Выбрать главу

En la nuna momento de la surtera homaro, kiam ĉiuj konkeroj de la civilizacio degeneras en la ekstremismojn, Spiritismo estas la granda inicanto de la Sociologio, ĉar ĝi signifas la reviviĝintan Evangelion, kiun la laŭliteraj religioj provis enterigi en ekonomiajn interesojn kaj en la eksteran konvencion de siaj prozelitoj.

Restarigante por la homo la instruojn de Jesuo, kaj klarigante, ke la efektivaj valoroj de la homo estas tiuj, kiuj devenas de la konscienco kaj de la koro, la konsolanta doktrino de la Spiritoj reasertas la veraĵon, ke al ĉiu homo estos donite laŭ lia indeco, laŭ la persona diligenteco, en la aplikado de la leĝo de laboro kaj bono. Pro tio, ĝi prezentas la plej efikan antidoton kontraŭ la sociaj venenoj nun disverŝitaj en la mondo per la politikaj filozofioj de la absurdo kaj senmezura ambicio, restarigante en la koroj la veron kaj la konkordon.

- Kiel la spiritisto kondutu antaŭ la mondapolitiko?

Ĉiu sincera disĉiplo de Jesuo havas pli subliman mision ĉe la politika tasko saturita de materiaj luktoj. Tiu estas la motivo, kial li ne devas estigi situacion de evidenteco ĉe la pasemaj mondaj administracioj. Kunvokite al tiaj situacioj, pro la cirkonstancoj, li devas akcepti ilin ne kiel premion por sia doktrino, sed kiel necesegan, penigan provon, en kiu ĉia sukceso estas ĉiam malfacila. Sincera spiritisto devas kompreni, ke la prilumado de unu konscienco estas kvazaŭ la prilumado de unu mondo, kaj ni atentigu, ke la tasko de la Evangelio ĉe la animoj enkarniĝintaj sur la Tero estas la plej grava el ĉiuj, ĉar ĝi estas definitiva, reala faro. La misio de la doktrino estas konsoli kaj instrui, en Jesuo, por ke ĉiuj mobilizu siajn diajn kapablojn sur la vivovojo. Ŝanĝi ĝin por unu loko ĉe la bankedo de la ŝtato estas inversigi la valoron de la instruoj, ĉar ĉiuj homaj organizaĵoj estas nedaŭraj pro la bezono de renovigo de ĉiuj formuloj de la homo laŭ la leĝo de la universa progreso. El tio ni konkludu, ke la vera konstruado de la ĝenerala feliĉo estos efektiva nur se ĝi havos firmajn bazojn en la spirito de la homoj.

- Kiel ni rigardu la politikon pri rasismo?

Se estas prave, ke en la patrujoj ni observu la grupigon de pluraj kolektivoj per la afinaj ligiloj de edukado kaj sento, la rasisma politiko devas esti rigardata kiel grava eraro neniel pravigebla, ĉar ĝi ne povas prezenti seriozan bazon ĉe sia argumentado, apenaŭ kaŝanta la pereigan intencon de tiraneco kaj separatismo.

- Ĉu la ordono "ne mortigu" atingas la ĉasiston, kiu mortigas por distro, kaj la ekzekutiston, kiu ekstermas pro devo de ofico?

Laŭmezure kiel vi evoluos laŭ la evangelia sento, vi komprenos, ke ĉiuj mortigantoj malobeas la sanktan skribon.

Ĉe la grado de viaj nunaj scioj, vi komprenas, ke nur la murdistoj, kiuj mortigas pro malico, estas kontraŭ la dia leĝo. Kiam vi antaŭeniros plu sur la vojo, plibonigante la socian aparaton, tiam vi ne plu toleros la ekzekutiston, kaj kiam vi estos pli spiritigitaj, rigardante la bestojn kiel viajn malsuperajn fratojn en via vivo, tiam la klaso de la ĉasistoj ne havos pravon de ekzisto.

Legante niajn vidpunktojn, vi memoros pri la nocaj bestoj, kaj vi intime pensos pri la neceso de ilia ekstermado. Sed estas eble, ke vi ne memoros tiam pri la homoj nocaj kaj kruelegaj. Ĉu la kalumnianto ne venenas pli multe ol piko de serpento? Ĉu la armigistoj aŭ la ambicia politikisto, kiuj senkompate muntas la maŝinaron de nekomprenebla milito ne estas ja pli senkompataj ol la sovaĝa leono? ...

Ni pensu tiujn veraĵojn, kaj ni rekonos, ke la estonta spirita homo, kun la lumo de la Evangelio en la intelekto kaj en la koro, estos modifinta sian medion de luktoj, helpante ankaŭ la evoluan penadon de siaj malsuperaj kunuloj en la surtera vivo.

- Konsiderante la pozitivan ordonon "ne juĝu" kiel ni distingu bonon disde malbono, sen juĝado?

Inter juĝo kaj distingo ĉiam estas granda distanco. La juĝado, celanta specifi definitivajn sekvojn, apartenas al la dia aŭtoritato, sed la analizo-rajto estas donita al ĉiuj Spiritoj, ke, distingante inter bono kaj malbono, inter eraro kaj vero, la homoj povu plani sian plej bonan vojon al Dio.

- Ĉe la leĝo de la homoj, kiam oni troviĝas antaŭ kriminala proceso, ĉu oni devas voĉdoni por kondamni, konforme al la krimoproceso, aŭ por absolvi la krimulon, obee al la ordono "ne juĝu"?

En la sfero de niaj spertoj, ni konsideras, ke, kvankam la pecoj de la homaj procesoj estas kondamnaj, oni devas memori tamen la figuron de la Kristo apud la ŝtonumita pekulino, ĉar Jesuo ankaŭ troviĝis antaŭ juĝantaro.

"Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon"

- estas la maksimo, kiu ĉiam devus memorigi pri nia komuna situacio de defalintaj spiritoj, por ke ni ne kondamnu tiun aŭ alian el niaj similuloj. "Iru, kaj de nun ne plu peku"

- devas esti nia kondutnormo interne de nia propra koro, forigante la herbon de la malbono, kiu en ĝi vigle kreskas.

En la publikaj procesoj, la juĝa aŭtoritatulo, kvazaŭ peco de la ŝtata maŝino, plenumanta siajn fakajn funkciojn, devas scii kie troviĝas la konvena rimedo por korekti aŭ reeduki la socian organismon, mobilizante en tiu ofico la valorojn de siaj sperto kaj respondeco.

Sed ni individue penu lerni tion, ke se ni povas "juĝi" ion, ni ĉiam juĝu unue nin mem, kiel plej proksima frato de tiu, al kiu atribuiĝas krimo aŭ eraro, por ke ni estu konformaj al Tiu, kiu estas la lumo de niaj koroj.

En la ordinaraj horoj de nia ekzistado, ni serĉu la evagelian lumon por analizi la eraron kaj la veron, por ke ni distingu inter bono kaj malbono. Sed en la momento de la definitivaj juĝoj, ni transdonu la procesojn al Dio, kiu, antaŭ ol ni, ĉiam konos la plej bonan vojon de regenerado por siaj devojiĝintaj filoj.

65. - Cu la homo, kiu prenis sur sin la respondecon de publikaj oficoj sur la Tero, respondas, en la spirita sfero, por la ordonoj, kiujn li plenumas kaj plenumigas?

- Pro siaj moralaj karakteroj, la respondeco de publika ofico ĉiam estas pli grava ol tiu, kiun Dio donis, pri materia riĉaĵo. De tio venas la fakto, ke en la spirita vivo la deponprenan- to de la publikaj aferoj ĉiam respondos por la ordonoj diktitaj de sia aŭtoritato en la surteraj taskoj.

Johano, 8:7. - La Trad.

Johano, 8:11. - La Trad.

- Ĉu la evangelia instruo - "Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo" - devas esti komprenata laŭ absoluta senco?

Ankoraŭ tiu instruo de la Majstro devas esti kon- siderata en sia dia simboleco.

Ankaŭ la homaj riĉaĵo kaj aŭtoritato estas vojoj al spertoj kaj provoj, kaj la homo ilin memvole forĵetinta de si kondutus kun la konscio pri sia nerespondeco, flanke lasante la okazon por progreso, kiun la Dia Providenco metis al li en la manojn.

Ĉiuj homoj estas fruktuzantoj de la diaj havaĵoj, kaj tiuj, kiuj estas kunvokitaj al la adiministrado de tiuj havaĵoj, rigardu sian respondecon kiel unu el la plej seriozaj problemoj en la vivo.

Forlasante egoismon, fieron, malfortecon, elmontron de vantemo, la homo plenumos la evangelian ordonon, kaj, sentante la grandecon de Dio, la sola disdonanto de la reala riĉaĵo de la vivo, li estos la disĉiplo de la Sinjoro en ĉia cirkonstanco, ĉar li uzas siajn materiajn kaj spiritajn kapablojn sen la mondaj venenoj, kiel ia sincera interpretanto de la diaj planoj por ĉies feliĉo.

- Kiel ni interpretu la feminisman movadon en la nuntempa civilizacio?

Per la geeza institucio, viro kaj virino estas kvazaŭ cerbo kaj koro de la hejma organizo.

Ambaŭ portas egalan respondecon ĉe la sankta familia grupo; se la ina animo ĉiam prezentis pli altan gradon de spiriteco en la vivo, tiel estas, ĉar de longe la vira spirito venenis la fontojn de sia libereco per ĉiaj misuzoj kaj malutilis al sia morala pozicio tra sennombraj ekzistadoj, en multoblaj jarcentaj spertoj.

Sed la feminisma ideologio de la modernaj tempoj, kun siaj diversaj politikaj kaj sociaj standardoj, povas esti ia veneno por la virino neglektanta siajn grandajn spiritajn devojn sur la Tero. Se ekzistas ia aŭtentika feminismo, ĝi devas esti tiu de la reedukado de la virino por la hejmo, sed neniam por kontraŭefika agado ekster ĝi. Tiel estas, ĉar la virinaj problemoj ne povos esti solvitaj per la viraj kodoj, sed nur konforme al la diaj, noblaj principoj de la Evangelio.