Tiuj, kiuj tiel agas, atestas, per si mem, plenan ne- kapablecon por la vera laboro de la sincera Spiritismo. Se ili preferas la pasemajn emociojn de la nervoj anstataŭ servon de sia prilumado, estas ja pli bone, ke ili kelkatempe foriĝu de la seriozaj studoj de la Doktrino, antaŭ ol preni sur sin iun ajn kompromison. La kompreno de Spiritismo ankoraŭ ne estas sufiĉe elvolviĝinta en ilia interna mondo, kaj estas juste, ke la spiritistoj daŭrigu plu siajn eksperimentojn por ĝin atingi.
La sukceso de la klopodo de la spirita sfero, profite al la reviviĝinta Kristanismo, ne dependas de la kvanto da homoj, ĝin serĉantaj, sed de la kvalito de la laboristoj, batalantaj en ĝiaj vicoj.
- Kial la evangelizado, ĉe la spiritistaj kunsidoj, favoras ankaŭ la elkarniĝintojn, se estus pli juste, ke ĉi tiuj profitu la lecionojn ricevitajn en la spirita sfero mem?
Granda nombro da animoj elkarniĝintaj sub la iluzioj de la fizika vivo, iluzioj preskaŭ tute konservataj en la interno, restas kelkatempe nekapablaj kapti la vibrojn el la supera sfero, kaj tiuj animoj estas kondukataj de siaj gvidantoj kaj elaĉetitaj amikoj al la frataj kunvenoj de la evangelia Spiritismo, kie, en la amemaj okuloj de tiuj samaj mentoroj el la nevidebla sfero, plenumiĝas la ordonoj de la leĝo de reciproka helpo kaj bonfaroj, reganta la vivofenomenojn en la du sferoj.
- Kiel devos agi la studemulo, por identigi la spi- ritojn komunikiĝantajn?
La spiritoj, kiuj manifestiĝas pere de la mediumoj, devas esti identigitaj per siaj ideoj kaj per la spirita esenco de siaj vortoj.
Iuj mediumoj, kun specialaj taskoj, povas esti multvalora helpilo ĉe la persona identigado, ĉu ĉe literatura fenomeno, ĉe la sciencaj ekvacioj, ĉu plenumante certajn postulojn de la kontrolo, sed tiu ne estas la ĝenerala regulo. Oni elstarigu, ke la spiritoj ofte trovas nenion alian ol neperfektan materialon, ilin devigantan al tio nepre necesa, rilate al la komunikiĝo.
Ni tamen komprenu, ke la lingvaĵo de la Spirito estas universala, estiĝanta per la nevideblaj fadenoj de la penso, kio, cetere, ne nuligas la neceson de ia atenta studado de ĉiuj ideoj entenataj en la mediumaj mesaĝoj, kaj ni estu tre zorgemaj rilate al la famaj nomoj, kiuj eventuale ilin subskribas.
Ĉe ĉiaspecaj manifestiĝoj tamen la kredanto aŭ studemulo de la problemo de identigo ne povas meti flanken tiun spiritan observemon, kiu ĉiam parolos al li en la plejprofundo de lia konscienco.
- Suferinte la apartiĝon de kara estulo, pro lia morto, ĉu estas juste, ke spiritisto okazigu lian manifestiĝon en mediumaj seancoj?
Ĉe tiaj okazoj, la sincera spiritisto serĉu la moralan komforton en la propra fido, kiu devas edifi al li la koron.
Ne estas juste okazigi aŭ trudi komunikiĝon al tiu aŭ alia elkarniĝinto. Krom tio, ke vi ne konas la eblecojn de lia nova kondiĉo en la spirita sfero, vi atentu la problemon de viaj meritoj mem.
La homo povas ja deziri tion aŭ alion, sed ekzistas ia Providenco, kiu planas la aferon, ekzamenante la meriton de la petanto kaj la utilecon de la dono.
Ĉiu komunikiĝo kun la Nevideblo devas esti spontanea, kaj la kristana spiritisto serĉu en sia fido la plej altan rimedon por la ĉesigo de la homa egoismo, konsiderante la neceson de ripozo por tiuj, kiujn li amis, kaj atendante lian rektan parolon, kiu ja venos kiam kaj kiel la spiritaj mentoroj opinios konvene kaj oportune.
- Multaj serĉas Spiritismon, plendante pri persekutoj el la Nevideblo. Ĉu tiuj, kiuj protestas kontraŭ tiaj maltrankvi- ligoj, estas iel forlasitaj de siaj spiritaj gvidantoj?
La protekto de la Dia Providenco etendiĝas al ĉiuj
kreitaĵoj.
La agado de persekutantaj kaj konfuzitaj Spiritoj praviĝas en la kadro de elaĉetaj provoj, sed tiuj, kiuj plendas kontraŭ la sieĝado de malsuperaj fortoj el la sferoj ligitaj al la terglobo, devas konsulti sian propran koron, antaŭ ol formuli siajn plendojn, tiel ke ili observu, ĉu la perturbanta Spirito ne troviĝas en ili mem.
Ekzistas ja teruraj obsedantoj de homoj, nomataj "fiero", "vantemo", "mallaboremo", "avareco", "malklereco" aŭ "mal- bonvolo", kaj estas grave esplori, ĉu ni ne estas viktimoj de tiuj malvirtigaj energioj multfoje loĝantaj en la koro de la homo, ĝin blindigante je la kompreno de la lumo de Dio. Kontraŭ tiuj detruaj elementoj estas necesa ia nova speco de preĝoj, konsistanta el laboro, fido, klopodo kaj bonvolo.
V
MEDIUMECO ELVOLVIĜO
- Kia estas la vera difino de mediumeco?
Mediumeco estas tiu lumo, kiu estas disĵetata sur ĉiun karnon, kaj kiu estas promesita de la Dia Majstro al la tempo de la Konsolanto, nuntempe floranta sur al Tero.
Se ĝi havas siajn ĝenojn kaj dolorajn luktojn, la mediuma misio estas tamen unu el la plej belaj okazoj de progreso kaj elaĉeto donitaj de Dio al siaj mizeregaj filoj.
Estante lumo brilanta en la karno, la mediumeco estas ja atributo de la Spirito, posedaĵo de la senmorta animo, elemento renoviganta la moralan pozicion de la surtera homo, pliriĉigante ĉiujn siajn valorojn sur la kampo de la virto kaj intelekto, ĉiufoje kiam ĝi troviĝas ligita al la evangeliaj pricipoj, ĉe sia irado sur la Tero.
- Ĉu estas juste, ke ni rigardu ĉiujn homojn kiel mediumojn?
Ĉiuj homoj havas sian gradon de mediumeco laŭ siaj plej variaj evoluaj pozicioj, kaj tiu spirita atributo ankoraŭ reprezentas la aŭroron de novaj perceptoj por la homo de la estonteco, kiam, pro la progreso de la monda intelekto, la homoj vidos plilarĝigi la malvastan fenestron de iliaj kvin sentumoj.
Sed nuntempe ni devas konfesi, ke sur la vasta kampo de la psikaj potencoj de la homo ekzistas ja mediumoj kun difinita tasko, pioniroj de la novaj homaj akiraĵoj. Estas vere, ke tiuj taskoj postulas oferemon kaj multfoje konsistas el krudaj provoj; se tamen la laboristo serĉas la evangelian substancon por la plenumo de siaj devoj, li efektive estas la laboristo, rajtanta aldonon da favorkoreco, promesitan de la Majstro al tiuj bonvolaj disĉiploj.
- Ĉu oni trudi la elvolviĝon de la mediumeco?
La mediumeco ne estu frukto de trorapido en tiu aŭ alia sektoro de la doktrina aktiveco, ĉar, tiurilate, ĉia spon- taneeco estas nepre necesa, pro tio, ke la mediumaj taskoj estas direktataj de la mentoroj de la spirita sfero.
- Ĉu la virino aŭ la viro, aparte, posedas specialajn disponojn por la mediuma elvolviĝo?
Koncerne la mediumecon ne ekzistas, ĝustasence, pri- vilegioj por tiuj, kiuj troviĝas en difinita situacio; sed, en siaj laboroj, venkas nur tiuj, kiuj entenos la plej grandan kvanton da sento. Kaj la virino, pro la evoluo de sia sentemo en ĉiuj klimatoj kaj situacioj tra la tempoj, troviĝas nun en sfero supera al tiu de la viro, por interpreti, kun plimulte da precizo kaj beleco, la mesaĝojn de la nevideblaj sferoj.
- Kia mediumeco estas plej kara por la bona servado al la Doktrino?
Neniu devos trudi la elvolviĝon de tiu aŭ alia kapablo, ĉar, sur tiu kampo, ĉia spontaneeco estas necesa, sed, observante la floradon de la spontanea mediumeco, ĉe ĝiaj plej simplaj aspektoj, oni devas akcepti la okazaĵojn kun la plej bonaj intencoj de laboro kaj bonvolo, eĉ en la okazoj, se tiu psika kapablo estas la plej humila ol ĉiuj.
Ne ekzistas ja mediumeco pli kara ol alia.
Ĉia ajn estas kampo malfermita al la plej belaj spiritaj realigoj, kaj estas juste, ke la mediumo, kun difinita tasko, pleniĝu de la misia spirito, kun sincera sindonemo kaj pura frateco, por ke lia komisio ne estu objekto de perfida sen- frukteco.
- Kia estas la plej granda bezono de la mediumo?
La unua bezono de la mediumo estas evangelizi sin mem antaŭ ol sin doni al aliaj grandaj doktrinaj taskoj, ĉar alie li ĉiam povos renkonti la fantomon de memadorado, malprofite de sia misio.
- Ce la mediumaj laboroj, ĉu ni ĉiam konsideru ankaŭ la imperativojn de la specialiĝo?
En la sferoj de siaj individuaj eblecoj, la monda homo, sur la kampo de devoj, lin koncernantaj en la vivo, devos foriĝi de la ĝeneraleco por produkti tion utilan kaj agrablan.