necesa por la valorigo de viaj iniciatoj. Vi ne devas okazigi tiajn revelaciojn, ĉar la spiritaj amikoj pli bone konas viajn bezonojn, kaj ili povos provizi vin je necesaĵoj en oportuna tempo, ne rompante la regulon de spontaneeco postulata por tiu celo.

La kono pri la pasinteco, per revelacioj aŭ rememoroj, alvenas ĉiam, kiam la homo fariĝas inda je favoro, kia tiu, kiu estas akompanata, siavice, de tre grandaj respondecoj en la sfero de la scio; kaj tio estas des pli vera al multaj homoj, ĉar tiuj rememoroj kutime fariĝas ia dolora privilegio, en la medio de maltrakvilecoj kaj iluzioj sur la Tero.

- Ĉu devas esti plimultigitaj, en Spiritismo, la seancoj de mediumaj fenomenoj?

Ankoraŭ estas tre malmultaj la spiritismaj nukleoj kapablaj sin doni al la mediuma praktiko kun plena konscio pri la tasko, kiun ili havas en la manoj; tial estas konsilinda la plimultigo de kunsidoj por legado, meditado kaj ĝenerala komentario, por la nepre necesaj moralaj konkludoj por la doktrina preparado, por ke sennombraj bonintencaj societoj ne falu en senkuraĝecon aŭ en malkomprenon, pro ia antaŭtempa interrilato kun la energioj de la nevidebla sfero.

PRAKTIKO

- Kiel ni komprenu la seancon?

La seanco ĉie devus esti ia fidela kopio de la frateca, simpla, humila kunvenejo en Tiberias, kie la Evangelio de la Sinjoro respeguliĝus en spirito kaj vero, sen iu jan konvencio de la mondo, tiamaniere ke, interplektitaj ĉiuj pensoj por la sama ama kaj sincera celo, la kunvenantaro povus estigi tiun kuniĝon de du aŭ pli da koroj, en la nomo de la Kristo, kie la klopodoj de la disĉiploj ĉiam estos sanktigitaj de la ĉeesto de lia amo.

- Kiel devas esti direktita unu spiritisma kunsido, ekde sia malfermiĝo ĝis sia fermiĝo?

En tiu rilato, oni devas konsideri la bonegecon de la Kodo de Kardec; sed estos ĉiam utile memori, ke la doktrinaj kunsidoj devos observi maksimumo da simpleco, kiel la humilaj, sinceraj kunvenoj de la primitiva Kristanismo, kaj ili sin de­tenu de ĉia ajn esprimo, pli alvokanta la materiajn sencojn ol la profundan animon, la grandan forgesiton de ĉiuj tempoj de la Homaro.

- Ĉe la seancoj, ĉu la direktantoj kaj la mediumoj havas ian difinitan kaj malsaman taskon inter si?

Ĉe la doktrinaj kunsidoj, la rolo de la orientanto kaj tiu de la mediumo devas esti ĉiam identigitaj per la sama karaktero de frateco kaj amo super ĉio. Sed oni atentigu, ke la spiritaj laboroj produktu la plej altajn efikojn, reliefigante, ke la direktantoj de la seancoj estu la racio kaj la logiko, dum la mediumo devas reprezenti la fonton de pura akvo de la sento. Tial, en la kunsidoj, kie la orientantoj ne atentas pri la logiko kaj kie la mediumoj ne havas fidon kaj abnegacion, la bona tasko estas neebla, ĉar la natura malordo estigos la ste- rilecon sur la kampo de la koroj.

- Ĉu la spiritistaj societoj povas esti organizitaj sen la kontribuo de la mediumoj?

En la doktrinaj kunsidoj, la mediumoj estas utilaj, sed ne nepre necesaj, ĉar ni estas devigitaj konsideri, ke ĉiuj homoj estas mediumoj, kvankam sen difinitaj taskoj en tiu rilato, kaj ĉiu, en la intuicia sfero, povas senti kaj interpreti la aman, saĝan vorton de siaj spiritaj gvidantoj, en la plejprofundo de la konscienco.

- Cu estas konsilinda la difino de iu semajntago por la normala okazigo de seancoj?

Ĉiu ajn tago kaj horo povas esti dediĉitaj al la bona laboro de frateco kaj bonfaro, ĉiam, kiam ĝi estas necesa. Sed en la kunsidoj dediĉitaj al la doktrina klopodo, fariĝas nepre necesa la metodigo de ĉiuj laboroj en antaŭdifinitaj tagoj kaj horoj.

- Estas studemuloj de la Doktrino, kiuj foriĝas de la kunsidoj, kiam tiuj ĉi ne prezentas fenomenojn. Kiel oni agu rilate al ili?