Выбрать главу

«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio…

Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.

Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn al koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.

Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iris la homo for de la Luno, priverŝita per mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ĝiaj naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita per sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.

Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.

El foraj abismoj de la kosmo ultramallongaj radiondoj portadis informojn de loĝataj mondoj; iufoje ili venadis sur la Teron jarmilojn post la sendo. La homaro estis nur lernanta legi tiujn elsendojn kaj komencis koncepti, kia oceano da scioj, teĥniko kaj arto turniĝas inter loĝataj mondoj de nia Galaksio. Mondoj, ankoraŭ ne atingeblaj. Kion do diri pri aliaj stelaj insuloj — galaksioj, disigitaj per distancoj je milionoj da lumjaroj!.. Sed pro tio nur pligrandiĝadis la strebo atingi planedojn, loĝatajn de homoj, eĉ ne similaj al la teraj, sed same konstruintaj saĝan, ĝuste evoluantan socion, kie ĉiu havas sian parton de feliĉo, plej eble grandan ĉe ilia nivelo de potenco super la naturo. Tamen, estis sciate, ke ekzistas tute similaj al ni homoj, kaj da tiaj, probable, estas pli multe. La leĝoj de evoluo de planedaj sistemoj kaj de vivo sur ili estas homogenaj ne nur en nia Galaksio, sed ankaŭ en la tuta konata de ni parto de la kosmo.

La pulsa stelŝipo — la lasta invento de genio de la Tero — ebligas veni al vokoj de foraj mondoj. Se la flugo de «Teluro» iĝos sukcesa, tiam… Tamen, kiel ĉio en la vivo, la nova invento havas du flankojn.

— Kaj jen la dua flanko… — Enpensiĝinte, Kari Ram ne rimarkis, ke diris la lastajn vortojn laŭte.

Subite malantaŭe aŭdiĝis la agrabla kaj forta voĉo de Mut Ang:

Jen dua flanko de la am': Kio profundas, kiel maro, Tuj montros sin insida baro! Neeviteble — ĝi devenas de Adam'!

Kari Ram tremeris.

— Mi ne sciis, ke ankaŭ vi interesiĝas pri antikva muziko, — ridetis la ŝipestro. — Tiu romanco aĝas ne malpli ol kvin jarcentojn!

— Mi tute nenion scias! — ekkriis la astronavigaciisto. — Mi pensis pri nia stelŝipo. Pri tio, kiam ni revenos…

La ŝipestro iĝis serioza.

— Ni faris nur la unuan pulsadon, kaj vi pensas pri reveno?

— Ho ne! Por kio do mi penis trafi en la nombron de elektitoj por la flugo? Al mi ŝajnis… ja ni revenos sur la Teron, kiam tie pasos sepcent jaroj kaj, malgraŭ la duobliĝinta vivdaŭro de la homo, eĉ pranepoj de niaj gefratoj jam estos mortintaj…

— Ĉu vi tion ne sciis?

— Sciis, certe, — obstine daŭrigis Ram. — Sed en mian kapon venis alia penso.

— Mi komprenis. Ĉu ŝajna senutileco de nia flugo?

— Jes! Jam antaŭ la invento kaj la konstruo de «Teluro» forflugis ordinaraj raketaj stelŝipoj al Fomalhaŭto, Kapelo kaj Arkturo. La fomalhaŭta ekspedicio estas atendata post du jaroj — jam pasis kvindek. Sed el Arkturo kaj Kapelo la ŝipoj venos ankoraŭ post kvardek-kvindek jaroj: ĝis tiuj steloj ja estas dek du kaj dek kvar parsekoj. Kaj nun oni jam konstruas pulsajn ŝipojn, kiuj povos trafi al Arkturo dum unu pulsado. Dum tiu tempo, dum kiu ni faros nian flugon, la homoj definitive venkos la tempon, aŭ la spacon, se vi deziras. Tiam niaj teraj ŝipoj trafos multe pli malproksimen, ol ni, kaj ni revenos kun ŝarĝo da malnoviĝintaj kaj senutilaj scioj…

— Ni foriris de sur la Tero, kiel foriras el la vivo mortintoj, — malrapide diris Mut Ang, — kaj revenos malfruiĝintaj en evoluo, kun restaĵoj de la pasinteco.

— Ĝuste pri tio mi pensis!

— Vi pravas kaj profunde malpravas. Evoluo de scioj, akumulo de sperto devas esti seninterrompaj. Alie rompiĝos leĝoj de evoluo, kiuj ĉiam estas malglataj kaj kontraŭdiraj. Imagu, ke antikvaj naturesploristoj, ŝajnantaj al ni naivaj, komencus atendi, nu, ni diru, inventon de modernaj kvantumaj mikroskopoj. Aŭ terkulturistoj kaj konstruistoj de fora pasinteco, abunde priverŝintaj nian planedon per sia ŝvito, komencus atendi aŭtomatajn maŝinojn kaj… tute ne elirus el humidaj terkabanoj, nutrante sin per mizeraj pecoj, donataj de la naturo!

Kari Ram sonore ekridis. Mut Ang daŭrigis sen rideto:

— Ni estas same vokitaj plenumi nian devon, kiel ĉiu ano de la socio. Pro tio, ke ni unuaj tuŝos ankoraŭ neviditajn profundaĵojn de la kosmo, ni mortis por sepcent jaroj. Tiuj, kiuj restis sur la Tero, por ĝui la tutan ĝojon de la tera vivo, neniam spertos grandajn sentojn de homo, rigardinta en sekretojn de evoluo de la Universo. Kaj tiel estas en ĉio. Sed la reveno… Vi vane timas la estontecon. En ĉiu etapo de sia historio la homaro en io revenadis malantaŭen, malgraŭ la ĝenerala leviĝo laŭ la leĝo de spirala evoluo. Ĉiu jarcento havis proprajn neripeteblajn specialaĵojn kaj samtempe trajtojn, ĝeneralajn al ĉiuj… Kiu povas diri, eble, tiu ero de scio, kiun ni liveros sur nian planedon, servos al nova ekflugo de scienco, al plibonigo de vivo de la homaro. Kaj ankaŭ ni mem revenos el profundo de la pasinteco, sed alportos al novaj homoj niajn vivojn kaj korojn, fordonitajn al la estonteco. Ĉu ni venos fremdaj? Ĉu povas iĝi fremda tiu, kiu servas per plenaj fortoj? Ja homo estas ne nur sumo de scioj, sed ankaŭ komplikega arkitekturo de sentoj, kaj en tio ni, spertintaj tutan malfacilecon de longa vojo tra la kosmo, ne iĝos malpli bonaj ol tiuj, la estontaj… — Mut Ang silentis iom kaj per tute alia, moka tono finis: — Mi ne scias, kiel por vi, sed por mi estas tiel interese vidi la estontecon, ke nur pro sola tiu afero… — …eblas provizore morti por la Tero! — ekkriis la astronavigaciisto.

La estro de «Teluro» kapjesis.

— Iru lavi vin, manĝu, la sekva pulsado estas jam baldaŭ! Tej, por kio vi revenis?

La asistanto de la estro kuntiris la ŝultrojn.

— Mi deziras pli rapide ekscii la vojon, metitan de la aparatoj. Mi pretas anstataŭi vin.

Kaj sen pluaj vortoj la astrofizikisto premis butonon meze de la regpanelo. Konkava polurita kovrilo sensone deŝoviĝis, kaj el la profundo de la aparato leviĝis spirale tordita rubando de arĝenteca metalo. Ĝin trais maldika nigra trunko, signifanta la kurson de la ŝipo. Kiel juvelŝtonoj, brilis sur la spiralo malgrandegaj lumetoj — steloj de diversaj spektraj klasoj, preter kiuj iris la vojo de «Teluro». Montriloj de sennombraj ciferplatoj komencis dancon de preskaŭ konsciaj movoj. La komputiloj estis ekvilibrigantaj la rekton de la sekva pulsado tiel, ke ĝi kuŝu plej eble malproksime de steloj, malhelaj nuboj kaj nebulozoj de lumanta gaso, kiuj povis kaŝi ankoraŭ ne konatajn astrojn.

Enprofundiĝinte en la laboron, Tej Eron ne rimarkis, kiel pasis kelkaj silentaj horoj. La grandega stelŝipo daŭrigis sian kuradon en nigran malplenon de la spaco. La kamaradoj de la astrofizikisto kviete sidis en profundo de duonronda divano, apud masiva triobla pordo, izolanta la stirejon disde ceteraj ejoj de la ŝipo.