Выбрать главу

“Iun tagon – en marto 1883 – letero alialande poŝtstampita kuŝis surtable ĉe la telero de la kolonelo. Nekutime li ricevis leterojn, ĉar li kontante pagis ĉiun fakturon, kaj li havis neniun amikon. ‘El Hindio!’ diris li kiam li ĝin alprenis, ‘de Pondiĉero poŝtstampita! Kio estas tio? Kiam li rapide malfermis, kvin malgrandaj sekigitaj oranĝ-semoj frapetade falis sur la telero. Mi ekridis, sed oni forigis la ridadon de miaj lipoj per la mieno de mia onklo. Per lipoj falantaj, okuloj elstarantaj, haŭto griziganta li rigardegis la koverton kiun li tremete tenis. ‘KKK,’ li ekkriis, tiam, ‘Mia Dio, mia Dio, oni malkovris miajn pekojn!’

“‘Kio okazas, onklo?’ mi ekkriis.

“‘La Morto,’ diris li kaj ekstariĝante li forlasis min kun mia koro palpitante pro teruro. Mi alprenis la koverton kaj vidis ke oni trifoje interne skribaĉis la literon K. Estis neniu alia krom la kvin sekigitaj semoj. Kial li tiom ege teruriĝas? Mi postlasis la tablon kaj dum mi supren iris la ŝtuparon, mi trafis lin malsupren irantan kun rusta ŝlosilo verŝajne por la subtegmenta ĉambro kaj latuna skatoleto kiel kaso.

“‘Kion ajn ili faros, mi ja matigos ilin,’ li sakreme diris, ‘Sciigu al Maria ke mi deziras fajron en mia ĉambro hodiaŭ, kaj venigu Fordhamon la solicitoro de Horshamo.’

“Mi laŭordone obeis, kaj kiam la solicitoro alvenis, oni petis ke mi eniru la ĉambron de mia onklo. La fajro hele brulis, kaj sur la krado estis amaso da nigraj cindroj kvazaŭ de bruligita papero, kaj la latuna skatoleto apude staris malfermite kaj malplene. Kiam mi ekrigardis la ujeton mi rimarkis surprizite, ke sur la kovrilo oni trifoje skribis la literon K, kiun mi legis tiun matenon sur la koverto.

“‘Mi deziras, Johano,’ diris mia onklo, ‘ke vi atestu mian testamenton. Mi testamentas mian heredaĵon kun ĉiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj al mia frato, via patro, de kiu ĝi sendube venos al vi. Se vi povos senĝene ĝui ĝin bone! Se ne, mi konsilas al vi, mia knabo, ke vi transdonu ĝin al via plej letala malamiko. Mi bedaŭras ke mi donas al vi tian du-tranĉan aferon, sed mi ne scias tion, kio okazos. Bonvolu subskribi ĉi tiun paperon, kie montras s-ro Fordhamo.’

“Mi subskribis laŭordone, kaj la solicitoro retenis la paperon kiam li foriris. Tiu kurioza okazo profunde imponis min, kiel vi opiniu, kaj mi primeditis multfoje sed neniam povis mi kompreni la signifon. Tamen mi ne povis eskapi la maltrankvilan senton de timego, kvankam la sento iĝis ĉiam malpli akra dum pasis semajnoj kaj nenio okazis. Tamen mi povis vidi ke mia onklo ŝanĝiĝis. Li drinkis pli ol antaŭe, kaj li estis malpli inklinita al kuneco. Li pasis pli da tempo en sia ĉambro kun pordo ŝlosita de interne, sed kelkfoje li eliĝis en ebria deliro kaj tien kaj reen kuregadis en la ĝardeno tenante revolveron, laŭtkriante ke li timas nenion, kaj ke nek diablo nek viro enfermu lin, kiel ŝafon en kaĝo. Kiam forpasis la frenezon, li hastegadis en sian ĉambron kaj ŝlosadis la pordon, kiel viro kiu ne plu povas defii la teruron ĉe la fundo de sia propra animo. Tiaokaze mi vidis ke eĉ je malvarmega tago lia vizaĝo malseke briletis, kiel ĵus subakviĝis.

“Nu, mi finrakontu la aferon, s-ro Holmso, ĉar mi ne deziras ĝeni vin. Iun nokton kiam li ebrie ekeliris, li ne revenis. Ni eltrovis lin, kiam ni serĉis, survizaĝe mergitan en verde rekrementa flako ĉe piedo de la ĝardeno. Ŝajne ne estis perforto, kaj la akvo profundis nur sesdek centimetrojn, tiel ke verdiktis la ĵurio pro lia stranga maniero, ke li sin mortigis. Sed mi, kiu sciis kiel eĉ la penso pri la morto maltrankviligis lin, preskaŭ ne povis persvadi min mem ke li serĉis la morton. Pasis la afero tamen kaj mia patro ekposedis la heredaĵon, kaj proksimume 14000 pundojn.”

“Momenton,” Holmso interrompe diris, “mi antaŭvidas, ke via deklaro estas unu el la plej rimarkindaj, kiun mi iam ajn aŭskultis. Kiam ricevis via onklo la leteron, kaj kiam li ŝajne sinmortigis?”

“La letero alvenis la 10an de marto 1882. Li mortis post sep semajnoj je la nokto de la 2a majo.”

“Dankon. Daŭrigu, mi petas.”

“Kiam mia patro akiris la Horshaman bienon, li, laŭ mia peto, zorgeme esploris la subtegmentejon, kiun oni ĉiam ŝlosis. Ni trovis la latunan skatoleton, kvankam la enhavaĵojn oni detruis. Interne de la kovrilo estis papera etikedo surskribita ‘KKK’ kaj sube ‘Leteroj, Memorandoj, Kvitancoj kaj Registro’. Mi supozas, ke tiuj indikas la naturon de la dokumentoj detruitaj de kolonelo Openŝavo. Rilate al la cetera estis neniu grave en la subtegmenta ĉambro krom multaj notlibroj kaj disĵetitaj paperoj, kiuj rilatas al la vivo de mia onklo en Usono. Kelkaj el ili estis pri la enlanda milito kaj montris ke mia onklo bone militservis kaj estis kuraĝa soldato. Aliaj estis pri la rekonstruado de la sudaj ŝtatoj kaj plejparte koncernis la politikon. Evidente li forte kontraŭstaris la tapiŝvalizajn politikistojn,[8] kiuj venis de norde.

“Nu, komence de la jaro 1884 mia patro transloĝiĝis en Horshamo, kaj ĉio estis tiel bone kiel eble ĉe ni ĝis januaro 1885. Je la kvara tago de la novjaro mi aŭdis mian patron akre ekkrii dum ni matenmanĝis. Li sidis kun ĵus malfermita koverto en unu mano kaj kvin sekigitaj oranĝ-semoj aliamane. Li ĉiam ridis pri tio kion li nomis mia absurda rakonto pri la kolonelo, sed li aspektis terurita kaj perpleksigita kiam same okazis ĉe li.

‘Kion diable signifas tio, Johano?’ li balbute diris.

“Mia koro iĝis plumbo. ‘Estas KKK,’ mi diris.

“Li rigardis en la koverton. ‘Jes ja,’ li kriis. ‘Jen la literoj mem. Sed kion oni skribis aldone?’

“‘Metu la paperojn sur la sunhorloĝo,’ mi legis strabante super lia ŝultro.

“‘Kiujn paperojn? Kiun sunhorloĝon?’ li demandis.

“‘La sunhorloĝon en la ĝardeno. Estas neniu alia,’ mi diris. ‘Sed la paperoj devas esti tiuj jam detruitaj.’

“‘De Dundio,’ mi respondis ekrigardante la poŝtmarkon.

“‘Estas iu absurda trompŝerco,’ li diris. ‘Kion mi faru ĉe sunhorloĝoj kaj paperoj? Mi tute malatentas tian sensencaĵon.’

“Estis vane disputi kontraŭ li, ĉar li estis obstina. Sed tamen mia koro pleniĝis per malbonaŭguro.

“Je la tria tago post la alveno de la letero mia patro eliris por viziti malnovan amikon, majoron Fribodion, kiu estras unu el la fuortoj sur la Portsduna monteto. Plaĉis al mi ke li foriris, ĉar ŝajnis al mi ke li estis malpli endanĝerigita. Sed pri tio mi eraris. Je la dua tago de lia foresto, mi ricevis telegramon de la majoro, kiu petegis min tuj veni. Mia patro falis en unu el la apudaj profundaj kretofosaĵoj, kaj estis senkonscia pro frakasita kranio. Mi hastis, sed li forpasis sen rekonsciiĝo. Ŝajne li revenis de Farhamo[9] dum krepuskiĝo, kaj pro tio ke la kamparon li ne konis kaj ke oni ne bariligis la kretofosaĵon, la ĵurio ne hezitis verdikti ke ‘akcidenta morto’. Dum mi zorgeme kontrol-esploris la faktojn rilatitajn al lia morto, mi ne povis trovi eĉ iun sugeston ke oni mortigis lin. Estis neniu spuro pri perforto, neniu piedsigno, neniu ŝtelado kaj oni ne vidis survojan fremdulon. Kaj tamen mi ne povis ne diri ke mi tre maltrankviliĝis, kaj ke mi tute certis ke li estis viktimo de fia komploto.

“Per tiu ĉi sinestra maniero mi ricevis la heredaĵon. Eble vi demandas al mi, kiel mi ne ĝin fordonis? Mi respondis, pro tio ke mi estis konvinkita ke mia sorto dependas de iu evento en la vivo de mia onklo, kaj la danĝero ne dependas de la domo.

“Estis januaro 1885 kiam mia kompatinda patro forpasis, kaj nun jam pasis du jaroj kaj ok monatoj. Dum ĉi tiu tempo mi jam feliĉe loĝas en Horshamo, kaj mi komencis esperi ke ĉi tiu malbeno forpasas de la familio, kaj ke ĝi finiĝis kun la lasta generacio. Tamen mi tro frue komfortigis min. Hieraŭ matene la bato falis sur min kiel sur la patron.”

вернуться

8

 Tapiŝvalizaj Politikistoj [Carpet Baggers]. Nordaj funkciuloj kiuj loĝis en la sudaj ŝtatoj post la enlanda milito – tiel nomitaj pro la tro riskemaj bankieroj kiuj ofte elkampiĝis kun la mono caŝita en tapiŝaj valizoj.

вернуться

9

 Portsduna monteto…Farhamo [Farham] – Portsduna monteto estas sud-okcidente al Farhamo, urbo en Hampŝiro sudorienta al Portsmuto [Portsmouth] kaj Saŭtseo [Southsea].