Выбрать главу

Montoj ĉi tie leviĝis kiel rondaj kupoloj, rulaĵoj, plataj ŝvelaĵoj kun hela opala brilo. Blua krepusko kuŝis en profundaj valoj, irantaj de polusaj montoj al festona strio da maroj sude. Grandaj golfoj fumis per opaleska kovrilo de bluaj nuboj. Gigantaj konstruaĵoj el ruĝa metalo kaj el iaj herbe verdaj ŝtonoj borderis randojn de maroj, per senfine longaj vicoj surrampis laŭ vertikalaj valoj al la polusoj. Tiujn kolosajn amasojn da konstruaĵoj, rimarkeblajn el grandega alto, disigis larĝaj strioj da densa kreskaĵaro kun verd-blua foliaro aŭ plataj kupoloj de montoj, lumantaj elinterne, kvazaŭ opaloj aŭ lunŝtonoj de la Tero. Rondaj ĉapoj de glacioj el rigidiĝinta fluora hidrogeno sur la polusoj ŝajnis juvelaj safiroj.

Bluaj, lazuraj, lilaj koloroj dominis ĉie. La aero mem kvazaŭ estis penetrita de blueta lumo, kiel de malforta sparko en gasa tubo. La mondo de la fremda planedo ŝajnis malvarma kaj senpasia, kvazaŭ vizio en kristalo — pura, malproksima kaj fantoma. La mondo, en kiu ne sentiĝis varmo, karesanta diversecon de ruĝaj, oranĝaj kaj flavaj koloroj de la Tero.

Ĉenoj da urboj videblis en ambaŭ hemisferoj de la planedo, en la zonoj, respektivaj al la polusa kaj la modera zonoj de la Tero. Ĉe la ekvatoro montoj iĝis pli akraj kaj malhelaj. Dentaj pintoj elstaris el malklara pro vaporoj supraĵo de maro, ripoj de montoĉenoj etendiĝis en latituda direkto, borderante la tropikajn regionojn de la fluora planedo.

Tie per densaj masoj pufis bluaj vaporoj: pro varmigo de la blua stelo facile elvaporiĝanta fluora hidrogeno saturigis la atmosferon, alvenadis per kolosaj nubaj muroj al la moderaj zonoj, densiĝadis kaj kaskade verŝiĝadis reen en la varman ekvatoran zonon. Digoj, indaj je gigantoj, bridis rapidecon de tiuj torentoj, enigitaj en arkojn kaj tubojn kaj servantaj kiel fonto de energio por energi-produktaj stacioj de la planedo.

Netolereble brilis kampoj da grandegaj kristaloj de kvarco — evidente, silicio ludis la rolon de nia salo en akvoj de la fluorhidrogena maro.

Urboj sur la ekrano alproksimiĝis. Iliaj konturoj kontraste desegniĝis en malvarma blua lumo. Ĉie, kie povis atingi okulo, la tuta supraĵo de la loĝataj zonoj de la planedo, eksklude la enigman ekvatoran zonon, dronantan en blua lakto de vaporoj, estis aranĝita, ŝanĝita, plibonigita per manoj kaj krea penso de la homo. Multe pli ŝanĝita, ol nia Tero, ankoraŭ konservinta netuŝitaj grandegajn areojn da rezervejoj, antikvaj ruinoj aŭ forlasitaj minejoj.

Laboro de sennombraj generacioj de miliardoj da homoj kreskis super montoj, ĉirkaŭplektis la tutan supraĵon de la fluora planedo. La vivo regis super sovaĝaj fortoj de la ŝtormaj akvoj kaj de la densa atmosfero, penetrita de mortige fortaj radioj de la blua stelo kaj de neimageble potencaj elektraj ŝargoj.

La homoj de la Tero rigardis, ne deŝirante sin, kaj la konscio kvazaŭ disduiĝis: en la memoro samtempe aperis vizio de sia gepatra planedo. Ne tiel, kiel imagis al si la patrujon antikvaj prauloj, depende de la loko de sia naskiĝo kaj vivo: jen kiel ebenaĵojn de vastaj kampoj kaj humidaj arbaroj, jen kiel ŝtonecajn malgajajn montojn, jen kiel ĝoje brilantajn sub varma suno bordojn de diafanaj maroj. La tuta Tero en diverseco de siaj klimataj zonoj — malvarmaj, moderaj kaj varmaj landoj — pasis antaŭ la mensa rigardo de ĉiu astronaŭto. Senfine belaj estis kaj arĝentecaj stepoj — regionoj de libera vento, — kaj potencaj arbaroj el malhelaj piceoj kaj cembroj, blankaj betuloj, flugilaj palmoj kaj gigantaj bluetaj eŭkaliptoj. Nebulaj bordoj de nordaj landoj en muroj de muskaj rokoj kaj blanko de koralaj rifoj en blua brilo de tropikaj maroj. Ordoneme malvarma, penetranta brilo de neĝaj montoj kaj fantoma, ŝanceliĝema nebulo de dezertoj. Riveroj — majestaj, malrapidaj kaj larĝaj aŭ freneze kurantaj kiel gregoj da blankaj ĉevaloj laŭ grandaj ŝtonoj de montfendaj fluejoj. Riĉo de farboj, diverseco de koloroj, blua tera ĉielo kun nuboj, kiel blankaj birdoj, suna varmego kaj nuba, pluva malsereno, eternaj ŝanĝiĝoj de sezonoj. Kaj inter tuta ĉi tiu riĉo de la naturo estas eĉ pli granda diverseco de homoj, de iliaj beloj, streboj, faroj, revoj kaj fabeloj, malĝojoj kaj ĝojoj, kantoj kaj dancoj, larmoj kaj tristoj…

Sama potenco de konscia laboro, afekcianta per sia inventemo, arto, fantazio, bela formo estas ĉie: en konstruaĵoj, fabrikoj, maŝinoj, ŝipoj.

Eble, la fremduloj same vidas per siaj grandegaj oblikvaj okuloj multe pli, ol la teranoj, en malvarmaj bluaj koloroj de sia planedo, kaj en ŝanĝo de sia malpli diversa naturo ili iris pli malproksimen, ol ni, la idoj de la Tero? Maturiĝis la diveno: ni, la kreitaĵoj de la oksigena atmosfero, centmiloble pli ordinara en la kosmo, trovis kaj trovos ankoraŭ grandegan kvanton da vivtaŭgaj kondiĉoj, trovos, renkontiĝos, kuniĝos kun fratoj-homoj el aliaj steloj. Sed ĉu ili, la kreitaĵoj de la rara fluoro, kun iliaj neordinaraj fluoraj albuminoj kaj ostoj, kun sango kun bluaj korpuskloj, ensorbantaj fluoron, kiel niaj ruĝaj eritrocitoj oksigenon?

Tiuj homoj estas fermitaj en la limigita spaco de sia planedo. Verŝajne, ili jam delonge vojaĝas, serĉante homojn, similajn al si, aŭ almenaŭ planedojn kun konvena al ili atmosfero el fluoro. Sed kiel ili trovu en abismoj de la Universo tiom rarajn perlojn, kiel trabatiĝu al ili tra miloj da lumjaroj? Tiel proksima kaj klara estas ilia malespero, granda elreviĝo ĉe renkontiĝo kun oksigenaj homoj, probable, jam pluran fojon.

En la galerio de la fremduloj la pejzaĝoj de la fluora planedo anstataŭiĝis per bildo de kolosaj konstruaĵoj. Deklivoj de klinitaj internen muroj similis al domoj de tibeta arkitekturo. Nenie estis rektaj anguloj, horizontalaj ebenoj — la formoj glate fleksiĝadis, transirante de vertikalo al horizontalo per ŝraŭbaj aŭ spiralaj turnoj. Malproksime aperis malhela aperturo, konture simila al tordita ovalo. Kiam ĝi elkreskis, proksimiĝinte, iĝis videble, ke la malsupra parto de la ovalo prezentas spirale fleksitan larĝan vojon, leviĝantan kaj enprofundigitan en konstruaĵon, grandan je tuta urbo. Ruĝe borderitaj grandaj bluaj signoj, malproksime similaj al akvaj ondaj faldetoj, vidiĝis super la enirejo. La enirejo estis proksimiĝanta. En ĝia profundo iĝis videbla malforte prilumita giganta halo kun muroj, lumantaj, kiel fluoreskanta fluorspato.

Kaj subite, sen averto, la bildo malaperis. La ŝokitaj astronaŭtoj, prepariĝintaj ekvidi ion eksterordinaran, eksentis kvazaŭ baton. La galerio trans la diafana vando prilumiĝis per la ordinara blua lumo. Aperis la fremdaj astronaŭtoj. Ĉi-foje ili moviĝis tre rapide, per abruptaj moviĝoj.

Ĉi-momente sur la ekrano aperis vico da sinsekvaj bildoj. Ili alternis kun tia rapido, ke la ŝipanoj apenaŭ povis sekvi ilin. Ie en mallumo de la kosmo moviĝis sama blanka stelŝipo, kia pendis nun flanke de «Teluro». Estis videble, kiel turniĝis, brilis, disĵetante radiojn ĉiuflanken, ĝia centra rado. Subite la rado ĉesis rotacii, kaj la ŝipo ekpendis en la kosma abismo, malproksime de malgranda blua stelo-nano.

El la stelŝipo impetis malantaŭen radioj, montritaj kiel streketoj sur la ekrano, en kies maldekstra angulo aperis dua stelŝipo. La flugantaj streketoj atingis ĝin, senmove starantan apud tera ŝipo, en kiu la homoj rekonis sian «Teluron». Kaj la blanka stelŝipo, ricevinta la vokon de sia kamarado, deŝoviĝis de «Teluro» ien en nigran foron.

Mut Ang suspiris tiel laŭte, ke la subuloj turniĝis al sia estro kun muta demando.

— Jes! Ili baldaŭ foriros. Ie tre malproksime iris ilia dua ŝipo. Ili iamaniere komunikiĝis, kvankam mi ne povas imagi, kiel tio eblas en nemezureblaj abismoj, disigantaj la ŝipojn. Kaj nun io okazis al la dua stelŝipo, ĝia voko atingis niajn fremdulojn, kvankam pli ĝuste estos diri — niajn amikojn.

— Eble, ĝi ne estas damaĝita, sed trovis ion gravan? — mallaŭte demandis Tajna.

— Eble. Ĉiel ajn, ili foriras. Necesas hasti per tutaj fortoj, por sukcesi foti, registri kiel eble plej multe da informo. Kaj ĉefe — la mapojn, ilian kurson, iliajn renkontiĝojn… Mi ne dubas, ke ili havis renkontiĝojn kun oksigenaj, kiel ni, homoj.