El komunikado kun la fremduloj klariĝis, ke ili povas resti por tera diurno. Homoj, stimulitaj per specialaj kuraciloj, laboris tute freneze kaj ne malsuperis al neelĉerpebla energio de la rapidaj grizaj loĝantoj de la fluora planedo.
Estis transfilmataj lernolibroj kun bildoj kaj vortoj, samtempe estis registrataj sonoj de la fremda lingvo. Estis transdonataj kolektoj kun mineraloj, akvoj kaj gasoj en rezistaj diafanaj kestoj. La ĥemiistoj de ambaŭ planedoj penis kompreni signifon de la signoj, esprimantaj konsiston de vivaj kaj malvivaj substancoj. Afra, pala pro laco, staris antaŭ diagramoj de fiziologiaj procezoj, genetikaj skemoj kaj formuloj, skemo de embriaj stadioj de evoluo de organismo de la loĝantoj de la fluora planedo. Senfinaj ĉenoj de molekuloj de fluoraj albuminoj estis samtempe mirinde similaj al niaj albuminaj molekuloj: samaj filtriloj de energio, samaj ĝiaj digoj, aperintaj en lukto de la viva materio kontraŭ entropio.
Pasis dudek horoj. En la galerio aperis Tej kaj Kari; apenaŭ vivaj pro laco, ili portis bendojn de stelaj mapoj, reflektantaj la tutan vojon de «Teluro» de la Suno al la loko de la renkontiĝo. La fremduloj ekhastis eĉ pli. Fotomagnetaj bendoj de memormaŝinoj de la teranoj estis registrantaj situojn de nekonataj steloj, montritajn per nekonataj signoj distancojn, astrofizikajn datumojn, kruciĝantajn per komplikaj zigzagoj vojojn de ambaŭ blankaj ŝipoj. Ĉio ĉi devis esti poste deĉifrita laŭ klarigaj tabeloj, anticipe preparitaj de la fremduloj.
Kaj finfine la homoj ne retenis sin de ĝojaj ekkrioj. Unue ĉe unu, poste ĉe dua, tria, kvara, kvina stelo sur la ekrano aperis pligrandigitaj rondetoj, en kiuj ekturniĝis planedoj.
Bildo de mallerta, dikventra stelŝipo anstataŭiĝis per tuta grego da aliaj, pli elegantaj ŝipoj. Sur ovalaj platformoj, mallevitaj el sub iliaj korpoj, staris en siaj skafandroj estaĵoj — sendubaj homoj. Signo de atomo kun ok elektronoj — oksigeno — kronis la bildon de la planedoj kaj ŝipoj, sed la stelŝipoj sur la skemo estis kunligitaj nur kun du el la montritaj planedoj: unu — situanta proksime al granda ruĝa suno; alia — rivoluanta ĉirkaŭ hela oreca stelo de la spektra klaso F. Evidente, la vivo sur la planedoj de la tri aliaj steloj, same oksigena, ankoraŭ ne atingis altan nivelon, permesantan eliri en la kosmon, aŭ pensantaj estaĵoj ankoraŭ ne sukcesis aperi tie.
Ekscii tion la homoj de la Tero ne sukcesis, sed en iliaj manoj estis nesupertakseblaj informoj pri vojoj, kondukantaj al tiuj loĝataj mondoj, malproksimaj je multaj centoj da parsekoj for de la loko de la renkontiĝo de la stelŝipoj.
Venis tempo por adiaŭi.
La anaroj de ambaŭ stelŝipoj viciĝis unu antaŭ la alia malantaŭ la diafana vando. La pal-bronzaj homoj de la Tero kaj la grizhaŭtaj homoj de la fluora planedo, kies nomo restis neklara por la teranoj. Ili interŝanĝis karesajn kaj malgajajn gestojn, ridetojn kaj reciproke kompreneblajn rigardojn de saĝaj, atentaj okuloj.
Antaŭe ne spertita akra sopiro ekposedis la homojn de «Teluro». Eĉ forflugo de sur la gepatra Tero, por reveni post sep jarcentoj, ne ŝajnis tia dolore nerevenigebla perdo. Ne eblis paciĝi kun la konscio, ke pasos ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj tiuj belaj, strangaj kaj bonkoraj homoj por ĉiam malaperos en kosmaj abismoj, en sia soleca kaj senespera serĉado de pensanta vivo, parenca laŭ la naturo.
Eble, nur nun la astronaŭtoj plene, tute ekkomprenis, ke la plej grava en ĉiuj serĉoj, streboj, revoj kaj lukto — estas la homo. Por ajna civilizo, por ajna stelo, por la tuta galaksio kaj por la tuta senfina Universo la ĉefa estas la homo, lia saĝo, sentoj, forto, belo, lia vivo!
En feliĉo, konservo, evoluo de la homo estas la ĉefa tasko de la neĉirkaŭvidebla estonteco post la venko super la Koro de la Serpento, post freneza, malklera kaj malica malŝparo de viva energio en malalte organizitaj homaj socioj.
La homo estas la sola forto en la kosmo, povanta agi racie kaj, venkante plej monstrajn obstaklojn, iri al celkonforma kaj ĉiuflanka rekonstruo de la mondo, do al belo de sencohava kaj potenca vivo, plena je malavaraj kaj fortaj sentoj.
La estro de la fremduloj faris ian geston. Tuj la juna virino, kiu demonstris belon de la loĝantoj de la fluora planedo, impetis al la flanko, kie staris Afra. Larĝe disĵetinte la manojn, ŝi alpremiĝis al la vando en strebo brakumi la belan virinon de la Tero. Afra, ne rimarkante larmojn, ruliĝantajn laŭ la vangoj, sterniĝis laŭ la diafana muro, kiel batiĝanta kontraŭ vitro kaptita birdo. La lumo ĉe la fremduloj estingiĝis, kaj la nigriĝinta vitro iĝis abismo, en kiu dronis ĉiuj impetoj de la teranoj vidi ankoraŭfoje la fremdulojn, kiuj estis tiom proksimaj.
Mut Ang ordonis ŝalti la teran prilumon, sed la galerio trans la vando estis malplena.
— La ekstera grupo surmetu la skafandrojn por malkonekto de la galerio! — ordoneme enŝiriĝis en la malgajan silenton la voĉo de Mut Ang. — La meĥanikistoj — al la motoroj, la astronavigaciisto — en la stirejon! Ĉiuj prepariĝu al forflugo!
La homoj disiris el la galerio, forportis la aparatojn. Nur Afra, prilumita de malhela lumo el la malfermita flanka luko, staris senmove, kvazaŭ katenita de glaciiga malvarmego de interstelaj spacoj.
— Afra, ni fermas la lukon! — vokis ŝin Tej Eron ie el profundo de la ŝipo. — Ni deziras observi ilian forflugon.
La juna virino subite rekonsciiĝis kaj kun la krio: «Haltu! Tej, haltu!» — ekkuris al la ŝipestro. La mirigita asistanto staris en perplekso, sed Afra revenis tre rapide. Apud ŝi kuris Mut Ang.
— Tej, lumĵetilon en la galerion! Voku la teĥnikistojn, la ekranon instalu reen! — ordonis la estro dum la kuro.
La homoj ekhastis, kiel ĉe paneo. Forta radio trabatiĝis en profundon de la galerio kaj ekpulsis kun samaj intervaloj, kiel la radio de la lokalizilo de «Teluro» en la unua momento de renkontiĝo de la ŝipoj. La fremduloj, interrompinte la laborojn, aperis en la galerio. La teranoj ŝaltis la bluan lumon «430». Tremanta Afra kliniĝis super la desegna tabulo, montranta sur la ekrano hastajn skizojn de la biologino. Duoblaj spiralaj ĉenoj de heredecaj meĥanismoj devus esti, ĝenerale, samaj ĉe la teraj kaj la fluoraj homoj. Montrinte ilin, Afra desegnis diagramon de la metabolo en la homa organismo, redukteblan al la sama transformado de radia energio de suno, akirita tra vegetaĵoj. La juna virino retrorigardis al la senmovaj grizaj figuroj kaj kruce strekis la atomon de fluoro kun ĝiaj naŭ elektronoj, metinte anstataŭ ĝi oksigenon.
La fremduloj tremeris. La estro elpaŝis antaŭen kaj kontakte alproksimigis la vizaĝon al la diafana vando, fiksrigardante per la grandegaj okuloj al la mallertaj desegnaĵoj de Afra. Kaj subite levis super la frunto la manojn, kunkroĉitajn per la fingroj, kaj malalte kliniĝis antaŭ la virino de la Tero.
Ili komprenis tion, kio nur alude en la lasta momento de la disiĝo naskiĝis en la cerbo de Afra, kaj, kaŭzita de la sopiro de la adiaŭo, kuraĝis elŝiriĝi. Afra pensis pri ŝanĝo, pri aŭdaca anstataŭigo de la ĥemiaj transformoj, funkciigantaj la tutan komplikegan organismon de la homo. Per efiko al la gena meĥanismo anstataŭigi la fluoran metabolon per la oksigena! Konservi ĉiujn specialecojn, tutan heredecon de la fluoraj homoj, sed igi iliajn korpojn labori sur alia energia bazo. Tiu giganta tasko estis ankoraŭ tiom malproksima de eblo de sia efektiviĝo, ke eĉ la sep jarcentoj da disiĝo de «Teluro» kun la Tero, jarcentoj da senĉesa kresko de sukcesoj de la scienco, apenaŭ multe proksimigos ĝian solvon.
Sed kiom senfine multe povos fari kunaj penoj de ambaŭ planedoj! Se al ili aliĝos ankaŭ aliaj pensantaj kunfratoj… la fluora homaro ne pasos kiel senspura ombro, perdiĝinta en profundaĵoj de la Universo.
Kiam homoj de diversaj planedoj de sennombraj steloj kaj galaksioj neeviteble kuniĝos en la kosmo, la grizhaŭtaj loĝantoj de la fluora planedo, eble, ne estos elĵetuloj pro la rarega hazardo de konstruo de siaj korpoj.
Kaj eble, la sopiro de neevitebla disiĝo kaj perdo estis troigita? Neatingeble malproksimaj laŭ la konstruo de siaj planedoj kaj korpoj, la fluoraj homoj kaj la homoj de la Tero similas en la vivo kaj jam tute proksimas en la menso kaj la sentoj de Afra, rigardanta en la grandegajn oblikvajn okulojn de la estro de la blanka stelŝipo; ŝajnis, ke ĉion ĉi ŝi legis en ili. Aŭ tio estis nur speguliĝo de ŝiaj propraj pensoj?