Выбрать главу

- Kie troviĝas la plej granda rifo al la mediuma apostolado?

La unua malamiko de la mediumo sidas en li mem. Ofte ĝi estas la egocentrismo, la ambicio, la malklereco aŭ la ribelemo ĉe la memvola nescio de siaj evangeliaj devoj, kio estas ja faktoroj de morala malsupereco, plurfoje lin kondukantaj al malvigleco, al ventanimeco kaj al la konfuzo de la senproduktaj kampoj.

Kontraŭ tiu malamiko estas ja necese movi la internajn energiojn per studado, per kulturado de la humileco, per bonvolemo, kun la plej bona memedukado, ĉe la heleco de la Evangelio.

La dua pli potenca malamiko de la mediuma apostolado ne sidas sur la kampo de la aktivecoj kontraŭaj al la disvastiĝo de la Doktrino, se en la sino mem de la spiritistaj organizaĵoj, kiuj konsistas el tiuj, kiuj konvinkiĝis pri la fenomenoj, sed ne konvertiĝis per la koro al la Evangelio. Ili portas al la vicoj de la Konsolanto siajn personajn kapricojn, siajn malnoblajn pasiojn, malutilajn inklinojn, opiniojn kristaliĝintajn de la malmoleco de la koro, ne rekonante la realecon de siaj neperfektaĵoj kaj la malgrandecon de siaj internaj riĉaĵoj. Kutimiĝintaj al la haltado, tiuj malfeliĉaj fratoj malestimas la klopodon - unikan vojon al definitiva, sincera edifo - por sin helpi de la amikaj Spiritoj ĉe la plej malgrandaj malfacilaĵoj de la vivo, kvazaŭ la mediuma apostolado estus ia seĝo de kartdivenistino. Neka- pablaj por la interna laboro por la edifado de si mem per la fido kaj konfido al Dio, ili opinias, ke ili bezonas konsolon. Se nekontentigitaj pri siaj malnoblaj kapricoj kaj pri siaj personaj aferoj, ili estas ĉiam pretaj akuzi kaj moki. Ili parolas pri karitato, humiligante ĉiajn fratecajn principojn; ili ne konas alian intereson ol tiun, kiu nutras al ili la egoismon. Ili estas ironiaj, akuzemaj kaj preskaŭ ĉiam kondutas kiel infanoj ven- tanimaj kaj malkvietaj. Tiuj ĉi ankaŭ estas la konfuzelementoj, ne penetrantaj en la templon de Jesuo kaj ne permesantaj la eniron de siaj fratoj.

Tiu speco de malamikoj de la mediuma apostolado estas tre komuna kaj persista ĉe tiuj procedoj de sugestio, kaj estas nepre necese, ke la misiulo de la bono kaj lumo sin gardu ĉe la preĝo kaj vigleco. Kaj tial, ke la vero ĉiam devas aperi ĉe oportuna momento, por ke la apostolkampo ne steriliĝu, estas ja nepre necese apartiĝi de ili.

411. - Kie troviĝas la definitiva lumo por la venko de la mediuma apostolado?

- Tiu dia heleco estas en la Evangelio de Jesuo, kun kiu la misiulo devas esti plene identigita por la sankta plenumo de sia tasko. Sen la Evangelio, la mediumo povas liveri la plej altajn informojn al la kadro de fragmentaj filozofioj kaj sciencoj sur la Tero; li povas esti mondfama profesiulo, agento de eksperimentoj el la nevideblo, sed li ne povos esti apostolo per la koro. Sole nur la sindonemo al la Dia Majstro preparas en la interno de la laboranto la fibron de prilumado por la amo, kaj tiun de la rezisto kontraŭ la detruaj energioj, ĉar la evangelizita mediumo povas ja kulturi la humilecon per amo al la ĉiutaga laboro, per la prilumita toleremo, per sia eduka klo- podo de si mem, per la signifo de la vivo, ankaŭ povante leviĝi por defendi sian amotaskon, defendante la veron sen malobeo al la principoj, ĉe la oportuna momento.

La mediuma apostolado ne estas do nur la movado de psi- kaj energioj laŭ ties fenomenaj kaj meĥanikaj esprimoj, ĉar ĝi postulas la laboron kaj oferemon de la koro, kie la lumo de la konfirmo kaj de la sciigo estas ja tiu, naskiĝanta el la kom- prenemo kaj sindonemo al Jesuo Kristo.

NOTO

En "La Libro de la Spiritoj" de Allan Kardec, la teorio pri la ĝemelaj animoj aŭ eternaj duonoj estas pritraktita jene:

Demando n-ro 298. "Ĉu la animoj, devantaj kuniĝi unu kun la dua, estas, ekde sia origino, antaŭdestinitaj por kuniĝo? Ĉu ĉiu el ni havas, ie en la universo, sian duonon, kun kiu ĉiu estas iam fatale kuniĝonta?"

Respondo. "Ne; nenia aparta kaj fatala kuniĝo estas inter du animoj. Kuniĝo ekzistas inter ĉiuj Spiritoj, sed malsamgrada, laŭ la respektivaj rangoj, tio estas, laŭ iliaj perfektiĝo-gradoj; ju pli perfektaj, des pli forte kunigitaj. El malkonkordo naskiĝas ĉiaj ĉagrenoj de la homaro, kaj el konkordo rezultas kompleta feliĉo.

Poste, resumante la instruon elvolviĝanta de la §§ 291 ĝis 302, la Kodiginto ĝin ilustras per la jena persona komentario:

"La teorio pri la "eternaj duonoj" estas figuro pri la kuniĝo de du reciproke simpatiantaj Spiritoj; tio estas esprimo uzata eĉ en la vulgara parolo, kaj tial ni ĝin ne prenu laŭlitere; certe, la Spiritoj, ĝin uzantaj, ne apar- tenas al la alta ordo; la sfero de ties ideoj estas, tute certe, malvasta, kaj ili esprimas sian penson per vortoj, kiujn ili uzadis dum sia enkorpa vivo. Devas do esti flanken metita la ideo, ke du Spiritoj estas kreitaj unu por la dua kaj ke ili iam nepre kuniĝos por la tuta eterna tempo, post pli aŭ malpli daŭra diseco."

(1) Por tiu ĉi transkribo mi permesas al mi uzi la klasikan tradukon faritan de la karmemora D-ro Porto Carreiro Neto. - La Trad.

Ĉi tiu cirkonstanco kaj la supozo, ĉiam akceptebla, pri iu manko ĉe la mediuma ricevado, tiel subtila kaj delikata, igis nin formuli al la mediumo, por ke li ilin submetu al sia eminenta Mentoro kaj Aŭtoro de tiu ĉi libro, la jenajn kontraŭdirojn:

"Tiu ĉi teorio, aŭ hipotezo, en tiu ĉi libro, ŝajnas al ni iom malklara. Ĝi ne kontentigas nin kaj, laŭ la formo en kiu ĝi estas prezentita, ĝi ŝajnas al ni nelogika kaj kontraŭdira. Efektive, tiu originala, duobla kreado, igas nin konkludi, ke la animoj estiĝas nekompletaj. Ĝi estas konkludo neakordigebla kun la ĉioscieco de Dio. Cetere, ĝi estas ideo refutata de Allan Kardec, en "La Libro de la Spiritoj". La spirita alligiteco devas etendiĝi al ĉiuj kreaĵoj, kaj, se tiu binara genezo povus praviĝi, la universa komunumo neniam estus unueca kaj kompleta. Eble oni povus akcepti ĝin, kiel hazardan okazintaĵon sur la vojo de la defalintaj estuloj, sed, eĉ tiel, en provizora, kondiĉa, sed neniel absoluta karaktero. Alie, ŝajnas al ni, ĝi estus escepta dualismo, baro kontraŭa al la leĝo de amo, kiu devas enfermi ĉiujn kreitaĵojn de Dio en perfekta identeco de origino kaj celoj. Plie, nia granda Amiko kaj luma Instruanto firme asertas, ke Jesuo translimas aŭ trans- cendas lian koncepton. Nu, konsentite, kiel nekontraŭdi- rebla aserto, ke ekzistas pluraj Kristoj, ni opinias, ke la teorio aŭ sistemo de la ĝemelaj animoj komencas perdi sian karakteron universan, kaj nenecese estas konsideri ĝin.

Por ni, la problemo multe pli bone alĝustiĝas al la familiosistemo kiel provo de duhoma societo, sed ĉiam kondiĉa aŭ hazarda kaj provizora, celante la kolektivan unuiĝon kun la Kristo, al Dio."

Al tiuj konsideroj, la eminenta, bonkora Emmanuel bonvolis respondi per la jena mesaĝo:

"Mia amiko, Dio benu al vi la koron en la materiaj luktoj. Dankante vin pro via frata koreco en la amika, sincera kunlaboro de ĉiam, mi petas modifi la tekston de la demando n-ro 378 de la nova verko, kiu devos esti prezentata per la sekvantaj vortoj:

"Granda nombro da animoj elkarniĝintaj sub la iluzioj de la fizika vivo, iluzioj preskaŭ tute konservataj en la interno, restas kelkatempe nekapablaj kapti la vibrojn el la supera spirita sfero. Tiuj animoj estas kondukataj de siaj gvidantoj kaj elaĉetitaj amikoj al la frataj kunsidoj de la evangelia Spiritismo, kie, en la amemaj okuloj de tiuj samaj mentoroj el la nevidebla sfero, plenumiĝas la ordonoj de la leĝo de kunlaboro kaj reciprokaj bonfaroj, regantaj la vivofenomenojn en la du sferoj."

"Atribuante al la materio certajn ĉefkarakterojn, apar- tenantajn nur al la spirito, mi ŝuldas la rimarkitan erareton al malordigoj en la metodo de "mediuma filtrado", kie nia penso estis difektita.