Sed ŝajnis, ke lin persekutis ĉiuj kvar elementoj. Tiuj, kiuj konis lin, diris, ke li ne havas feliĉon kaj tiel klarigis ĉion! Li mem fine fariĝis superstiĉa. Li kredis, ke ia venĝema mano persekutas lin ĉie, sur ĉiuj teroj kaj akvoj. Sed li ne volonte parolis pri ĉi tio; nur malofte, kiam oni demandis lin, kies estas tiu ĉi mano, li montris mistere la polusan stelon kaj respondis, ke ĝi venas de tie. Efektive, lia malsukceso estis tiel konstanta, tiel stranga, ke ĝi povis superstiĉigi tiun, kiu portis ĝin. Cetere li havis la paciencon de indiano kaj la grandan trankvilan forton de l’kontraŭstaro, kiun kaŭzas la honesteco. Jam en Hungarujo li ricevis dek-duon da bajonetaj pikoj, ĉar li ne volis kapti la piedingon, kiun oni montris al li kiel rimedon por savo, kaj krii: pardon. Same li ne cedis en la malfeliĉo. Li rampis supren tiel laboreme, kiel la formiko. Depuŝita centfoje, li trankvile rekomencis sian vojaĝon cent-unuan fojon. Li estis strangulo de miriga speco. Tiu ĉi maljuna militisto, batalinta en diversaj militoj, hardita en mizeroj, batita kaj frapita, havis la koron de infano. En la tempo de epidemio en Kubo li malsaniĝis, ĉar li donis al la malsanuloj sian tutan kininon, de kiu li havis grandan provizon, lasinte por si neniun eron. Estis en li ankaŭ io admirinda, ke post tiom da malsukcesoj li estis ĉiam kredema kaj ne perdis la esperon, ke ĉio ankoraŭ iĝos bona. Vintre li ĉiam viviĝis kaj antaŭdiris grandajn okazojn. Li pacience atendis ilin kaj per la penso pri ili vivis tutajn jarojn. Sed la vintroj pasis unu post la alia kaj nur blankigis lian kapon. Fine li maljuniĝis — komencis perdi la energion. Lia pacienco fariĝis simila al rezignacio. Lia antaŭa trankvileco estis ŝanĝita en inklinon al kortuŝiĝemo, kaj tiu ĉi hardita militisto fariĝis plorulo, preta larmi pro ia ajn kaŭzo. Krom tio de tempo al tempo lin turmentis plej terura nostalgio, kiun kaŭzis plej malgranda okazo: vido de la hirundoj, de grizaj birdoj, similaj al la paseroj, la neĝo sur la montoj, aŭ melodio, simila al aŭdita de li antaŭe. Fine lin ekregis nur unu penso: la penso pri la ripozo. Ĝi tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojn. La eterna migranto ne povis revi pri io pli kara ol trankvila fako, en kiu li ripozus kaj atendus silente la finon. Ia miriga strangeco de l’sorto ĵetadis lin sur ĉiujn marojn kaj landojn tiel, ke li preskaŭ ne povis ekspiri, kaj eble pro tiu ĉi kaŭzo li imagis, ke la plej granda feliĉo de l’homo estas sole ne migri. Oni devas konfesi, ke li havis rajton por tia modesta feliĉo, sed li tiel kutimis al la malsukcesoj, ke li pensis pri la trankvilo, kiel la homoj ordinare revas pri io neatingebla. Li ne kuraĝis esperi. Tamen, ne atendinte, en daŭro de dek du horojn li ricevis oficon, kvazaŭ elektitan por li el ĉiuj de 1'mondo, Ne estis mirige, ke, kiam li vespere eklumigis la lanternon, li estis kvazaŭ ebria kaj demandis sin mem, ĉu tio estas vera, kaj ne havis la kuraĝon respondi: jes. Dume la realcco parolis al li per sendubaj pruvoj. La horoj unu post la alia fluis por li sur la balkono. Li rigardis, satiĝis, konvinkiĝis. Povus ŝajni, ke li vidas la maron la unuan fojon. La lenso de la lanterno ĵetis en la nokto grandegan luman konuson, post kiu la okulo de l’maljunulo perdiĝis en la malproksimo tute nigra, mistera kaj terura. Sed tiu malproksimo ŝajne kuris al la lumo. Longaj, verstaj ondoj ruliĝis el la mallumo kaj, kriegante, iris ĝis la insuleto, kaj tiam oni vidis iliajn ŝaŭmajn dorsojn, ruge brilantajn en la lumo de la lanterno. La alfluo fortiĝis kaj superakvis la sablaĵojn. La mistera parolado de l’maro aliris pli kaj pli potence kaj pli laŭte, simila jen al bruado de pafilegoj, jen al murmuro de grandegaj arbaroj, jen al miksita babilado de homaj voĉoj. Dum momentoj ĉio mallaŭtiĝis. Poste al la oreloj de l’maljunulo aliris kelke da grandaj sopiroj, poste ploregoj kaj ree minacaj eksplodoj. Fine la vento forblovis la nebulon, sed ĝi alpelis nigrajn disŝiritajn nubojn, kiuj kovris la lunon. De okcidento komencis blovi pli forte. La ondoj saltis furioze sur la krutaĵon de la lanterno, lekante jam la fundamenton per ŝaŭmo. En la malproksimo murmuris la ventego. Sur la malluma ondanta supraĵo ekbrilis kelke da verdaj lanternetoj, pendantaj sur la ŝipaj mastoj. Tiuj ĉi verdaj punktetoj jen leviĝis supren, jen falis malsupren, jen balanciĝis dekstren kaj maldekstren. Skavinski iris en sian ĉambron. La ventego ekmuĝegis. Tie ekstere la homoj sur tiuj ŝipoj batalis kontraŭ la nokto, mallumo, ondoj; en la ĉambro estis trankvile kaj mallaŭte. Eĉ la voĉoj de l’ventego nur malforte trapenetris la dikajn murojn kaj sole la egalmezura tik tak! de la horloĝo balancis la laciĝintan maljunulon, kvazaŭ ĝi lulus lin por dormo.
Komencis fluadi la horoj, tagoj kaj semajnoj... La ŝipistoj certigas, ke iafoje, kiam la maro estas tre ventega, io vokas ilin per ilia nomo en la nokto kaj mallumo. Se la mara senfinaĵo povas tiel voki, estas eble, ke kiam la homo maljuniĝas, lin vokas ankaŭ alia senfinaĵo, ankoraŭ pli malluma kaj pli mistera, kaj ju pli laca li estas pro la vivo, des pli agrablaj estas por li tiuj ĉi alvokoj. Sed, por ke oni povu aŭskulti, trankvilo estas necesa. Krom tio, la maljunulo amas la izolecon, kvazaŭ antaŭsentante la tombon. La lanterno jam estis por Skavinski tia duona tombo. Estas nenio pli unutona ol tia vivo en la turo. La junaj homoj, se ili akceptas ĝin, baldaŭ forlasas la oficon. La lanternisto ordinare estas homo nejuna, malgaja kaj nekomunikiĝema.
Se li iafoje forlasas sian lanternon kaj venas inter homojn, li iras inter ili kiel homo, vekita el profunda dormo. En lia turo ne ekzistas malgrandaj impresoj, kiel en la ordonara vivo. Ĉio, kion renkontas la lanternisto, estas grandega kaj sen precizaj formoj. La ĉielo: jen estas la unua senfinaĵo; la akvo: la dua, kaj inter ili la sola homa animo! Tio estas vivo, en kiu la penso estas kvazaŭ konstanta revo, kaj nenio, eĉ lanterniston. Unu tago similas la alian kiel du eroj de rozario, kaj la ŝanĝoj de l’vetero prezentas la solan diversaĵon. Tamen Skavinski sentis sin tiel feliĉa, kiel li estis neniam antaŭe. Li leviĝis kun la matena ĉielruĝo, manĝis, purigis la lensojn de la lanterno, kaj poste, sidiĝinte sur la balkono, li rigardis la maran malproksimon, kaj liaj okuloj povis neniam satiĝi per la vidaĵoj, kiujn li havis antaŭ li. Ordinare sur la grandega turkisa supraĵo oni vidis arojn da plenblovitaj veloj, brilantaj tiel forte sub la radioj de 1'suno, ke la okuloj fermetiĝis pro la troa lumo; iafoje la ŝipoj, utiligante la ventojn, kiujn oni nomas pasatoj, iris en longa vico unu post la aliaj, similaj al ĉeno da mevoj aŭ da albatrosoj. La ruĝaj bareloj, montrantaj la vojon, balanciĝis sur la ondoj en facila, delikata moviĝo; inter la veloj ĉiutage aperis tagmeze grandega grizeta rubando de fumo: la vaporŝipo el Nov-Jorko veturigis vojaĝantojn kaj komercaĵojn en Aspinvall-on, trenante post si longan ŝaŭman postsignon. De l’alia flanko de l’balkono Skavinski vidis, kvazaŭ sur la manplato, Aspinvall-on kaj ĝian moviĝeman havenon, kaj en ĝi arbaron da mastoj, ŝipetojn kaj barkojn; iom pli malproksime la blankajn domojn kaj turetojn de l’urbo. De 1'alto de la lanterno la domoj similis al nestoj de mevoj, la ŝipetoj — al skaraboj, kaj la homoj moviĝis kiel malgrandaj punktetoj sur la blanka, ŝtona bulvardo. Matene malpeza orienta bloveto alportis la miksitan bruon de la homa vivo kaj la pli potencajn fajfojn de la vaporŝipoj. Tagmeze venis la horo de 1'siesto. La movado en la haveno ĉesis; la mevoj kaŝis sin en fendoj de ŝtonegoj, la ondoj malfortiĝis kaj fariĝis kvazaŭ maldiligentaj, kaj tiam sur la tero, sur la maro kaj sur la lanterno regis momento da kvieto, de nenio interrompata. La flavaj sabloj, de kiuj defiuis la ondoj, brilis kiel, oraj makuloj sur la akva spaco; la tura kolono vidiĝis klare en la bluaĵo. Riveroj da sunaj radioj verŝiĝis de la ĉielo sur la akvon, sablon kaj krutaĵojn. Tiam ankau la maljunulon ĉirkaŭprenis ia malforteco, plena de dolĉeco. Li sentis, ke la ripozo, kiun li ĝuas, estas bonega, kaj kiam li ekpensis, ke ĝi daŭros, nenio mankis al li. Skavinski-n ebriigis lia propra feliĉo, sed, ĉar la homo facile kutimas al la bona sorto, iom post iom li akiris kredemon kaj konfidemon. Li pensis, ke, se la homoj konstruas domojn por invalidoj, kial do Dio ne povus doni rifuĝejon al sia invalido! La tempo fluis kaj plifortigis en li tiun ĉi konvinkon. La maljunulo kutimis al la turo, lanterno, krutaĵo, sablaĵoj kaj izoleco. Li konatiĝis kun la mevoj, kiuj metis ovojn en la ŝtonegajn fendojn kaj vespere unu kun aliaj konsiliĝis sur la tegmento de la lanterno. Skavinski ĵetis ordinare al ili la restaĵojn de sia manĝaĵo, kaj ili baldaŭ tiel kutimis, ke, kiam li faris tion ĉi, ĉirkaŭis lin vera ventego de blankaj flugiloj, kaj la maljunulo iris inter la birdoj, kiel paŝtisto inter la ŝafoj. Dum la forfluo li iris sur la malaltajn sablaĵojn, kie li kolektis bongustajn limakojn kaj belajn perlamotajn konkojn de naŭtiloj, kiujn la defluanta ondo restigis sur la sablo. Nokte, en la lumo de la luno kaj de la lanterno li iris por kapto de fiŝoj, kiuj naĝis amase inter la ŝtonegoj. Fine li ekamis sian ŝtonegon kaj sian senarban insuleton kun malgrandaj grasaj kreskaĵetoj gutigantaj gluan gumon. La malriĉecon de l’insuleto kompensis al li la piej malproksimaj vidaĵoj. Dum la tagmezaj horoj, kiam la atmosfero fariĝis tre diafana, oni povis vidi la tutan terkolon, ĝis Pacifiko kovritan de plej riĉaj kreskaĵoj. Al Skavinski ŝajnis tiam, ke li vidas unu grandegan ĝardenon. Faskoj da kokosoj kaj grandegaj bananoj formis kvazaŭ luksajn tufajn bukedojn tuj post la domoj de Aspinvall. Pli malproksime inter Aspinvall kaj Panamo oni vidis grandegan arbaron, super kiu ĉiumatene kaj antaŭ la nokto pendis ruĝetaj vaporiĝaĵoj, arbaro vere tropika, malsupre superakvita, ligita de lianoj, bruanta per ondo de grandaj orkisoj, palmoj, arboj laktaj, feraj kaj gumaj.