— Ho-o! — vee ekkriis Afra Devi. — Fluoro!..
— Kalkulu, — interrompis la estro, — maldekstre supre — ses elektronoj: karbono, dekstre — sep: nitrogeno. Do jen, nun ĉio klaras. Diru, ke oni faru saman tabelon de nia atmosfero kaj de nia metabolo — ĉio estas sama, sed anstataŭ la centra supra, fluoro, ĉe ni estas oksigeno kun ĝiaj ok elektronoj. Kiel domaĝe, despere domaĝe!
Kiam la teranoj elŝovis sian tabelon, la astronaŭtoj rimarkis, kiel ŝanceliĝis la antaŭa blanka figuro sur la placeto de sia ŝipo kaj alportis la manon al la konko de sia skafandro per la gesto, komprenebla por homo de la Tero. Verŝajne, samajn sentojn, sed eĉ pli fortajn, havis la estro de la fremda stelŝipo.
La sama blanka figuro transfleksiĝis trans la baron de la placeto kaj faris per la mano abruptan svingon, kvazaŭ dishakante ion en la vakuo. La dornaj elstaraĵoj de lia kapa konko minace kliniĝis al «Teluro», kiu situis je kelkaj metroj sub la blanka ŝipo. Poste la estro de la fremduloj levis ambaŭ manojn kaj movis ilin malsupren en ioma distanco unu de la alia, kvazaŭ montrante du paralelajn ebenojn.
Mut Ang ripetis lian geston. Tiam la estro de la fremda stelŝipo alte levis unu manon en gesto de senvorta saluto, turnis sin kaj malaperis en la nigra faŭko. Lin sekvis la ceteraj.
— Iru ankaŭ ni, — diris Mut Ang, premante la mallevan stangon.
Afra eĉ ne sukcesis rigardi al la belega brilado de steloj en la nigra malpleno de la kosmo, kiu ĉiam metadis ŝin en specialan kontemplan ekstazon.
La luko fermiĝis, ekbrilis prilumo de la kluza kamero, iĝis aŭdebla facila siblado de pumpiloj — la unua signo de tio, ke la aero atingis teran densecon. La stelŝipanoj komencis demeti la skafandrojn.
— Ĉu ni konstruos vandojn, kaj poste kunigos la galeriojn? — demandis Jas Tin la estron, ĵus liberiĝinte de la helmo.
— Jes. Ĝuste tion volis diri la estro de ilia stelŝipo. Kia malfeliĉo: sur ilia planedo la gaso de la vivo estas fluoro, morte venena por ni! Kaj por ili estas same venena nia oksigeno. Multaj niaj materialoj, farboj kaj metaloj, persistaj en nia oksigena atmosfero, povas detruiĝi ĉe tuŝo kun ilia spirado. Anstataŭ akvo ĉe ili estas fluora hidrogeno — ĝuste tiu fluorida acido, kiu ĉe ni solvas vitron kaj detruas preskaŭ ĉiujn mineralojn, en kies konsiston eniras silicio, facile solviĝanta en fluora hidrogeno. Jen kial ni devas meti diafanan vandon, rezistan kontraŭ oksigeno, kaj ili metos la sian, el substanco, ne detruata de fluoro. Sed ni iru, ni devas hasti. Ni diskutos ĉion, dum estos farata la vando!
Malbrila blua planko de bufra kamero, disiganta la loĝajn ejojn disde la motoroj de «Teluro», iĝis ĥemia metiejo. Dika folio de kristale diafana plasto estis elfandita el ĥemiaĵoj, preparitaj jam sur la Tero, kaj nun estis malrapide cementiĝanta, travarmigata per hejtaj tapiŝoj. La neatendita obstaklo faris neebla la rektan komunikadon de la teranoj kun la fremduloj.
La blanka ŝipo montris neniajn vivsignojn, kvankam observantoj senĉese observadis ĝin ĉe la panoramaj ekranoj.
En la biblioteko de «Teluro» bolis laboro. Ĉiuj ŝipanoj estis elektantaj stereofilmojn kaj magnetajn fotoregistraĵojn pri la Tero, reproduktaĵojn de plej bonaj artaĵoj. Urĝe estis preparataj diagramoj kaj desegnaĵoj de matematikaj funkcioj, skemoj de kristalaj latisoj de substancoj, plej disvastiĝintaj en la tera krusto, sur aliaj planedoj kaj sur la Suno. Oni estis reguligantaj grandan stereoekranon, enmetadis en tegilon, rezistan al fluoro, harmonan sonigilon, precize transdonantan homan voĉon.
Dum mallongaj paŭzoj de manĝo kaj ripozo la astronaŭtoj pridiskutadis la neordinaran atmosferon de la patrujo de la renkontitaj kosmaj vojaĝantoj.
Cirkulado de substancoj, uzanta radian energion de la suno kaj permesanta al la vivo ekzisti kaj akumuli energion en lukto kontraŭ disipado de energio — entropio, — nepre devis ankaŭ ĉe la fremduloj sekvi la ĝeneralan skemon de la teraj transformiĝoj. Libera aktiva gaso, ĉu oksigeno, ĉu fluoro, ĉu ajna alia, povis akumuliĝi en la atmosfero nur rezulte de vivagado de vegetaĵoj. Animala vivo, inklude la homon, eluzadis oksigenon aŭ fluoron, ligante ĝin kun karbono — la ĉefa elemento, el kiu konsistis korpoj kaj de vegetaĵoj, kaj de animaloj.
Sur la fremda planedo devis esti fluorhidrogena oceano. Malkomponante helpe de radia energio de sia suno fluoran hidrogenon, same kiel ĉe ni sur la Tero akvon (oksigenan hidrogenon), vegetaĵoj de tiu planedo akumuladis karbonhidratojn kaj eligadis liberan fluoron, per kiu mikse kun nitrogeno spiradis homoj kaj animaloj, ricevante energion de brulado de karbonhidratoj en fluoro. Animaloj kaj homoj devis elspiri fluoran karbonon kaj fluoran hidrogenon.
Tia metabolo donas unu-kaj-duon-oble pli multe da energio, ol la tera kun ĝia oksigena bazo. Estas ne mirinde, ke ĝi servis por evoluo de supera pensanta vivo. Sed dialektike pli granda aktiveco de fluoro kompare kun oksigeno postulas ankaŭ pli fortan radiadon de suno. Por ke radia energio estu kapabla malkomponi molekulojn de fluora hidrogeno en vegetaĵa fotosintezo, necesas ne flav-verdaj radioj, kiel por akvo, sed radioj de pli potencaj kvantumoj, bluaj kaj violaj. Estas evidente, ke la suno de la fremduloj estas blua alttemperatura stelo.
— Kontraŭdiro! — enmiksiĝis en la interparolon Tej Eron, reveninta el la metiejo. — Fluora hidrogeno facile iĝas gaso.
— Jes, ĉe plus dudek gradoj, — respondis, rigardante en manlibron, Kari.
— Kaj glaciiĝas?
— Ĉe minus okdek.
— Sekve, ilia planedo devas esti malvarma! Tio ne konformas al blua varmega stelo.
— Kial? — kontraŭdiris Jas Tin. — Ĝi povas esti malproksima de la suno. Oceanoj povas troviĝi en moderaj aŭ polusaj zonoj de la planedo. Aŭ…
— Probable, povas esti ankoraŭ multaj «aŭ», — diris Mut Ant. — Ĉiel ajn, la stelŝipo el fluora planedo estas antaŭ ni, kaj ni baldaŭ ekscios ĉiujn detalojn de ilia vivo. Pli gravas nun kompreni alion: fluoro estas tre malofta en la Universo. Kvankam lastaj esploroj movis fluoron el la kvardeka loko laŭ grado de disvastigiteco sur la dek-okan, sed nia oksigeno okupas en la Universo la trian lokon laŭ ĝenerala kvanto da siaj atomoj post hidrogeno kaj heliumo, kaj jam post ĝi sekvas nitrogeno kaj karbono. Laŭ alia sistemo de kalkulo da oksigeno estas ducent-mil-oble pli multe, ol da fluoro. Tio povas signifi nur unu aferon: planedoj, riĉaj je fluoro, estas ege malmultaj en la kosmo, kaj da planedoj kun fluora atmosfero, do tiaj, sur kiuj longe ekzistis vegeta vivo, riĉiginta la atmosferon per libera fluoro, estas tute mizera kvanto, escepto el la regulo.
— Nun mi komprenas la geston de malespero de la estro de ilia stelŝipo, — penseme diris Afra Devi. — Ili serĉas similajn al si, kaj ilia elreviĝo estis tre forta.
— Se ĝi estis tre forta, do, sekve, ili serĉas jam delonge kaj, krome, ili jam renkontis pensantan vivon…
— Kaj ĝi estis ordinara, de nia tipo, oksigena, — subtenis Afra.
— Sed povas esti ankaŭ aliaj tipoj de atmosfero, — kontraŭdiris Tej Eron, — klora, ekzemple, aŭ sulfura, ankoraŭ hidrogensulfida.
— Ne taŭgas ili por supera vivo! — triumfe ekkriis Afra. — Ĉiuj ili donas en metabolo trioble kaj eĉ dekoble malpli da energio, ol oksigeno, nia potenca viviga oksigeno de la Tero!
— Nur ne la sulfura, — grumblis Jas Tin, — ĝia energio egalas al la oksigena.
— Ĉu vi subkomprenas atmosferon el sulfatanhidrido kaj oceanon el likva sulfuro? — demandis Mut Ang.
La inĝeniero konsente kapjesis.
— Sed tiuokaze sulfuro anstataŭas ne oksigenon, sed hidrogenon de nia Tero, — kuntiris la brovojn Afra, — do la plej ordinaran elementon de la kosmo, ĉu ne? Apenaŭ sulfuro, malofta en la Universo, povas esti ofta anstataŭanto de hidrogeno. Estas klare, ke tia atmosfero estas fenomeno eĉ pli rara, ol fluoro.
— Kaj nur por tre varmaj planedoj, — respondis Tej, foliumante la manlibron, — oceano el sulfuro estos likva nur super cent kaj ĝis kvarcent gradoj.