Выбрать главу

REENKARNIĜO. Reveno de la Spirito al la en- korpa vivo; la plureco de ekzistadoj estas bazita sur la reenkarniĝo.

SEMATOLOGIO. (El la greka lingvo: sema, signo kaj logos, parolo.) Signoparolo, signolingvo. Komunik­ado de la Spiritoj per la movado de inertaj korpoj.

SPIRITO. Laŭ la speciala senco en la Spiritisma Doktrino, la Spiritoj estas tiuj inteligentaj estuloj de la Kreitaĵaro, kiuj loĝas en la Universo ekster la materia mondo kaj kiuj konsistigas la mondon nevideblan. Ili

estas ne estuloj el speciala kreado, sed la animoj de tiuj, kiuj vivis sur la Tero aŭ en aliaj mondoj kaj kiuj de- metis sian korpan envolvaĵon.

SPIRITISMO. Doktrino, fondita sur la kredo al la ekzsto de la Spiritoj kaj al ties manifestiĝoj.

(,) Ordinare oni diras simple "senpera voĉo". — La Trad. (**) Ordinare oni diras simple "senpera skribado". — La

Trad.

SPIRITISTO. Homo, kiu havas aferojn al Spirit-

ismo; adepto de Spiritismo; tiu, kiu kredas la manifest-

iĝojn de la Spiritoj. Bona, malbona spiritisto; la Spirit- ista Doktrino.

SPIRITUALISMO. Oni uzas ĉi tiun vorton en sen-

co kontraŭa al tiu de materialismo; kredo al la ekzisto

de la spirita kaj senmateria animo. Spiritualismo estas la bazo de ĉiuj religioj.

SPIRITUALISTO. Homo, kiu rilatas al spiritual- ismo; partiano de spiritualismo. Estas spiritualisto ĉiu, kiu kredas, ke ne ĉio en ni estas materio, kio neniel kun- trenas la kredon al la manifestiĝoj de la Spiritoj. Ciu spiritisto estas necese spiritualisto, sed oni povas esti spiritualisto, sed ne spiritisto; la materialisto estas nek unu, nek alia. Oni diras: la spiritualista doktrino; verko, skribita laŭ la spiritualismaj ideoj; la spiritismaj mani- festiĝoj okazas per la agado de la Spiritoj sur la mate- rion; la spiritisma moralo elfluas el la instruado, donata de la Spiritoj. Ekzistaj spiritualistoj, kiuj mokas la spi- ritistajn kredojn.

En ĉi tiuj ekzempoj la substituiĝo de la vorto spiri- tualisto (k.s.) anstataŭ spiritisto (k.s.) naskus evident- an konfuzon.

STEREOTIPO. (El la greka lingvo: stereos, soli­da.) Kvalito de la palpeblaj aperaĵoj.

TIPTOLOGO. (El la greka lingvo: tipto, mi frap- as.) Mediumo kapabla por tiptologio.

TIPTOLOGIO. Esprimomaniero per frapoj; manie­ro de komunikado de la Spiritoj. Alfabeta tiptologio.

VAGANTECO. Stato de Spiritoj vagantaj, t.e. ne enkarniĝintaj, dum la intertempoj de iliaj enkorpaj ek- zistadoj.

Nun ni klarigas la vorton kovardeco, kiun ni uzis en la § 245:

Ni tie uzis la esprimon "fia kovardeco" por traduki la francan vorton "lвchetй", ĝustadire "malkuraĝo". Ĉi tiu vorto nin tute ne kontentigas, laŭ la sekvo mem de tiu periodo. Ekz-e: se viro batas infanon; se iu lando, per bone provizita armeo, invadas alian, kiu ne povas kontraŭstari al la invad- into; se iu estro ĉikanas subulon, sciante, ke ĉi tiu ne povus rebati la perfortaĵon, k.t.p., tiu viro, tiu lando, tiu estro ne estus "malkuraĝaj". Vere, neniu el ili "kuraĝus" fari ion similan al alia tiel aŭ pli forta, ĉar ĉiu domaĝas sian vivon; sed el tio, ke ili "ne kuraĝus", konkludi, ke ili estus "mal- kuraĝaj", ni sentas, ke tio ne estus la ĝusta termino. Tial, ni permesas al ni proponi vorton, kiuj taŭge esprimus tiun ideon, nome la adjektivon kovarda kaj la substantivon ko- vardeco kaj kovardaĵo .La Trad.

FINO

(,) Vd, en la Revue Spirite la sekvantajn artikolojn: Januaro 1859: La Bajona Koboldo; Februaro 1859: La age- neruloj (**); mia amiko Hermann; Majo 1859: La ligilo in­ter la Spirito kaj la korpo; Novembro 1859: La vaganta animo; Januaro 1860: La Spirito unuflanke kaj la korpo ali- flanke; Marto 1860: Studoj pri la Spirito de vivantoj; doktoro

V. kaj fraŭlino I.; Aprilo 1860: La Petersburga fabrikisto; tuseblaj aperaĵoj; Novembro 1860: Historio de Maria Agre- da; Julio 1861: Providenca apero . — Noto de la Aŭtoro .

(**) Agenera: Vd, glosaron. — La Trad.

V. Mi denove formulas la demandon, nun katego- rie, por antaŭforigi ĉiun miskomprenon: ĉu la vestoj, kiuj envolvas la Spiritojn, estas ja io?

"Sajnas al mi, ke mia antaŭa respondo solvas la demandon. Ĉu vi ne scias, ke la perispirito mem est­as ja io?

VI. El ĉi tiu klarigo sekvas, ke la Spiritoj spert- igas al la etereca materio transformojn laŭplaĉe kaj ke, tiel, ekzemple en rilato al la flartabakujo, la Spirito ne trovis ĝin tute preta: li ĝin faris mem por la momento, kiam li bezonis ĝin, per agado de sia volo, kaj poste li povis ĝin malfari. Tiel same kredeble estas kun ĉiaj objektoj, kiel vestoj, juveloj k. a. Ĉu tiel?

"Nu, evidente."

VII. Tiu flartabakujo estis tiel klare videbla por tiu sinjorino, ke ĝi kaŭzis ĉe ŝi la iluzion, kvazaŭ reala flartabakujo. Ĉu la Spirito kapablus fari ĝin tuŝebla por ŝi?

"Jes, li kapablus."

( ' La realeco de la Spiritoj kaj de iliaj manifestiĝoj, pruvita per la senpera skribado. De Barono de Guldenstubbe.

[1] Se iu bonvolos sin turni ao ĉio, kion mi diris en La Libro de la Spiritoj pri la sonĝoj kaj la stato de la Spi­rito dum la dormo (§§ 400 ĝis 418), tiu komprenos, ke tiuj sonĝoj, kiujn preskaŭ ĉiuj havas kaj dum kiuj oni vidas sin transportata tra la aero kaj kvazaŭ fluganta, estas nenio alia, ol rememoro pri la sensaco, kiun spertis la Spirito tiam, kiam, dum la sonĝo, li momente forlasis sian materian kor­pon, kunportante nur sian korpon fluidaĵan, tiun, kiun li kon- servos post la morto. Tiuj sonĝoj povas do havigi al ni ian

[2] oktava volumo, kun 15 gravuraĵoj kaj 93 faksimiloj. —

Noto de la Aŭtoro .