Выбрать главу

— Blindeco! — enmiksiĝis Mut Ang. — Sed ĉu vi scias, kiel niaj antaŭnelongaj prauloj jam en la epoko de unua eliro en la kosmon imagis realiĝon de tiu granda revo? Milita konflikto, brutala detruo de ŝipoj, reciproka neniigo jam dum la unua renkontiĝo.

— Nepenseble! — pasie ekkriis Kari Ram kaj Tej Eron.

— Niaj modernaj verkistoj ne ŝatas verki pri la morna periodo de la fino de la kapitalismo, — kontraŭdiris Mut Ang. — Vi scias el la lerneja historio, ke nia homaro siatempe pasis tre krizan punkton de evoluo.

— Ho jes! — subtenis Kari. — Kiam jam malfermiĝis al la homoj potenco de ekposedo de materio kaj kosmo, sed la formoj de sociaj rilatoj ankoraŭ restis antaŭaj kaj evoluo de la socia konscio same postrestis de sukcesoj de la scienco.

— Preskaŭ preciza formulo. Vi havas bonan memoron, Kari! Sed ni diru alie: kosma scio kaj kosma potenco venis al kontraŭdiro kun primitiva ideologio de proprietulo-individuisto. La sano kaj la estonteco de la homaro dum kelkaj jaroj balanciĝis sur pesilo de la sorto, ĝis venkis la novo kaj la homaro en la senklasa socio unuiĝis en unu familion… Tie, en la kapitalisma duono de la mondo, oni ne vidis novajn vojojn kaj rigardis sian socion kiel neŝanceleblan kaj neŝanĝeblan, antaŭvidante ankaŭ en la estonteco neeviteblon de militoj kaj memekstermo.

— Kiel povis ili nomi tion revoj? — malaprobe subridis Kari.

— Sed ili nomis.

— Eble, krizajn punktojn pasas ĉiu civilizo ĉie, kie formiĝas homaro sur planedoj de aliaj sunoj, — malrapide diris Tej Eron, ĵetante rapidan rigardon al la superaj ciferplatoj de la flugaj aparatoj. — Ni konas jam du neloĝatajn planedojn kun akvo, atmosfero, kun restaĵoj de oksigeno, kie ventoj levadas nur senvivajn sablojn kaj ondojn de same senvivaj maroj. Niaj ŝipoj fotis…

— Ne, — balancis la kapon Kari Ram, — mi ne povas kredi, ke homoj, jam ekkonintaj senlimecon de la kosmo kaj tiun potencon, kiun portas al ili la scienco, povis… — …rezoni, kiel bestoj, nur ekposedintaj logikon? Sed ja la malnova socio formiĝis spontanee, sen anticipe donita celkonformeco, kiu distingigas la superajn formojn de socio, konstruitajn de la homoj. Kaj la racio de la homo, la karaktero de lia pensado same estis ankoraŭ sur la primara stadio de la rekta aŭ matematika logiko, reflektanta la logikon de la leĝoj de evoluo de materio, de la naturo, laŭ senperaj observoj. Tuj kiam la homaro akumulis historian sperton, ekkonis historian evoluon de la ĉirkaŭanta mondo, aperis la dialektika logiko kiel supera stadio de evoluo de la pensado. La homo komprenis duecon de fenomenoj de la naturo kaj de sia ekzisto. Li ekkonsciis, ke, el unu flanko, li, kiel individuo, estas tre malgranda kaj momenta en la vivo, simila al guto en oceano aŭ al eta fajrero, estingiĝanta sub vento. Sed el alia flanko li estas senmezure granda, kiel la Universo, ĉirkaŭprenata de liaj racio kaj sentoj en tuta senfineco de la tempo kaj la spaco.

La stelŝipestro eksilentis kaj, enpensiĝinte, komencis iradi antaŭ siaj asistantoj. Sur iliajn junajn vizaĝojn ekkuŝis ombro de severa koncentriteco. Mut Ang la unua rompis la estiĝintan silenton.

— En mia kolekto de historiaj filmolibroj estas unu, tre karakteriza por tiu epoko. Tiun tradukon en la modernan lingvon faris ne maŝino, sed Sania Ĉen, historiistino, mortinta en la pasinta jarcento. Ni legu ĝin! — li ridetis al avida intereso de la junuloj kaj eliris en la koridoron de la prua fako.

— Neniam mi estos vera estro! — suspiris kulpe Tej Eron. — Ne eblas scii ĉion, kion scias nia Ang.

— Sed li en mia ĉeesto diris, ke li estas malbona estro pro vasta gamo de siaj interesoj, — respondis Kari, eksidante en la fotelon de deĵoranta navigaciisto.

Tej Eron mire rigardis al la kamarado. Ili silentis, kaj la nelaŭta kantado de la aparatoj ŝajnis senŝanĝa. La grandega ŝipo, atinginte la liman rapidon, certe strebis for de la karbona stelo en la elektitan kvadraton, kie en profundega nigro de la spaco dronis, malforte flagrante, foraj galaksioj — kvar stelaj insuloj. Ili estis en tia distanco, ke lumo, irinta de tie, estis senforte mortanta en homa okulo — mirinda aparato, por kiu sufiĉus nur kelkaj kvantumoj.

Subite io okazis. Sur la ekrano de la granda lokalizilo ekbrilis kaj ektremis lumanta punkto. Aŭdiĝis akra sonoro, pro kiu la spirado de la stelŝipanoj haltis.

Tej Eron, ne pensante, donis signalon de ĝenerala alarmo — vokon de estro, ordonanta al ĉiuj ceteraj ŝipanoj okupi la porakcidentajn lokojn.

Mut Ang enkuris en la stirejon kaj per du saltoj trafis al la regpanelo. La nigra spegulo de la lokalizilo ekvivis. En ĝi, kiel en senfunda lago, naĝis nana globeto da lumo — ronda, kun kontrastaj randoj. Ĝi estis ŝanceliĝanta supren kaj malsupren, malrapide derampante dekstren. La astronaŭtoj miris, ke la robotoj, preventantaj kunpuŝiĝon de la ŝipo kun meteorŝtonoj, ne agis. Ĉu tio signifas, ke sur la ekrano estas ne ilia reflektita serĉa radio, sed la fremda?!

La stelŝipo plu iris laŭ la sama kurso, kaj la luma punkto nun estis tremanta en la malsupra dekstra kvadrato. Diveno igis tremeri Mut Ang-on, mordi la lipojn Tej Eron-on, ĝis doloro kunpremi randon de la regpanelo Kari Ram-on. Io senekzempla estis fluganta renkonten, eligante fortan radion de lokalizilo, saman, kian estis ĵetanta malproksime antaŭ sin «Teluro».

Tiel varmega estis la deziro, ke la diveno praviĝu, ke post la freneza ekflugo de espero ili ne falu en abismon de elreviĝo, jam centojn da fojoj okazinta al astronaŭtoj de la Tero, ke la estro rigidiĝis, timante diri eĉ unu vorton. Kaj ŝajne lia maltrankvilo transdoniĝis al tiuj, la antaŭaj.

La lumanta punkto sur la ekrano estingiĝis, ekbrilis ree kaj ekpulsis kun intervaloj, plioftigante ekbrilojn, po kvar kaj du. Tiu reguleco de alternado povis esti kreita nur de la forto, sola en la tuta Universo — de la homa penso.

Ne plu restis duboj: renkonten iris stelŝipo.

Ĉi tie, en senmezura foro de la spaco, unuafoje atingita de tera ŝipo, tio povis esti nur stelŝipo de alia mondo, el planedoj de alia, malproksima stelo.

La radio de la ĉefa lokalizilo de «Teluro» same iĝis interrompa. Kari Ram sendis kelkajn signalojn de la konvencia luma kodo. Ŝajnis tute nekredebla, ke tie, antaŭe, tiuj simplaj movoj de butono kaŭzas sur ekrano de la nekonata ŝipo regulajn alternojn de ekbriloj.

La voĉo de Mut Ang en la sonigiloj de la ŝipo montris lian emocion.

— Aŭskultu ĉiuj! Renkonten iras fremda ŝipo! Ni deflankiĝas de la kurso kaj komencas urĝan bremsadon. Ĉesigu ĉiujn laborojn! Urĝa bremsado! Ĉiuj — al la lokoj de la alteriga ordo!

Oni ne devis perdi eĉ sekundon. Se la renkonta ŝipo iris kun proksimume sama rapido, kiel «Teluro», do rapido de proksimiĝo de la stelŝipoj estis proksima al la luma, atingante ducent naŭdek kvin mil kilometrojn dum sekundo. La lokalizilo disponigis al la homoj kelkajn sekundojn. Tej Eron, dum Mut Ang estis parolanta mikrofone, ion flustris al Kari. Pala pro streĉo, la junulo komprenis per duonvorto kaj faris iajn manipulojn sur la regpanelo de la lokalizilo.

— Brile! — ekkriis la estro, observante, kiel sur la kontrola ekrano la radio desegnis sagon, kurbiginte ĝin maldekstren, malantaŭen, kaj volviĝis en spiralon.

Pasis ne pli ol dek sekundoj. Sur la ekrano glitis lumanta sagsimila konturo, fleksiĝis al la dekstra flanko de la nigra rondo kaj ekturniĝis per momenta spiralo. Suspiro de faciliĝo, preskaŭ ĝemo, elŝiriĝis samtempe ĉe la homoj en la centra stirejo. Tiuj, la nekonataj, flugantaj renkonten el misteraj profundaĵoj de la kosma spaco, komprenis! Tempas!

Eksonoris alarmaj sonoriloj. Nun jam ne radio de la fremda lokalizilo, sed solida ŝipkorpo reflektiĝis sur la ĉefa ekrano. Tej Eron per fulmorapida movo malŝaltis la roboton, pilotintan la ŝipon, kaj mem donis al «Teluro» malgrandegan deflankiĝon dekstren. La sonoro eksilentis, la nigra lago de la ekrano estingiĝis. La homoj apenaŭ sukcesis rimarki luman strekon, glitintan sur la panorama lokalizilo de la dekstra flanko. La ŝipoj disiris kun neimagebla rapido kaj forkuris malproksimen.