Выбрать главу

— Retan polarizilon, tridek kvin gradojn, kaj filtrilon de lumondoj! — komandis Mut Ang.

— Ĉu por ondolongo sescent dudek? — demandis Tej Eron.

— Probable, tio estos plej bona!

La polarizilo estingis la bluan brilon. Tiam potenca oranĝa torento de lumo enpikiĝis en la nigran mallumon, turniĝis, tuŝis randon de iu konstruaĵo kaj, finfine, prilumis la tutan fremdan stelŝipon.

La ŝipo el alia stelo situis nur je kelkaj kilometroj. Tia proksimiĝo honorigis tiel la terajn, kiel la fremdajn astronavigaciistojn. El la distanco estis malfacile precize determini ampleksojn de la stelŝipo. Subite el la fremda ŝipo ĵetiĝis en la zeniton dika radio de oranĝa lumo, per ondolongo koincidanta kun tiu, kiun estis eliganta «Teluro». Verŝajne, la fremduloj same, kiel la teranoj, uzis lumon por signalado, farante ĝiajn radiojn videblaj en la kosma vakuo. La radio aperis, malaperis, reaperis kaj restis stari vertikale, leviĝante al nekonataj stelfiguroj ĉe rando de la Lakta Vojo.

Mut Ang frotis la frunton per la mano, kion li faris ĉiam en minutoj de streĉa cerbumado.

— Probable, tio estas signalo, — singarde diris Tej Eron.

— Sendube. Mi komprenus ĝin tieclass="underline" la senmova fosto da nia lumo signifas «Staru sur la loko, aliros mi». Ni provu respondi.

La tera stelŝipo estingis sian lumĵetilon, transŝaltis la filtrilon al la ondo kvarcent tridek kaj movis la bluan radion al sia poŭpo. La fosto da oranĝa lumo sur la fremda ŝipo momente estingiĝis.

La astronaŭtoj atendis, apenaŭ spirante. La fremda ŝipo pleje similis al bobeno: du konusoj, kunigitaj per la pintoj. La bazo de unu el la konusoj, evidente de la antaŭa, estis kovrita per kupolo, sur la malantaŭa estis instalita larĝa, malfermita en la spacon funelo. La mezo de la ŝipo elstaris per dika, malforte lumanta ringo de malklaraj konturoj. Tra la ringo videblis konturoj de cilindro, kuniganta la konusojn. Subite la ringo densiĝis, iĝis netravidebla, ekturniĝis ĉirkaŭ la centro de la stelŝipo, kiel rado de turbino. La fremda ŝipo komencis kreski sur la panoramaj ekranoj, dum tri aŭ kvar sekundoj ĝi plenigis per si la tutan vidkampon. La homoj de la Tero komprenis, ke antaŭ ili estas ŝipo pli granda, ol «Teluro». Ĝi superis la teran stelŝipon (per amplekso) proksimume trioble.

— Afra, Jas kaj Kari — en la kluzan kameron, al eliro el la ŝipo kune kun mi! Tej restos sur la posteno. La planedan prilumilon ŝaltu! Ni lumigu la alterigan prilumon de la maldekstra flanko! — komandadis la estro.

En febra hasto la nomitaj astronaŭtoj surmetis malpezajn skafandrojn, uzatajn por planedaj esploroj kaj por eliro el ŝipo en la kosman spacon, malproksime de mortiga radiado de steloj.

Mut Ang kritike pririgardis ĉiujn, kontrolis funkciadon de sia skafandro kaj ŝaltis pumpilojn. Ili momente ensuĉis la aeron el la kluza kamero en la ŝipon. Tuj kiam la indikilo de maldenseco atingis verdan strekon, la estro turnis unu post la alia tri fustojn. Sensone, samkiel ĉio, kio okazas en la kosmo, ŝoviĝis flanken kirasaj platoj, la izola tavolo kaj la skatolo de aera ĉelo. Desaltis ronda kovrilo de la elira luko, kaj tuj hidraŭlikaj tuboj elpremis supren la plankon de la kluza kamero. La kvar astronaŭtoj trovis sin sur alto de kvar metroj super la antaŭa parto de «Teluro», sur ronda, ĉirkaŭbarita placeto, la tiel nomata placeto de supra vido.

La fremda stelŝipo en zono de bluaj lumoj estis tute blanka. Ĝi havis ne spegulan metalan surfacon, reflektantan ĉiujn specojn de kosmaj radioj, kiel la kiraso de «Teluro», sed la malbrilan, lumantan per helega blanko de monta neĝo. Nur la centra ringo estis plu eliganta malfortan bluan brilon.

La giganta ŝipo estis rimarkeble alproksimiĝanta al «Teluro». En la kosma spaco, malproksime de ajnaj gravitkampoj, ambaŭ stelŝipoj estis senteble altirantaj unu la alian, kaj tio estis atesto de tio, ke la ŝipo de la fremda mondo konsistis ne el kontraŭmaterio. «Teluro» elmetis el la maldekstra flanko gigantajn alterigajn apogilojn en aspekto de teleskopecaj risortaj tuboj.

La ekstremaĵoj de la tuboj estis provizitaj per kusenoj el elasta plasto kun defenda tavolo por la okazo, se tio, kion oni devis tuŝi en la kosmo, evidentiĝus konsistanta el kontraŭmaterio. La kupolsimila pruo de la fremda stelŝipo montriĝis supre per nigra oscedo, simila al buŝo, malfermiĝinta en impertinenta subrido. De tie elŝoviĝis balkono, ĉirkaŭbarita per oftaj maldikaj fostetoj. En la nigra faŭko ekmoviĝis io blanka. La tri kamaradoj de Afra aŭdis ŝian elŝiriĝintan ĝemon de elreviĝo. Kvin morte palaj, neproporcie larĝaj figuroj aperis sur la elstaranta placeto de la stelŝipo. Per la alto proksimume konformante al la homoj de la Tero, ili estis multe pli dikaj, la dorsoj ĝibis per krestosimilaj elstaraĵoj. Anstataŭ rondaj diafanaj helmoj de la teranoj sur la ŝultroj de la fremduloj, levitaj per transversaj rulaĵoj, lokiĝis io simila al granda kalkeca konko, turnita per la konveksaĵo malantaŭen. Antaŭe estis ventumile disirantaj kaj elstarantaj grandaj dornoj, kreantaj markezon, sub kiu la nedistingebla mallumo estis nur ete rebriletanta per nigra vitro.

La unua aperinta figuro faris abruptan geston, el kiu iĝis klare, ke la fremduloj havas du brakojn kaj du krurojn. La blanka ŝipo turniĝis per la pruo al la flanko de la tera stelŝipo kaj elmetis je pli ol dudek metroj balgon el platoj de ruĝa metalo.

Mola risorta puŝo — kaj ambaŭ ŝipoj kontaktis. Sed sur la ekstremaĵoj de la apogiloj ne ekbrilis blindiga fulmo de plena atoma disfalo, enkapsuligita per fortega magneta kampo: la materio de la renkontiĝintaj stelŝipoj estis la sama.

La starantoj sur la vida placeto de «Teluro» ekaŭdis en siaj telefonoj mallaŭtan kontentan subridon de la estro kaj interrigardis en nekompreno.

— Mi intencas konsoli ĉiujn, kaj antaŭ ĉio Afra-n, — diris Mut Ang. — Imagu al vi nin el ilia vidpunkto! Vezikaj pupoj kun artikaj ekstremaĵoj kaj grandaj rondaj kapoj… malplenaj je tri kvaronoj!

Afra sonore ekridis.

— Tuta afero estas en enhavo de la skafandroj, en tio, kio estas tie interne, kaj ekstere — estas arbitra afero!

— Da kruroj kaj da brakoj estas samtiom, kiom ĉe ni, — komencis Kari.

Sed tiam ĉirkaŭ la metala skeleto, elmetita de la blanka ŝipo, aperis faldita blanka ingo, per malplena maniko etendiĝinte al «Teluro». La antaŭa figuro sur la placeto, en kiu Mut Ang intuicie divenis estron, samrangan kun li, komencis fari gestojn, ne lasantajn dubojn, alproksimigante al la brusto la etenditajn al «Teluro» manojn. La homoj ne devigis atendi sin kaj elmetis el la malsupra parto de la ŝipkorpo kunigan tubon-galerion, uzatan por komunikado inter ŝipoj en la spaco. La galerio de «Teluro» havis cirklan sekcon, tiu de la blanka stelŝipo — vertikale elipsan. La teraj teĥnikistoj rapide faris el mola ligno transiran kadron. En la kosma frosto la ligno momente ŝanĝis sian molekulan strukturon kaj iĝis pli firma, ol ŝtalo. Dum tiu tempo sur la elstaraĵo de la fremda ŝipo aperis kubo el ruĝa metalo kun nigra antaŭa muro — ekrano. Du blankaj figuroj kliniĝis super ĝi, rektiĝis kaj depaŝis. Antaŭ rigardoj de la teranoj sur la ekrano eklumis io simila al homa figuro, kies supra parto estis ritme larĝiĝanta kaj mallarĝiĝanta. Etaj blankaj sagoj jen impetadis internen de la figuro, jen elflugadis eksteren.

— Genie simple: spirado! — ekkriis Afra. — Ili montros al ni, per kio ili spiras, konsiston de sia atmosfero, sed kiel?

Kvazaŭ respondante al ŝia demando, la spiranta modelo sur la ekrano malaperis, anstataŭiĝinte per nova figuro. Nigra punkto en grizeta ringa nubeto — sendube, nukleo de atomo, ĉirkaŭita de maldikaj orbitoj de lumantaj punktoj — elektronoj. Mut Ang eksentis, kiel kunpremiĝis la gorĝo, li ne povis diri eĉ vorton. Sur la ekrano estis jam kvar figuroj: du en la centro, unu sub la alia, ligitaj per dika blanka streko, kaj du flankaj, kunigitaj per nigraj sagoj.

Ĉiuj teranoj kun batantaj koroj estis kalkulantaj la elektronojn. La malsupra estis, evidente, la ĉefa elemento de oceano: unu elektrono ĉirkaŭ la nukleo — hidrogeno. La supra, la ĉefa elemento de atmosfero kaj spirado: naŭ elektronoj ĉirkaŭ la nukleo — fluoro!