Jarcentoj kvazaŭ estis forfalantaj en malplenon de neagado. Kio estas unu homa vivo, kio estas cent, mil jaroj?
Preskaŭ kun teruro Mut Ang pensis: kiel estus malfacile al homoj de la antikva mondo, se ili povus scii anticipe malrapidecon de tiamaj sociaj procezoj, kompreni, ke subpremo, maljusteco kaj nearanĝiteco de la planedo daŭros ankoraŭ tiom multe da jaroj? Reveni post sepcent jaroj en Antikva Egiptujo signifus trafi en saman sklavan socion, kun eĉ pli malbona subpremo; en la miljara Ĉinujo — al samaj militoj kaj dinastioj de imperiestroj, aŭ en Eŭropo — de komenco de la religia nokto trafi al la apogeo de aŭtodafeoj de inkvizicio, al la pinto de feroca obskurantismo.
Sed nun peno rigardi en estontecon tra sep jarcentoj, saturitaj per ŝanĝoj, plibonigoj kaj ekkono, kaŭzas kapturniĝon pro avida intereso al afekciantaj okazaĵoj.
Kaj se la vera feliĉo estas moviĝo, ŝanĝo, ŝanĝiĝo, do kiu povas esti pli feliĉa, ol li kaj liaj kamaradoj? Sed tamen tio ne estas tiel simpla! La homa naturo estas dueca, same kiel la mondo, kreinta ĝin. Kune kun la strebo al eternaj ŝanĝoj ni ĉiam bedaŭras la pasintecon, pli ĝuste, tion bonan en ĝi, kion filtras la memoro, kaj kio antaŭe kreskis en imagojn pri pasintaj oraj epokoj.
Tiam oni nevole serĉis bonan en la pasinteco, revis pri ĝia ripeto, kaj nur fortaj animoj povis antaŭvidi, eksenti paŝadon de neevitebla estonta plibonigo kaj aranĝo de la homa vivo. Ekde tiam en la homa animo profunde kuŝas bedaŭro pri estinto, sopiro pri senrevena pasinteco, sento de malgajo, kaptanta nin antaŭ ruinoj kaj monumentoj de pasinta historio de la homaro. Tiu bedaŭro pri pasinteco speciale plifortiĝadis ĉe homoj maturaj, maljunaj, akumuladis malgajon ĉe pensema kaj sentema homo.
Mut Ang leviĝis de la instrumento kaj ektiris sian fortan korpon.
Jes, ĉio ĉi estas tiel kontraste kaj interese priskribita en historiaj verkoj. Kio do povas timigi la junularon de la stelŝipo en la momento, kiam ĝi faras salton en la estontecon? Ĉu soleco, manko de proksimuloj? Solecon de homo, trafinta en estontecon, multfoje pridiskutis kaj priskribis malnovaj romanoj. Solecon oni ĉiam komprenis kiel mankon de proksimuloj, parencoj, kaj tiuj proksimuloj konsistigis etan grupon da homoj, ligitaj ofte nur per pure formalaj parencaj ligoj. Sed ĉu nun, kiam estas proksima ajna el la homoj, kiam ekzistas neniaj limoj aŭ kondiĉoj, malhelpantaj al komunikado de homoj en ĉiuj anguloj de la planedo?
«Ni, la homoj de “Teluro”, perdis ĉiujn niajn proksimulojn sur la Tero. Sed tie, en la venonta estonteco, nin atendas ne malpli proksimaj, parencaj homoj, kiuj scios kaj sentos eĉ pli multe, eĉ pli intense, ol niaj samtempanoj, por ĉiam forlasitaj de ni», — jen pri kio kaj per kiaj vortoj devas paroli la estro kun la junuloj de sia ŝipanaro.
En la centra stirejo Tej Eron ŝaltis la ŝatatan de li reĝimon de vespero. Nehele lumis nur plej necesaj lampoj, kaj la granda ronda ejo ŝajnis pli komforta en la krepuska lumo. La asistanto de la estro murmuris simplan kanteton, okupiĝante pri senĉesa kontrolo de kalkuloj. La vojo de la stelŝipo estis proksima al la fino — hodiaŭ necesis turni la ŝipon en direkto de la konstelacio Serpentisto, por trairi preter la esplorita karbona stelo. Plu proksimiĝi al ĝi iĝis danĝere. La radia premo komencas kreski tiom, ke ĉe subluma rapido de la ŝipo ĝi povas fari teruran, nekorekteblan baton.
Eksentinte ies ĉeeston malantaŭ la dorso, Tej Eron turnis sin.
Mut Ang kliniĝis super la ŝultro de la asistanto, legante sumigitajn indikojn de la aparatoj en kvadrataj fenestretoj de la malsupra vico. Tej Eron demande rigardis al sia estro, kaj tiu kapjesis. Obeante al apenaŭ rimarkebla movo de la fingroj de la asistanto, laŭ la tuta ŝipo eksonis signaloj de atento kaj normaj metalaj vortoj:
— Aŭskultu ĉiuj!
Mut Ang alŝovis al si la mikrofonon, sciante, ke en ĉiuj ejoj de la stelŝipo homoj rigidiĝis, nevole turninte la vizaĝojn al la maskitaj aperturoj de la sonigiloj: homo ankoraŭ ne malkutimiĝis rigardi en direkto de sono, kiam li deziras esti speciale atenta.
— Aŭskultu ĉiuj! — ripetis Mut Ang. — La ŝipo komencas bremsadon post dek kvin minutoj. Ĉiuj, krom la deĵorantoj, kuŝu en siaj kajutoj. La unua fazo de la bremsado finiĝos je la dek-oka horo, la dua fazo, ĉe ses «g», daŭros ses diurnojn. La turno de la ŝipo okazos post la signaloj de BD — bata danĝero. Fino!
Je la dek-oka horo la ŝipestro levis sin el la fotelo, kaj, superante ordinaran doloron de bremsado en la lumbo kaj la nuko, deklaris, ke li, probable, iros dormi por tutaj ses diurnoj de la malakcelo. La tuta ŝipanaro de «Teluro» nun estis nedeŝirebla de la aparatoj: ili atendas lastajn observojn de la karbona stelo.
Tej Eron morne rigardis al la foriranta estro. Kun ĉiu perfektigo kreskis fidindeco kaj forto de kosmaj stelŝipoj. Estas malfacile eĉ kompari la potencon de «Teluro» kun tiuj ŝeletoj, vojaĝintaj laŭ maroj de la Tero, kiuj delonge ricevis nomon «ŝipoj». Sed tamen lia stelŝipo same estas ne pli ol ŝeleto en senfundaj profundaĵoj de la spaco… Estas iel pli trankvile, kiam la estro maldormas dum manovro.
Kari Ram preskaŭ saltis pro neatenditeco, aŭdinte gajan ridon de Mut Ang. Antaŭ kelkaj tagoj la tuta ŝipanaro estis maltrankviligita per informo pri subita malsano de la estro. En lian kajuton estis permesite eniri nur al la kuracisto, kaj ĉiuj nevole malaltigadis la voĉon, pasante preter la glata pordo, dense fermita, kiel dum akcidento. Tej Eron devis plenumi la tutan planitan programon — turnon de la ŝipo, novan akcelon de ĝi, por eliri el la regiono de radia premado de la karbona stelo kaj komenci pulsadon reen, al la Suno. La asistanto iris apud sia estro kaj diskrete ridetis. Evidentiĝis, ke la estro komplote kun la kuracisto intence forigis sin de la estrado, por doni al Tej Eron eblon fari la tutan operacion memstare, esperante al neniu. La asistanto neniuokaze konfesus siajn kruelajn dubojn antaŭ la turno, sed riproĉis la estron pro la maltrankvilo, kiun li faris al la tuta ŝipanaro.
Mut Ang estis ŝerce praviganta sin kaj konvinkanta Tej Eron-on pri plena sekureco de la stelŝipo en vakuo de la kosma spaco. La aparatoj ne povis erari, kvarfoja kontrolo de ĉiu kalkulo ekskludis eblon de malprecizeco. Zono de asteroidoj kaj meteorŝtonoj ĉe la stelo ne povis ekzisti en la zono de forta radia premo.
— Ĉu vi vere atendas nenion plian? — singarde demandis Kari Ram.
— Nekonsiderita hazardaĵo, certe, eblas. Sed la granda leĝo de la kosmo, nomita la leĝo de mezumo, estas por ni. Ni povas esti certaj, ke ĉi tie, en tiu malplena angulo de la kosmo, ni renkontos nenion novan. Ni revenos iomete malantaŭen kaj eniros en pulsadon laŭ la elprovita de ni direkto, rekte al la Suno, preter la Koro de la Serpento… Jam dum kelkaj tagoj ni iras al la Serpentisto. Nun estas baldaŭ!
— Sed strange: estas nek ĝojo, nek sento de bona faro, nenio, kio pravigus nian morton por la Tero por sepcent jaroj, — penseme diris Kari. — Jes, mi scias — dekmiloj da observoj, milionoj da kalkuloj, fotoj, memorregistraĵoj… Novaj enigmoj de materio malkovriĝos tie, sur la Tero… Sed kiel nevidebla kaj senpeza estas ĉio ĉi! Ĝermo de estonteco, kaj nenio pli!
— Sed kiom da lukto, penoj kaj mortoj eltenis la homaro, kaj antaŭ ĝi — trilionoj da generacioj de animaloj sur blinda vojo de historia evoluo pro tiaj ĉi ĝermoj de estonteco! — verve kontraŭdiris Tej Eron.
— Ĉio estas tiel por la racio. Sed por la sento al mi gravas nur la homo — la sola racihava forto en la kosmo, kiu povas uzi spontanean evoluon de materio, ekposedi ĝin. Sed ni, la homoj, estas tiel solecaj, senfine solecaj! Ni havas sendubajn pruvojn de ekzisto de multegaj loĝataj mondoj, sed neniu alia pensanta estaĵo ankoraŭ krucigis sian rigardon kun okuloj de homoj de la Tero! Kiom da revoj, fabeloj, libroj, kantoj, bildoj estis en antaŭsento de tiu granda evento, sed ĝi ne realiĝis! Ne realiĝis la granda, kuraĝa kaj hela revo de la homaro, naskita jam delonge, tuj kiam malaperis la religia blindeco!