La junularo ne eltenis kaj per admiraj krioj renkontis la konkludon de la estro. Sed ankaŭ la pli aĝaj, atingintaj maturan diskretecon de sentoj, ĉirkaŭis Mut Ang-on kun malkaŝa emocio.
Parto 2
Ie antaŭe, plu en monstra distanco, estis fluganta renkonten ŝipo el planedo de fremda kaj fora stelo. Kaj homoj de la Tero unuafoje dum miliardoj da jaroj da evoluo de vivo sur sia planedo devis tuŝi aliajn… same homojn. Estis nemirinde, ke la astronaŭtoj, malgraŭ ĉiuj penoj reteni sin, febre agitiĝis. Foriri por ripozo, resti sola kun si mem en varmega malpacienco de atendo ŝajnis neeble. Sed Mut Ang, kalkulinte la tempon de renkontiĝo de la stelŝipoj, ordonis al Svet Sim doni al ĉiuj trankviligan kuracilon.
— Ni, — firme respondadis li al protestoj, — devas renkonti niajn kunfratojn en la plej bona stato de animo kaj korpo. Nin atendas ankoraŭ grandega laboro: ni devos kompreni ilin kaj sukcesi rakonti pri ni. Preni ilian scion. Kaj doni la nian! — Mut Ang kuntiris la brovojn. — Ankoraŭ neniam mi tiel timis mian malkapablon, nekompetentecon. — La maltrankvilo ŝanĝis la ordinare trankvilan vizaĝon de la ŝipestro, la fingroj de la kunpremitaj manoj blankiĝis.
La astronaŭtoj, eble, nur nun eksentis, kian responson metis sur ĉiujn la senekzempla renkontiĝo. Ili sen kontraŭdiroj prenis la pilolojn kaj disiris.
Mut Ang lasis nur Kari-n, poste iom hezitis, ĉirkaŭrigardante la fortan figuron de Tej Eron, kaj per gesto invitis ankaŭ lin en la stirejon. Kun laca suspiro la estro etendiĝis en la fotelo, klinis la kapon kaj fermis la vizaĝon per la manoj.
Tej kaj Kari silentis, timante rompi la mediton de la estro. La stelŝipo iris tre malrapide, pasante ducent mil kilometrojn dum horo, — per tiel nomata tanĝa rapido, uzata ĉe eniro en Roŝ-an zonon de iu astro. Robotoj, regantaj la ŝipon, tenis ĝin sur zorgeme kalkulita revena kurso. Estis tempo por apero de radio de la lokalizilo de la fremda ŝipo, kaj tio, ke ĝi ne aperis, igis Tej Eron-on kun ĉi minuto maltrankviliĝi pli forte.
Mut Ang rektiĝis kun gaja kaj samtempe iomete malgaja rideto, bone konata al ĉiu ŝipano.
«Venu, ho fora amik', al la kara sojlo…»
Tej kuntiris la brovojn, fiksrigardante en senluman nigron de la antaŭa ekrano. La kanteto de la estro ŝajnis al li nekonvena en tia serioza momento. Sed Kari subkaptis la eĉ pli gajan rekantaĵon, ruzete rigardante al la morna asistanto.
— Provu svingi nian radion, Kari, — subite diris Mut Ang, interrompante sin, — po du gradoj ĉiuflanken kaj kruce!
Tej facile ruĝiĝis. Li ne povis trovi la simplan rimedon, sed pense riproĉis la estron!
Pasis ankoraŭ du horoj. Kari imagis al si, kiel la radio de ilia lokalizilo tie, antaŭe, en kolosa distanco glitas maldekstren, dekstren, supren kaj malsupren, trakurante kun ĉiu svingo centmilojn da kilometroj da nigra vakuo. Tiaj svingoj de signala «tuko» superis la plej senbridan fantazion de malnovaj teraj fabeloj pri gigantoj.
Tej Eron enprofundiĝis en kontemplan rigidiĝon. La pensoj fluis malrapide, ne kaŭzante emociojn. Tej rememoris, ke post ekflugo de sur la Tero lin ne forlasadis sento de stranga ermiteco.
Verŝajne, tiu sento estis karakteriza por la homo en la praa vivo — la sento de plena neligiteco, de malesto de ajnaj devoj, zorgoj pri la estonteco. Probable, tiaj sentoj aperadis al homoj dum tempoj de grandaj plagoj, militoj, sociaj katastrofoj. Kaj ankaŭ por Tej Eron la pasinteco, ĉio, kio estis lasita sur la Tero, forpasis por ĉiam kaj nerevenigeble; la nekonata estonteco estas disigita per plurjarcenta abismo, post kiu atendas nur io tute nova. Tial estis neniaj planoj, projektoj, sentoj kaj deziroj por tio, kio estos antaŭe. Nur alporti tien la akiritan en la kosmo, elŝiritan el ĝiaj profundaĵoj novan scion. Antaŭen, nur antaŭen! Kaj subite okazis tio, kio ŝirmis per si kaj la atendon de la nova tero, kaj la zorgojn de asistanto de ŝipestro.
Mut Ang penis imagi al si vivon de la ŝipo, iranta renkonten. La estro imagis la ŝipon de la fremduloj kaj ĝiajn anojn similaj al la tera ŝipo, teraj homoj, teraj travivaĵoj. Li konvinkiĝis, ke estas pli facile imagi fremdulojn, elpensante plej nekredeblajn formojn de vivo, ol obeigi sian fantazion al striktaj kadroj de la leĝoj, pri kiuj tiel konvinke parolis Afra Devi.
Ankoraŭ ne levinte la mallevitan kapon, laŭ subita streĉiĝo de la kamaradoj Mut Ang eksentis la aperon de la signalo sur la ekrano de la lokalizilo. Li ne ekvidis ĝin, tiun luman punkton, — tiel rapide ĝi malaperis, strekinte laŭ la nigra brilanta disko. La signala sonorilo apenaŭ tintis. La astronaŭtoj eksaltis kaj transfleksiĝis trans la tablojn de la regpaneloj, instinkte penante proksimiĝi al la ekrano. Malgraŭ momenteco de la apero de la luma punkto, ĝi signifis tre multon. La fremda stelŝipo retroturniĝis renkonten al ili, sed ne kaŝiĝis en profundaĵoj de la spaco. La ŝipon regas estaĵoj, ne malpli lertaj en kosmaj flugoj, ili sukcesis kalkuli la revenan kurson sufiĉe precize kaj rapide kaj nun estas palpantaj «Teluron» per radio en grandega distanco. Du neimageble malgrandaj punktoj, perdiĝintaj en senfina lumo, serĉas unu la alian… Kaj samtempe tio estas du grandegaj mondoj, plenaj je energio kaj scio, ili tuŝas unu la alian per direktitaj faskoj de lumaj ondoj. Kari movis la radion de la ĉefa lokalizilo de grado «1488» al «375». Ankoraŭ, ankoraŭ… La luma punkto revenis, malaperis, ree brileris en la nigra spegulo, akompanata de momente mortanta sona signalo.
Mut Ang ekprenis vernierojn de la lokalizilo kaj komencis ĉirkaŭskribi spiralon de la periferio al la centro de tiu kolosa cirklo, kiun desegnis la radio en la regiono de la alproksimiĝanta stelŝipo.
La fremduloj, evidente, ripetis la manovron. Post longaj penoj la luma punkto firmiĝis en limoj de la tria rondo de la nigra spegulo. Ĝi estis ĵetiĝanta nur pro vibrado de ambaŭ ŝipoj. La sonoro sonis nun seninterrompe, kaj ĝin oni devis mallaŭtigi. Ne estis duboj, ke la radio de «Teluro» estas same kaptita de aparatoj de la fremda stelŝipo kaj la ŝipoj iras renkonten, proksimiĝante dum horo je ne malpli ol kvarcent mil kilometroj.
Tej Eron elmetigis el la komputilo kalkulojn, ordonitajn al ĝi, kaj determinis, ke la ŝipojn disigas distanco je ĉirkaŭ tri mil kilometroj. Ĝis la renkontiĝo de la stelŝipoj restis sep horoj. Post horo eblis komenci ĝeneralan bremsadon, kiu prokrastos la renkontiĝon por ankoraŭ kelkaj horoj, se la fremda stelŝipo faros samon kaj se ĝi estas bremsata laŭ similaj kalkuloj. Eble, la fremduloj sukcesos halti pli rapide, alie necesos denove preteri unu la alian, kaj tio ree malproksimigos la renkontiĝon, kaj la atendo iĝas preskaŭ neeltenebla.
Sed la fremda stelŝipo ne kaŭzis aldonajn suferojn. Ĝi komencis bremsiĝi pli forte, ol «Teluro», poste, trovinte rapidon de malakcelo de la tera stelŝipo, ripetis ĝin. La ŝipoj estis kunirantaj ĉiam pli kaj pli proksime. La ŝipanaro de «Teluro» ree kunvenis en la centra stirejo. La stelŝipanoj estis observantaj, kiel en la nigra spegulo de la lokalizilo la luman punkton anstataŭigis makulo.
Tio estis la propra radio de «Teluro», kiu, reflektiĝinte de la fremda stelŝipo, revenis al la ŝipo. La makulo iĝis simila al eta cilindro, ĉirkaŭzonita per dika rulaĵo (la formo, eĉ malproksime ne simila al «Teluro»). Ankoraŭ pli proksime — kaj sur la ekstremaĵoj de la cilindro aperis kupolsimilaj dikaĵoj.
La brilantaj konturoj estis pligrandiĝantaj kaj disirantaj, ĝis atingis la periferion de la nigra rondo.
— Aŭskultu ĉiuj! Okupu la lokojn! Ni faras finan bremsadon ĉe ok «g»!
La hidraŭlikaj foteloj estis longe enpremiĝantaj en siajn soklojn, en la okuloj de la homoj ĉio ruĝiĝis kaj malheliĝis, sur la vizaĝoj eliĝis glueca ŝvito. «Teluro» haltis kaj ekpendis en la vakuo, kie ne estis supro kaj malsupro, flankoj aŭ fundo, en glacia kosma mallumo, je cent du parsekoj for de la gepatra stelo — la flava Suno.
Ĵus rekonsciiĝinte post la bremsado, la astronaŭtoj tuj ŝaltis ekranojn de rekta vido kaj gigantan lumilon, sed nenion vidis, krom hela luma nebulo antaŭe kaj maldekstre de la ŝipa pruo. La lumilo estingiĝis, kaj tiam forta blua lumo batis en la okulojn de ĉiuj rigardantoj al la ekrano, fine seniginte ilin je kapablo ekvidi ion ajn.