Выбрать главу

Pri mediumeco, ni submetiĝu al la samaj principoj. Laŭ kapableco, la enciklopedia homo ankoraŭ ne ekaperis, krom en ĝermo, en la geniaj estuloj malofte aperantaj sur la Tero, kaj ni devas konsideri, ke la mediumeco nur nun ekaperas en la tutaĵo de atributoj de la transcenda homo.

La specialiĝo en la mediuma tasko estas do pli ol necesa, kaj nur el ĝia komprenado povos naskiĝi la harmonio de la granda realigota laboro vulgarigi la veron.

- Ĉu la mediumeco povas esti forprenita en certaj cirkonstancoj de la vivo?

La mediumaj atributoj estas kiel la talantoj de la Evangelio. Se la dia posedaĵo estas deturnita de siaj celoj, la malbona servisto fariĝas neinda je la konfido de la Sinjoro de la kultivejo de vero kaj amo. Multobligitaj per la bono, la mediumaj talantoj plumultiĝos por Jesuo, sub la diaj benoj; sed, se ili estos makulitaj de la egoismo, de la fiero, de la vantemo aŭ de la malnobla ekspluato, ili povas forlasi la peranton de la nevideblo en la densaj ombroj de neniofarado, kun la plej doloraj perspektivoj de pentofaro, pro la pliigo de liaj sen- pripensaj ŝuldoj.

- Ĉu estas juste, ke mediumo fidu je si mem por la okazigo de fenomenoj, organizante specialajn laborojn, kun la celo konverti nekredantojn?

Kie troviĝas la mediumo en tiel alta kondiĉo de pureco kaj indeco por kalkuli je siaj propraj kapabloj por produkti tiun aŭ alian fenomenon? Sur la Tero, neniu utilas, krom pro la dia favorkoreco, lin akompananta, kaj la saĝo de la supera sfero detale konas la bezonojn kaj la meritojn de ĉiu homo. La provo de tiaj laboroj estas grava eraro. Unu fenomeno ne konstruas la sinceran fidon, kiu estas atingita nur per la perso- naj klopodo kaj bonvolo ĉe la meditado kaj interna laboro. Unu tagon la nekredantoj alvenos al la Vero, kaj la Vero estas Jesuo. Ĉu antaŭveni al la agado de la Majstro ne estus ia atesto pri malordo? Organizi mediumajn seancojn kun la celo varbi prozelitojn estas agi kun troa ventanimeco. Kio estas sankta kaj dia, tio estus elmetita al la trorapidaj juĝoj de la plej malkleraj kaj al la detrua atako de la plej kruelaj, kvazaŭ la Vero de Jesuo estus objekto de spektakloj en la arenoj de ia cirko.

- Ĉu la bestoj posedas mediumecon?

La bestoj ne posedas ĝustasence mediumajn kapablojn. Sed ili havas embriajn psikajn perceptojn, respondajn al ilia evolua stato, per kiuj ili povas montri la sendube konfuzantajn Spiritojn, kun malnoblaj celoj, por starigi hezitemon en tiuj, ilin akompanantaj, en difinitaj cirkonstancoj.

PREPARIĜO

- Ĉu mediumo povas absolute fidi je siaj spiritaj gvidantoj, formetante la studojn?

Kiom ajn sindonemaj kaj evoluaj estas la mentoroj de mediumo, ili ne povos bari lian volon nek deturni lian koron de la nepre necesaj luktoj de la vivo, per kies bonfaroj ĉiuj homoj elpagas sian kriman, malluman pasintecon, konkerante novajn meritojn.

La mediumo estas devigita multe studi, intense observi kaj labori, ĉiumomente, por sia prilumado. Nur tiamaniere li povos pretiĝi por la plenumo de la tasko al li konfidita, efike kunhelpante la sincerajn Spiritojn dediĉitajn al la bono kaj vero.

Se mediumo multe atendas de siaj gvidantoj, estas pra- vigeble, ke liaj spiritaj mentoroj multe atendu de lia klopodo. Kaj tial, ke ĉia homa progreso, por esti daŭrigata, ne povas ne bezoni siajn bazojn jam konstruitajn en la spaco kaj tempo, la mediumo nepre sin donu al la studado, ĉiam, kiam tio estas ebla, kreante la kutimon kunvivi kun la lumohava, bonfara spirito de la instruintoj de la Homaro, sub la egido de Jesuo, ĉiam vivaj en la mondo, per siaj libroj kaj ekzemploj.

La kutimo, ĉion atendi de gvidanto, povas ŝanĝiĝi en abomenindan malvirton, nuligante la plej karajn kapablojn de la animo. Alveninte al tiu malvirtiĝo, oni atingas la deklivon de la mistifikoj kaj doktrinaj strangaĵoj, kaj la mediumo fariĝas mallaborema kaj ventanima, respondante por la devio de sia sankta tasko.

- Kiel ni komprenu la obsedon? Ĉu ĝi estas fatala provo, aŭ akcidento, kiun oni povas facile forigi, nuligante ĝiajn efikojn?

La obsedo ĉiam estas provo, sed neniam eventuala okazaĵo. Ĉe ĝia ekzameno tamen ni devas konsideri la meritojn de la viktimo kaj la favoron de la dia mizerikordo al ĉiuj suferantoj.

Por mildigi aŭ forigi ĝiajn efikojn, estas nepre necesa la sento de universala amo en la koro de tiu, kiu parolas en la nomo de Jesuo. Ne sufiĉos la doktrinaj formuloj. Estas nepre necesa la sindonemo per la plej pura fratamo. Kiuj sin donas al la kuracado de la obsedoj, tiuj devas pesi, antaŭ ĉio, la bezonon de interna prilumado de la konsternita mediumo, ĉar en lia spirita eduko sidas la kuracado mem. Se tiu penado ne plenumiĝas, estu zorgema, ĉar tiam la efikoj etendiĝos al ĉiaj centroj de organa kaj psika fortoj. La obsedito, kiu sen morala rezisto forlasas sian korpon al la malkleraj, konfuzantaj Spiritoj, similas la artiston, kiu transdonus sian multvaloran violonon al malbonfaranto, kiu iam povos rezigni la instrumenton ne apartenantan al li, lasante ĝin disrompita, tiel ke ĝia posedanto laŭrajta, sed ne antaŭzorga, ne povos utiligi ĝin por la sanktaj vivoceloj.

- Por la kuracado de obsedito, ĉu estos ĉiam utila la instruado al la konsternita Spirito, fare de konvinkiĝinta spi- ritisto?

La kunlaboro de la kunulo tre valoras kaj ĉiam tre utilas, precipe al la elkarniĝinto; sed la plena resanigo de la mediumo ne dependas sole nur de tiu rimedo, ĉar se plurfoje estas facila la instruado al la malfeliĉa, suferanta Spirito, la instruado al la enkarniĝinto estas la plej malfacila el ĉiuj, ĉar ĝi postulas la valorojn de liaj sento kaj bonvolo, sen kio la psika kuracado fariĝas neplenumebla.

395. - Ĉu obsedo povas ŝanĝiĝi en frenezecon?

Ĉia ajn obsedo povas ŝanĝiĝi en frenezecon, ne nur kiam la provoleĝoj tiel ĝin postulas, sed ankaŭ en la okazo, kiam la obsedito memvole sin forlasas al la sieĝo de malutilaj fortoj, lin ĉirkaŭantaj, preferante tian specon de spertoj.

- Temante pri la bezono de prepariĝo por la mediuma tasko, ĉu estas juste kredi la movadon de malutilaj fluidaĵoj malprofite de la proksimulo?

Ĝi estas la kazo, ke ni demandu, ĉu vi ne agigis la malutilajn energiojn, dum la vivo, kontraŭ via feliĉo mem.

En mondo kiel la Tero, kie multo da malsuperaj fortoj preskaŭ frakase superas la efektivajn valorojn de la bono, la movado de la malbonefikaj fluidaĵoj estas afero pli ol natura; sed estas necesege instrui al tiuj, kiuj agas sur tiu kampo de malico, ke iliaj penoj efektivigas la malfeliĉan semadon, kies estontaj dornoj sin turnos kontraŭ ili mem, per amaraj returnaj batoj, kaj estas necese ankaŭ eduki la hodiaŭajn viktimojn pri la vera fido al Jesuo, tiel ke ili komprenu la problemojn pri la meritoj ĉe la tasko en la mondo.

La nuntempa afliktiteco povas esti bono naskonta alt- valorajn konkerojn en la estonteco, kaj, se Dio permesas la influon de tiuj malsuperaj energioj en difinitaj fazoj de la surtera ekzistado, tiel estas, ĉar tiu influo havas sian profundan celon, ĉe la dia servo de la individua regenero.

- Kial kelkaj mediumoj laŭŝajne suferas pro la fe- nomenoj de enkorpiĝo, dum aliaj tute nature manifestas tiun saman fenomenon?

En la mediumaj manifestiĝoj ekzistas distingiloj propraj al ĉiu peranto inter la homoj kaj la elkarniĝintoj; sed la manko de spontaneeco de la mediumo, ĉe la momento praktiki siajn kapablojn, preskaŭ ĉiam rezultas de la manko de psika eduko.

- Cu estas kompreneble, ke dum la studkunsidoj la mediumoj sin lasu influi de la malordigantaj Spiritoj, kiuj kutimas rompi la ritmon de la profitaj, sinceraj laboroj de edukado?

Tia interveno ne estas komprenebla kaj ĝi devas esti tre miriga al ĉiuj bonvolaj studemuloj.

Se la mediumo sindoninta al la malutila agado nescias siajn devojn diktitajn de la doktrinaj instruoj, tio okazas ĉar li estas obsedito, postulanta maksimumon da frata helpo; sed, se tio okazas per kunulo havanta ĝustan scion de siaj devoj en la rondo de la doktrinaj aktivecoj, estas juste fari lin respondeca pri la konsterniteco, ĉar tiam la fakto devenas de liaj malvigleco kaj neantaŭzorgemo rilate al la sanktaj devoj, koncernantaj ĉiun el ni, ĉe la penado por la bono kaj vero.