Выбрать главу

Dronitaj en la pezaj vibroj de la karnaj rondoj, la homoj ricevas tre neperfektajn informojn pri la Universo, pro la nesufiĉeco de siaj kvin limigitaj sentumoj.

Estas ja pro tio, ke ĉiam estos limigita la homa observado de la materio, forto kaj movado, ne nur pro nesufiĉeco de la sensoria percepto, sed ankaŭ pro la strukturo de lia okulo, kie la dia saĝeco limigis la homajn eblecojn de analizo, por valorigi la klopodojn kaj iniciativojn de la kreito.

- Kiel ni komprenu la eteron?

En la sciencaj rondoj sur nia planedo oni jam multe parolis pri la etero, sed neniu povis doni, per la konataj konvencioj, perfektan bildon de ĝia realeco.

Efektive, la homo ne povas imagi ĝin per la limigitaj perceptoj de sia menso. Niaflanke, ni ne povas doni al vi pli klaran instruon pro manko de analogiaj terminoj.

Se, kiel elkarniĝintoj, ni komencas ekzameni ĝin en ĝia profunda esenco, por la surteraj homoj la etero estas preskaŭ abstraktaĵo. Sed ni iel penu kompreni ĝin kiel ian sanktan vivo-fluidaĵon de la Universo, kiu, en ĉiuj direktoj, estas la portilo de la dia penso.

- Ĉu la Fiziko povas doni al ni elementojn por taksi la dian evoluplanon?

Ankaŭ per ĝi vi povas observi la profundan belecon de la universaj leĝoj. En la inteligenta blovo de la dia volo densiĝas la kosma materio en la organismo de la Universo. Aperas la grandaj amasoj da nebulozoj kaj, poste, la familio de la mondoj, kies movadoj estas regataj de la leĝoj de la ekvilibro, en la altira sfero, en la senlima korpo de la kosmo.

La evoluciklo prezentas per ĝi unu el siaj plej belaj aspektoj. Sub la dia gvido, la materio produktas forton, la forto naskas movon, la movo estigas la ekvilibron de la altiro kaj la altiro aliiĝas en amon. Tiam, ĉiuj sferoj de la vivo identiĝas en la sama leĝo de unueco, kiun la dia saĝeco starigis en la Universo.

- Ĉu la substanco estas la sama en ĉiuj mondoj? Kiel ni komprenu la rivelaĵon de la spektroskopo?

Rekoninte, ke la Universo obeas al ia leĝo de unueco, ni devas akcepti, ke, kio troviĝas en la tuto, tio ekzistas same en la partoj.

Sed la spektroskopo ne povas riveli al vi ĉiujn substancojn troviĝantajn en la aliaj mondoj, kaj ni ne povas forgesi, ke la Tero estas tre modesta apartamento en la universa konstruaĵo, kaj ni ne povas ne rekoni, per ĝiaj simplaj detaloj, la senliman grandecon de la verko de la Kreinto.

- Ĉu ekzistas ia leĝo de ekvilibro kaj ia leĝo de

fluidaĵoj?

La grandaj ĝeneralaj leĝoj de la ekvilibro havas sian sanktan sidejon en Dio, eterna fonto de ĉia vivo. Kaj, koncerne la leĝon de fluidaĵoj, ĉiu mondo ĝin posedas laŭ sia planeda organizo.

Rilate al la tera sfero, nur Jesuo kaj Liaj plej altrangaj senditoj plene konas ĝiajn procesojn, kaj tiu leĝo konsistigas ian dian kampon de studoj ne nur por la homa intelekto, sed ankaŭ por la elkarniĝintaj estuloj, kiuj jam liberigis sin el la plej maldelikataj laboroj ĉe la rondoj de la karno, por evolui en la sferoj pli proksimaj al la tera scenejo.

- Ĉu la leĝoj de gravito estas similaj en ĉiuj planedoj?

La leĝoj de gravito ne povas esti tiuj samaj por ĉiuj planedoj, des pli ĉar, sekve de via scienca evoluo, vi jam komprenas, ke la principoj de Newton estis iamaniere ans- tataŭitaj de la konceptoj de relativeco, konceptoj, kiuj siavice ankaŭ sekvas la progreson de la kono.

- Ĉu la teledinamismo estas aplikata al la rilatoj inter la videbla kaj nevidebla mondoj?

Ĉar la teledinamismo estas la manifestado de fortoj, agantaj en distanco, ni klarigu, ke plurfoje ekfunkcias, en la fenomeno de la komunikoj, la teledinamikaj agoj nepre bezonaj por certaj manifestiĝoj de mediumeco.

26. - Antaŭ la principoj de la Fiziko, kiel ni komprenu la magnetismon, kaj kiuj estas ĝiaj karakteroj en la interrilato inter enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj?

La magnetismo estas fenomeno de la vivo, ĉar ĝi estas la natura manifestiĝo en ĉiuj estaĵoj.

Se la monda scienco jam atingis la kampon de rimarkindaj solvoj per eksperimentoj rilataj al tiu temo, pruvante la ĝeneralecon kaj delikatecon de la magnetaj fenomenoj, vi do devas kompreni, ke tiaspecaj elmontroj, ĉe la rilatoj inter la du mondoj, estas ĉiam pli altaj kaj subtilaj, ĉar en tia okazo estas ia montro de supera vivo.

BIOLOGIO

27. - Kiel ni komprenu la Naturon?

La Naturo estas ĉiam la dia libro, kie la manoj de Dio skribas la historion de Lia saĝeco; libro de la vivo, kiu estas la lernejo por la spirita progreso de la homo, senĉese elvolviĝanta per penado kaj sindonemo de Liaj disĉiploj.

- Ĉu la manifestiĝoj de vivo en la diversaj regnoj de la Naturo, inkluzive de la homo, signifas la esprimon de la Dia Vorto laŭ grada skalo en la procesoj de la surtera perfektiĝo?

Jes, en ĉiuj regnoj de la Naturo pulsas la Dio-vibro, kiel la Dia Vorto de la Senfina Kreado; kaj, en la senfina kadro de laboro kaj sperto, ĉiuj principoj, same kiel ĉiuj individuoj, registras siajn valorojn kaj sanktajn akiraĵojn por la senmorta vivo.

- Ĉu la Spiritoj kunlaboras en la elvolviĝo de la embrio de la korpo, en kiun ili reenkarniĝos? Se jes, ĉu ili influas sur la ĉelajn kompleksojn de la fizikaj heredaĵo, por ke la estontaj korpoj estu dotitaj per certaj elementoj kapablaj kontentigi la sekvojn de la provo aŭ misio, kiujn ili devas plenumi?

En la okazo de la progresintaj Spiritoj, mastroj de propraj, netransdoneblaj faroj, tiu kunlaboro preskaŭ ĉiam okazas ĉe la penado de la komisiitoj de Jesuo, kiuj agas por tio, celante la estontecon de siaj luktoj en la materia medio. Ni tamen konsideru, ke la ribelemaj aŭ indiferentaj Spiritoj, senigitaj je la nepre necesaj propraj valoroj, devas akcepti la decidon de la menciitaj komisiitoj, kiuj elektas ja la provojn, kiujn ili meritas, aŭ kiuj estas nepre necesaj por ilia proceso de elaĉeto aŭ evoluo.

- Ĉu estas organoj en la spirita korpo?

Laŭ la esencaj leĝoj, regantaj la surteran vivon, ampleksante la spiritajn sferojn pli proksimajn al nia planedo, escepte de iaj aliiĝoj truditaj de la provo aŭ plenumota tasko, la fizika korpo jam estas preskaŭa eksteraĵo de la perispirita korpo, subordigita al la imperativoj de pli kruda materio, en la meĥanismo de la ĉelaj heredaĵoj, kiuj siavice adaptiĝas al la nepre necesaj provoj aŭ atestoj de ĉiu individuo.

- Ĉu la reenkarniĝo komenciĝas kun la unuaj vivo- manifestiĝoj de la homa embrio?

Ekde la unuaj momentoj de tiaj manifestiĝoj, la Spi- rito spertas la efikojn de sia nova situacio. Sed estas grave konfesi, ke la spiritoj pli klarmensaj, kontraŭe al tiuj pli malklarmensaj kaj nesciaj, ĝuas preskaŭ plenan liberecon, ĝis la kompleta firmiĝo de la materiaj ligiloj ĉe sia nova naskiĝo en la mondo.

- Kiam la embrio formiĝas, ĉu okazas ia interpenetro de fluidaĵoj inter la gravedulino kaj la spirito tiam ligita al la feto? Ĉu ekzistas kontroleblaj sekvoj?

Tiu interpenetro de fluidaĵoj estas natura kaj pravigebla, ne malofte okazigante tre subtilajn fenomenojn, kiel la tiel nomatajn "denaskajn signojn", kiuj nur pli malfrue povos esti komprenataj de la monda scienco, pliriĉigante la kadron de valoroj de la biologio, ĉe la profunda studado de la originoj.

- Ĉu la Spirito, en ĉiu el siaj enkarniĝoj, rememoras siajn evoluajn stadiojn, same kiel okazas al la materia embrio, kiu rememoras, antaŭ la naskiĝo, la tutan evoluon de sia specio?

Tiu rememoro en la plimulto da okazoj efektiviĝas pro la oportuneco, kiun ĝi donas al la enkarniĝinta animo dece konduti, en la samaj cirkonstancoj de sia kulpa pasinteco; sed ĝi ne estas ĝenerala regulo, kaj ni atentigu, ke, ju pli grandaj estas la akiraĵoj de saĝeco kaj amo, des pli malproksime troviĝos la spirito, ĉe sia surtera lernado, de tiu rememoro pri la materiaj spertoj, de kies dolora ĉeesto li tiam povos liberiĝi pro sia supera spiriteco.