- Kiel ni difinu la spiritostaton de la moderna homo, kiu tiom multe priokupiĝas pri "prosperi en la vivo", "gajni multe" kaj "labori por riĉiĝi"?
Tiu celo de la nuntempa degenerinta homo estas for- ta karaktero de nescio de la spiritaj valoroj sur la Tero, kie okazas la inversigo de preskaŭ ĉiuj moralaj konkeroj.
Estis ja tiu eksceso de maltrankvilo, en la plej senbrida egoismo, kiu okazigis la moralan krizon en la mondo, el kies sinistraj spektakloj ni povas konfesi, ke la fizika homo de la epoko de radiofonio kaj transatlantika ŝipo bezonas pli multe da vero ol da mono, pli multe da lumo ol da pano.
II
ABSTRAKTAJ SCIENCOJ
- En la kadro de la spiritaj valoroj, kia estas la pozicio de la abstraktaj sciencoj, kiaj Matematiko, Statistiko kaj Logiko, kiuj postulas la maksimumon da metodo kaj observo por siaj deduktaj aktivecoj?
Ankaŭ en ĉi tiu okazo ni vidas Matematikon kaj la Statistikon mezurantaj, kalkulantaj kaj denombrantaj la ma- terian posedaĵon, kaj la Logikon orientanta la intelektajn aktivecojn de la homo ĉe la eventualaĵoj de ties vivo sur la Tero.
Ni ne povas malestimi la kontribuon de la abstraktaj sciencoj al la edukaj principoj, ĉar ili lertigas la intelekton, plivastigante la spiritan spontaneecon, tiel ke fariĝas pli facila la komprenado de la valoroj de la surtera vivo. Sed ni konfesu, ke iliaj aktivecoj, preskaŭ ĉiuj ligitaj al la mondomedio, estas procedoj aŭ rimedoj per kiuj la homo atingos la vivoscion en ĝiaj plej profundaj spiritaj revelacioj, scion simbolantan la dian celon de ĉiuj esploroj kaj analizoj de la surteraj organizaĵoj.
III
SPECIALAJ SCIENCOJ
- Ĉu la specialaj sciencoj, kiaj Astronomio, Meteologio, Botaniko kaj Zoologio estis kreitaj per la klopodo de la homa spirito ĉe la evoluado de la fundamentaj sciencoj?
Kiel aldonaj aktivecoj de la fundamentaj sciencoj, tiuj specialaj studoj prezentas ian amason da konkeroj de la homa spirito ĉe la sankta laboro de la abstrakta estaĵo, kiun ni nomas "civilizacio".
Tiaj klopodoj estas la registro de la esploroj kaj faroj ĝustadire homaj; ili tamen konverĝas al la integra scienco laŭ la senfina plano, kie ili asociiĝos al la moralaj valoroj, ĉe la glorado de la saviĝinta homo.
- Kiel ni juĝu la pozicion de la Tero rilate al la aliaj
mondoj?
La grandeco de la astra spaco, kie moviĝas la tutaĵo de la sistemoj, estas tro profunda, por ke ni povu starigi ĝian difinon per la mizeraj surteraj formuloj.
En la kirlego de la Senfino, la planeda sistemo, kies centro estas nia Suno, estas tro simpla, konsistigante tre malriĉan aspekton de la Kreitaĵaro.
Sufiĉas memori, ke Kaprino, unu el niaj plej proksimaj najbaroj, estas suno 5.800-oble pli granda ol la nia, kaj ni ne forgesu, ke la Tero estas 1.300.000-oble malpli granda ol nia Suno.
Per tiuj grandiozaj ciferoj ni komprenas la amplekson de nia malgrandeco en la Universo, sincere komparante la situacion de ĉiaspecaj homaj konkerantoj, kiuj, sopirante akapari materiajn havaĵojn, faris al ni la impreson de ridindaj, vantaj marionetoj de la vivo.
- Cu ekzistas planedoj en kondiĉoj pli malbonaj ol tiuj de la Tero?
Ekzistas mondoj, kiuj prezentas pli malbonajn pers- pektivojn de ekzistado ol la via, kaj, rilate al perspektivoj, la Tero estas gaja, bela sfero de lernado. La sola elemento sur ĝi, ne harmonianta kun la Naturo, estas ja la homo, kiun la egoismo submetis.
Ni konas planedojn, kies loĝantoj estas devigitaj al kontinua, laciga penado por havigi al si la elementojn esencajn al sia vivo; ankoraŭ aliajn, kie multegaj estuloj troviĝas en dolora ekzilo. Sed sur la via vi havas, tute senpage kaj sen iu ajn peno por vi, bluan ĉielon, riĉajn fontojn, abundan oksigenon, amikajn arbojn, fruktojn kaj florojn, koloron kaj lumon kaj sanktajn laboreblecojn, kiujn en ĉiuj tempoj la homo forlasas.
- Cu la surtera homaro estas identa al tiu de aliaj
mondoj?
Ĉe la fizikaj trajtoj tia analogeco estas neebla pro la esencaj leĝoj, regantaj ĉian evoluan sferon; sed ni penu kompreni kiel homaron la tutan spiritan familion konsistantan el ĉiuj kreitoj de Dio, kiuj loĝatigas la Universon, kaj, esplorante la demandon tra tiu prismo, ni vidos la surteran komunumon identigita kun la universa kolektivo.
- Cu scienculo povos rigardi kiel sukcesplenajn la eblecojn de interplaneda vojaĝo?
Almenaŭ dum daŭros ĝia konfuza, egoisma kaj ribela sinteno, la surtera homaro ne nutru iun ajn intencon al interplaneda vojaĝo.
Kion ni diru pri la homo, kiu, ne tenante ordon en sia propra domo, volus invadi la loĝejon de siaj najbaroj? Se tiom da fojoj la surteraj homoj de longe forlasas la riĉaĵojn, kiujn la Dia Providenco metis al ili en la manojn, ĉu ne estus juste teni ilin en ilia malvasta, malriĉa sfero?
La izoliteco de la Tero estas netaksebla bono.
Ni observu la rezultojn de la homa progreso, rezultojn kiuj estas mobilizitaj por milito kaj detruo ĉe la triumfoj de la forto, kaj ni gloru la Ĉielan Patron pro tio, ke Li ne plivastigis sur la Tero la observoprocesojn de siaj fieraj kreitoj.
- Ĉu la spirito estas devigita adaptiĝi al la fluidaj kondiĉoj de ĉiu mondo, en la diverseco de siaj spertoj?
Tio estas imperativo por la akiro de liaj evoluaj valoroj, laŭ la leĝoj de perfektiĝo.
- Ĉu pli malfrue la meteologiaj fenomenoj povos esti kontrolataj de la homoj?
Kvankam ne kontroleblaj por la homoj, la meteologiaj fenomenoj tamen tiaj ne estas por la komisiitoj de Jesuo, kiuj penas distribui ilin laŭ la spiritaj valoroj, kiuj devos esti observataj ĉe ĉiuj evoluaj procesoj.
Ni tamen ne forgesu, ke la Tero estas lernejo.
Se en la nuna momento ne estas eble doni ateston pri plena scio al ribelaj kaj mallaboremaj lernantoj, iam tio estos ebla, kiam la morala evoluo estos atinginta la nivelon necesan por la utiligo de tia aŭ alia forto, je profito de ĉiuj.
- Ĉu la spiritojpriokupiĝas pri Botaniko?
Ĉe Botaniko vi trovas la samajn problemojn de originoj eksplikeblajn nur per la transcendaj faktoroj, kio pruvas la atenton de la spirita sfero al la tiel nomata vegetala regno.
Tiu fakto de la Naturo, evolukampo simila al la ceteraj, ankaŭ ricevas la sanktan influon de la Sinjoro, per helpo de Liaj senditoj, de antaŭ la organizo de la Tero.
Memoru, ke la homo estas lernanto en lernejo, kiun lia rezonkapablo jam trovis organizita de la dia saĝo, kaj en la nomo de Tiu, kiu estas la sankta fonto de niaj vivoj, amu la arbojn kaj zorgu pri la kampoj, kie floras la ĉielaj benoj.
- Ĉu ankaŭ Zoologio estas objekto de atento de la spiritaj sferoj?
Sendube, ankaŭ Zoologio indas la zorgon de la nevidebla sfero, sed estas necese, ke ni konsideru la utilecon de iu averto, invitanta la homojn atente ekzameni siajn parencajn ligilojn kun la bestoj, en la limo de la evoluaj linioj. Estas do juste, ke ili penu amike zorgi pri la malsuperaj estaĵoj de la surtera vivo.
Cetere, la regnoj de la Naturo estas kampo de aktiveco kaj laboro de la homoj, kaj estas ja akceptinda, ke tiuj regnoj estas sub ilia respondeco pli multe ol ĝustedire sub tiu de la Spiritoj. Tial, ili respondos antaŭ la diaj leĝoj por tio, kion ili konscie faris el la posedaĵoj de la surtera naturo.
- Kiel ni klarigu nian parencecon kun la bestoj?
Konsiderante, ke ankaŭ ili havas en la tempo ian estontecon de fruktoriĉaj faroj. Tra multenombraj spertoj ili iam alvenos al la tiel nomata homa regno, same kiel ni niavice atingos, en la fluo de jarmiloj, la rangon de anĝeloj. La progresoskalo estas sublima kaj senfina. En la malvastega kadro de viaj scioj, ni serĉu figuron, kiu nasku en ni senton de solidarecon kaj amo, kiu devas superregi en ĉiuj apartaĵoj de la naturo videbla kaj nevidebla. La mineralo estas altiro. La vegetalo estas senso. La animalo estas instinkto. La homo estas racio. La anĝelo estas dieco. Ni penu rekoni la grandan nombron da ligiloj nin kunigantaj ĉe la gradaj valoroj de la evoluo, kaj ni konstruu en nia internaĵo la eternan sanktejon de la universa frateco.