Выбрать главу

Pasos kelkaj tagoj, antaŭ ol ili rekuniros. La momento ne estas perdita, ambaŭ stelŝipoj bremsos, turniĝos kaj laŭ kurso, kalkulita per precizaj maŝinoj, ree aliros la lokon de la renkontiĝo.

— Aŭskultu ĉiuj! Ni komencas urĝan bremsadon! Donu signalojn de preteco laŭ la sekcioj! — parolis en la mikrofonon Mut Ang.

Verdaj lumoj de preteco de la sekcioj viciĝis super la estingiĝintaj indikiloj de motoraj nombriloj. La motoroj de la ŝipo eksilentis. La tuta stelŝipo rigidiĝis en atendo. La ŝipestro ĉirkaŭrigardis la stirejon kaj senvorte kapmontris al la foteloj, samtempe ŝaltinte la roboton, kiu devis regi la bremsadon. La asistantoj vidis, kiel Mut Ang kuntiris la brovojn super skalo de la programo kaj turnis la ĉefan klemon al cifero «8».

Gluti pilolon — malaltigilon de kora aktiveco, ĵeti sin en la fotelon kaj premi ŝaltilon de la roboto estis afero de kelkaj sekundoj.

La stelŝipo senteble enpikiĝis en la vakuon de la spaco — tiel en antikveco stumbladis rajdaj animaloj, kaj iliaj rajdantoj ekflugadis trans la kapon, esperante nur al la sorto. Kaj nun la giganta ŝipo kvazaŭ baŭmis. Ĝiaj «rajdantoj» ekflugis en profundon de hidraŭlikaj foteloj kaj en facilan svenon.

* * *

En la biblioteko de «Teluro» kunvenis la tuta ŝipanaro. Nur unu deĵoranto restis ĉe la aparatoj de DES, gardantaj ligojn de komplikega elektronika aparataro de la ŝipo. «Teluro» turniĝis post la bremsado, sed jam malproksimiĝis de la loko de la renkontiĝo je pli ol dek miliardoj da kilometroj. La stelŝipo iris malrapide, kun rapido je unu dudekono de la absoluta, dum ĉiuj ĝiaj komputiloj estis senĉese kontrolantaj kaj korektantaj la kurson. Necesis ree trovi la nevideblan punkton en la neĉirkaŭprenebla kosmo kaj en ĝi jam tute mikroskopan polveron — la fremdan stelŝipon. Ok tagojn devis daŭri preskaŭ neeltenebla atendo. Se ĉiuj kalkuloj kaj konduto de la ŝipo ne montros deflankiĝon pli ol la allasebla, se tiuj, la nekonataj, same ne eraros kaj havas same perfektajn aparatojn kaj obeeman ŝipon, tiam la stelŝipoj kuniros tiom proksime, ke iĝos eble palptrovi unu la alian en la netravidebla mallumo per radioj de lokaliziloj.

Tiam unuafoje dum la tuta historio la homo tuŝos fratojn laŭ penso, fortoj kaj streboj. Tiujn, kies ĉeesto jam delonge estis antaŭdivenita, pruvita, konfirmita de la senfine sagaca racio de la homo. Monstraj abismoj de tempo kaj spaco, disigantaj loĝatajn mondojn, ĝis nun restis netraireblaj. Sed jen homoj de la Tero etendos manon al aliaj pensantaj estaĵoj de la kosmo, kaj post ili — eĉ pli malproksime, al novaj fratoj el aliaj steloj. Ĉeno de penso kaj laboro etendiĝos tra abismoj de la spaco kiel fina venko super blindaj fortoj de la naturo.

Dum miliardoj da jaroj devis barakti en malhelaj kaj varmaj anguloj de maraj golfoj malgrandaj pecetoj da viva muko, ankoraŭ dum centmilionoj da jaroj el ili formiĝadis pli komplikaj estaĵoj, finfine elirintaj sur sekaĵon. En plena dependo de ĉirkaŭantaj fortoj, en malhela lukto por vivo, por daŭrigo de la specio pasis ankoraŭ milionoj da jarcentoj, ĝis evoluis granda cerbo — fortega instrumento de serĉado de nutraĵo, de lukto por ekzisto.

Evoluo de la vivo iĝadis ĉiam pli rapida, lukto por ekzisto iĝadis pli akra, kaj akceliĝadis la natura selektado. Viktimoj, viktimoj, viktimoj — vorataj herbomanĝantoj, mortantaj pro malsato rabobestoj, pereantaj malfortaj, ekmalsanintaj, maljuniĝintaj animaloj, mortigitaj en batalo por femalo, dum defendo de idaro, pereigitaj de naturaj katastrofoj.

Tiel estis dum la tuta daŭro de la blinda vojo de evoluo, ĝis en malfacilaj vivaj kondiĉoj de la granda glacia epoko la malproksima parenco de simio anstataŭigis per konscia laboro la bestan serĉadon de nutraĵo. Tiam li iĝis la homo, ekkoninte grandegan forton de kolektiva laboro, de konsciita sperto.

Sed ankaŭ post tiam pasis ankoraŭ multaj jarmiloj, plenigitaj per militoj kaj sufero, malsato kaj subpremo, malklereco kaj espero al pli bona estonteco.

La posteuloj ne trompis siajn praulojn: la pli bona estonteco venis, la homaro, unuigita en senklasa socio, liberigita disde timo kaj premo, leviĝis al antaŭe neviditaj pintoj de scioj kaj arto. Ĝi iĝis kapabla eĉ al la plej malfacila — al konkero de kosmaj spacoj. Kaj jen finfine la tuta malfacila ŝtuparo de la historio de vivo kaj homoj, la tuta potenco de la akumulita scio kaj de senmezuraj laboraj penoj finiĝis per invento de malproksima stelŝipo «Teluro», ĵetita en profundan abismon de la Galaksio. La pinto de la evoluo de materio sur la Tero kaj en la Suna sistemo tuŝos per «Teluro» alian pinton, verŝajne, de ne malpli malfacila vojo, pasita same dum miliardoj da jaroj en alia angulo de la Universo.

Tiuj pensoj en tiu aŭ alia formo maltrankviligis ĉiun ŝipanon. Konscio de grandega responso devigis iĝi serioza eĉ la junan Tajna-n. Mizera manpleno da reprezentantoj de la multmiliarda tera homaro — ĉu povos ili esti indaj je ties heroaĵoj, laboro, fizika perfekteco, saĝo kaj persisto?

Kiel oni preparu sin por la estonta renkontiĝo? Oni memoru pri la tuta sanga kaj granda lukto de la homaro por libero de korpo kaj spirito!

La plej grava, pasiiga kaj enigma estis la demando: kiaj estas tiuj, kiuj iras nun renkonten al ni? Ĉu ili estas teruraj aŭ belaj por nia, tera, rigardo?

Afra Devi, la biologino, ekparolis.

La juna virino, iĝinta eĉ pli bela pro nerva ekscitiĝo, ofte levadis rigardon al la pentraĵo super la pordo. Farita per perspektivaj farboj, la granda panoramo de la Lunaj montoj de Ekvatora Afriko kun afekcianta kontrasto de mornaj arbaraj deklivoj kaj de lumporta roka kresto kvazaŭ substrekis ŝiajn pensojn.

Afra parolis, ke la homaro delonge forlasis iam disvastiĝintajn teoriojn, ke pensantaj estaĵoj povas havi ajnan formon, plej malsaman konstruon. Restaĵoj de religiaj superstiĉoj igis eĉ seriozajn sciencistojn supozi, ke pensanta cerbo povas evolui en ajna korpo, same kiel antaŭe oni kredis je dioj, aperantaj en ajna aspekto. En la realo la aspekto de la homo, la sola sur la Tero estaĵo kun pensanta cerbo, certe, ne estis hazarda kaj konformis al la plej granda diversflankeco de adapto de tiaspeca animalo, al ties kapablo elteni grandegan streĉon de la cerbo kaj de ega aktiveco de la nerva sistemo.

Nia koncepto de homa belo kaj de la belo entute naskiĝis el miljara sperto — el senkonscia percepto de konstrua celkonformeco kaj perfekteco de adaptiĝo al tiu aŭ alia ago. Jen kial belaj estas kaj potencaj maŝinoj, kaj maraj ondoj, kaj arboj, kaj ĉevaloj, kvankam ĉio ĉi ege diferencas disde la homa aspekto. Kaj la homo mem jam en la animala stato danke al la evoluo de la cerbo liberiĝis disde neceso de mallarĝa specialeco, de adaptiĝo nur al unu vivmaniero, kio estas karakteriza por plej multaj animaloj.

La piedoj de la homo ne taŭgas por senĉesa kurado sur malmola, des pli sur viskoza grundo, sed tamen, ili povas garantii al li longan kaj rapidan moviĝon, helpas grimpi sur arbojn kaj rokojn. Kaj la mano de la homo estas la plej universala organo, ĝi povas plenumi milionojn da aferoj, kaj, propre, ĝuste ĝi faris la praan beston la homo.

La homo jam en fruaj stadioj de sia formiĝo evoluis kiel universala organismo, adaptita al diversaj kondiĉoj. Ĉe plua transiro al socia vivo tiu plurflankeco de la homa organismo iĝis eĉ pli granda, pli diversa, same kiel ĝia agado. Kaj belo de la homo kompare kun ĉiuj ceteraj plej celkonforme konstruitaj animaloj, estas, krom perfekteco, ankaŭ universaleco de la destino, plifortigita kaj perfektigita per cerba agado, per spirita edukado.

— Pensanta estaĵo el alia mondo, se ĝi atingis la kosmon, same estas perfektega, universala, do bela! Neniaj pensantaj monstroj, hom-fungoj, hom-polpoj povas ekzisti! Mi ne scias, kiel tio aspektas en la realo, ĉu ni renkontos similecon de formo aŭ belon en ia alia aspekto, sed tio estas neevitebla! — finis sian elpaŝon Afra Devi.

— Al mi plaĉas la teorio, — subtenis la biologinon Tej Eron, — sed nur…

— Mi komprenis, — interrompis Afra. — Eĉ etegaj deflankiĝoj for de la kutima aspekto kreas kriplecon, kaj ĉi tie probablo de deflankiĝoj estas tro granda. Ja negrandaj deflankiĝoj de formo: mankoj de nazo, palpebroj, lipoj sur homa vizaĝo, kaŭzitaj de traŭmo, estas perceptataj de ni kiel kripleco kaj estas teruraj ĝuste pro tio, ke ili estas sur la komuna homa bazo. Buŝego de ĉevalo aŭ de hundo tre forte diferencas disde la homa vizaĝo, sed tamen ĝi estas ne malbela, eĉ bela. Tiel estas, ĉar en ĝi estas beleco de celkonformeco, dum sur traŭmita homa vizaĝo la harmonio estas rompita…