- Kiam la ironia aŭ insulta opinio atakas la veron, sur la mediuma kampo, ĉu estas juste, ke ni serĉu la helpon de la amikaj Spiritoj, por la rebato?
Via maltrankvileco en la mondo kutimas konduki vin al multaj malsaĝaĵoj.
Tia peto al la elkarniĝintoj estus ja unu el tiaj malsaĝaĵoj. La valoroj de mediuma kampo triumfas per si mem, per la esenco de amo kaj vero, de konsolo kaj lumo, kiujn ili enhavas, kaj estus nepravigeble kunvoki la Spiritojn por diskuti kun la homoj, kiam jam troas la polemikoj de la homaj studemuloj inter si.
Krome, ankaŭ tiuj, kiuj ne akceptas la sinceran, fratan parolon de la kurieroj el la supera sfero, iam devos aliri la tombon, kaj estas vane perdi tempon kun paroloj, kiam ni havas multon farotan sur la tereno de niaj edifoj mem.
- Ĉu oni povas permesi, ke mediumo sin helpu de alia mediumo por havigi al si la subtenon de siaj spiritaj amikoj?
Estas juste, ke amiko sin turnu al la frateca estimo de kunkredanto pri aferoj de intima, reciproka konfido, sed, ĉe la mediuma funkcio, la portanto de tiu aŭ alia kapablo serĉu en sia propra valoro la elementon, ligantan lin al liaj mentoroj el la nevidebla sfero, kaj estas ja kontraŭefike, en tiu aparta okazo, serĉi subtenon ekster siaj kapabloj, ĉar alie li sin apogus sur aliula fido, kiam la fido devas fonti interne de ĉiu homo, en la meĥanismo de la vivo.
Krome, ĉiu mediumo posedas sian agosferon en la medio al li destinita. Forlasi la propran fidon por sin turni al aliulo estus superŝarĝi la dorson de kunulo de laboro, forgesante la elaĉetan krucon, kiun ĉiu enkarniĝinta Spirito devos porti, serĉe de la dia heleco.
- Ĉu la mistifiko, trafinta mediumon, signifas, ke al li mankis la subteno de la spiritaj mentoroj?
La mistifiko spertita de mediumo ĉiam havas ian utilan celon, kia estas tiu forigi lin de la memamo, de la mallaboremo ĉe la studado de siaj propraj bezonoj, de la persona vantemo aŭ de la ekscesoj de fido al si mem.
La faktoj de mistifiko ne okazas sen la konscio de liaj plej altaj mentoroj, kiuj, nur tiel, lin kondukas al la efektiva vigleco kaj al la realigoj de la humileco kaj prudento en lia subjektiva mondo.
APOSTOLADO
- Ĉu estas juste akcepti monan pagon por la prak- tikado de la mediumeco?
Kiam mediumo decidas transformi siajn kapablojn en fonton de materia profito, estas pli bone forgesi siajn psikajn kapablojn kaj tute ne aventuri sur la delikata tereno de la spiritaj studoj.
La mona pago, rilate al la profundaj demandoj de la animo, estigas kriman komercon, de kiu la mediumo devos atendi la plej dolorajn elpagojn, en la estonteco.
La mediumeco ne estas monda ofico, kaj la Spiritoj prilumitaj de la vero kaj bono konas, pli ol siaj enkarnaj fratoj, la bezonojn de siaj perantoj.
- Ĉu estas akcepteble, ke la mediumoj pensu pri la solvado de materiaj aferoj apud siaj mentoroj el la nevidebla sfero?
Oni ne forgesu, ke la kampo de la materiaj aktivecoj estas la sankta lernejo de la Spiritoj enkorpiĝintaj sur la ter- globo. Se al la spiritaj amikoj ne estas eble rompi la leĝon de libereco propran al siaj fratoj, ne estas juste, ke la mediumo pensu pri la solvado de materiaj problemoj apud siaj amikaj Spiritoj. La mondo estas vojo, sur kiu la animo devas kolekti la sperton, atesti la fidon, elvolvi la superajn inklinojn, koni la bonon, lerni la plej bonan, pliriĉigi la individuajn naturdotojn.
La mediumo, kiu riskas deturni siajn psikajn kapablojn al la tereno de la monda materialismo, marŝas en la direkto al la krudaj manifestiĝoj de la malsuperaj sferoj, kie li eble prenos sur sin la plej penigajn ŝuldojn.
- Ĉu la mediumo devas oferi la plenumadon de siaj devoj ĉe la ĉiutaga laboro kaj ĉe la sankta medio de la familio, favore al la doktrina propagando?
Al la doktrinaj servoj la mediumo donu nur la tempon, kiun li povas disponi, inter la santkaj perlaboroj de la ĉiutaga pano kaj la plenumado de siaj noblaj familiaj devoj.
La plenumado de tiuj devoj estas ja sankta kaj urĝas al li ne fali sur la deklivon de la parazitaj situacioj, aŭ de la religia fanatikeco.
Ĉe la laboro por la vero, Jesuo iras antaŭ ol ĉia homa klopodo kaj neniu havu pretendon konverti iun ajn, dum ĉe la mondotaskoj ĉiam estas okazo por la necesa kono de si mem.
Neniu mediumo trompiĝu ĉe tiaj perspektivoj. Estas pre- ferinde suferi la nekomprenemon de la kunuloj ol malobei la principojn, kaj fali en nerespondecon aŭ en penigajn konscien- coŝuldojn.
- Ĉu oni povos akcepti, ke la spiritistoj sin helpu al mediuma apostolado, por solvi ĉiujn malfacilaĵojn de la vivo?
La mediumo ne estu superŝutita per la postuloj de siaj kunuloj, rilate al la malfacilaĵoj de la sorto. Estas pravigeble, ke liaj fratoj sin helpu de liaj kapabloj, en esceptaj cirkons- tancoj de la ekzistado, kiaj en la okazoj de malsano kaj similaj. Ĉirkaŭigi mediumon per ĉiaspecaj petoj estas tamen misuzi la taskon de amiko kaj nuligi liajn plej valorajn kapablojn, krome, oni ne devos ripeti en la sincera Spiritismo la mensan sintenon de la romkatolikoj, kiuj sin forlasas apud la "bildo" de "sanktuloj", forgesante ĉiujn valorojn de la individua klopodo.
La spiritistaj nukleoj devas konsideri, ke ĉe iliaj laboroj ekzistas tiu, kiu ilin akompanas el la supera sfero, kaj ke ili ĉiam ricevos la spiritan kunhelpon de siaj fratoj liberiĝintaj el la karno, kaj ke la solvo de tiu aŭ alia aparta problemo dependas de la persona merito. Agi kontraŭe estas ja nuligi la mediuman aparaton, kaj doni doloran ateston pri malkom- prenemo.
- Kiam esploranto penas sin helpi de la servoj de mediumo, ĉu estas juste, ke li submetu la mediuman aparaton al ĉiaspeca eksperimento, por certiĝi pri siaj vidpunktoj?
Dependas de la karaktero de tiuj samaj eksperimentoj, kaj, kiaj ajn ili estas, la mediumo devas esti tre zorgema, ĉar, sur la vojo de la spiritaj akiroj, ĉiu esploranto trovas la materialon, kiun li serĉas. Kaj kiu alproksimiĝas al spirita fonto, ĝin makulante per la trompemo kaj malsincereco, tiu certe ne povas sensoifigi sin per pura akvo.
- Por ke iu certiĝu pri la spiritisma veraĵo, ĉu sufiĉos sin helpi de bona mediumo?
Ankoraŭ ne havante valoran, seriozan konvinkon sur la tereno de la fido, la studemuloj de Spiritismo devas konfesi, ke en tiaspecaj laboroj ne sufiĉas la rimedo de bona mediumo. La peranto ne faros miraklojn en la naturo. Estas necese, ke la esploranto posedu, kune kun edifa scivolemo, neforigeblajn moralajn valorojn, kiaj sincereco kaj amo al la bono, servante al ekzistado honesta kaj riĉa je puraj faroj.
- Ĉu estus profita la kreado de societoj por materia helpo al la mediumoj?
En Spiritismo estas ĉiam prudente eviti la iniciativojn, celantajn estigi novan pastran klason en la mondo.
En tiu aŭ alia sektoro de la homa socio, la mediumoj ŝuldas la saman tributon al la laboro, al la lukto kaj al la sufero, ĉiuj nepre necesaj al la havigo de ŝirmo kaj materia pano. Krome, super ĉia malfirma protekto el la mondo, ni konsideru la protekton de Jesuo al siaj bonvolemaj laboristoj. Ĉia elmontro de sincera oferemo estas saturita de dia lumo, ĉia sincera laboro estas nobleco, kaj ĉia doloro estas lumo, kiam elportata kun sereneco kaj fido al la Majstro el la majstroj.
- Kiel devas konduti la sincera mediumo, por la valorigo de sia apostolado?
La sincera mediumo devas kompreni, ke, antaŭ ol pensi instrui la Spiritojn aŭ siajn kunbatalantojn sur la Tero, estas necesa la prilumado de si mem per lernado, per plenumo de la plej noblaj devoj kaj per sia klopodo ĉe la perfekta asimilado de la doktrinaj principoj.
Ĉe la elvolvado de tiu tasko, li neniam malzorgu la vigle- con, penante profiti la kapablon al li donitan de Jesuo, ĉe daŭra, utila laboro de edifado. Li ne devas kulturi la suferadon per nekonvenaj kaj troaj plendoj, nek sin ĉiumomente helpi de siaj gvidantoj, kvazaŭ li persite kondutus kiel malsperta infano. La studado de la Doktrino kaj, super ĉio, la kulturado de la memevangelizo estu konstantaj. La sincera mediumo povas vigli, evitante la materian aŭ sentimentalan ekspluaton, ĉiuokaze komprenante, ke, kiu la plej bezonas favorkorecon, tiu estas li mem, por ke li donu plenan ateston pri sia apostolado.