Gaja sonoro de etaj sonoriloj signalis la finon de la kalkuloj. La estro de la stelŝipo malrapide aliris la regpanelojn.
— Sukcese! La dua pulsado povas esti preskaŭ trioble pli longa, ol la unua…
— Ne, ĉi tie estas tridek-procenta nedifiniteco! — Tej almontris la finan pecon de la nigra trunko, apenaŭ videble vibrantan samtakte kun montriloj, ligitaj kun ĝi.
— Jes, plenda difiniteco konsistigas kvindek sep parsekojn. Ni forĵetu kvin por eblo de kaŝitaj eraroj — estu kvindek du. Preparu la pulsadon.
Denove oni kontrolis ĉiujn sennombrajn meĥanismojn kaj ligojn de la ŝipo. Mut Ang konektiĝis kun la kajutoj, kie troviĝis la endormigitaj ceteraj kvin anoj de «Teluro».
La aŭtomatoj de fiziologia observo notis, ke la organismoj de la dormantoj estas en normala stato. Tiam la estro ŝaltis defendan kampon ĉirkaŭ la loĝaj ejoj de la ŝipo. Sur malbrilaj paneloj de la maldekstra muro ekkuris ruĝaj strekoj — strioj de gaso en tuboj, kaŝitaj malantaŭ ili.
— Ĉu tempas? — iomete kuntirante la brovojn, demandis Tej Eron la estron.
Tiu kapjesis. La tri deĵorantoj senvorte malleviĝis en la profundajn fotelojn, fiksante sin en ili per aeraj kusenoj. Kiam estis fiksita la lasta agrafo, ĉiu prenis el kesteto en la maldekstra brakapogilo aparaton por injekto, pretan por uzo.
— Do, ankoraŭ por cent kvindek jaroj da tera vivo! — diris Kari Ram, almetinte la aparaton al la nudigita brako.
Mut Ang atente rigardis lin. La okuloj de la junulo lumis per facila moko, karaktera por sana kaj tute ekvilibra homo. La estro atendis, kiam liaj kamaradoj malstreĉiĝis en la foteloj kaj fermis la okulojn, senkonsciiĝis. Tiam li ŝaltis stangetojn sur skatoleto ĉe sia genuo. Sensone kaj sencede, kiel la sorto mem, malleviĝis de la plafono masivaj kloŝoj. Je minuto antaŭ tio Mut Ang ŝaltis meĥanikajn robotojn, regantajn la pulsadon kaj la defendan kampon. Sub la kloŝo en malforta lumo de blueta nokta lampo la estro legis la indikojn de la kontrolaj aparatoj kaj nur post tio dormigis sin…
La stelŝipo eliris el la kvara pulsado. Nun la enigma suno — la celo de la flugo — elkreskis sur ekranoj de la dekstra, «norda» flanko ĝis amplekso de la Suno, videbla el Merkuro.
La kolosa stelo el rara klaso de «malhelaj» karbonaj steloj estis detale esplorata. «Teluro» iris kun subluma rapido en distanco je malpli ol kvar parsekoj disde la giganta malhela stelo KNT-8008, apenaŭ videbla el la Tero eĉ per potencaj teleskopoj. Tiaj steloj (ilia diametro egalis al cent kvindek — cent sepdek diametroj de nia Suno) diferencis per abundo da karbono en siaj atmosferoj. Ĉe temperaturo je du-tri mil gradoj atomoj de karbono estis kuniĝantaj en specialajn ĉenajn molekulojn, ĉiu el ili konsistis el tri atomoj. Atmosfero de stelo kun tiaj molekuloj kaptadis radiadon de la viola parto de la spektro, kaj la lumo de tia giganto estis tre malforta kompare kun ĝia amplekso.
Sed la centroj de karbonaj gigantoj, varmigitaj ĝis cent milionoj da gradoj, estis potencaj generiloj de neŭtronoj kaj transformadis malpezajn elementojn en pezajn kaj eĉ en transuraniajn, ĝis kaliforniumo kaj rusiumo, kiel estis nomita la plej peza el elementoj kun atoma pezo 401, kreita jam antaŭ kvar jarcentoj. Sciencistoj opiniis, ke fabrikoj de pezaj elementoj de la Universo estis la karbonaj steloj. Ili dissemadis tiujn elementojn en la spaco post periodaj eksplodoj. Riĉigo de la ĝenerala ĥemia konsisto de nia Galaksio okazas ĝuste pro efiko de la malhelaj karbonaj gigantoj.
La pulsa stelŝipo finfine donis al la homaro eblon esplori karbonan stelon el proksima distanco, kompreni esencon de okazantaj en ĝi procezoj de transformo de materio. Por ilia klarigo fizikistoj de la Tero ankoraŭ ne trovis ĉiujn ŝlosilojn.
La ŝipanaro de la stelŝipo vekiĝis, kaj ĉiu ekokupiĝis pri tiuj esploroj, por kiuj li mortis por la Tero por sepcent jaroj. La moviĝo de la ŝipo ŝajnis nun tre malrapida, sed pli rapida kuro ja ne necesis.
«Teluro» iris, iomete deflankiĝante suden for de la karbona stelo, por teni la ekranon de la lokalizilo ekster ĝia radiado. Kaj ĝia nigra spegulo dum semajnoj, monatoj kaj jaroj plu restis senbrile malhela. «Teluro», aŭ, kiel ĝi estis indikita en la registro de la kosma floto de la Tero, «KK-1 (T-685)», la unua stelŝipo de konvertita kampo, aŭ la sescent okdek kvina en la ĝenerala listo de kosmaj ŝipoj, ne estis tiom granda, kiel malproksimaj sublumaj stelŝipoj. Oni rezignis ilian konstruadon nur antaŭnelonge — post la invento de la pulsaj ŝipoj.
Tiuj kolosaj ŝipoj portadis ŝipanaron ĝis ducent homoj, kaj ŝanĝo de generacioj permesis penetri sufiĉe profunde en la interstelan spacon.
Kun ĉiu reveno de malproksima stelŝipo sur la Tero aperadis kelkaj dekoj da venintoj el alia tempo — reprezentantoj de fora pasinteco. Kaj kvankam nivelo de evoluo de tiuj antikvuloj estis tre alta, tamen novaj tempoj ŝajnis por ili fremdaj, kaj ofte profunda melankolio aŭ ermiteco iĝadis sorto de la kosmaj vagantoj.
Nun la pulsaj stelŝipoj ĵetos homojn eĉ pli malproksimen. Pasos nemulte da tempo, laŭ mezuro de la astronaŭtoj, kaj en la homa socio aperos miljaraj Metuŝelaĥoj. Tiuj, kies sorto estos vojaĝi al aliaj galaksioj, revenos sur la gepatran planedon post milionoj da jaroj. Tia iĝis la reversa flanko de foraj kosmaj flugoj, la insida baro, metita de la naturo al sia neadmonebla filo. En la novaj stelŝipoj ŝipanaro konsistigis nur ok homojn. Al tiuj vojaĝantoj en senfinajn forojn de la kosmo, kaj samtempe en la estontecon, estis malpermesite, abole al la antaŭaj aprobaj decidoj, havi infanojn dum la vojaĝo.
Kaj kvankam «Teluro» estis malpli granda, ol ĝiaj antaŭuloj, tamen ĝi estis grandega ŝipo, kie vaste lokiĝis ĝia malmultenombra ŝipanaro.
La vekiĝo post la longa dormo kaŭzis, kiel ĉiam, leviĝon de viva energio. La ŝipanaro de la stelŝipo — precipe junaj homoj — pasigadis liberan tempon en la gimnastika halo.
Ili elpensadis komplikegajn ekzercojn, fantaziajn dancojn aŭ, surmetinte depuŝantajn zonojn kaj ringojn sur manojn kaj piedojn, faradis kaprompajn akrobataĵojn en la kontraŭgravita angulo de la halo. La astronaŭtoj ŝatis naĝi en granda baseno kun jonizita lumanta akvo, konservinta la belegan bluecon de la lulilo de popoloj de la Tero — Mediteraneo.
Kari Ram rapide demetis la laboran veston kaj impetis al la baseno, sed lin haltigis gaja voĉo:
— Kari, helpu! Sen vi mi ne sukcesas fari tiun turnon.
Alta junulino-ĥemiisto, Tajna Dan, en mallonga tuniko el verda, samtona kun ŝiaj okuloj, brilanta teksaĵo, estis la plej gaja kaj juna anino de la ekspedicio. Ŝi plurfoje indignigis la trankvilan Kari-n per sia impeta abrupteco, sed dancojn li ŝatis ne malpli, ol Tajna, denaska dancistino. Li kun rideto aliris al ŝi.
Maldekstre, de sur alto de platformo super la baseno, lin salutis Afra Devi, la biologino de la stelŝipo. Ŝi estis zorgeme kunmetanta mason da siaj nigraj haroj antaŭ ekzerco sur trapezo. Al Afra aliris, singarde paŝante laŭ risorta plasto, Tej Eron, etendante malantaŭ la dorso de la junulino la muskolan, fortan brakon. Balanciĝante samtakte kun moviĝoj de la saltotabulo, Afra fleksiĝis malantaŭen, sur tiun fidindan apogon. Por sekundo ili ambaŭ rigidiĝis, sunbrunaj, fortaj kaj certaj, kun glata haŭto, kiun donas al homo nur sana vivo en freŝa aero sub suno. Per apenaŭ rimarkebla moviĝo la juna virino retrofleksiĝis pli, faris plenan turnon ĉirkaŭ la brako de la asistanto de la estro, kaj ili ambaŭ ekflugis super la halo, plektiĝante, kvazaŭ en danco.
— Li ĉion forgesis! — kantis Tajna Dan, kovrante la okulojn de la meĥanikisto per pintoj de la varmegaj fingroj.
— Ĉu ne estas bele? — respondis tiu per demando kaj altiris al si la junulinon en unua moviĝo de danco, enirinte en la strion de sona fono.
Kari kaj Tajna estis la plej bonaj dancistoj de la ŝipo. Nur ili scipovis fordoni sin plene al melodio kaj ritmo, malŝaltante ĉiujn aliajn pensojn kaj sentojn. Kaj Kari forflugis en la mondon de danco, sentante nenion, krom ĝuo pro akordaj facilaj movoj. La mano de la junulino, kuŝanta sur lia ŝultro, estis forta kaj karesa. La verdaj okuloj malheliĝis.